dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 用世界语编写新闻趣事
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语应用区时事与新闻 Kurantaj aferoj kaj novaĵoj → Intertraktado dum konflikto eble estos normalo de ĉina-usona komerca disputo

您是本帖的第 95 个阅读者
树形 打印
标题:
Intertraktado dum konflikto eble estos normalo de ĉina-usona komerca disputo
gu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:35668
积分:376727
门派:绿色
注册:2006年8月2日
楼主
 用支付宝给gu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给gu

发贴心情
Intertraktado dum konflikto eble estos normalo de ĉina-usona komerca disputo

Oficejo de la Komerca Reprezentanto de Usono merkrede anoncis, ke Usono plialtigos tarifojn de 10% ĝis 25% sur 200 miliardoj da usonaj dolaroj da ĉinaj varoj ekde la 10a de majo. Ĉinio tuj faris respondon al tio, dirante, ke eskalado de komercaj konfliktoj agas kontraŭ la interesoj de popoloj de ambaŭ landoj kaj la mondo. Ĉinio diris en deklaro, ke ĝi profunde bedaŭras ĉi tion, kaj estos devigita preni necesajn kontraŭrimedojn, se la usona flanko efektivigos la tarifajn rimedojn.

Du punktoj estas atentindaj, se oni komparas la deklarojn de la du landoj. Unue, la enhavo pri plialtigo de tarifoj en la usona deklaro eligis informojn similajn al tiuj pli frue publikigitaj de Usono. La plej menciinda estas la esprimo "planitaj rimedoj por plialtigo de tarifoj", kio signifas la eblecon, ke Usono ŝanĝos sian ideon. Due, Ĉinio respondis al Usono post nur du horoj. La ĉina deklaro estas konciza, sed ĝi montras klaran kaj firman pozicion. La deklaro emfazis, ke la negativa influo de la usona konduto agas kontraŭ la interesoj de popoloj de ambaŭ landoj kaj la mondo, esprimis profundan bedaŭron de Ĉinio pri la usonaj planitaj rimedoj; kaj akcentis, ke Ĉinio devigite prenos necesajn kontraŭrimedojn, se la usona flanko efektivigos la tarifajn rimedojn.

Estas pensigaj la deklaroj de mabaŭ flankoj antaŭ la 11a ĉina-usona altnivela ekonomia kaj komerca konsiliĝo. La usona premado montris tre klaran postuleman intencon, dum la rapida reago kaj trankvila sinteno de Ĉinio montris, ke Ĉinio estis preta, kun konsekvenca principa starpunkto, ke ĝi estas ĉiam malferma al intertraktado, kaj se Usono eskalados plu komencajn konfliktojn, ĝi reagos kaj batalos ĝis la fino.

El tio oni povas trovi, ke intertraktado dum konflikto eble fariĝos reĝimo kaj normalo de la traktado de komercaj konfliktoj inter Ĉinio kaj Usono.

ip地址已设置保密
2019-5-10 8:49:32

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.25000 秒, 4 次数据查询