dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 用世界语编写新闻趣事
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语应用区时事与新闻 Kurantaj aferoj kaj novaĵoj → Ĉina-rusa rilateco eniras novan epokon enŝovante pli da certeco en la mondon

您是本帖的第 45 个阅读者
树形 打印
标题:
Ĉina-rusa rilateco eniras novan epokon enŝovante pli da certeco en la mondon
gu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:35545
积分:375245
门派:绿色
注册:2006年8月2日
楼主
 用支付宝给gu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给gu

发贴心情
Ĉina-rusa rilateco eniras novan epokon enŝovante pli da certeco en la mondon

La 5an de junio, en Moskvo, la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping kaj la rusa prezidento Putin kune subskribis du gravajn komunajn deklaraciojn, proklamante la evoluigon de la ĉina-rusa ampleksa strategia kunlabora partnereco kaj la kunan plifortigon de stabileco de la tuttergloba strategio en la nuna tempo.

Ĉi-jare estas la 70-jariĝo de stariĝo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Rusio. La dulandaj rilatoj travivis venton kaj pluvon, kaj la du landoj jam fariĝis paro da najbaraj landoj en la mondo, kiuj sin karakterizas per "la plej alta grado de interfido, la plej alta nivelo de kunlaboro kaj la plej alta valoro de strategio". La rilateco inter Ĉinio kaj Rusio iĝas ekzemplo inter potencoj. Ĉina kaj rusa gvidantoj pli ol unu fojon substrekis, ke la dulanda rilateco restas en la "plej alta nivelo de la historio".

En la fono de la monde grandega ŝanĝiĝo, ne renkontita dum cent jaroj, la ĉina-rusa rilateco rangis kiel "ampleksa strategia kunlabora partnereco", kio signas, ke la dulanda rilateco estas jam levita al strategia alteco antaŭe neniam atingita, kaj naskos profundan influon sur la duflankan kunlaboron kaj la mondan situacion.

Kiel konstantaj membroj de la Sekureca Konsilio de UN, Ĉinio kaj Rusio havas saman aŭ preskaŭ saman opinion pri gravaj problemoj de la mondo. En la lastaj ses jaroj ĉina kaj rusa gvidantoj renkontiĝis pli ol dudek fojojn en okazoj de du flankoj aŭ de pluraj flankoj por fari kunordigon kaj interkonsiliĝo pri gravaj internaciaj aferoj.

Sendube, surbaze de altagrade politika interfido, Ĉinio kaj Rusio, ili kune difinis sian strategian rilatecon kiel "ne aliancan, ne antagonisman kaj ne celantan al tria partio", kio starigis ekzemplon al la nunaj potencoj. La historio pruvis, ke Ĉinio kaj Rusio estas "bonaj najbaroj ne translokitaj" kaj "bonaj kompanoj nedisigeblaj". La ĉina-rusa rilateco eniris la novan epokon de pli alta nivelo kaj de pli bona disvolvo, kaj ĝi nepre alportos pli da feliĉo al la dulandaj popoloj kaj samtempe pli da stabileco kaj certeco al la internaica ordo.

ip地址已设置保密
2019-6-8 10:44:07

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.23535 秒, 4 次数据查询