dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 用世界语编写新闻趣事
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语应用区时事与新闻 Kurantaj aferoj kaj novaĵoj → Usono neniam malprofita en komerco kun Ĉinio laŭ detala kalkulo

您是本帖的第 32 个阅读者
树形 打印
标题:
Usono neniam malprofita en komerco kun Ĉinio laŭ detala kalkulo
gu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:35474
积分:374385
门派:绿色
注册:2006年8月2日
楼主
 用支付宝给gu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给gu

发贴心情
Usono neniam malprofita en komerco kun Ĉinio laŭ detala kalkulo

Ĉinio ĵaŭde publikigi raporton pri la gajno de Usono el duflanka ekonomia kaj komerca kunlaboro. La raporto, per rigora kalkulado kaj detalaj donitaĵoj, rivelis la ecenson kaj kaŭzon de la malfavora saldo de Usno en komerco kun Ĉinio kaj grandan profiton de Usono el la duflanka ekonomia kaj komerca kunlaboro.

La Ĉina Ministerio de Komerco diris ĵaŭde en sia raporto de esploro, ke ĉina-usona komerco estas reciproke profita, kaj Usono rikoltis grandajn profitojn de la duflanka ekonomia kaj komerca kunlaboro. La raporto diris, ke ĉina-usona ekonomia kaj komerca kunlaboro atingis senprecedencan profundon kaj larĝon, kaj ke la duflanka komerco kreskis ĉirkaŭ 252-oble de 1979 ĝis 633,5 miliardoj da usonaj dolaroj en la lasta jaro. La duflanka komerco en servoj superis 125 miliardojn da dolaroj en 2018, kaj la dudirekta rekta investo sumiĝis je preskaŭ 160 miliardoj da dolaroj dum la pasintaj kvar jardekoj.

La raporto diris, ke la favora saldo de Ĉinio venis ĉefe el laborintensaj produktoj, kaj la lando havis malfavoran saldon por produktoj, inkluzive de aviadiloj, integritaj cirkvitoj, aŭtoj kaj agrikulturaj produktoj. Tio montras, ke ambaŭ landoj profitis de siaj propraj industriaj avantaĝoj.

Multaj donitaĵoj montris, ke de 2009 ĝis 2018, la eksportado de Usono al Ĉinio subtenis pli ol milionon kaj centmilon da laborpostenoj; la importado de malmultekostaj ĉinaj produktoj helpis al Usono malatigi la nivelon de konsuma prezo per 1% ĝis 5%; en 2017, la enspezo de Usono el la komerco kun Ĉinio kalkuliĝis al ĉirkaŭ 940 miliardoj da usonaj dolaroj. Tiuj donitaĵoj pruvis, ke Usono ne estis malprofita en la komerco kun Ĉinio, sed akiris grandan profiton.

ip地址已设置保密
2019-6-7 8:24:18

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.25000 秒, 4 次数据查询