dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>>
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语运动讨论区国内外世运动态 E-novaĵoj en- kaj eksterlandaj → Novaj gvidantoj por la Belartaj Konkursoj de UEA

您是本帖的第 1297 个阅读者
树形 打印
标题:
Novaj gvidantoj por la Belartaj Konkursoj de UEA
gu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:35668
积分:376727
门派:绿色
注册:2006年8月2日
楼主
 用支付宝给gu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给gu

发贴心情
Novaj gvidantoj por la Belartaj Konkursoj de UEA

La Estraro de UEA nomumis, per unuanima decido, la novan Prezidanton kaj la novan Sekretarion de la Belartaj Konkursoj de UEA: Miguel Fernández Martín kaj Miguel Gutiérrez Adúriz.

Kun granda dankemo al la antaŭa Prezidanto Humphrey Tonkin kaj al la antaŭa Sekretario Michela Lipari pro ilia multjara engaĝiĝo, ni deziras bonan laboron al la novaj gvidantoj, kies biografiaj notoj troviĝas sube.

图片点击可在新窗口打开查看

Miguel Fernández Martín naskiĝis en Granado (Hispanio), en 1950. Tie li studis, krom la abiturienteco, solfeĝon kaj kant-arton. En 1968, li transloĝiĝis al Madrido kaj ekstudis en ĝia Politeknika Universitato. Esperantistiĝis en 1980. Iniciatinto de la Lirikaj Festoj de HEF kaj de la kolektivaj spektakloj Vivu la teatro! kaj kunfondinto de la Ibera Skolo aŭ Ibera Grupo de E-verkistoj. Gajnis plurajn premiojn en la Belartaj Konkursoj de UEA kaj en la Internaciaj Floraj Ludoj. Kunlaboras en diversaj revuoj, inter ili Beletra Almanako, Sennaciulo, Sennacieca revuokaj Boletín de HEF.

Aŭtoro de la lirika-muzika spektaklo La profil' de viaj spuroj kaj de la teksto de samnoma kantato, la unua pri neesperanta temo en la historio de Esperanto, kun muziko de Pedro Vilarroig, premierinta en 1993, en la Palaco de la Muziko de Valencio, kadre de la 78-a UK. Nuntempe Fernández tenoras ĉe la madrida plektr-orkestro Calle del Barquillo.

Ĉefaj verkoj:

• poemkolektoj Ampoemaro (aperinta kadre de Ibere libere) kaj El miaj sonoraj soloj;

• rakontoj en Ekstremoj kaj la novelkolekto La vorto kaj la vento;

• eseoj-prelegoj Sur la spuroj de Federico García Lorca kaj Konfesinde: ni vivis kaj plu vivas (La Ibera Grupo: dudek jaroj da amikeco kaj kreado);

• tradukoj Sanga nupto kaj La domo de Bernarda Alba, teatraĵoj de Federico García Lorca, Ĝis tagmezo alvenos, novelo de Ignacio Aldecoa, Miguel Hernández, poeto de l' popolo, komentita antologio de poemoj de Miguel Hernández, Poezio: armilo ŝargita per futuro, komentita antologio de hispanlingva poezio kontestema, engaĝiĝinta, socia kaj revolucia, Bohemiaj lumoj, komentita teatraĵo de Ramón María del Valle-Inclán, Memorindaj anarkiistoj kaj anarkiisma esperantismo, komentita liberecana antologio surbaze de tekstoj de Federica Montseny kaj Dolors Marin, Nova mondo en niaj koroj, elmontro el nuntempaj hispanaj kritikaj poetoj.

图片点击可在新窗口打开查看

Miguel Gutiérrez Adúriz (pseŭdonime: Liven Dek, Svena Dun, M. Zocato, ktp) naskiĝis en 1950 kaj estas kemia inĝeniero.

Kiel verkisto, li estas aŭtoro de diversaj noveloj - el kiuj pluraj disponeblas en diverslingvaj tradukoj -, precipe en la verkoj Ekstremoj, Ne ekzistas verdaj steloj kaj en la libroserio Sferoj. Liaj poemoj aperis en Ibere libere, komuna poemaro de la Ibera Skolo, kaj dise en diversaj revuoj. Li tradukis en Esperanton Los niños tontos (La stultaj infanoj) de A. M. Matute, Ombroj sur verda pejzaĝo de M. Llano, Platero y yo (Platero kaj mi) de J. R. Jiménez, kaj kontribuis per siaj tradukoj al pluraj aliaj libroj kaj revuoj. Kiel preleganto kaj gvidanto de literaturaj kursoj, li partoprenis en diversaj seminarioj kaj kongresoj.

Grafike li kontribuis al la Esperanta kulturo per la dezajno de librokovriloj, ekzemple por la serioOriginala Literaturo de IEM. Kiel eldonisto, li kreis plurajn libroseriojn (Sferoj, Hispana Literaturoktp), kaj publikigis verkojn de aliaj aŭtoroj. Krome, li establis kaj administras kelkajn plene Esperantajn jutubajn kanalojn, kiujn li nutras per memfaritaj kulturaj filmetoj diverstemaj. Iama membro de la Akademio de Esperanto, li verkis la dudirektan vortaron Amika kaj lernolibron de Esperanto por hispanlingvanoj.

                                                                                                                                                                                                                 (El retejo de UEA)

ip地址已设置保密
2016-12-4 8:30:00

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.23438 秒, 4 次数据查询