dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 向世界语朋友推荐国外好文章,题材不拘,文体不拘
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语应用区精华文章阅读 Elitaj legaĵoj → Tarzan de la Simioj

您是本帖的第 6923 个阅读者
平板 打印
标题:
Tarzan de la Simioj
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

Ĉapitro 20

Heredo

Kiam Jane komprenis, ke ŝi estas forportata, kaptitino, de la stranga arbara estaĵo kiu savis ŝin de la simio, ŝi urĝe baraktis por eskapi, sed nur iom pli strikte premis la fortaj brakoj, kiuj tenis ŝin tiel facile kvazaŭ ŝi estus nur unutaga bebino.

Do, ŝi baldaŭ rezignis pri la senrezultaj klopodoj kaj kviete kuŝis, rigardante tra duonfermitaj palpebroj la vizaĝon de la viro, kiu facile paŝis tra la implikitaj arbustoj portante ŝin.

La vizaĝo super ŝi estis eksterordinare bela.

Perfekta speco de la forte vira, nemakulita de disipeco, aŭ brutecaj kaj senhonoraj pasioj. Ĉar, kvankam Tarzan de la Simioj estis mortiganto de homoj kaj de bestoj, li mortigadis kiel ĉasisto, senpasie, krom se temis pri tiuj maloftaj okazoj kiam li mortigis pro malamego -- kvankam ne la kovata, malica malamego, kiu makulas siajn trajtojn per hidaj linioj.

Kiam Tarzan mortigis, li ridetis pli ofte ol li sulkigis la brovojn, kaj la ridetoj estas la fundamento de la beleco.

Unu aferon la junulino aparte rimarkis kiam ŝi vidis Tarzanon impeti kontraŭ Terkozo -- la brile skarlatan cikatron sur la frunto, de super la maldekstra okulo ĝis la hararo; sed nun, kiam ŝi inspektis liajn trajtojn, ŝi rimarkis, ke ĝi malaperis, kaj nura maldika blanka streko signis la lokon, kie ĝi antaŭe estis.

Kiam ŝi kuŝis pli kviete inter liaj brakoj, Tarzan iomete malstriktigis sian tenon.

Unu fojon li rigardis ŝiajn okulojn kaj ridetis, kaj la junulino devis fermi al si la okulojn por forbari tiun vidaĵon de tiu bela, alloga vizaĝo.

Tarzan baldaŭ supreniris en la arbojn, kaj Jane, mirante ke ŝi ne sentas timon, komencis konscii, ke multmaniere ŝi neniam sentis sin pli sekura en la tuta vivo ol nun, kiam ŝi kuŝis inter la brakoj de ĉi tiu forta, sovaĝa estaĵo, kiu portas ŝin, nur Dio sciis kien aŭ al kia sorto, pli kaj pli profunden en la sovaĝan koron de la nekonkerita ĝangalo.

Kiam, kun okuloj fermitaj, ŝi komencis pripensi la estontecon, kaj terurajn timojn elsorĉis vigla imagopovo, necesis nur, ke ŝi levu la palpebrojn kaj rigardu tiun noblan vizaĝon, tiel proksiman al la ŝia, por forigi la solan restaĵeton de dubo.

Ne, li neniam povos vundi ŝin; pri tio ŝi estis konvinkita, tradukinte inter la delikataj trajtoj kaj la honestaj, kuraĝaj okuloj super ŝi kaj la kavalireco, kiun tiuj proklamis.

Ili senhalte pluiris tra tio, kiu ŝajnis al Jane solida amaso da verdaĵoj, sed ĉiam malfermiĝis antaŭ tiu arbara dio trairejon, kvazaŭ magie, kiu fermiĝis malantaŭ ili tuj post ilia trairo.

Preskaŭ neniu branĉo skrapis ŝin, sed supere kaj sube, antaŭe kaj malantaŭe, la vido prezentis nenion krom solidan amason de nedisigeble interkroĉiĝintaj branĉoj kaj lianoj.

Dum Tarzan senpaŭze moviĝis antaŭen, lian menson okupis multaj pensoj strangaj kaj novaj. Jen problemo tia, kian li neniam renkontis, kaj li sentis, ne rezonis, ke li devos trakti ĝin kiel homo kaj ne kiel simio.

La libera movado tra la meza tavolo, la vojo kiun li pliparte sekvis, helpis malplivarmigi la ardon de la unua feroca pasio de lia nove trovita amo.

Nun li trovis, ke li pripensas la sorton, kiu trafus la junulinon se li ne savus ŝin de Terkoz.

Li sciis, kial la simio ne mortigis ŝin, kaj li komencis kompari siajn intencojn kun tiuj de Terkoz

Verdire, estis la regulo en la ĝangalo, ke la virbesto perforte akiru sian ezinon; sed ĉu Tarzanon gvidu la leĝoj de la bestoj? Ĉu Tarzan ne estis homo? Sed kiel kondutis homoj? Tio estis por li malklara; ĉar li ne sciis.

Li deziris povi demandi la junulinon, kaj tiam trafis lin, ke ŝi jam respondis per sia sensukcesa lukto eskapi kaj forpeli lin.

Sed jam ili atingis sian celon, kaj Tarzan de la Simioj kun Jane inter siaj fortaj brakoj svingiĝis malpeze al la torfo de la areno kiel la simiegoj okazigis siajn konsiliojn kaj dancis en la freneza orgio de la DumDumo.

Kvankam ili venis multajn kilometrojn, ankoraŭ estis en la posttagmezo, kaj la amfiteatron banis la duonlumo kiu filtriĝis tra la labirinto de la ĉirkaŭa foliaro.

La verda torfo ŝajnis mola kaj freŝa kaj invita. La multegaj bruaĵoj de la ĝangalo ŝajnis foraj, nura eĥo de malklaraj sonoj, laŭtiĝante-mallaŭtiĝante kiel la ŝaumondaro sur fora bordo.

Senton de revema paco sorbis Jane kiam ŝi eksidis sur la herbaro, kie Tarzan metis ŝin, kaj kiam ŝi levis la okulojn al lia granda figuro, kiu turis super ŝi, aldoniĝis stranga sento de perfekta sekureco.

Dum ŝi rigardis lin elsub duone fermitaj palpebroj, Tarzan transiris la rondan senarbejon al la aliflankaj arboj. Ŝi rimarkis la gracian majestecon de lia pozo, la perfektan simetrion de lia belega formo, kaj la ekvilibron de lia bonforma kapo sur liaj larĝaj ŝultroj.

Estaĵo ege perfekta! Sub tiu dieca eksteraĵo ne povis esti io kruela aŭ malnobla. Neniam, ŝi pensis, tia homo paŝis sur la tero ekde kiam Dio kreis la unuan laŭ sia aspekto.

Tarzan saltege eniris la arbojn kaj malaperis. Jane scivolis, kien li iris. Ĉu li lasis ŝin al sia sorto en tiu soleca ĝangalo?

Ŝi maltrankvile ĉirkaŭrigardis. Ĉiu liano kaj ĉiu arbusto ŝajnis la kaŝejo de iu granda, hororiga besto, kiu pretis enigi blankajn dentegojn en ŝian molan karnon. Ĉiun sonon ŝi plilaŭtigis ĝis la kaŝa rampado de iu serpentuma kaj malica korpo.

Kiel malsame, nun kiam li foriris!

Dum kelkaj minutoj, kiuj ŝajnis horoj al la timanta junulino, ŝi sidis tie kun streĉitaj nervoj atendante la saltatakon de la kaŭranta estaĵo, kiu finos ŝian mizerigan anksiecon.

Ŝi preskaŭ preĝis por la kruelaj dentoj, kiuj donacos al ŝi senkonsciecon kaj liberigon de la angoro de timego.

Ŝi aŭdis de malantaŭ si subitan soneton. Ŝi ekkriante saltstariĝis kaj turnis sin por fronti sian morton.

Tie staris Tarzan, tenante inter siaj brakoj maturajn kaj belaspektajn fruktojn.

Jane ŝanceliĝis kaj svenus se Tarzen, faliginte sian ŝarĝon, ne kaptus ŝin inter siaj brakoj. Ŝi ne perdis la konscion, sed ŝi forte tenis lin, tremante kaj skuiĝante kiel timigita cervino.

Tarzan de la Simioj karesis ŝian molan hararon kaj provis trankviligi kaj sentremigi ŝin, kiel Kala faris por li kiam lin, ankoraŭ simio-bebon, timigis Sabor la leonino aŭ Hista la serpento.

Unu fojon li malpeze premis siajn lipojn sur ŝian frunton, kaj ŝi ne retiriĝis, sed fermis al si la okulojn kaj suspiris.

Ŝi nek povis analizi siajn sentojn nek volis provi tion. Kontentigis ŝin senti la sekurecon de tiuj fortaj brakoj, kaj lasi al la sorto sian estontecon; ĉar la lastaj horoj edukis ŝin fidi je tiu stranga, sovaĝa estaĵo de la arbaro kiel ŝi fidus nur kelkajn virojn konatajn de ŝi.

Dum ŝi pensis pri la strangeco de la afero, ŝi ekkomprenis, ke ŝi eble lernis ion alian, kiun ŝi antaŭe neniam konis -- la amon. Ŝi miris, kaj poste ŝi ridetis.

Kaj ankoraŭ rideante, ŝi afable forpuŝis Tarzanon; kaj, rigardante lin kun duonrideta, duondemanda mieno kiu faris ŝian vizaĝo tute rava, ŝi montris la fruktojn sur la tero, kaj sidigis sin sur la rando de la grunda tamtamego de la homsimiluloj, ĉar malsato komencis aserti sian potencon.

Tarzan rapide kolektis la fruktojn, kaj, alportinte ilin, kuŝigis ilin ĉe ŝiaj piedoj; kaj tiam ankaŭ li sidiĝis sur la tamtamego, apud ŝi, kaj per sia tranĉilo malfermis kaj preparis la diversajn fruktojn por ŝia manĝo.

Kune kaj silente, ili manĝis, foje ŝtelante ruzajn ekrigardojn unu al la alia, ĝis finfine Jane ĝoje ekridis, kaj ankaŭ Tarzan.

"Se nur vi parolus angle," diris la junulino.

Tarzan kapneis, kaj liajn ridantaj okulojn sobrigis aspekto de dezirema kaj patosa sopirado.

Tiam Jane provis alparoli lin france, kaj poste germane; sed eĉ ŝi devis priridi sian fuŝan provon pri tiu lasta lingvo.

"Nu," ŝi diris angle al li, "vi komprenas mian germanlingvaĵon same bone kiel oni faris en Berlino."\

Tarzan jam delonge decidis, kiel li estonte procedu. Li rememoris ĉion, kiun li legis pri la reciproka kondutado de viroj kaj virinoj en la libroj ĉe la kabano. Li kondutos same, kiel laŭ lia supozo kondutus la viroj en la libroj se ili anstataŭus lin.

Li ree leviĝis kaj iris al la arboj, sed unue li provis klarigi, per gestoj, ke li baldaŭ revenos, kaj tion li faris tiel bone, ke Jane komprenis kaj ne timis kiam li foriris.

Sed sento de soleco trafis ŝin, kaj ŝi rigardis la lokon, kie li malaperis, kun sopiraj okuloj, atendante lian revenon. Kiel antaŭe, ŝin sciigis pri lia ĉeesto iu soneto malantaŭ ŝi, kaj ŝi turnis kaj vidis lin veni trans la torfo kun granda fasko da branĉoj.

Tiam li reiris en la ĝangalon, kaj post kelkaj minutoj reaperis kun iom da molaj herboj kaj filikoj.

Ankoraŭ du ekskursojn li faris ĝis li havis ĉe ili grandan amason da materialo.

Tiam li disŝutis la filikojn kaj herbojn sur la tero en mola, plata lito, kaj super ĝi kunklinigis multajn branĉojn tiel, ke ili interplektiĝis kelkajn futojn super la centro. Sur tiujn li metis tavolojn el grandaj folioj de la elefantorelo, kaj per pli multe da branĉoj kaj folioj li fermis unu ekstremaĵon de la ŝirmejeto, kiun li konstruis.

Tiam ili denove kunsidiĝis sur la rando de la tamtamego kaj provis geste paroli.

Tre mirige por Jane estis la belega diamanta medaliono kiu pendis ĉe la kolo de Tarzan. Nun ŝi indikis ĝin, kaj Tarzan demetis ĝin la transdonis al ŝi la belan brikabrakaĵon.

Ŝi vidis, ke ĝin kreis lerta artlaboristo, kaj ke la diamantoj estis ege brilaj kaj belege inkrustitaj, sed iliaj facetoj montris, ke ili venis el pli frua epoko. Ŝi ankaŭ rimarkis, ke la medaliono estas malfermebla, kaj, premante la kaŝitan kuntenilon, ŝi vidis la du partojn dissalti por riveli en ĉiu flanko eburan miniaturon.

Unu montris belan virinon, kaj la alia povis esti portreto de la viro, kiu sidis apud ŝi, se ne temus pri subtila malsameco de la mieno kiun ŝi nur malfacile povus difini.

Ŝi levis la rigardon al Tarzan kaj trovis, ke li klinas sin al ŝi kaj rigardas la miniaturojn kun mirigita mieno. Li etendis sian manon por la medialionon kaj prenis ĝin de ŝi, esplorante la internajn portretojn kun evidentaj signoj de surpriziĝo kaj nova intereso. Lia maniero klare montris, ke li neniam antaŭe vidis ilin, nek sciis, ke la medaliono estas malfermebla.

Tiu fakto okazigis, ke Jane indulgu sin pri plua pripensado, kaj estis malfacila por ŝia imagopovo bildigi al ŝi, kiel tiu bela ornamaĵo fariĝis posedaĵo de tiu sovaĝa estaĵo de la neesploritaj afrikaj ĝangaloj.

Eĉ pli mirinda estis tio, kiel ĝi enhavis la portreton de iu, kiu povus esti frato aŭ, pli verŝajne, patro de ĉi tiu arbara duondio kiu eĉ ne sciis, ke la medaliono estas malfermebla.

Tarzan ankoraŭ fikse rigardis la du vizaĝojn. Post nelonge li demetis la sagujon de sia ŝultro, kaj elfaliginte la sagojn sur la teron, li celis la fundon de la saksimila ujo kaj ellevis platan aĵon volvitan en multaj molaj folioj kaj ligitan pere de longaj herboj.

Li zorge malvolvis ĝin, forigante tavolon post tavolo de folioj, ĝis li finfine tenis en sia mano fotaĵon.

Montrante la miniaturon de la viro en la medaliono, li transdonis al Jane la fotaĵon, tenante apud ĝi la malfermitan medalionon.

La fotaĵo nur sukcesis pli konfuzi la junulinon, ĉar ĝi evidente estis alia portreto de la sama viro, kies bildo ripozis en la medaliono apud tiu de la bela juna virino.

Tarzan rigardis ŝin kun nekomprenanta rigardo en la okuloj kiam ŝi returnis siajn okulojn al li. Ŝajnis, ke li per siaj lipoj pretigas demandon.

La junulino montris la fotaĵon, poste la miniaturon, kaj tiam lin, kvazaŭ por indiki, ke ŝi kredas, ke la bildoj estas de li, sed li nur kapneis, kaj tiam, rezigne ŝultrolevante, li reprenis de ŝi la fotaĵon kaj, zorge revolvinte ĝin, remetis ĝin en la fundon de la sagujo.

Li sidis silente dum kelkaj momentoj, kun la okuloj turnitaj al la tero, dum Jane tenis la medalioneton en la mano, turnante kaj turnante ĝin dum ŝi penis trovi iun alian ŝlosilaĵon pri la identeco de la originala posedinto.

Finfine ŝin trafis simpla klarigo.

La medaliono apartenis al Lordo Greystoke, kaj la bildoj estis de li kaj la Damo Alicia.

Ĉi tiu sovaĝa estaĵo simple trovis ĝin en la kabano apud la marbordo. Kiel stulte, ke ŝi ne antaŭe elpensis tiun solvon.

Sed klarigi la strangan similaspekton de Lordo Greystoke kaj ĉi tiu arbara dio -- tio estis tute ekster ŝia kapablo, kaj ne estis strange, ke ŝi ne povas diveni, ke ĉi tiu nuda sovaĝulo ja estas angla nobelo.

Tarzan fine levis siajn okulojn por rigardi dum la junulino esploris la medalionon. Li ne povis elfosi la signifon de la internaj vizaĝoj, sed li povis legi la intereson kaj fasciniĝon sur la vizaĝo de la vivanta junulino apud si.

Ŝi rimarkis, ke li rigardas ŝin, kaj supozante, ke li volas repreni sian ornamaĵon, ŝi etendis ĝin al li. Li prenis ĝin de ŝi kaj, tenante la ĉenon en siaj du manoj, li pendis ĝin ĉirkaŭ ŝia kolo, ridetante pro ŝia surprizita mieno je tiu neatendita donaco.

Jane forte kapneis, kaj estis demetonta la orajn ĉenerojn de ŝia gorĝo, sed Tarzan ne permesis tion. Ektenante ŝiajn manojn, kiam ŝi insistis pri tio, li forte tenis ilin por malebligi tion.

Ŝi fine rezignis kaj, mallaŭte ridante, levis la medalionon al siaj lipoj.

Tarzan ne sciis precize, kion ŝi intencas, sed li ĝuste konjektis, ke temas pri ŝia maniero agnoski la donacon, kaj li sekve ekstaris kaj, enmanigante al si la medalionon, grave riverencis kiel iu antikva kortegano, kaj premis al ĝi siajn lipojn, kie antaŭe troviĝis ŝiajn.

Tiu estis kavalira kaj brava komplimenteto, farita kun la gracio kaj digno de plena nekonscieco pri la memo. Ĝi estis la insigno de lia aristokrata deveno, la natura rezulto de multaj generacioj de altkvalita bredado, hereda instinkto de gracieco, kiun tuta vivo de malĝentila kaj sovaĝa edukiĝo kaj medio ne povus elradikigi.

Nun vesperiĝis, do ili ree manĝis fruktojn, kiuj estis por ambaŭ nutraĵon kaj trinkaĵon; tiam Tarzan ekstaris, kaj kondukante Jane al la eta dormejo, kiun li starigis, li gestis, ke ŝi eniru.

La unuan fojon dum horoj, sento de timo trafis ŝin, kaj Tarzan sentis ŝin detiriĝi de li.

Kontakto kun ĉi tiu junulino dum duontago estigis tre malsaman Tarzanon de tiu, super kiu la matena suno leviĝis.

Nun, en ĉiu fibro de lia esto, la heredo parolis pli laŭte ol la edukiĝo.

Li ne per unusola ŝanĝiĝo transiris de sovaĝa simiulo al polurita ĝentlemano, sed almenaŭ la instinktoj de la dua regis lin, kaj preter ĉio estis la deziro plaĉi al la virino, kiun li amis, kaj aspekti estiminde en ŝiaj okuloj.

Do Tarzan de la Simioj faris la unusolan aferon, kiun li povis, por certigi Jane pri ŝia sekureco. Li demetis sian ĉastranĉilon de sia ingo kaj enmanigis al ŝi ĝian tenilon, ree gestante, ke ŝi eniru la dormejeton.

La junulino komprenis, kaj akceptinte la longan tranĉilon, ŝi eniris kaj ekkuŝis sur la molaj herboj dum Tarzan de la Simioj etendis sin sur la tero transe ĉe la enirejo.

Kaj ĝuste tiel la leviĝanta suno matene trovis ilin.

Kiam Jane vekiĝis, ŝi komence ne rememoris la strangaĵojn de la antaŭa tago, kaj tial miris pri siaj strangaj ĉirkaŭaĵoj -- la folikovrita doremejto, la molaj herboj de la lito, la nekonata vidaĵo tra la senmura spaco ĉe ŝiaj piedoj.

La cirkonstancoj de ŝia situacio malrapide rampis, unu post alia, en ŝian menson. Kaj tiam en ŝia koro ŝvelis granda miro -- potenca ondo da danko kaj dankemo, ke, kvankam ŝi estis en tiel terura danĝera, tamen ŝi restis nedamaĝita.

Ŝi movis sin al la enirejo de la ŝirmejeto por serĉi Tarzanon. Li estis for; sed ĉifoje ŝin ne atakis timoj, ĉar ŝi sciis, ke li revenos.

Sur la herboj ĉe la enirejo de la dormejeto ŝi vidis la premspuron de lia korpo, kie li kuŝis la tutan nokton por gardi ŝin. Ŝi sciis, ke sole la fakto, ke li estis tie, permesis al ŝi dormi kun tiel paca sekureco.

Kiam li estis proksime, kiu povus timi? Ŝi scivolis, ĉu troviĝas sur la tero alia viro, kun kiu junulino povus senti sin tiel sekura en la koro de tiu sovaĝa afrika ĝangalo. Eĉ la leonoj kaj panteroj nun ne timigis ŝin.

Ŝi levis la okulojn kaj vidis lian sveltan formon silente fali el apuda arbo. Kiam li rimarkis ŝiajn okulojn fiksitajn al li, lia vizaĝo eklumis per tiu honesta kaj radia rideto, kiu la antaŭan tagon gajnis ŝian fidon.

Kiam li alproksimiĝis al ŝi, la koro de Jane des pli rapide batadis kaj ŝiaj okuloj plibriliĝis kiel ili neniam antaŭa faris je la proksimiĝo de iu ajn viro.

Li denove estis kolektinta fruktojn, kaj tiujn li kuŝigis ĉe la enirejo de ŝia dormejeto. Ankoraŭfoje ili kunsidiĝis por manĝi.

Jane komencis scivoli, kion li projektas. Ĉu li reportos ŝin al la marbordo, aŭ ĉu li retenos ŝin ĉi tie? Ŝi subite konsciis, ke la afero ne multe ĝenis ŝin. Ĉu povas esti, ke ĝi ne gravas al ŝi?

Ŝi komencis kompreni ankaŭ, ke ŝi estas tute kontenta, sidante ĉi tie apud tiu ridetanta giganto, manĝante delicajn fruktojn en arbara paradizo longe interne de la foraj profundejoj de afrika ĝangalo -- ke ŝi estas kontenta kaj tre feliĉa.

Tion ŝi ne povis kompreni. Ŝia rezonpovo diris al ŝi, ke ŝin devus ĉagreni sovaĝaj anksiaĵoj, pezi teruraj timoj, forĵeti minacaj aŭguroj; sed, anstataŭe, ŝia koro kantadis, kaj ŝi ridetadis al la respondanta vizaĝo de la viro apud ŝi.

Kiam ili finis sian matenmanĝon, Tarzan iris al ŝia dormejeto kaj reprenis sian tranĉilon. La junulino ĝin tute forgesis. Ŝi komprenis, ke tio okazis ĉar ŝi forgesis la timon, kiu instigis ŝin akcepti ĝin.

Gestante, ke ŝi sekvu, Tarzan marŝis al la arboj rande de la areno, kaj prenante ŝin per unu forta brako, li svingis ilin al la superaj branĉoj.

La junulino sciis, ke li reportas ŝin al ŝia popolo, kaj ŝi ne povis kompreni la subitan senton de soleciĝo kaj sopiro, kiu penetris ŝin.

Dum horoj ili malrapide svingadis.

Tarzan de la simioj ne rapidis. Li provis plilongigi la dolĉan plezuron de tiu vojaĝo kun tiuj karaj brakoj ĉirkaŭ lia kolo, kiel eble plej longe, kaj tial li iris longe sude de la senpera vojo al la marbordo.

Ili kelkfoje haltis por mallonge ripozi, kion Tarzan ne bezonis, kaj tagmeze ili haltis dum horo ĉe rivereto, kie ili akvis sian soifon kaj manĝis.

Do estis preskaŭ je la sunsubiro, kiam ili atingis la senarbejo, kaj Tarzan, falante al la tero apud grand arbo, disigis la altajn ĝangalajn herbojn kaj montris al ŝi la kabaneton.

Ŝi ekkaptis lian manon por konduki lin tien, ke ŝi povu diri al sia patro, ke tiu homo savis ŝin de morto kaj afero pli terura ol morto, ke li gardis ŝin same zorge kiel povus fari patrino.

Sed denove Tarzanon de la Simioj kaptis la timemo de la sovaĝa besto fronte al homa loĝejo. Li retiriĝis, kapneante.

La junulino proksimiĝis al li, okule pledante. Ŝi iel ne povis toleri la ideon, ke li reiru sola en tiun teruran ĝangalon.

Li refoje kapneis, kaj finfine li delikate tiris ŝin al si kaj klinis sin por kisi ŝin, sed unue li rigardis ŝiajn okulojn por ekscii, ĉu tio plaĉos al ŝi, aŭ ĉu ŝi forpuŝos lin.

Nuran momenton la junulino hezitis, kaj tiam ŝi ekkonsciis la veraĵon, kaj brakumante lin ĉe la nuko ŝi tiris lian vizaĝon al si kaj kisis lin -- senhonte.

"Mi amas vin -- mi amas vin," ŝi murmuris.

De la fora distanco aŭdiĝis la mallaŭta sono de multaj pafiloj. Tarzan kaj Jane relevis la kapojn.

El la kabano venis s-ro Philander kaj Smeralda.

De sia starloko Tarzan kaj la junulino ne povis vidi la du ŝipojn ankritajn en la haveno.

Tarzan indikis la sonojn, tuŝis al si la bruston, kaj refoje indikis. Ŝi komprenis. Li iros, kaj iel ŝi komprenis, ke tio okazos ĉar li supozas, ke ŝiaj amikoj estas minacataj.

Li rekisis ŝin.

"Revenu al mi," ŝi flustris. "Mi atendos vin -- ĉiam."

Jen li malaperis -- kaj Jane turnis sin por marŝi trans la senarbejon al la kabano.

S-ro Philander la unua vidis ŝin. Estis vesperiĝo, kaj s-ro Philander estis tre miopa.

"Smeralda, rapidu!" li kriis. "Ni fuĝu al sekureco en la kabano; jen leonino. Dio benu min!"

Smeralda ne paŭzis por konfirmi la observon de s-ro Philander. Sufiĉis lia tono. Ŝi eniris la kabanon kaj frapfermis kaj riglis la pordon antaŭ ol li finis elparoli ŝian nomon. La "Dio benu min" elpremiĝis el s-ro Philander pro la eltrovo, ke Smeralda, pro sia impeta rapido, baris lin ĉe la sama flanko de la pordo kun la alproksimiĝanta leonino.

Freneze li batadis kontraŭ la peza pordo.

"Smeralda! Smeralda!" li ŝrikis. "Enlasu min. Min voras leono!"

Smeralda supozis, ke la bruon ĉe la pordo faras la leonino per siaj provoj ĉasi ŝin, do, laŭ sia kutimo, ŝi svenis.

S-ro Philander ĵetis malantaŭ si timoplenan rigardon!

Horore! La besto nun estis tre proksime. Li provis grimpi laŭ la muro de la kabano, kaj sukcesis ekteneti la pajlan tegmenton.

Dum momento li pendis tie, skrapante per la piedoj kiel kato sur ŝnuro, sed baldaŭ eltiriĝis peco de pajlaĵo, kaj s-ro Philander, antaŭfalante ĝin, sterniĝis sur sia dorso.

Tiumomente rimarkinda rememoro el la natura historio saltis en lian menson. Se oni pretekstas esti mortinta, leonoj laŭdire ne atentos onin, laŭ la iom fuŝa memoro de s-ro Philander.

Do s-ro Phialnder kuŝis kiel li falis, rigide en hororiga ŝajno de la morto. Ĉar liaj brakoj kaj kruroj estis etenditaj rekte supren kiam li trafis la teron sur la dorso, la ŝajno de morto ne estis aparte impona.

Jane rigardis kun mildokula surprizo tiujn kondutaĵojn. Nun ŝi ridis -- nur mallaŭtan tusridon; sed tio sufiĉis. S-ro Philander ruliĝis sur la flankon kaj ĉirkaŭrigardis. Li baldaŭ rimarkis ŝin.

"Jane!" li kriis. "Jane Porter. Dio benu min!"

Li luktis por surpiediĝi, kaj kuris al ŝi. Li ne povis kredi, ke estas ŝi, vivante.

"Dio benu min! De kie vi aperis? Kie vi estis? Kiel -- "

"Kompatu min, s-ro Philander," interrompis la junulino, "mi neniam povos memori tiom da demandoj."

"Nu, nu," diris s-ro Philander. "Dio benu min! Mi estas tiom plena de surprizo kaj entuziasma feliĉo, revidi vin sekura kaj bonsana, ke mi preskaŭ ne scias, kion mi diras, vere. Sed nun, diru ĉion, kiu okazis al vi."

ip地址已设置保密
2009-2-22 10:02:56

网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.26563 秒, 4 次数据查询