
Komandanto de armeo postenanta loke respondis: “Antaŭ unu horo, ni rekviziciis helikopteron de flugarmeo por trapasi la supron de la veziko ripete, penante ŝiri ĝin per helico, sed tio ne funkciis; Poste oni kaŭzis eksplodon per eksplodaĵo ĉe la intersekcio de la vezika muro kaj la tero, kiu nur ondigis la membranegon dum momento, sen ajna difekto. Estas eĉ pli strange, ke la membrano tuj etendis sin en la krateron el la eksplodo, kaj trapasis la fundon perfekte sen fendo!”
La urbestro demandis al Ronda: “Post kiom da tempo nature rompiĝos la vezikego?”
“La vezikego rompiĝas ĉefe pro vaporiĝo de la likvo en vezika muro. Tia materio vaporiĝas tre malrapide, ke eĉ sub abunda sunlumo, la vezikego nur rompiĝos post kvin aŭ ses tagoj.” Ronda respondis, ĉagrenante la patron, per tono tre memkontenta.
“Restas nur tuturba urĝa evakuo.” La estro de kriza grupo diris post suspiro.
La urbestro kapneis: “Ni ne povos fari tion antaŭ ol elprovi ĉiun eblon.”
“Jen alia metodo,” media fakulo diris, “Ni haste faru multajn longtubojn, ju pli larĝajn en kalibro, des pli bonajn. Etendu tiujn tubojn tra la vezikon, kaj alfiksu je la tuba fino ventolilon de alta povo, por interŝanĝi aeron kun la ekstero.”
“Haha haha…” Ronda ekridegis, konsternante ĉiujn, kaj ne povis elrektigi sian talion pro ridado sub la kolera rigardo de ĉiuj, “Tiu ideo vere… vere estas komika! Haha…”
“Ĉi tio estas tute via kulpo!” La urbestro severe kriis, “Vi ja respondecas pri tio, kaj devas repagi por ĉiom da perdo kaŭzota de ĝi!”