dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 用世界语编写新闻趣事
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语应用区时事与新闻 Kurantaj aferoj kaj novaĵoj → Komuna deklaro de Ĉinio kaj EU reflektas altan nivelon de duflanka ampleksa strategia partnereco

您是本帖的第 48 个阅读者
树形 打印
标题:
Komuna deklaro de Ĉinio kaj EU reflektas altan nivelon de duflanka ampleksa strategia partnereco
gu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:35665
积分:376691
门派:绿色
注册:2006年8月2日
楼主
 用支付宝给gu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给gu

发贴心情
Komuna deklaro de Ĉinio kaj EU reflektas altan nivelon de duflanka ampleksa strategia partnereco

Marde en Bruselo, ĉina ĉefministro Li Keqiang kunprezidis la 21an kunvenon de gvidantoj de Ĉinio kaj la Eŭropa Unio kun prezidanto de la Eŭropa Konsilio Donald Tusk kaj prezidanto de la Eŭropa Komisiono Jean-Claude Juncker, kaj komuna deklaro estis publikigita en la kunveno. Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Lu Kang diris merkrede en regula gazetara konferenco, ke la komuna deklaro montris, ke diverĝoj inter Ĉinio kaj Eŭropo tute povas esti konvene solvitaj per dialogo kaj konsiliĝo, kio reflektas altan nivelon de la ampleksa strategia partnereco inter la du flankoj. Lu diris, ke la ĉina flanko volas labori kune kun la eŭropa flanko por efektivigi konsentojn atingitajn en la kunveno, senĉese puŝi la duflankan kunlaboron al nova nivelo kaj plu kontribui por paco kaj disvolvado de la mondo.

Lu aldonis, ke la du flankoj pozitive taksis progreson de la interrilatoj en diversaj kampoj kaj unuanime opiniis, ke Ĉinio kaj la EU havas vastajn komunajn interesojn en profundigo de pragmata kunlaboro, komunan pozicion en protekto de multflankeco kaj malferma ekonomio kaj opono kontraŭ protektismo kaj unuflankeco, kaj ankaŭ komunan celon en plibonigo de tutmonda regado kaj konservado de paco kaj stabileco de la mondo. Li akcentis, ke longperioda sana kaj stabila disvolvado de la duflankaj rilatoj konformas al la fundamentaj kaj longperiodaj interesoj de ambaŭ flankoj kaj havos gravan pozitivan influon sur la mondon.

ip地址已设置保密
2019-4-11 8:28:46

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.25000 秒, 4 次数据查询