
La vezikego malrapide falis el la ĉielo. Kiam ĝi falis ĝis sufiĉa malalto, homoj sur grundo nekredeble vidis en la surfaco de la veziko spegulan bildon de la urbaj altkontruaĵoj, kiuj tordiĝis pro ondado de la vezika surfaco en vento, kvazaŭ vegetaĵoj en maro. La vasta vezika surfaco grandioze alpremis suben, ke homoj neretenble kovris la kapojn. Kiam la vezikego tuŝis la grundon, homoj elmetataj sur la grundo sentis juketon je la vizaĝoj dum iliaj korpoj trapasis la vezikan surfacon.
La vezikego ne rompiĝis, tamen fariĝis duonglobo preskaŭ dek kilometrojn larĝa diametre, staranta sur la tero. Tiu ĉi urbo, kune kun apudaj vapor-energia centralo kaj kemia fabriko, estis entute kloŝe kovritaj de la vezikego!
“Ni ne intencis fari tion, vere ne intencis!” Ronda diris al la kamerao, “Fakte, sub normalaj cirkonstancoj, la vezikego devas forŝvebi laŭ vento, sed kiu scius, ke hodiaŭ la vento ĉi tie estas tiom malforta, kie kutime blovas forta vento! Tial ĝi falis kaj kloŝe kovris la urbon.”
La urbestro rigardis la surlokan krizan raporton, kiun la urba televida stacio elsendis interrompante normalan programon, en kiu li vidis sian filinon portantan aviadistan ledjakon, kun zipo malfermata, ke blua supertuto interne elmetiĝis. Malantaŭ ŝi, troviĝis la malnovstila helica aviadilo… Tempo denove retroirus, estas tiel simile, tiel simile… La koro de la urbestro solviĝis, ke larmoj tuj elverŝiĝis.