dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 用世界语编写新闻趣事
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语应用区时事与新闻 Kurantaj aferoj kaj novaĵoj → Inaŭguriĝis la 9a Pekina Internacia Filmfestivalo omaĝe al la 70a naskiĝtago de Ĉinio

您是本帖的第 36 个阅读者
树形 打印
标题:
Inaŭguriĝis la 9a Pekina Internacia Filmfestivalo omaĝe al la 70a naskiĝtago de Ĉinio
gu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:35480
积分:374457
门派:绿色
注册:2006年8月2日
楼主
 用支付宝给gu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给gu

发贴心情
Inaŭguriĝis la 9a Pekina Internacia Filmfestivalo omaĝe al la 70a naskiĝtago de Ĉinio

"Printempe venu al Pekino spekti la plej bonajn filmojn el la mondo." Denove la rendevuo de filmoj alvenis je fiksita dato. Vespere de la 13a de aprilo la 9a Pekina Internacia Filmfestivalo inaŭguriĝis en la Nacia Cifereca Filmprodukta Bazo Zhongying, direktita de la Nacia Filma Buroo kaj organizita de la Ĉina Komunikila Grupo kaj de la pekina popola registaro. Shen Haixiong, vicministro pri centra komunikado, direktoro de la Ĉina Komunikila Grupo kaj prezidanto de la Organiza Komitato de la 9a Pekina Internacia Filmfestivalo, proklamis la festivalon malfermita.

Ĉi-jare ĝuste estas la 70-jariĝo de la fondiĝo de la nova Ĉinio, kaj sekve la festivalo prenis al si la temon "Lando – Hejmo". Ĉiuj filmoj por la inaŭguro de la festivalo estis kunlabore ellaboritaj de filmistoj. Ĉinaj kaj fremdlandaj filmistoj kolektiĝas kune, salutante al la filma spirito sin dediĉi al fajna prezentado kaj sentante la interŝanĝiĝon kaj kunfandiĝon de ĉina kaj okcidenta filmkulturoj.

La loko de la inaŭguro kaj la festivalaj kinejoj estas plene kovritaj per la 5G-signaloj fare de la Ĉina Komunikila Grupo. Tio estas la unua fojo, ke la Ĉina Komunikila Grupo 5G-signale faras surlokan elsendon pri filma festivalo.

Sume 775 filmoj el 85 landoj sin registris al la festivalo.

ip地址已设置保密
2019-4-15 9:23:56

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.23389 秒, 4 次数据查询