dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 用世界语编写新闻趣事
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语应用区时事与新闻 Kurantaj aferoj kaj novaĵoj → Oni devas forĵeti "duoblan normon" en batalado kontraŭ terorismo

您是本帖的第 120 个阅读者
树形 打印
标题:
Oni devas forĵeti "duoblan normon" en batalado kontraŭ terorismo
gu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:35788
积分:378222
门派:绿色
注册:2006年8月2日
楼主
 用支付宝给gu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给gu

发贴心情
Oni devas forĵeti "duoblan normon" en batalado kontraŭ terorismo

Lastatemep Usono proklamis, ke Abu Bakr al-Baghdadi, la plej alta ĉefo de la ekstrema organizaĵo ISIS, sin mortigis en surprizatako farita de usona trupo. Tuj poste la rusa defenda ministerio diris, ke Rusio ne posedas priajn informojn kaj esprimas dubon pri la kredindeco de tiu usona agado. Kaj samtempe ankaŭ gvidantoj kaj altranguloj de aliaj landoj, kun optimisma sinteno, gardis sin de la informo pri la morto de Baghdadi.

Se oni konsideras la enorman ŝanĝiĝon de la nuna kontraŭterorisma situacio en la Meza Oriento, estas ne malfacile kompreni, kial oni tiel singarde reagis al la informo pri la morto de Baghdadi. Ekde 2014 la organizaĵo ISIS okupis vastan terenon en la nordoriento de Sirio kaj en la nordo de Irako kaj fariĝis la plej granda organizaĵo terorisma post la organizaĵo al-Qaeda. Komune batite de la internacia komunumo tra kelkaj jaroj ISIS marte perdis sian lastan bazejon kaj jam restis en la rando de pereo. En tia okazo, ke Baghdadi iras al sia fino, estas pli aŭ malpli frue. Se la informo pri la morto de Baghdadi estus konfirmite vera, do tio estus peza bato por ISIS kaj animaltigo por la internacia komunumo rilate bataladon kontraŭ terorismo. Sed en la Meza Oriento la vojo por kontraŭbatali terorismon ankoraŭ estas longa.

Terorismo estas sekureca defio kune alfrontata de la internacia amplekso, iu ajn lando ne povas sin deteni de ĝi. En la internacia batalado kontraŭ terorismo oni devas forĵeti "duoblan normon", plifortigi kunlaboron kaj doni dimensian premon al terorismo, kaj nur tiel, oni povas plejgrade malgrandigi la spacon de terorismaj furiozoj. Ĝuste kiel Zia Yasin, la unua vicministro de la afgana defenda ministerio, diris: "Nur se al la mondo formiĝus unuecaj sinteno, difino kaj starpunkto pri batalo kontraŭ terorismo, tiam la kontraŭstaro al terorismo havus signifon."

La multjaraj praktiko kaj spertoj de la internacia komunumo ĉe la batalo kontraŭ terorismo pruvas, ke pure militaj rimedoj kontraŭ terorismo ne estas daŭrigeblaj. Oni devas trovi la originon: de kie kaj kial naskiĝis terorismo? Oni devas peni elradikigi la teron kie kreskas terorismo, repacigi la socion, plibonigi la vivtenadon, kaj nur surbaze de tio la homaro povos atingi la komunan kaj ĝeneralan sekurecon.

ip地址已设置保密
2019-10-30 9:07:11

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.28125 秒, 4 次数据查询