dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 用世界语编写新闻趣事
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语应用区时事与新闻 Kurantaj aferoj kaj novaĵoj → Pompeo - "relegilo" – igas Usonon pli izolita

您是本帖的第 33 个阅读者
树形 打印
标题:
Pompeo - "relegilo" – igas Usonon pli izolita
gu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:35474
积分:374385
门派:绿色
注册:2006年8月2日
楼主
 用支付宝给gu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给gu

发贴心情
Pompeo - "relegilo" – igas Usonon pli izolita

Jam pasis unu jaro kaj kelkaj monatoj, post kiam la usona ŝtatsekretario Mike Pompeo ekokupis sian postenon. Sed plej okulfrapa en li estas tio, ke li diris malicajn vortojn pri Ĉinio kaj verŝis malpuran akvon sur Ĉinion, kiam ajn kaj kie ajn li estis. De Latinameriko ĝis Azio, de Afriko ĝis Eŭropo, ĉie, kie li estis, li neniam forgesis ataki Ĉinion per mensogo kaj kalumnio.

Lastatempe Pompeo ree semis malkonkordon inter Ĉinio kaj la landoj, kiuj situas laŭlonge de "Zono kaj Vojo", kalumniis la kompanion Huawei, dirante, ke en ĉinaj entreprenoj ekzistas "krizo de sekureco", kaj disvastigis misfamigon pri la provinco Xinjiang de Ĉinio. Tiujn diraĵojn li foje kaj refoje ripetis. Pompeo jam fariĝis "relegilo" de atakado kontraŭ Ĉinio.

Ekzemple, Pompeo riproĉis, ke la ĉina registaro detruis la liberecon de kredo en Xinjiang kaj establis "reedukejon" por malliberigi personojn de nacimalplimultoj. Sed la fakto estas: en Xinjiang ekzistas 24 400 moskeoj, nome unu moskeo en 530 islamaj loĝantoj. Kaj krome, en 2018 Xinjiang akceptis turistojn je 2,4 milionoj da fojoj, kaj la nombro kreskis per 10,78% kompare kun tiu en la antaŭa jaro. Oni povu imagi: se Xinjiang estus tia, kia Pompeo priskribis ĝin, kiel do tiom da turistoj vojaĝis en Xinjiang? Tio montras nur, ke Pompeo diris sensencaĵojn por makuli la reputacion de Ĉinio.

Alia ekzemplo. De kiam Pompeo ekokupis sian postenon, li blable kalumniis la iniciaton "Zono kaj Vojo", dirante, ke ĝi damaĝis la suverenecon de diversaj landoj. Sed la fakto estas: en la dua pintforumo por internacia kunlaboro de "Zono kaj Vojo", kiu finiĝis nur antaŭ nelonge, pli ol 6 000 reprezentantoj el 150 landoj kaj 92 internaciaj organizaĵoj partoprenis, inter kiuj pli ol 50 usonaj reprezentantoj. La internacia komunumo voĉdonis konfidon al "Zono kaj Vojo" per tiu agado.

Lastatempe Pompeo faris viziton al Germanio, Svisio, Nederlando kaj Britio, tiam li refoje timigis la aliancanojn de Usono, ke en ĉinaj teknologioj ekzistas danĝero malkaŝi pravitecon. Sed li forgesis, ke, kiam li estis intervjuata de CNBC, li ne povis liveri atestojn, kiuj povus "minaci" la ŝtatan sekurecon de Usono.

Jam sufiĉe! Kiel la unika kaj la unua potenco en la mondo, Usono bezonas profesian diplomaton, sed ne "relegilon", kiu nur ripetas mensogojn kaj kalumniojn. Pompeo, kiu diras nur deliraĵojn, igas Usonon pli izolita.

ip地址已设置保密
2019-6-13 9:22:37

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.28125 秒, 4 次数据查询