dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 用世界语编写新闻趣事
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语应用区时事与新闻 Kurantaj aferoj kaj novaĵoj → Interfavorigo kaj kungajno de la ĉina-afrika kunlaboro estas pozitiva energio de la monda disvolvo

您是本帖的第 145 个阅读者
树形 打印
标题:
Interfavorigo kaj kungajno de la ĉina-afrika kunlaboro estas pozitiva energio de la monda disvolvo
gu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:35785
积分:378186
门派:绿色
注册:2006年8月2日
楼主
 用支付宝给gu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给gu

发贴心情
Interfavorigo kaj kungajno de la ĉina-afrika kunlaboro estas pozitiva energio de la monda disvolvo

La Kunveno de Kunordigantoj pri Plenumado de Pozitivaj Rezultoj el la Pekina Pintkonferenco de la Forumo pri la Ĉina-Afrika Kunlaboro okazas ĉi-semajne en Pekino. La ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping sendis al ĝi gratulmesaĝon, esperante, ke Ĉinio kaj Afriko sin tenu je la principo pri kunaj konsiliĝo, konstruo kaj divido kaj formu por si pli kompaktan sortkomunumon. Ekde la 27a de junio la unua ĉina-afrika ekspozicio pri ekonomio kaj komerco okazos en la urbo Changsha, Ĉinio, kun la celo esplori novajn vojojn kaj rimedojn kaj praktike antaŭenigi la ĉina-afrikan kunlaboron ekonomian kaj komercan.

Ke septembre de 2018 la Pekina Pintkonferenco de la Forumo pri la Ĉina-Afrika Kunlaboro okazis en Pekino, tio fariĝis la mejloŝtona evento historia por la kontakto inter Ĉinio kaj Afriko. En la pintkonferenco ĉina gvidanto proponis formi pli kompaktan ĉina-afrikan sortkomunumon en la nova epoko.

Ĉinio ĉiam tenas sian promeson. Ĉi-foje ĝi okazigas la Kunvenon de Kunordigantoj pri Plenumado de Pozitivaj Rezultoj ĝuste por ke Ĉinio kaj Afriko kune agu por efektivigi la principe komunajn ideojn atingitajn de gvidantoj de Ĉinio kaj Afriko.

Ĉinio estas la plej granda evolulando en la mondo, dum Afriko estas la kontinento, kie amasiĝas la plej multaj evolulandoj. La totalaj loĝantoj de la du partoj estas 34% de la tutmondaj. Kiel statas la perspektivo de la ĉina-afrika evoludo? Tio rekte decidas pri la estontaj aspektoj de la mondo. Kaj en tia senco plifortigi kunlaboron inter Ĉinio kaj Afriko havas tutplanedan signifon.

ip地址已设置保密
2019-6-27 8:20:58

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.25000 秒, 4 次数据查询