dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> Afiŝejo por vejdo
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区Vejdo 帖子区 → 白发(冯骥才)

您是本帖的第 341 个阅读者
树形 打印
标题:
白发(冯骥才)
gu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:35788
积分:378222
门派:绿色
注册:2006年8月2日
楼主
 用支付宝给gu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给gu

发贴心情
白发(冯骥才)
Blankaj haroj
Feng Jicai
Kiam mi eniris en la aŭtunon de la homa vivo, amikoj fingromontris mian verton kaj demandis: “Ha, kial vi havas blankajn harojn?”
Aŭdinte tion, mi ridetante ne donis respondon. Okaze mi ŝerce respondis: “Ĉar la pigmento de la haroj jam tute enkuris sur paperojn de miaj manuskriptoj.”
Tiamaniere en ĝojridado kaj menskonfuziteco mi transgrimpis la monteĝon de la homa vivo kaj komencis malsupreniri laŭ la deklivo, aŭ per pli da penoj strebis suprengrimpi iome.
Kiam mi rigardis miajn harojn en la spegulo, mi kelkfoje serioziĝis. Kiam aperis la unua blanka haro? Pro kio? Miaj pensoj plejofte transcendis tempon kaj spacon kaj reiris al tiufoja babilado kun la patrino dum mia knabeco. La patrino sidis kun la dorso al la malfermita fenestro. Zefiro sensone levetis la harojn de la patrino. Subite mi rimarkis, ke unu el ŝiaj haroj stariĝas blovate de la zefiro kaj arĝente brilas en vesperkrepuska sunlumo. Jen ĝi estas blanka haro! Tiu ĉi maldika blanka haro feble skuiĝis kaj rifuzis fali, kvazaŭ alvokante min. Estis la unua fojo por mi vidi la blankan haron de la patrino. Kaj mi forte sentis unuafoje, ke mia patrino ankaŭ maljuniĝas. Kiel terura afero ĝi estas! Mi nereteneble aliris kaj min ĵetis en ŝian sinon. Ne sciante, kio okazis, ŝi pridemandis min kaj penis levi min al la sida pozo, sed mi firme ĉirkaŭbrakumis ŝin, timante, ke ŝi forlasos... Post tio mi neniam diris al la patrino la kialon. La plej intensa sento malfacile esprimiĝis kaj la plej fragila sento devis trezore kaŝiĝi en la koro. Nuntempe la patrino jam havas blankajn harojn sur la tuta kapo, sed la unuafoja sento, kiam mi vidis ŝian blankan haron, estas profunda kaj neforgesebla. Tiamaj sento pri la vivo, tristeco kaj senhelpeco estas ĝuste tiel, kiel mi ne povus reĵeti la falintajn foliojn al la branĉoj...
Kiam mia edzino alportis antaŭ min taseton da har-koloriga likvo kaj flatkapan penikon, kaj petis al mi kolorigi ŝiajn harojn, mi sentis ekskuon en la koro. Ho, ĉu la viva arbaro de nia generacio komencas faligi foliojn? Ĵetinte ekrigardon al ŝiaj haroj, mi ridete diris: “Vi havas nur du aŭ tri blankajn harojn, kial vi faras monton el talpejo?” Sed kiam mi disŝovis ŝiajn harojn, mi surpriziĝis. En ŝiaj nigraj haroj kaŝiĝas eĉ tiom da blankaj haroj! Kiel malatentema mi estas, ke mi ne malkovras tion eĉ ĝis nun! Ĝuste pro abundo de blankaj haroj ŝi sin devigis uzi kolorigilon por kovri la malprosperiĝon de juneco. Tamen, kiel ŝiaj haroj blankiĝis unu post alia el ŝiaj delikate bonodoraj kaj ebonnigraj haroj sur la tuta kapo? Ĉu pro miaj senĉesa okupiteco kaj flua parolado aŭ dum mia tag-nokta verkado absorbita? Ĉu tion kaŭzis la suferplena vivo de loĝado en alies domo post la tertremego? Ĉu ili subite blankiĝis de ŝia interna maltrankvileco pro mia grava malsano? Aŭ ĉu tiu afero... preskaŭ ŝin morte korŝiris kaj abrupte produktis tiom da blankaj haroj dumnokte?
Nigraj haroj similas verdajn herbojn kaj la blankaj la velkintajn herbojn. Kiel la verdaj herboj nigraj haroj elspiras la allogan etoson de la viviĝo, dum la blankaj, kiel velkintaj herboj, trembrilas per la okulpika, trista kaj elĉerpiĝinta koloro. Kiel mi povus redoni al ŝi la belajn nigrajn harojn kiel tiujn de tiu jaro?
Mi tre volis nigrigi ŝiajn blankiĝintajn harojn, ŝi tamen demandis: “Vi jam gutigis la likvon sur mian kaphaŭton, ĉu ne?”
Mi ekstuporis. Hasteme mi detenis miajn larmojn per la palpebroj por ne faligi ilin.
Unufoje mi donis al ŝi la reston de la har-koloriga likvo kaj petis al ŝi kolorigi la miajn. Post kolorigo mi eĉ aspektis multe juna ol antaŭe. Kiu dirus, ke la tempo malfacile ne revenus? Kiu dirus, ke la juneco ne plu restus konstante? Pro tio ankaŭ mi aliĝis al la vicaro, kiu volus retiri la tempon per utiligado de har-koloriga likvo. Oni neniel imagas, ke la har-kolorigo estas pli kaj pli malfacila afero, ĉar ĉiutaga pliigo de la blankaj haroj bezonas prilaboradon kaj la fakto sciiĝas, ke la blankaj haroj ne fariĝas el la nigraj, sed ekkreskas el la profundo de la kadukiĝinta vivo. La kolorigitaj haroj aspektas ebonnigraj, sed ĉe iliaj radikoj tuj aperas pure blanka koloro. Kiel ajn vi ilin kolorigas kaj kovras, ili elŝoviĝas unuj post aliaj. La aŭtuno de la homa vivo estas same obstinema kiel la printempo de la naturo. Nekovreblaj blankaj haroj!
Komence oni povas zorgeme kolorigi ilin, ne preterlasante eĉ unu haron, sed kiam oni estas okupita, oni ne trovas tempon por tio, lasante ilin kreski laŭplaĉe. Se kolorigi, tio ĝenas, dum se ne kolorigi, tio malbeligas. Iom post iom tio fariĝas ŝarĝo.
Tiutage najbara maljunulo faris viziton al mi. Spertoplena kaj erudicia, li aspektis sana kaj vigla, kun blanka hararo kaj sane ruĝa vizaĝo. Enirinte, li sidiĝis en la sunlumo. La bildo mirigis min: ne nur liaj kapharoj estas tute blankaj, sed ankaŭ liaj barbo kaj brovoj, kaj sub la forta sunlumo ili, tiel pufaj kiel mildaj, tiel rebrilaj tiel travideblaj, brilaj kiel arĝentaj silkostrioj, aspektas vere belaj, eĉ sen unu griznigra haro miksita en ili! Mi nereteneble diris: “Se mi havus belan kaj leĝeran blankan hararon kiel vi estonte! Nun estiĝas dilemo por mi kolorigi aŭ ne kolorigi.” 
Aŭdinte tion, li eksplodis per sonora ridado kaj poste diris al mi: “Mia juna frato, vi estas mensklara homo, kial vi fariĝas menskonfuza antaŭ la blankaj haroj? Infanoj havas la belecon de delikata naiveco, junuloj la belecon de vigleco, mezaĝuloj, kia vi, la belecon de matureco, kaj mi la belecon de maljunaj senĝeneco kaj aplombeco. Tio similas la kvar sezonojn de la naturo: la printempo verdas, la somero pompas, la aŭtuno buntas kaj la vintro puras. Ĉiu havas sian belecon kaj ĉiu havas sian avantaĝon. Neniu bezonas envii la aliajn nek imiti la aliajn. Imitado lacigas kaj sindevigo des pli lacigas. Temas pri homoj. Kiam vi vivas, lasu vin vigliĝi kiel eble plej dinamike; kiam vi estas mortonta, lasu vin kvietiĝi kiel eble plej statike. Agu laŭ la procezo de la naturo. Prave! Agi laŭ la procezo de la naturo signifas, ke ni ĝuu tian sezonon kia ĝi sin prezentas. He, mi ne scias, ĉu tiuj miaj vortoj utilas al vi aŭ ne, mia juna frato?”
Aŭdinte tion, mi tuj sentis, ke la tero pli larĝas kaj la ĉielo pli vastas, kaj min kaptis ĝojo en la koro. Mi ekskuis la kapon kaj la grizaj haroj sur la kapo svingiĝis, kvazaŭ vasto da aŭtunaj fragmitfloroj balanciĝus.

ip地址已设置保密
2019-11-28 9:09:19
gu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:35788
积分:378222
门派:绿色
注册:2006年8月2日
2
 用支付宝给gu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给gu

发贴心情
冯骥才
白发
人生入秋,便开始被友人指着脑袋说: 
  "呀,你怎么也有白发了?" 
  听罢笑而不答。偶尔笑答一句:"因为头发里的色素都跑到稿纸上去了。" 
  就这样,嘻嘻哈哈、糊里糊涂地翻过了生命的山脊,开始渐渐下坡来。或者再努力,往上登一登。 
  对镜看白发,有时也会认真起来:这白发中的第一根是何时出现的?为了什么?思绪往往会超越时空,一下子回到了少年时--那次同母亲聊天,母亲背窗而坐,窗子敞着,微风无声地轻轻掀动母亲的头发,忽见母亲的一根头发被吹立起来,在夕照里竟然银亮银亮,是一根白发!这根细细的白发在风里柔弱摇曳,却不肯倒下,好似对我召唤。我第一次看见母亲的白发,第一次强烈地感受到母亲也会老,这是多可怕的事啊!我禁不住过去扑在母亲怀里。母亲不知出了什么事,问我,用力想托我起来,我却紧紧抱住母亲,好似生怕她离去……事后,我一直没有告诉母亲这究竟为了什么。最浓烈的感情难以表达出来,最脆弱的感情只能珍藏在自己心里。如今,母亲已是满头白发,但初见她白发的感受却深刻难忘。那种人生感,那种凄然,那种无可奈何,正像我们无法把地上的落叶抛回树枝上去…… 
当妻子把一小酒盅染发剂和一支扁头油画笔拿到我面前,叫我帮她染发,我心里一动,怎么,我们这一代生命的森林也开始落叶了?我瞥一眼她的头发,笑道:"不过两三根白头发,也要这样小题大作?"可是待我用手指撩开她的头发,我惊讶了,在这黑黑的头发里怎么会埋藏这么多的白发!我竟如此粗心大意,至今才发现才看到。也正是由于这样多的白发,才迫使她动用这遮掩青春衰退的颜色。可是她明明一头乌黑而清香的秀发呀,究竟怎样一根根悄悄变白的?是在我不停歇的忙忙碌碌中、侃侃而谈中,还是在不舍昼夜的埋头写作中?是那些年在大地震后寄人篱下的茹苦含辛的生活所致?是为了我那次重病内心焦虑而催白的?还是那件事……几乎伤透了她的心,一夜间骤然生出这么多白发? 
  黑发如同绿草,白发犹如枯草;黑发像绿草那样散发着生命诱人的气息,白发却像枯草那样晃动着刺目的、凄凉的、枯竭的颜色。我怎样做才能还给她一如当年那一头美丽的黑发?我急于把她所有变白的头发染黑。她却说: 
  "你是不是把染发剂滴在我头顶上了?" 
  我一怔。赶忙用眼皮噙住泪水,不叫它再滴落下来。 
    一次,我把剩下的染发剂交给她,请她也给我的头发染一染。这一染,居然年轻许多!谁说时光难返,谁说青春难再,就这样我也加入了用染发剂追回岁月的行列。谁知染发是件愈来愈艰难的事情。不仅日日增多的白发需要加工,而且这时才知道,白发并不是由黑发变的,它们是从走向衰老的生命深处滋生出来的。当染过的头发看上去一片乌黑青黛,它们的根部又齐刷刷冒出一茬雪白。任你怎样去染,去遮盖,它还是茬茬涌现。人生的秋天和大自然的春天一样顽强。挡不住的白发啊! 
  开始时精心细染,不肯漏掉一根。但事情忙起来,没有闲暇染发,只好任由它花白。染又麻烦,不染难看,渐而成了负担。
这日,邻家一位老者来访。这老者阅历深,博学,又健朗,鹤发童颜,很有神采。他进屋,正坐在阳光里。一个画面令我震惊--他不单头发通白,连胡须眉毛也一概全白;在强光的照耀下,蓬松柔和,光明透澈,亮如银丝,竟没有一根灰黑色,真是美极了!我禁不住说,将来我也修炼出您这一头漂亮潇洒的白发就好了,现在的我,染和不染,成了两难。老者听了,朗声大笑,然后对我说: 
  "小老弟,你挺明白的人,怎么在白发面前糊涂了?孩童有稚嫩的美,青年有健旺的美,你有中年成熟的美,我有老来冲淡自如的美。这就像大自然的四季--春天葱茏,夏天繁盛,秋天斑斓,冬天纯净。各有各的美感,各有各的优势,谁也不必羡慕谁,更不能模仿谁,模仿必累,勉强更累。人的事,生而尽其动,死而尽其静。听其自然,对!所谓听其自然,就是到什么季节享受什么季节。哎,我这话不知对你有没有用,小老弟?" 
 我听罢,顿觉地阔天宽,心情快活。摆一摆脑袋,头上花发来回一晃,宛如摇动一片秋光中的芦花。 

ip地址已设置保密
2019-11-28 9:09:45

 2   2   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.31250 秒, 4 次数据查询