dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 研究世界语运动方面的文章,长短不论
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语运动讨论区世界语文论 Eseoj pri Esperanto → Bela renkontigxo,sukcesa ISOA

您是本帖的第 1252 个阅读者
树形 打印
标题:
Bela renkontigxo,sukcesa ISOA
Arko
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:标准世界语者
文章:15
积分:327
门派:绿色
注册:2006年7月16日
楼主
 用支付宝给Arko付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Arko

发贴心情
Bela renkontigxo,sukcesa ISOA

Kun granda ĝojo kaj riĉa rikolto mi finis mian duonmonatan vojaĝon (2013/01/16-01/30) en Koreio. Se mi resumu ĝin per kelkaj vortoj, mi pensas, ke estas jenaj: Bela renkontiĝo kun esperantistoj, Bona impreso pri la 8-a internacia renkontiĝo de Meditado kaj la 3-a ILEI-Seminario en Orienta Azio (ISOA), Sukcesa komunikado pri E-instruado, Ĝuo de Esperanta etoso.

Kiel simpla ĉeestanto, mi havigis al mi tre bonan kaj neforgeseblan sperton en Koreio, tio ne estas komparebla kun tiuj Esperanto-eventoj, kiujn mi kiel ĉeforganizanto zorgis en Ĉinio dum lastaj 5 jaroj, ĉiufoje  mi estis streĉita kaj elĉerpita kaj apenaŭ povis ĝui la tuton. Tamen ĉi-foje, mia koro ĉiam estis ĝoja kaj malstreĉita, pro tio mi multe ĝuis kaj bele spertis.

Pri tiu ĉi bela renkontiĝo, mi ricevis bonan impreson, speciale de jenaj flankoj:

Bone aranĝita laboro     

Alvenis al Koreio 13 ĉinaj esperantistoj por la du eventoj, 6 el ili estas membroj de ILEI. Estis la unuafojo viziti Koreion por ni ĉiuj, krom S-rino SONG Ping. Estis neatendite, ke ILEI-Koreio bone aranĝis ĉion: esperantistoj akceptis nin ĉe flughaveno, trovis gastigantojn aŭ malmultekostan hotelon, mendis trajnbiletojn por ni. Esperantistoj en Busan eĉ zorgis nian postseminarian turismon tie kaj bone regalis nin. Ĉio ĉi kortuŝis nin.

Bela konferenca libro    

Tute malsame kiel la okazigintaj du sesioj de ISOA, ILEI-Koreio preparis tre belan kaj altnivelan libron antaŭ la seminario. Stefan MacGil, prezidanto de ILEI, alte taksis la majestan 55-paĝan dokumenton: “Kia brila modelo por ĉiuj organizantoj de eventoj - pretigi ĉion antaŭ la aranĝo, anstataŭ lukti tra monatoj poste, kun tuta malcerto pri fina livero.  Kiel ekzemplo de 'plej bona praktiko' ĝi estas nepre vaste koninda.” Ĝi meritas ĉian laŭdon.

Akademiaj interŝanĝoj   

Sendube, depost la kunlaboro inter tri sekcioj (ĉina, korea kaj japana), ILEI progresas rapide en Azio. ISOA ne nur fortigas la ligojn inter instruistoj de la orienta Azio sed ankaŭ kunigas diversnaciajn esperantistojn.

La ĉeftemo estas Esperanto-instruado en lernejo. Sume estis 8 prelegoj pri Esperanto-instruado en lernejoj ĉinaj, japanaj kaj koreaj, pri instruaj metodoj kaj lernolibroj,kaj ceteraj. De kiu ajn flanko oni ĝin taksas, tiu ĉi ISOA estas altnivela,sendube, ankaŭ sukcesa.      

Familia etoso

Mi ne povas forgesi tiujn tagojn, kiujn ni kune pasigis en Iksan. Ĝis nun la pasintaj okazaĵoj multfoje aperis antaŭ miaj okuloj. Neforgeseblis, ke ni ofte eksplode ridis pro amuzaĵoj, ke ni kune babiladis,ekskursis. Ĉio ŝajnas,ke ni estus familianoj. Kvankam la vetero ekster la domo estis malvarma, tamen en nia koro ni sentis, ke ni jam estas en printempo.

[此贴子已经被作者于2014-4-30 20:22:50编辑过]
ip地址已设置保密
2014-4-24 21:40:56

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.26563 秒, 4 次数据查询