dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 用世界语编写新闻趣事
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语应用区时事与新闻 Kurantaj aferoj kaj novaĵoj → Ĉina kaj mongola ŝtatestroj okazigis intertraktadon

您是本帖的第 334 个阅读者
树形 打印
标题:
Ĉina kaj mongola ŝtatestroj okazigis intertraktadon
gu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:35788
积分:378222
门派:绿色
注册:2006年8月2日
楼主
 用支付宝给gu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给gu

发贴心情
Ĉina kaj mongola ŝtatestroj okazigis intertraktadon

Ĉina prezidanto Xi Jinping ĵaŭde okazigis intertraktadon kun sia mongola paralelulo Khaltmaa Battulga, kiu estas en Pekino por ŝtata vizito al Ĉinio kaj ĉeesto al la dua Forumo de la Zono kaj Vojo por Internacia Kunlaboro.

Xi diris, ke Ĉinio sekvas la principon de amikeco, sincereco, reciproka profito kaj inkluzivemo kaj plu aktive subtenos la ekonomian disvolvadon kaj plibonigon de la popola vivteno de Mongolio. Xi diris, ke la du flankoj devas plifortigi politikan gvidadon kaj strategian komunikadon, subteni interŝanĝojn sur la alta nivelo kaj en ĉiuj kampoj, kaj respekti unu la alian pri kernaj interesoj kaj gravaj zorgoj. La du flankoj devas aktive antaŭenigi la akordigon de la iniciato Zono kaj Vojo kaj Disvolva Vojo de Mongolio, realigi pli efektivan progreson en konstruado de la ĉina-mongolia-rusa ekonomia koridoro, plifortigi interŝanĝojn en landlimaj regionoj kaj havenoj, kaj liveri pli da oportunoj al komerco kaj interpopolaj interŝanĝoj.

Battulga diris, ke Mongolio firme sekvas la politikon de unu Ĉinio, Tajvano kaj Tibeto estas parto de Ĉinio, kaj la aferoj koncernaj al Tajvano kaj Tibeto estas la ĉinaj internaj aferoj. Battulga ankaŭ rimarkigis, ke Mongolio aprezas la gravan rolon de Ĉinio en konservado de paco kaj stabileco en la Korea Duoninsulo kaj volas plifortigi kunordigon kun Ĉinio en regionaj aferoj.

ip地址已设置保密
2019-4-26 8:33:15

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.29700 秒, 4 次数据查询