dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 用世界语编写新闻趣事
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语应用区时事与新闻 Kurantaj aferoj kaj novaĵoj → Kunlaboro estas plej bona elekto por Ĉinio kaj Usono

您是本帖的第 35 个阅读者
树形 打印
标题:
Kunlaboro estas plej bona elekto por Ĉinio kaj Usono
gu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:35709
积分:377233
门派:绿色
注册:2006年8月2日
楼主
 用支付宝给gu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给gu

发贴心情
Kunlaboro estas plej bona elekto por Ĉinio kaj Usono

Vendrede en Vaŝingtono finiĝis la nova ĉina-usona altnivela ekonomia kaj komerca konsiliĝo. En du tagoj sub la gvidado de la grava konsento atingita inter la ŝtatestroj de la du landoj, la du teamoj faris sincerajn, efikajn kaj konstruemajn diskutojn pri ekonomiaj kaj komercaj demandoj de reciproka zorgo. La du flankoj atingis substancan progreson en kampoj inkluzive de agrikulturo, protekto de rajtoj pri intelekta proprieto, moninterŝanĝa kurzo, financaj servoj, grandigo de komerca kunlaboro, teknologia cedo kaj solvado de disputoj. La du flankoj diskutis ankaŭ pri la aranĝo por venontaj konsiliĝoj kaj konsentis fari komunajn klopodojn por fine atingi interkonsenton.

Post la konsiliĝo tuj altiĝis la valorpapera prez-indico en la tuta mondo. Tio esats signalo de la merkato kaj montris, ke bona solvo de la ekonomiaj kaj komercaj rilatoj inter Ĉinio kaj Usono utilas al Ĉinio, utilas al Usono, kaj al la tuta mondo. Ĉi-foja konsiliĝo akiris efikajn paŝojn en kelkaj kampoj, kaj tio sendis pozitivan signalon por vigligi la merkaton.

Ĉi-foja konsiliĝo montris la penadon de la du flankoj. Ĉinio kaj Usono estas forte komplementaj en la agrikultura sektoro, kaj kunlaboro en tiu ĉi kampo konformas al interesoj de ambaŭ flankoj. Ĉinio ĉiujare importas 90% de sia bezonata sojfabo el aliaj landoj. Importado de sojfabo kaj porkaĵo el Usono helpas solvi usonajn zorgojn kaj ankaŭ kontentigi merkatan postuladon de Ĉinio. Krome, pri juana kurzo, la ĉina flanko multfoje deklaris en internaciaj okazoj, ke ĝi sekvas la sistemon, tio estas, ke merkato decidu moninterŝanĝan kurzon.

Historio montros la estontecon. Ĉinio kaj Usono ne povas forlasi unu la alian. Kunlaboro estas plej bona elekto por la du flankoj. Laŭ la trakto Ĉinio kaj Usono daŭre faros interkonsiliĝon kaj kune faros penadon por atingi la finan trakton. Por realigi la celon la du flankoj devas iri al la sama direkto kaj redukti la diverĝojn. Tio utilas al Ĉinio, utilas al Usono, kaj al la tuta mondo.

ip地址已设置保密
2019-10-14 10:34:39

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 05.23438 秒, 4 次数据查询