dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 用世界语编写新闻趣事
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语应用区时事与新闻 Kurantaj aferoj kaj novaĵoj → Kontraŭ vento de anti-tutmondiĝo la pintkonferenco de G20 devas kroĉiĝi al la komenca intenco

您是本帖的第 287 个阅读者
树形 打印
标题:
Kontraŭ vento de anti-tutmondiĝo la pintkonferenco de G20 devas kroĉiĝi al la komenca intenco
gu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:35788
积分:378222
门派:绿色
注册:2006年8月2日
楼主
 用支付宝给gu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给gu

发贴心情
Kontraŭ vento de anti-tutmondiĝo la pintkonferenco de G20 devas kroĉiĝi al la komenca intenco

La 27an de junio la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping veturos al Osako de Japanio por ĉeesti la 14an pintkonferencon de G20. Tio estas la sepa fojo de prezidanto Xi Jinping ĉeesti G20-pintkonferencon. En ĉiu fojo ĉina gvidanto, por perfektigi mastrumadon pri tutplaneda ekonomio, proponis ideojn kaj saĝon de Ĉinio, kio prezentas la respondecon de Ĉinio partopreni en la kunlaboro de G20.

La pintkonferenco de G20 naskiĝis el sufero. En 2008 la financa krizo, kiu eksplodis en Usono, disvolviĝis tra la tuta mondo. Por eviti, ke la krizo kresku en tutmonde ekoonomian depresion, gvidantoj de la landoj el G20 unuafoje kolektiĝis en Vaŝingtono por fari diskuton pri kontraŭrimedoj, kaj en tio evoluaj landoj kaj nove leviĝantaj ekonomiunuoj ludis gravan rolon. Kaj ĉiuj landoj en la pintkonferenco faris kunagadon kaj fine regis la krizon.

En dek jaroj G20 jam transformiĝis de "mekanismo kontraŭ krizo" al "longatempa regmekanismo" de la tutmonda ekonomio, kaj fariĝis unu el la gravaj plurflankaj mekanismoj en la kampo de internacia ekonomio. Sed lastatempe aperis flua tendenco de unuflankismo, protektismo kaj anti-tutmondiĝo, precipe la komerca konflikto provokita de Usono, kaj ĉiuj tiuj kreskas pli kaj pli danĝeraj, kio donis pli malpli grandan influon sur tiuj landoj de G20, kaj tiel la osaka pintkonferenco de G20 frontos al pli komplika kaj serioza defio.

Nun la mondo frontas al pli granda krizo, kaj necertaj faktoroj kreskas ĉiam pli multe, kaj en tia kazo la internacia komunumo atendas, ke G20 agu, sed ne nete diskutu. Por eviti eblecon de krizo, ĉiuj landoj devas esti akordaj je vidpunktoj, konvene trakti malkonkordojn, peni iri al komuna ideo, intensigi kunlaboron, kaj en ombro de la monda ekonomio trovi rozan lumon.

ip地址已设置保密
2019-6-26 7:01:08

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.39063 秒, 4 次数据查询