dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 用世界语编写新闻趣事
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语应用区时事与新闻 Kurantaj aferoj kaj novaĵoj → Xi sendis leteron al celebroj de Monda Tago de Medio, en Hangzhou

您是本帖的第 27 个阅读者
树形 打印
标题:
Xi sendis leteron al celebroj de Monda Tago de Medio, en Hangzhou
gu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:35480
积分:374457
门派:绿色
注册:2006年8月2日
楼主
 用支付宝给gu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给gu

发贴心情
Xi sendis leteron al celebroj de Monda Tago de Medio, en Hangzhou

Ĉina prezidanto Xi Jinping sendis gratulan leteron al celebroj de la Monda Tago de Medio, merkrede en Hangzhou, la ĉefurbo de la ĉina orienta provinco Zhejiang, alvokante komunajn klopodojn por akcelado de verda, malaltkarbona kaj daŭripova disvolvado.

Xi diris en la letero, ke la homaro havas nur unu teron. Protekti ekologian medion kaj antaŭenpuŝi daŭripovan disvolvadon estas komuna devo de ĉiuj. Kiam la internacia komunumo aktive antaŭenigas la efektivigon de la Tagordo 2030 de la UN por Daŭripova Disvolvado, ĉiuj landoj alfrontas severajn defiojn, inkluzive de poluado de medio, ŝanĝiĝo de klimato kaj malpliiĝo de biodiverseco. Li emfazis, ke Ĉinio atribuas grandan gravecon al mediprotekto, persistas en la kompreno, ke klaraj akvoj kaj verdaj montoj estas netakseblaj aktivoj, kaj serĉas harmonion inter homo kaj naturo. Li diris, ke rimarkinda progreso estis farita, ĉar Ĉinio inkluzivis la konstruadon de ekologia civilizacio en la ĝenerala evoluiga plano de la lando. Ĉinio pretas labori kun aliaj landoj sur la vojo de verda kreskado kaj faros pozitivajn kontribuojn al la konstruado de komunumo kun komuna estonteco por la homaro.

ip地址已设置保密
2019-6-6 9:10:42

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.28125 秒, 4 次数据查询