dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 用世界语编写新闻趣事
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语应用区时事与新闻 Kurantaj aferoj kaj novaĵoj → Kruda interveno en internajn aferojn de Ĉinio estos vana

您是本帖的第 125 个阅读者
树形 打印
标题:
Kruda interveno en internajn aferojn de Ĉinio estos vana
gu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:35788
积分:378222
门派:绿色
注册:2006年8月2日
楼主
 用支付宝给gu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给gu

发贴心情
Kruda interveno en internajn aferojn de Ĉinio estos vana

La 19an de novembro, la usona senato aprobis la Akton pri Homaj Rajtoj kaj Demokratio de Honkongo. Ĉi tiu akto neglektas faktojn kaj veron, aplikas duoblajn normojn kaj publike intervenas en honkongajn aferojn kaj aliajn internajn aferojn de Ĉinio. Ĝi malobservas internacian leĝon kaj bazajn normojn pri internaciaj rilatoj. Ĉinio kondamnas kaj firme oponas la usonan konduton. Iuj usonaj politikistoj provas efektivigi long-brakan jurisdikcion. Ilia intenco certe estos vana.

Laŭ la Akto pri Homaj Rajtoj kaj Demokratio de Honkongo, Usono ĉiujare ekzamenos la aŭtonomecon de Honkongo por decidi, ĉu Usono plu donos specialan traktadon al Honkongo kiel sendependa dogana teritorio laŭ la Akto de Uson-Honkonga Politiko 1992, kio estas neimageble stranga. Honkongo apartenas al Ĉinio, kaj Usono ne rajtas abunde parolis pri honkongaj aferoj.

La usona ago krude enmiksiĝis en honkonajn aferojn kaj aliajn internajn aferojn de Ĉinio, serioze malobservis internaciajn leĝojn kaj la bazajn normojn regantajn internaciajn rilatojn kaj publike apogis la opozicion kaj radikalajn perfortajn krimulojn en Honkongo, kio denove nudigis antaŭ la tuta mondo la arogantan naturon de iuj usonaj politikistoj kaj ilian malbonan intencon reteni la disvolviĝon de Ĉinio.

Dum la lastaj kvin monatoj, radikalaj, perfortaj kaj krimaj praktikoj severe minacis sekurecon kaj posedaĵojn de homoj, disturbis leĝan regadon kaj socian ordon, rompis prosperon kaj stabilecon en Honkongo kaj defiis la bazlinion de la principo "unu lando, du sistemoj". La demando, kiun Honkong alfrontas, ne estas pri homaj rajtoj aŭ demokratio, sed pri ĉesigo de perforto kaj kaoso, subteno de leĝa regado kaj restarigo de ordo kiel eble plej rapide.

Honkongaj aferoj apartneas al la internaj aferoj de Ĉinio kaj devas esti traktataj en la kadro de la konstitucio de la Ĉina Popola Respubliko kaj la Baza Leĝo de la Honkonga Speciala Administracia Regiono. Iu ajn ekstera forto ne devas interveni en honkongajn aferojn.

ip地址已设置保密
2019-11-21 9:11:00

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.26563 秒, 4 次数据查询