„Kio ne estas malpermesita, tio estas permesita“ –
Sovetia Esperanto-movado en kvazaŭ sekreta misio
Rememora-anekdota intervjuo-konversacio kun Boris Kolker kaj Anatolo Gonĉarov, preparita de Andreas Künzli
Publikigita ekskluzive por SPEGULO, socikultura, sendependa revuo en Esperanto, eldono aŭtuna 2008, p. 134-157.
Indikojn kiel aboni SPEGULON oni trovas sur tiu ĉi retpaĝo: http://www.planlingvoj.ch/files/Dok_SPEGULO_informoj_2.pdf
Vere ĉirkaŭ la ruslanda kaj sovetia Esperanto-movado cirkulas mitoj kaj legendoj. Neniu krom tiuj, kiuj senpere fondis, konstruis, gvidis kaj organizis ĝin, ĉefe ties SEJM-periodon en la 1960-70aj jaroj, konas pli bone la aferojn. Alvenis la tempo rememori pri tiu temo, pri fenomeno historie signifa kaj sociologie interesa por la Eo-movado. Du ĉefaktivuloj de SEJM, Boris Kolker (*1939)1 kaj Anatolo Gonĉarov (*1940)2, povas libere rakonti multajn interesajn detalojn. SPEGULO-kunlaboranto Andreas Künzli profitis la okazon starigi al ili konkretajn demandojn (kursiva parto) kun la peto kiel eble plej detale respondi ilin. Dum Kolker, emerita doktoro pri lingvoscienco kaj esperantisto de 1957, vivas hodiaŭ en Cleveland (Usono), Gonĉarov, emerita doktoro pri kemio kaj esperantisto de 1958, loĝas en Krasnojarsko, Siberio, Ruslando. Ambaŭ respondis al la demandoj sen koni la respondojn de la alia. La sekva intervjuo, kiu estas farita en junio 2008 retmesaĝe en konfidenceco kaj malklaĉemo sen prisilenti esencajn problemojn, kun siaj ĉarmaj anekdotoj donas pli klaran bildon pri la cirkonstancoj, problemoj, limigoj, absurdaĵoj kaj paradoksoj, sed ankaŭ pri la liberaj spacoj kaj belaj momentoj kaj ĉefe pri la unika etoso ĉe la tiamaj sovetiaj esperantistoj de la 60-70aj jaroj. Krome estos tuŝata la tikla demando de la KŜS-kunlaboro kaj la delikata problemo de la denuncado. El komence ne tro longa intervjuo estiĝis poste sufiĉe longa interdiskutado, kun aldono de materialoj el la riĉinformaj libroj de Cibulevskij, Bronŝtejn kaj Samodaj, en kiu la intervjuinto volis trovi pli profundajn pensojn kaj konsiderajn nuancojn pri tio kaj jeno, tiu kaj alia. Krom tio, la intervjuinto, kiu en 1988-89 mem restadis en Sovetunio kiel "interŝanĝ-studento" kaj ĉe kiu la intereso pri la historio de la sovetia Eo-movado neniam estingiĝis, permesis al si aldoni ankaŭ kelkajn personajn frazojn de memoro (kursiva parto de la teksto). Do pro tiu ‚artefarita’ longigo de la intervjuo, kiu preskaŭ fariĝis studo pritema, eble ne ĉiuj diskutitaj eroj restas prikomentitaj kaj finresponditaj, sed tio ne gravas kaj tio ne estis celita. La intenco estis aludi kiel eble plej multajn temojn. La plenajn nomojn de uzataj mallongigoj oni trovas fine de la intervjuo.
Enkonduko: Post la likvido de la sovetia Eo-movado en la jaroj 1937-38, en kiu pereis la grupo de aktivuloj ĉirkaŭ Ernest Drezen, ekestis vakuo ĝis la jaroj 1954-56, kiam en Sovetunio denove eblis okupiĝi pri Esperanto. Ni memorigu, ke en februaro 1956 la legendeca partiestro Nikita Ĥruŝĉov malkaŝis kaj kritikis en sensacia kvinhora sekreta parolado okaze de la XXa Partia Kongreso la potenc-misuzadon kaj la personkulton de Stalino kaj la fifarojn de liaj lakeoj. La ĝis tiam publike nekonata vero ŝokis almenaŭ 18 milionojn da membroj de la sovetia KP, kiuj ricevis la okazon legi la esencajn partojn de la kritiko. Tre baldaŭ (parto de) la teksto trafis, tra Pollando kaj la sekretaj servoj de Israelo kaj Usono, ankaŭ al Okcidento. Ĝia plena versio tamen povis esti publikigita en Sovetunio nur en 1989 (cetere same kiel la verko ‚Arkipelago gulago’ de Solĵenicyn). Esperantistoj ĉirkaŭ Evgenij Bokarjov, David Armand, Semjon Podkaminer, Aleksej Verŝinin, Konstantin Gusev kaj aliaj, kiuj postvivis la stalinisman teroron, singarde sed kuraĝe reiniciatis la Eo-movadon en Sovetunio, precipe sur la kampoj de scienca kaj soveti-propaganda niveloj. Esence helpis tion la Baltaj Eo-Tendaroj, organizitaj vice de la ĉebaltiaj respublikoj, ĉar la sovetian teroron kontraŭ la e-istoj en la jaroj 1936-38 tiuj respublikoj feliĉe ne trafis, estinte tiam sendependaj. Pri tutlanda organizita Eo-movado oni eĉ ne povis revi, kaj ankaŭ la postmilita periodo alportis multajn obstaklojn kaj limigojn por la sovetia Eo-agado. Tamen, en 1962 povis esti starigita ĉe SSOD Eo-Komisiono pri koordino de internaciaj kontaktoj de sovetiaj e-istoj. Kaj ekde 1965/66 komencis koordinite agadi kelkaj novgeneraciaj junuloj-esperantistoj kadre de Sovetia Esperantista Junulara Movado (SEJM). La sugeston por tiu iniciato evidente donis – eble iom paradokse – okcidentano. Nome du jarojn antaŭe dum la 49a Universala Kongreso de Esperanto en Hago la tiama prezidanto de TEJO Humphrey Tonkin proponis al Anatolo Gonĉarov pripensi la ideon krei junularan organizaĵon de esperantistoj en Sovetunio. Ĉar krei tian organizaĵon oficiale estis neeble kaj krei ĝin neoficiale estis danĝere, Anatolo Gonĉarov eltrovis nomi la organizaĵon tiel, ke ĝi ne aspektu kiel organizaĵo. Vintre de la jaroj 1964-65 Anatolo sendis al 12 konataj al li junaj geesperantistoj alvokon krei organizitan junularan movadon. Lian ideon subtenis 9 personoj kun kiuj Anatolo aktive kolektis aliajn junajn e-istojn tra tuta Sovetunio. Tiuj reeĥintoj siavice konigis aliajn konatajn al ili junajn e-istojn, kaj tute baldaŭ Anatolo dissendis jam al 17 adresoj la Adresaron kun 17 nomoj, proponante nomi la organizaĵon ‚Adresaro de junaj Esperanto-aktivuloj’. Tiel estis evitita la danĝero aspekti kiel neoficiala organizaĵo. Tuj poste Anatolo lanĉis la informilon ‚Juna Esperantisto’, kiun li multobligis sur cigareda papero, mem kompilante ĝin plej ofte el leteroj venantaj al li kiel al la centro. Aliaj gravaj nomoj de la unua periodo de SEJM estis krom Kolker kaj Gonĉarov, kiu estas konsiderata kiel la patro de SEJM kaj dum longa tempo ĝia ĉefa motoro, ankaŭ Leo Kazancev, Vladimir Samodaj, Aleksandr Jauŝkin, Miĥail Ŝevĉenko, Efim Zajdman, Marija Vaŝĉinina, Vladimir Bespalov, Dmitrij Cibulevskij kaj aliaj.
La etoso de SEJM estis priskribita kiel amikeca, neformala kaj gaja. Por la koncernatoj, SEJM iĝis bela vivepizodo, romantika legendo, ĉar ĝiaj aktivuloj sentis sin tiam junaj kaj liberaj, plenaj de optimismo kaj energio kaj ne tro atentis la grizecon de la vivo, kiu tiam kovris la tutan landon. Lige kun la kreiĝo de la oficiala Asocio de Sovetiaj Esperantistoj (ASE), en marto 1979, SEJM malfondiĝis, sed ĝia neformala agado iomgrade daŭris pliajn tri jarojn.
ESPERANTO EN RUSLANDO
Andreas Künzli: Kial ruslandanoj/sovetianoj laŭ vi interesiĝas kaj okupiĝas pri Esperanto (bela hobio, ideologio, kontaktoj, alia kialo) ?
Boris Kolker: Unuavice ĉar estis sento de libereco, eblo manifesti sian personecon kaj okazoj havi senlimajn kontaktojn kun la tuta mondo.
Anatolo Gonĉarov: Al Eo-rondetoj venis junularo interesiĝanta pri ĉio ajn ekzotika kaj nekutima. Subite rapide ekposedinte la parol-kapablon, ili restis en Eo-kluboj, en kiuj ili partoprenis la interesan kaj viglan kluban vivon, formiĝis amikecoj longdaŭraj, ktp.
Kiuj estis la ĉefaj avantaĝoj, kiujn Eo donis dum la sovetia tempo?
Kolker: Partopreno en la interesegaj kaj neformalaj Eo-tendaroj, internacia korespondado, verkado.
Gonĉarov: Interesa vivo en alia lingvo; vera demokratio en la kluba kaj tendara vivo (kontraste al la teda superrego de la partiaj cirkuleroj reglamentantaj ĉiun spiron); ekhavi (almenaŭ korespond-)amikon en alia lando; libere legi alilandajn Eo-librojn kaj revuojn (ekzemple la legado de ‚Literatura Foiro’ estis speco de kulturŝoko por sovetianoj); turismi, ĉiusomere partopreni en SEJT en alia pitoreska loko; post kelkaj jaroj da partopreno jam forta amikeco kun aliaj e-istoj, kio sekvigis kunlaboron solvi iujn vivproblemojn. Do ĉar en Sovetunio la junularo enuis dum plurhora pasiva sidado en oficialaj aĝulaj klubkunvenoj, ĝi serĉis bruon, kantojn kaj dancojn, moviĝon. Tiuj deziroj rekte helpis la ekeston de tendaroj. Do la junularo volis kaj devis klubi tute aparte de tiuj tedaj aĝulaj klubkunvenoj.
NEK MALPERMESATA, NEK DEZIRATA
Kiuj estis la ĝeneralaj kondiĉoj por Esperanto en la 1960-70aj jaroj en Sovetunio ?
Gonĉarov: Esperanto ne estis malpermesata, sed ankaŭ ne oficiale dezirata. La korespondado kun eksterlando estis kontrolata de KŜS (Komitato de Ŝtata Sekureco). Kiam la korespondado grandiĝis (samtempe kun la kreskado de SEJM), KŜS aplikis tian taktikon: kolekti informojn pri la ekkorespondanto. Se tiu diras ion ajn kontraŭsovetian, do lia korespondo estis bremsata, se li nenion kontraŭan diradis, sufiĉis eĉ nur sporade kontroladi lian korespondadon. Mi tion konkludis per tio: Mi ŝanĝis mian adreson dufoje, kaj en ambaŭ fojoj en komencaj monatoj mi ne povis ricevi respondojn el eksterlando (oni studis min pere de denuncantoj). Sed post iu nelonga tempo mi subite komencis ĉion ricevi (oni konkludis, ke mi ne estas kontraŭsovetia). Nur dank’ al tio, ke mian korespondadon oni kontrolis nur sporade, mi tute trankvile ricevis la libron ‚7000 tagoj en Siberio’ de Karlo Ŝtajner (SAT 1983), en kiu ĝia aŭtoro priskribis sian vivon en la sovetlanda gulago. Ĉi tiu verko skuis min. Cetere al neniu mi rakontis la enhavon, sed kelkaj el miaj fidindaj Eo-amikoj same avide tralegis la libron kun averto ne plubabili pri ĝi. Simile oni kondutis en aliaj Eo-kluboj, kie cirkuladis tiaj nekutimaj legaĵoj.
Kolker: Por klarigi la sintenon de sovetiaj oficialuloj al Eo, jen amuza anekdoto. Dum dek jaroj de ASE mi havis tri longajn personajn konversaciojn kun Miĥail Peslak, vicprezidanto de SSOD. Cetere, kiel diris al mi Ruben Saakov, la fakestro respondeca pri ASE, mia samizdata Eo-lernolibro estis ‘surtabla libro’ de Peslak, kio signifas, ke ĝi ĉiam kuŝis sur lia tablo (kia honoro!). Do jen. Subite dum la lasta konversacio Peslak prenas de sur sia tablo malnovan gazeton (originalon! - eble el la mezo de la 20-aj jaroj) kun artikolo de Nadeĵda Krupskaja (la edzino de Lenin) kaj citas al mi tion, kion mi ja iam legis en Lenin-biblioteko: pri ŝia negativa pritakso de Eo. Kaj li solene deklaras: „Jen vidu! La edzino kaj kunbatalantino de la Gvidanto estis kontraŭ Esperanto. Sed ni ja permesas al vi okupiĝi pri tio!”.
NEOFICIALA EKZISTO
Kial SEJM povis ekzisti, se ĝi ne estis leĝa ?
Kolker: Se SEJM ne estis registrita kiel jura persono, tio ne signifas, ke ĝi estis kontraŭleĝa. Ni agis laŭ la principo: kio ne estas malpermesita, tio estas permesita. Por ajna okazo, ni evitis ruslingvajn vortojn „organizaĵo“, „asocio“, „movado“ kaj simile. Tial la vorto SEJM havis ruslingvan ekvivalenton: Konsilio de junularaj Eo-kluboj de USSR.
Gonĉarov: Por superruzi la atenton de KŜS mi proponis nomi nian organizaĵon per neniondira ‚Adresaro de Junaj Sovetiaj Esperantistoj’ (AJSE). Nur post du jaroj en 1966 (en la konferenco de AJSE apud Kolomna) oni proponis nomi nin SEJM (vorto proponita de Samodaj). Estante la ĉefa respondeculo de la afero, mi sin/nin-garde estis kontraŭ tiu nomo. Sed en demokratia voĉdono mi estis en malplimulto. Cetere, la unua konferenco de SEJM/AJSE, organizita de Efim Zajdman, okazis kvazaŭ en alta grado de konspiro. Jen anekdoto: Ĉiuj invititoj devis atingi iun ripozlokan haltejon. Poste iri en difinita direkto en arbaron kaj krii ion, ŝajne la kodvorton ‚Esperanto’. Kaj je tiu vorto el arbustoj elsaltis loka e-isto kaj, interparolante en Eo la kriinto estis akompanata ĝis certa loko en la arbaro (bivakejo antaŭe preparita de la kolomnanoj). Do, laŭ mi, KŜS-anoj povis ne havi informojn pri tiu, sendube gravega inaŭgura kunveno. Poste evidentiĝis, ke kun la nomo SEJM eblas same ekzisti sen esti bremsata. La plej ĉefa devizo estis fari absolute nenion kontraŭsovetian en nia agado.
Kiel ĉion ceteran, la reĝimo suspektis verŝajne ankaŭ la esperantistojn, ĉu ne ? Ĝuste en la dua duono de la 60aj jaroj fortiĝis en Sovetunio la disidenta, civitanrajta (Andrej Saĥarov) kaj diversaj naciliberigaj movadoj. Cetere en tiu tempo okazis skandala incidento ĉirkaŭ la fama sovetia e-isto kaj aktoro Nikolaj Rytjkov (1913-73), kiu post vojaĝo tien restis en Aŭstrio. Tiu ‚fuĝo’ eble servis al KSŜ kiel preteksto por pli severe okupiĝi pri la vojaĝemo kaj entute la agado de sovetiaj e-istoj.
Kolker: Kompreneble, la reĝimo tiam suspektis ankaŭ e-istojn. Kvankam mi persone interesiĝis pri tiuj de vi menciitaj aferoj, mi ne etendis ilin al mia kaj nia Eo-agado.
Ke ekzistis la danĝero, ke KŜS povus sufoki la agadon de SEJM, aŭguris en la antaŭfonda tempo Efim Zajdman, kiel legeblas en atesta letero de A. Gonĉarov, publikigita en la libro ‚Ne nur legendoj, ne nur pri SEJM’ de Samodaj, p. 71.
Kial mankas en la statuta celaro de 1966 la ideo: „Disvastigi Esperanton en Sovetunio“ aŭ simile? Jen la koncerna teksto.
§1. Soveta Esperantista Junulara Movado (SEJM) devas pere de internacia lingvo:
1. propagandi komunismajn ideojn en la tutmondo,
2. batali por paco kaj amikeco inter popoloj,
3. disvastigi en la tutmondo sciigojn pri atingoj de soveta vivo, kulturo
2) La ĉefa celo de soveta esperantistaro estas akiri gvidan rolon en la tutmonda Eo-Movado...
Samodaj V. , Juna Esperantisto, februaro 1966, paĝo 3
Gonĉarov: Ni komprenis, ke tio, t.e. la mencio de disvastigo de Eo, povus agaci la instancojn, la sekurecan servon. Nome ĝuste la disvastigon de Eo oni ege ne volus. Fakte ajna statuto servis nur kiel tre proksimuma orientilo. Do, preter la statuto ni disvastigis Eon kaj faris ĉion kion postulis la koncerna momento. Kiam en SEJM-estraro aperis Viktoro Aroloviĉ, tre akurata kaj senkompromisa homo kun matematikista memorkapablo, mi kaj aliaj fidis lin ĉefulo pri la statuto.
Sed en la regularo de SEJM por 1975/76 tamen aperas la sekvaj metamorfozaj frazoj:
1. SEJM estas formo de kunagado inter junularaj Eo-kluboj (grupoj), komunaj Eo-kluboj au iliaj Eo-sekcio.
2. Celoj de SEJM estas disvastigo, diskonigo kaj praktika utiligo de Esperanto por propagandi sovetan ideologion kaj kulturojn de soveraj popoloj eksterlande.
3. Al la celoj SEJM strebas kunlaborante kun partiaj, komsomolaj, ŝtataj kaj sociaj institucioj.
Kolker: Tiel estis. Ni enmetis tion poste, kiam ni decidis, ke tio ne prezentas danĝeron. Kaj pri tiaj celoj oficialuloj ne povus alkroĉiĝi al ni, akuzi nin pri nelojaleco.
Gonĉarov: Nu post la fondiĝo de SEJM pasis jam pli ol dek jaroj kaj ni povis permesi tion mencii, aŭ simple pretergapis sekurecservan timon, mi ne ekzakte memoras. Sed la porsovetiaj ŝirmofrazoj nepre enestis por ŝmiri la okulojn de la instancoj. Ni ja tute ne propagandis la sovetian ideologion...
NEKONSENTO PRI LA IGNORADO DE ESPERANTO
Kiel vi pritaksas la statuson de la agado de tiama SEJM: privata, sekreta, subtera, neformala, alternativa, disidenta, intelektula ?
Kolker: Se elekti el tiuj difinoj, mi dirus do alternativa.
Gonĉarov: Neformala estas pli komprenebla en okcidento, en la germana tio kongruus kun ‚informell’. Ŝajne mi trovis pli taŭgan esprimon: ‚Nekonsenta movado’, aktive nekonsenta movado. Tiu ĉi sinkompreno-koncepto, kiu estas preter la rusfonta ‚neformala’, implicas ne konsenti pri la oficiala ignoro/nesubteno k.s. al la lingvo Eo. Ŝajnas, ke tiu nekonsento estis la reago al la ignorado kaj do la ĉefa motivo por naski tiun ignoratan movadon. Ekzemple disidenta SEJM ne povis esti, ĉar la plejmultaj SEJM-anoj (escepte de baltianoj) ne sentis protestemon kontraŭ la reganta reĝimo, plej ofte pro tio, ĉar praktike oni ne vere konsciis pri la kruelaj faktoj de la reĝim-uzurpo kaj la persekutoj sub la stalinismo kaj ankaŭ poste. Do pri disidentaj movadoj en Sovetunio ni nek multon sciis, nek tuŝis aŭ atentis tiujn movadojn kaj ne interesiĝis pri ili. Do nenian influon aŭ efikon ni sentis de tiaj flankoj, ĉar ni mem dronis en tiu Eo-civito, kiun ni sukcesis konstrui pere de SEJM.
Ĉu SEJM do estis privata cirklo de kelkaj intelektuloj?
Kolker: Tute ne. Ĝi estis bone organizita kaj aktiva movado kun kelkdeko da kluboj kaj kelkcento da membroj. Iusence ĝi estis ŝtateto en la ŝtato.
Konspirado, ŝtateto en la ŝtato… klasikaj kontraŭjudaj riproĉoj de la antisemita flanko…
Gonĉarov: En la pleja komenco estis privata cirklo de 8 personoj, kiuj korespondis kun la 9a kaj partete inter si. Korespondo temis pri la pluaj paŝoj de organiziĝo kaj kresko de AJSE. Post malpli ol jaro jam estis cirklo de 17 personoj apenaŭ privata, ĉar jam estis gvidanto, kaj samizdata informilo ‚Juna Esperantisto’ kaj redaktoro de tiu informilo kaj kelkaj kolektivaj membroj (Eo-grupetoj). La membro-evoluo de SEJM estis rapida: Ni komencis per unuigo de naŭ personoj, post jaro ni jam estis deksep, kaj fine de la SEJM-periodo 1964-87 ni jam estis ĝis aŭ eĉ pli ol milo.
Interesa estas ja ankaŭ la fakto, ke ne moskvanoj el la centro iniciatis SEJM-on, sed reprezentantoj de junularaj Eo-grupoj el la fora, fakte siberia provinco: el Novosibirsk, Barnaul, Bijsk, Jurga kaj Meĵdureĉensk, kiel informas nin la historia skizo pri SEJM de Dmitrij Cibulevskij, p. 9, samkiel la sama fonto klarigas la cirkonstancojn de la eldonagado de SEJM. Do, la SEJM-eldonaĵoj povis esti nenio alia ol speco de samizdato, ĉu ne, kvankam Cibulevskij ne uzas tiun terminon?
Kolker: Kompreneble. Kaj tio estis iom danĝera por eldonantoj kaj redaktoroj. Feliĉe, neniu estis punita pro tio, laŭ mia scio.
Ĉu vi konis en Sovetunio analogajn grupiĝojn kiel SEJM, ekster la Eo-movado ?
Kolker: Vere libervolaj sociaj grupiĝoj preskaŭ ne ekzistis en Sovetunio. Ni sentis proksimecon al kluboj de turistoj kaj kluboj de barda kanto.
Kaj ĝuste ankaŭ la kantkulturo estis grava kaj integra parto de la SEJM-renkontiĝoj, nomataj SEJT-oj. En la anekso de la menciita bruŝuro de Cibulevskij oni trovas kelkajn specimenojn de tiuj kantoj.
Gonĉarov: Estis enlande pluraj aliaj t.n. neformalaj (neoficialaj) organizaĵoj, sed kutime ne en tutsovetia skalo kiel ni. Siatempe mi havis konversacion pri spertinterŝanĝo kun du el tiuj. Klubo de Amatora Kanto, kies ĉefa manifestiĝo okazadis ĉiujare somere en arbaraj kondiĉoj en formo de amase vizitataj koncertoj ĉe fajrujoj aŭ improvizitaj scenejoj. La kantoj estis kaj tipe turistaj (ŝategataj de mi kaj multaj) kaj protestokantoj. La ĉi lastaj enhavis aludojn kontraŭ la reĝimo, kiujn ĉiuj komprenis. (En la Eo-medio simila kanto ekzistis de Miŝa Bronŝtejn, ‚Zimbabve’, en kiu eblis diveni la SSOD-figurojn malhelpantajn nian Eo-movadon.)
La dua organizaĵo tiutipa estis la grupo ‚Teorio Solvi Inventajn Taskojn’. Mi parte partoprenis ĝin lernante la teorion. Ĝi estis tiom multfaceta kaj interesa, ke mi eĉ ekintencis plene fordoniĝi al ĝi lasante mian Eo-agadon. Sed mia amikec-ligiteco kaj la postenoj en SEJM, kun la sento de respondeco antaŭ la Eo-geamikoj ne permesis mian egoisman deziron.
Interŝanĝante sperton de laboro, ni konkludis, ke SEJM estis la plej bone strukturita organizaĵo, disponante eĉ proprajn (samizdatajn) presorganojn.
Tiurilate necesus eble kompari ankaŭ la ‚infrastrukturon’ de malgrandaj etnaj minoritatoj en Sovetunio.
Kiel vi reagas al tiu riproĉo, ke SEJM estis starigita de KŜS same kiel rok- kaj barda muziko, turismo, punkoj kaj ĉiuj ceteraj 'neformalaj movadoj' en USSR ?
Kolker: Mi ne legis, nek aŭdis tian aserton. Estus amuze, se KŜS proponus al Anatolo Gonĉarov, aŭ al mi, aŭ al Vladimir Samodaj (ni triope koordinadis SEJM-on antaŭ ol oni elektis prezidanton) krei Eo-organizaĵon! Obsedi pri la rolo de KŜS estus troe. La tuta lando, la tuta vivo estis sub observado de KŜS; SEJM estis sensignifa eta ero, kiun ĝi observadis. Multe pli nin okupis rilatoj kun landaj kaj lokaj partiaj, komsomolaj kaj ŝtataj instancoj, ankaŭ kun la gazetaro, ĉar tio gravis por la bona klimato por Esperanto.
Gonĉarov: Mi kategorie refutas tiun aserton rilate al SEJM kaj pridubas tion rilate al aliaj neformalaj (nekonsentaj) organizaĵoj. Mi supozas alian konjekton: KŜS simple allasis (sed ni ja tion ne sciis) la formigon de SEJM kaj de aliaj neformalaj organizaĵoj. La tuta lando estis sub la kontrolo de KŜS, detale sciante la malsukcesojn konstrui komunismon kaj ke la loĝantaro maturiĝanta nekontentis, eble pro tio Andropov volis fari drastajn reformojn en la lando, sed ne plu sukcesis, ĉar li baldaŭ forpasis.
Ĉu vi kiel e-isto siatempe jam sciis pri la stalinismaj purigadoj, en kiuj pereis la grupo ĉirkaŭ Drezen ? Kaj kiam proksimume oni eksciis detalojn? Sed oni neniam parolis pri tiuj historiaj faktoj, ĉu ne?
Kolker: Kompreneble, kaj mi kaj la aliaj sovetiaj aktivaj e-istoj tion sciis. Pri tio oni parolis inter si, sed ne skribis publike. Ekzistis tabuo (cenzuro kaj memcenzuro) por skribi pri tio publike. Kiam la Eo-komisiono ĉe SSOD eksciis, ke en la libro ‚Esperanto en perspektivo’ (UEA 1974) aperos ĉi-tema ĉapitro de Ulrich Lins, oni ege ekscitiĝis (evidente en CK KPSU). Laŭ postulo de la Konsiliĝa renkontiĝo de gvidantoj de socialismaj Eo-organizaĵoj, la bulgaro Nikola Aleksiev oficiale protestis ĉe UEA, postulante nepublikigon de tiuj materialoj, sed tio ne helpis. En la tempo de ASE, provante pravigi la tabuon, Isaev foje diris en malvasta kunsido „V dome poveŝennogo o verjovke ne govorjat“ (En la hejmo de pendumito oni ne parolu pri ŝnuro). Tro malforta pravigo de la tabuo, kiu fakte estis pravigo de la stalinismo.
Jes kaj la homoj, kiuj revenis el la koncentrejoj, kutime ne parolis pri tiu tempo al aliaj, kiel Samodaj rakontas en sia libro en la ĉapitro pri Nikolaj Blaĵkov kaj ties edzino, inter alie ĉar la aŭtoritatuloj malpermesis al ili rakonti al la samtempanoj detalojn pri la tempo pasigita en la gulago.
Kolker: Dum UK Lucerno (1979) Ulrich Lins pridemandis min pri tiu temo. Do mi estis la unua sovetiano (post la fuĝinto Nikolaj Rytjkov), kun kiu li parolis pri tiu temo.
Ankaŭ Detlev Blanke konfirmis nian ĉirilatan demandon, ke precipe tra la esplora kaj publikiga laboro de Lins oni eksciis en la orienta bloko (kaj ne nur tie) detalojn pri la stalinismaj persekutoj de la Eo-movado. Do Lins unuflanke faris la kvazaŭ heroan esploradon pri la stalinismaj reprezalioj dum la jaroj 1937-38, aliflanke kaŭzante problemojn al la postmilita sovetia Eo-movado. Pli sube ni ankoraŭ tuŝos la historion de la publikigita recenzo pri la Eo-libro de Hugo Ŝtajner pri la sovetia gulago.