dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> Afiŝejo por vejdo
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区Vejdo 帖子区 → 牛(张爱玲)

您是本帖的第 29 个阅读者
树形 打印
标题:
牛(张爱玲)
vejdo
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:管理员
文章:2504
积分:28096
门派:无门无派
注册:2006年12月17日
楼主
 用支付宝给vejdo付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给vejdo

发贴心情
牛(张爱玲)
Eileen Chang
Bovo
Buŝprenante pipon de tabako, Lusing staris ĉe la pordo, kun ambaŭ brakoj sur la talio. Pluvo ĵus ĉesis kaj akveroj gutis el la malsekaj pajloj sur la tegmento. Sur la tero troviĝis pli aŭ malpi malaltaj kotaj flakoj plenaj je malhele verda akvo. Kelkaj hundvostaj herboj meze de la akvosupraĵo malpeze svingis siajn rufajn spikojn en turniĝanta akvokirliĝo. La vento alblovanta al la homa vizaĝo glacie tanĝis la homan nazpinton, alportante iom pli da odoro de freŝaj herboj ol en vintro.
Luxing frapetis la pipoforneton kontraŭ la pordklapon por malplenigi tabakpolvon, pli striktigis la zonon, kaj iris al la bovstalo. Tie la maldensa sunlumo post komenca sereniĝo de la vetero penetris la barilon kaj projekciis lumajn kaj ombrajn oblongojn sur la kota tero; du malgrasaj flavetaj kokidoj, skuante malsekajn flugilojn, iris tien kaj ĉi tien beki nutraĵon; en la bovstalo solece kuŝis malplena kaj polvokovrita trogo, sur kiu sterniĝis paperfolio kun legomoj por sekigo sur ĝi, kaj en kies anguloj videblis sekaj fojno-pajleroj; unu flanko de la barilo jam blankiĝis pro frotado de la bovo, kiam ĝia kolo jukis post satmanĝado de fojno. Li malpeze metis sian manon sur la barilon difektitan de frotado kaj karesis la krudan lignopalison. Acideco grimpis malsupren de lia nazeĝo kaj ŝtopis lian gorĝon. Larmoj inundis liajn okulojn.
Aŭdinte pezajn spirojn malantaŭ sia dorso, li surpriziĝis. Kiam li turnis sian kapon por vidi, li ne sciis, kiam lia edzino jam staris malantaŭ li. Same kiel li, ŝi stupore rigardis la malplenan bovstalon. Ŝiaj haroj estis taŭzitaj de vento, la mentono tremetis kaj larmoj ludadis en ŝiaj okuloj. Li tenis sin senparola kaj ankaŭ ŝi senvorta. Tamen ili klare komprenis unu al la alia, kion estas sur la koro. La malgrasaj kokidoj susure paŝis tra tufo de hundvostaj herboj. Silento regis ĉirkaŭe. La suno ĵetis la radiojn sur la sekigitajn legomojn, kiuj elspiris mildan malbonodoron en ventblovo.
“Kion vi decidis finfine?” ŝi viŝis siajn okulojn per la blua antaŭtuko.
“...Preskaŭ nenion.”
“Preskaŭ nenion! Tuj venos Printempokomenco. Ĉiuj kondukas bovojn al kampoj, sed kie estas nia bovo?”
“Morgaŭ mi iros al la hejmo de la tria onklino pruntepreni bovon, pruntepreni bovon!” li malpacience frapetadis la barilon per pipstango.
“Nu, facilas diri senvalorajn vortojn! La tria onklino estas nia bona najbaro, sed kiam ŝi volis prunteprenis de ni kelkajn ŝeng-ojn* da rizo, vi rifuzis. Nun vi volas peti de ŝi pruntedonon, ĉu ŝi volontas?”
Lia malpacienco pliiĝis. Ju pli li malamis, ke ŝi tuŝas la doloran lokon, kiun li jam pripentis, des pli ŝi insiste vundis ĝin. Li ja estis kulpa pro tio, ke li ofendis la trian onklinon akordiĝeman, sed lia edzino eĉ prenis tion multefoje por primoki lin...
“Morgaŭ mi min turnos al Jiang Tiangui!” Li turnis sin, esprimante, ke li ne plu volas interparoli kun ŝi, tamen ŝi ŝajne neniel kontentiĝis pri lia respondo...
“La edzino de Jiang Tiangui deklaris publike, ke, se oni volas pruntepreni bovon, li devas anticipe pagi monon por tio.”
Mallevinte siajn okulojn, li klinis sin, kaptis kokidon per mano kaj ekzamenis ĝiajn ripojn kaj malgrasajn piedojn ripetade. La kokido pepadis sur lia manplato.
“Ne! Ne!” ŝi kriis ekscitite. Ŝi jam tute komprenis lian senvortan sugeston. Tiumomente ŝi ŝajne aspektis pli maljuna ol ordinare, kvankam ŝi nur atingis la aĝon de tridek jaroj. Ŝi lin rigardis per la panikita kaj petema rigardo elĵetita el siaj brunaj obeemaj okuloj: “Ĉifoje mi neniel donas promeson al vi! Unue mia bovo... mia bovo estas forkondukita de aliulo, kaj poste mia arĝenta harpinglo... nun estas vico por tiuj ĉi kokidoj! Kiel viro, vi nur scipovas elvendi miajn aĵojn... Mi demandu vin, kiu ŝparis monon aĉeti ilin malgraŭ sia suferado de malvarmo kaj malsato? Mi demandas vin...” Tute perdinte sinregon, ŝi kovris sian vizaĝon per la blua antaŭtuko kaj ekploris.
“Estas vin, kiu insiste petas pruntepreni bovon, kaj ankaŭ estas vi, kiu domaĝas la kokidojn!” Li deturnis sian vizaĝon kaj eksuĉis pipon. Li ekprenis pecon de sekigita legomo, ekflaris ĝin kaj remetis ĝin sur la trogon.
“Ĉu nur mi domaĝas...” Ŝi penis ŝovi sian vizaĝon trans lia ŝultro. “Vi... vi estas malavara. Vi eĉ ne domaĝus la kabanon, se vi volas donacus ĝin al aliulo. Mi neniel faros tion! Kian mizeron mi suferas! Mi mastrumas la tutan hejmon por vi, sed mi nur meritas tiujn aĉajn vortojn! La Ĉielo rigardu... Unue oni forprenis mian bovon kaj poste mian arĝentan harpinglon, kaj nun la vico iras al la kokidoj! Estas pli bone tranĉi de mi pecojn da karno kaj donaci ilin al aliaj, ĉu! Tiel vi ne plu havos ŝancon eltrudi ion ajnan de mi!”
Muta, li levis la kapon kaj direktis sian rigardon al la hel-pala ombro de la subiranta suno sur la kota muro. Li sciis, ke li ne devas serioze preni tiujn ŝiajn vortojn, ĉar ŝi moliĝos antaŭ ol la suno subiros post la monton. Malgraŭ ĉio, pruntepreni bovon estas grava afero. Se ne plugi la teron, ĉu ni atendas morton pro malsato? Tion ŝi ankaŭ komprenas, kvankam ŝi estas virino.
La flava luno oblikve pendis super la kamentubo de la pajlokabano kaj la malsekaj pajloj estis prilumitaj fride blankaj. La kamentubo elvomis densan kuirfumon, kiu nebuligis la lunluman pejzaĝon. La kokidoj jam enfermiĝis en kokejo, mallaŭte klukante.
El la duone malfermita pordo de la pajla kabano elfiltriĝis strio da orangruĝa lumo de la olelampo, kaj altstatura figuro staris ĉe la pordo, preskaŭ kovrante la tutan pordkadron. Li estis Luxing, kiu suĉis pipon, kun brako sur la kokso. Se morgaŭ nokte, li pensis, mankos pepkrioj de la kokidoj, kiel solecan nokton li pasigos!
La sekvantan matenon, antaŭ ol aŭdiĝis kokerikado, lia edzino ellitiĝis kaj faris fajron en la forno. Tuj poste Luxing ankaŭ ellitiĝis. Post manĝo de varmaj kuiritaj kukurbpecoj, liginte per ruĝaj tolpecoj la krurojn de la du kokidoj, li prenis ilin kun ĝiaj kapoj malsupren kaj vigle iris al la familio Jiang.
Ĉe aŭroro la ĉielo prezentis belan lazurkoloron postpluvan. Arbobranĉoj komencis elŝovi junverdajn ŝosojn kaj sur ili brile pendis rosoj, kiuj ŝpruce malsekigis preterpasanton, se li tuŝis ilin. Inter arboj videblis rondaj teramasoj, al kies suproj konvulvuloj alkroĉiĝis kaj etendis siajn purpurajn trumpetetojn en la rompitajn ĉerkojn malkaŝitajn ekster bruna grundo. Preter tiuj tomboj kampuloj kantante pasis, kun ŝpato sur la ŝultro, kondukante bovon. La bovo de la familio Jiang estis nigra bubalo kun bela kaj fortika korpo. Ĝiaj du mildaj okulegoj sub la ombro de du fortikaj kornoj oblikve rigardis al la fremda Luxing, kaj en liaj okuloj ĝi estis respektebla princo, kiu indis je kosto de dek kokidoj, kvankam ĝia kolo estis malbone vundfrotita de jugo. Li eĉ sentis sin kiel defendanta komandanto de tiu ĉi princo. Novaj ĝojo kaj fiereco plene okupis lian koron, tiel ke li laŭte fajfis sur la vojo.
Atinginte la cellokon, la knabobubanisto, laŭ la ordono de sia mastro, ripetade admonis lin, kiel trakti ĝin, kaj starante apude, gvatis lin ekipi ĝin per plugilo, kaj forlasis ilin. Luxing komencis peli ĝin, tamen ĝi ŝajne ŝerce ludis kun li. Apenaŭ ĝi faris tri paŝojn, ĝi kuŝigis sin sur la teron kaj rifuzis stariĝi. Malgraŭ, ke li penadis ĉiurimede, ĝi, sub la ombro de la dikaj kornoj, ruzeme oblikve rigardis lin. La suno ĵetis ardajn radiojn sur lian vatitan veston kaj li multe ŝvitis tra la korpo. En malproksimaj kampoj aliaj kampuloj facile manipulis bovojn, kantante. Tia vidaĵo fulmis tra lia koro de tempo al tempo, ĉiam kun sarkasmo.
“Bastardo! Vi molestas min! Simple nur min!” li malpacience sakris. Krak! li donis al ĝi vipbaton. “Vi...vi...bastardo, ĉu vi kuraĝas molesti min?”
La pupiloj de la bovo subite grandiĝis. Ĝi direktis la rigardon al li kaj ĝiaj naztruoj rondiĝis, sible elspirante. Ĝi malrapide, sed impone stariĝis, ke li tuj flaris la krizon en la aero. Ombro de drasta hororo subite falis en lian koron. Li oblikve sin klinis kaj evitis la du grandajn kornojn, kiuj rekte sin ĵetis al li. Li tuj faligis sin sur la teron, turnadis sian tutan korpon kaj ruladis sin malsupren laŭ la oblikva deklivo ĝis suba kampsulko. Ruliĝante, li aŭdis la bruan spiradon el ĝiaj rondigitaj naztruoj, kaj li sentis, ke tiuj ĝiaj montraj okulegoj alpremiĝas pli kaj pli proksimen kaj fariĝas pli kaj pli grandaj, kiel veturilaj radoj. Poste li sentis tranĉantan doloregon, kaj la sango sala kaj fiŝodora fluis en lian buŝon. Li perdis konscion. Ĉe liaj oreloj ŝajne aŭdiĝis de malproksime spirado de la bovo kaj homa bruado.
Alia vesperkrepusko. La edzino de Luxing, surhavante kabanveston por funebrado, akompanis eksteren nigran ĉerkon portantan de du homoj. Ŝi fojrefoje alpremis sian vizaĝon al la malvarma ĉerktabulo, viŝante la duonsekigitan sigelitan lakon sur la ĉerko per siaj pendantaj taŭzitaj haroj. En ŝiaj mildaj kaj tremetantaj brunaj okuloj pleniĝis larmoj. Ŝi mallaŭte rakontis per tremetanta voĉo:
“Unue... unue mia bovo... mia fortika kaj kapabla bovo... estis forkondukita... Mia arĝenta harpinglo... el mia doto... brila harpinglo el naŭdekprocenta arĝento...Kaj poste miaj kokidoj... kaj vi... vi ankaŭ estas forportita” ŝi singulte ploris. Ŝi sentis, ke tiuj, al kiuj ŝi aminklinas dum la tuta vivo, jam forflugis per flugiloj unu post la alia en nokta malvarma kaj malseketa vento.
La flava luno pendis oblikve super la kamentubo kaj fariĝis svaga en la kuirfumo. Konvolvuloj levis delikatajn purpurajn trumpetetojn kaj hundvostaj herboj svingis kaŝtankolorajn spikojn. La vivtempo etendiĝanta antaŭ ŝi estis longlonga nokto. Kiel soleca estis la nokto, kiu malhavis pepkriojn de kokidoj kaj altan skuiĝantan figuron de Luxing!
*ŝeng-o: ĉina tradicia mezurunuo de kapacito de greno, egala al unu litro proksimume.
                                                  1936-a jaro
ip地址已设置保密
2019-6-16 8:54:07
vejdo
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:管理员
文章:2504
积分:28096
门派:无门无派
注册:2006年12月17日
2
 用支付宝给vejdo付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给vejdo

发贴心情

张爱玲
禄兴啣着旱烟管,叉着腰站在门口。雨才停,屋顶上的湿茅草亮晶晶地在滴水。地下,高高低低的黄泥潭子,汪着绿水。水心里疏疏几根狗尾草,随着水涡,轻轻摇着浅栗色的穗子。迎面吹来的风,仍然是冰凉地从鼻尖擦过,不过似乎比冬天多了一点青草香。
  禄兴在板门上磕了磕烟灰,紧了一紧束腰的带子,向牛栏走去。在那边,初晴的稀薄的太阳穿过栅栏,在泥地上匀铺着长方形的影和光,两只瘦怯怯的小黄鸡抖着粘湿的翅膀,走来走去啄食吃,牛栏里面,积灰尘的空水槽寂寞地躺着,上面铺了一层纸,晒着干菜。角落里,干草屑还存在。栅栏有一面磨擦得发白,那是从前牛吃饱了草颈项发痒时磨的。禄兴轻轻地把手放在磨坏的栅栏上,抚摸着粗糙的木头,鼻梁上一缕辛酸味慢慢向上爬,堵住了咽喉,泪水泛满了眼睛。
他吃了一惊——听见背后粗重的呼吸声,当他回头去看时,不知道从什么时候起,禄兴娘子已经立在他身后,一样也在直瞪瞪望着空的牛栏,头发被风吹得稀乱,下巴颏微微发抖,泪珠在眼里乱转。他不响,她也不响,然而他们各人心里的话大家看得雪亮。瘦怯怯的小鸡在狗尾草窝里簌簌踏过,四下里静得很。太阳晒到干菜上,随风飘出一种温和的臭味。
  “到底打定主意怎样?”她兜起蓝围裙来揩眼。
“……不怎样。”“不怎样!眼见就要立春了,家家牵了牛上田,我们的牛呢?”“明天我上三婶娘家去借,去借!”他不耐烦地将烟管托托敲着栏。“是的,说白话倒容易!三婶娘同我们本是好亲好邻的,去年人家来借几升米,你不肯,现在反过来求人,人家倒肯?”
  他的不耐烦显然是增进了,越恨她揭他这个忏悔过的痛疮,她偏要揭。说起来原该怪他自己得罪了一向好说话的三婶娘,然而她竟捉住了这个屡次作嘲讽的把柄——
  “明天找蒋天贵去!”他背过身去,表示不愿意多搭话,然而她仿佛永远不能将他的答复认为满足似的——
  “天贵娘子当众说过的,要借牛,先付租钱。”
  他垂下眼去,弯腰把小鸡捉在手中,翻来覆去验看它突出的肋骨和细瘦的腿;小鸡在他的掌心里吱吱地叫。
  “不,不!”她激动地喊着,她已经领会到他无言的暗示了。她这时似乎显得比平时更苍老一点,虽然她只是三十岁才满的人,她那棕色的柔驯的眼睛,用那种惊惶和恳求的眼色看着他,“这一趟我无论如何不答应了!天哪!先是我那牛……我那牛……活活给人牵去了,又是银簪子……又该轮到这两只小鸡了!你一个男子汉,只会打算我的东西——我问你,小鸡是谁忍冻忍饿省下钱来买的?我问你哪——”她完全失掉了自制力,把蓝布围裙蒙着脸哭起来。
“闹着要借牛也是你,舍不得鸡也是你!”禄兴背过脸去吸烟,拈了一块干菜在手里,嗅了嗅,仍旧放在水槽上。
“就我一人舍不得——”她从禄兴肩膀后面竭力地把脸伸过来。“你——你大气,你把房子送人也舍得!我才犯不着呢!何苦来,吃辛吃苦为人家把家握产,只落得这一句话!皇天在上头——先抢走我那牛,又是银簪子,又该轮到鸡了!依你的意思,不如拿把刀来记我身上肉一片片剁下去送人倒干净!省得下次又出新花样!”
禄兴不做声,抬起头来望着黄泥墙头上淡淡的斜阳影子,他知道女人的话是不必认真的,不到太阳落山她就会软化起来。到底借牛是正经事——不耕田,难道活等饿死吗?这个,她虽然是女人,也懂得的。
  黄黄的月亮斜挂在茅屋烟囱口上,湿茅草照成一片清冷的白色。烟囱里正蓬蓬地冒炊烟,薰得月色迷迷□□,鸡已经关在笼里了,低低地,吱吱咯咯叫着。
  茅屋里门半开着,漏出一线桔红的油灯光,一个高大的人影站在门口把整个的门全塞满了,那是禄兴,叉着腰在吸旱烟,他在想,明天,同样的晚上,少了鸡群吱吱咯咯的叫声,该是多么寂寞的一晚啊!
  后天的早上,鸡没有叫,禄兴娘子就起身把灶上点了火,禄兴跟着也起身,吃了一顿热气蓬蓬的煨南瓜,把红布缚了两只鸡的脚,倒提在手里,兴兴头头向蒋家走去。
  黎明的天上才漏出美丽的雨过天青色,树枝才喷绿芽,露珠亮晶晶地,一碰洒人一身。树丛中露出一个个圆圆的土馒头,牵牛花缠绕着坟尖,把它那粉紫色的小喇叭直伸进暴露在黄泥外的破烂棺材里去。一个个牵了牛扛了锄头的人唱着歌经过它们。蒋家的牛是一只雄伟漂亮的黑水牛,温柔的大眼睛在两只壮健的牛角的阴影下斜瞟着陌生的禄兴,在禄兴的眼里,它是一个极尊贵的王子,值得牺牲十只鸡的,虽然它颈项上的皮被轭圈磨得稀烂。他俨然感到自己是王子的护卫统领,一种新的喜悦和骄傲充塞了他的心,使他一路上高声吹着口哨。
  到了目的地的时候,放牛的孩子负着主人的使命再三叮咛他,又立在一边监视他为牛架上犁耙,然后离开了他们。他开始赶牛了。然而,牛似乎有意开玩笑,才走了三步便身子一沉,伏在地上不肯起来,任凭他用尽了种种手段,它只在那粗牛角的阴影下狡猾地斜睨着他。太阳光热热地照在他棉袄上,使他浑身都出了汗。远处的田埂上,农人顺利地赶着牛,唱着歌,在他的焦躁的心头掠过时都带有一种讥嘲的滋味。“杂种畜牲!欺负你老子,单单欺负你老子!”他焦躁地骂,刷地抽了它一鞭子。“你——你——你杂种的畜牲,还敢欺负你老子不敢?”牛的瞳仁突然放大了,翻着眼望他,鼻孔涨大了,嘘嘘地吐着气,它那么慢慢地,威严地站了起来,使禄兴很迅速地嗅着了空气中的危机。一种剧烈的恐怖的阴影突然落到他的心头。他一斜身躲过那两只向他冲来的巨角,很快地躺下地去和身一滚,骨碌碌直滚下斜坡的田陇去。一面滚,他一面听见那涨大的牛鼻孔里咻咻的喘息声,觉得那一双狰狞的大眼睛越逼越近,越近越大——和车轮一样大,后来他觉得一阵刀刺似的剧痛,又咸又腥的血流进口腔里去——他失去了知觉,耳边似乎远远地听见牛的咻咻声和众人的喧嚷声。
  又是一个黄昏的时候,禄兴娘子披麻戴孝,送着一个两人抬的黑棺材出门。她再三把脸贴在冰凉的棺材板上,用她披散的乱发揉擦着半干的封漆。她那柔驯的战抖的棕色大眼睛里面塞满了眼泪;她低低地用打颤的声音告诉:
  “先是……先是我那牛……我那会吃会做的壮牛……活活给牵走了……银簪子……陪嫁的九成银,亮晶晶的银簪子……接着是我的鸡……还有你……还有你也给人抬去了……”她哭得打噎——她觉得她一生中遇到的可恋的东西都长了翅膀在凉润的晚风中渐渐地飞去。
  黄黄的月亮斜挂在烟囱,被炊烟薰得迷迷□□,牵牛花在乱坟堆里张开粉紫的小喇叭,狗尾草簌簌地摇着栗色的穗子。展开在禄兴娘子前面的生命就是一个漫漫的长夜——缺少了吱吱咯咯的鸡声和禄兴的高大的在灯前晃来晃去的影子的晚上,该是多么寂寞的晚上呵!
(一九三六年)
ip地址已设置保密
2019-6-16 8:55:11

 2   2   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.26563 秒, 4 次数据查询