dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 用世界语编写新闻趣事
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语应用区时事与新闻 Kurantaj aferoj kaj novaĵoj → Formi pli kompaktan sortkomunumon de ŜKO

您是本帖的第 10 个阅读者
树形 打印
标题:
Formi pli kompaktan sortkomunumon de ŜKO
gu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:35433
积分:373891
门派:绿色
注册:2006年8月2日
楼主
 用支付宝给gu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给gu

发贴心情
Formi pli kompaktan sortkomunumon de ŜKO

La 14an de junio la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping faris paroladon en la 19a kunveno de la ŝtatestra konsilio de la membro-landoj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizaĵo (ŜKO). En la parolado li proponis formi pli kompaktan sortkomunumon de la Ŝanhaja Kunlabora Organizaĵo. Tio estas refoja pledo proponita de prezidanto Xi Jinping por ŜKO post la pintkonferenco de ŜKO en la urbo Qingdao, Ĉinio.

Post la disvolviĝado de 18 jaroj ŜKO nun estas la regiona organizaĵo kun la plej multaj loĝantoj kaj la plej granda areo. Ĝi estas grava forto por akceli la pacon kaj evoluon de la mondo kaj gardi la internacian juston.

Antaŭ ses jaroj prezidanto Xi Jinping unuafoje ĉeestis la pintkonferencon de ŜKO, tiam li alvokis disvolvi la "spiriton de Ŝanhajo" kaj akceli kunan evoluadon; pasintjare, en la pintkonferenco de ŜKO en Qingdao, li substrekis, ke la "spirito de Ŝanhajo" estas la kuna riĉaĵo de la membro-landoj de ŜKO; kaj nun, en la pintkonferenco en Biŝkeko, li pledis por elfosi saĝon el la "spirito de Ŝanhajo". Oni povas evidente vidi, ke prezidanto Xi Jinping ĉiam insistas pri la ĉefaj vortoj: "spirito de Ŝanhajo", ĉar en la spirito enestas: interfido, interprofitigo, egaleco, kunagado, respekto al la diverdeco de kulturo.

Kiel regiona kaj kunlabora organizaĵo kun preskaŭ duono de la loĝantoj de la mondo, ŜKO strebas formi pli kompaktan sortkomunumon, kaj tio havas gravan kaj realisman signifon por respondi al la defioj tagon post tago multiĝantaj. Gvidate de la "spirito de Ŝanhajo" kaj fortigate el la kunlaboro, la Ŝanhaja Kunlabora Organizaĵo atingos pli grandan kongreson, alportos al la popoloj pli da sekureco kaj akirosento, kaj enŝovos pli da stabileco en la tutmondan evoluadon.

ip地址已设置保密
2019-6-15 9:37:15

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.29688 秒, 4 次数据查询