dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 用世界语编写新闻趣事
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语应用区时事与新闻 Kurantaj aferoj kaj novaĵoj → Ĉina ĉefministro faris kvin-punktan proponon pri kunveno 10+3

您是本帖的第 115 个阅读者
树形 打印
标题:
Ĉina ĉefministro faris kvin-punktan proponon pri kunveno 10+3
gu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:35788
积分:378222
门派:绿色
注册:2006年8月2日
楼主
 用支付宝给gu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给gu

发贴心情
Ĉina ĉefministro faris kvin-punktan proponon pri kunveno 10+3

Lunde matene en la taja ĉefurbo Bangkoko okazis la 22a kunveno de gvidantoj de la 10 membroj de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj kaj Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio (10+3). Ĝin ĉeestis gvidantoj de la 10 membroj de la asocio, ĉina ĉefministro Li Keqiang, sud-korea prezidento Moon Jae-in kaj japana ĉefministro Shinzo Abe.

La ĉina ĉefministro diris en sia parolado, ke la kunlaboro 10+3 estis establita por trakti la azian financan krizon, kaj en la pasintaj jaroj la mekanismo ne nur profitigis la regionajn landojn kaj iliajn popolojn, sed ankaŭ faris pozitivajn kontribuojn al ekonomia disvolvado de la regiono kaj eĉ de la mondo. Ĝi fariĝis sukcesa ekzemplo de regiona kunlaboro kun valoraj spertoj. Nun la mondo travivas tre profundajn kaj ampleksajn ŝanĝiĝojn, kaj la ekonomia kresko malrapidiĝas meze de la leviĝo de protektismo, tial la orient-aziaj landoj alfrontas novajn riskojn kaj defiojn. La 13 landoj havas la respondecon fortigi unuecon kaj kunlaboron por kune rezisti al riskoj kaj defioj, vastigi disvolvan spacon kaj aldoni novan movforton por stabila kresko de la monda ekonomio.

Li diris, ke unue, la 13 landoj devas antaŭenigi pli altnivelan ekonomian integriĝon. Danke al la komuna klopodo, la 15 membroj de la Regiona Ampleksa Ekonomia Partnereco jam finis intertraktadojn pri la tuta teksto kaj esencajn intertraktadojn pri merkataliro. Due, tiuj landoj devas subteni kontruadon de interkonektiteco. Trie, ili devas firmigi regionan financan kunlaboron. Kvare ili devas akceli daŭripovan disvolvadon. Krome, ili devas ankaŭ profundigi interpopolajn interŝanĝojn.

ip地址已设置保密
2019-11-5 9:20:09

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.29688 秒, 4 次数据查询