dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 用世界语编写新闻趣事
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语应用区时事与新闻 Kurantaj aferoj kaj novaĵoj → STAR fariĝos "akcelilo" de ĉina altkvalita disvolvado

您是本帖的第 12 个阅读者
树形 打印
标题:
STAR fariĝos "akcelilo" de ĉina altkvalita disvolvado
gu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:35438
积分:373953
门派:绿色
注册:2006年8月2日
楼主
 用支付宝给gu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给gu

发贴心情
STAR fariĝos "akcelilo" de ĉina altkvalita disvolvado

Kiel "eksperimenta kampo" de reformo en la kapitala merkato de Ĉinio, "STAR" (Sci-Tech innovAtion boaRd) en la 13a de junio estis malfermita en Ŝanhajo. Nur antaŭ sep monatoj, nome en novembro de 2018, la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping proklamis establi STAR en la borso de Ŝanhajo kaj fari provon de bil-registra sistemo. Tio montras, kiel gravas STAR por la reformo de la ĉina kapitala merkato, kaj tio ankaŭ vidigas al la ekstera mondo la firman volon de Ĉinio, fari reformon kaj disvolvon de la ĉina kapitala merkato, kaj la rapidecon de Ĉinio ĉi-rilate.

Nuntempe, la ĉina ekonomio sin turnas al altkvalita evoluigo, kaj la pelado en novokreo jam estas la unua produkta forto. Tio postulas, ke la kapitala merkato ludu pli grandan rolon en antaŭenigo de sciencteknika novigo kaj subteno de fizika ekonomio. La establo de STAR kaj la provo de bil-registra sistemo estas bazeca sistema aranĝo de Ĉinio en la pliprofundigo de la reformo kaj malfermo rilate al kapitala merkato. La kerna senco de STAR kuŝas en sistema novigo kaj meminiciativa konformiĝo al la internacia kapitala merkato maturiĝinta.

Leviĝo de la sciencteknika industrio ne povas esti apartigita dis de kapitala merkato. La ĉina STAR donos grandan atenton al la subteno de novageneracia informadika teknologio, alta ekipaĵo, nova materialo, nova energio, energiŝpara kaj biologia teknikoj. Ĝis nun STAR jam akceptis 122 tiaspecajn entreprenojn al registriĝo, kio certe helpas al la ĉina sciencteknika industrio evoluigi sin kaj altigi sian konkurencivon.

STAR, kiel "eksperimenta kampo" de reformo en la kapitala merkato de Ĉinio, akcelos la disvolvon de la ĉina kapitala merkato en sia konstanta eksperimentado kaj iompostioma adaptiĝo al la internacia kapitala merkato, alportos fortan propulson al altkvalita evoluado de la ĉina ekonomio kaj faros novan "ĉinan kontribuon" por la stabileco kaj disvolviĝado de la internacia financa merkato.

ip地址已设置保密
2019-6-15 9:36:14

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.28125 秒, 4 次数据查询