dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 用世界语编写新闻趣事
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语应用区时事与新闻 Kurantaj aferoj kaj novaĵoj → Ĉinio kaj Japanio komencis altnivelan konsiliĝan mekanismon pri interpopolaj interŝanĝoj

您是本帖的第 145 个阅读者
树形 打印
标题:
Ĉinio kaj Japanio komencis altnivelan konsiliĝan mekanismon pri interpopolaj interŝanĝoj
gu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:35788
积分:378222
门派:绿色
注册:2006年8月2日
楼主
 用支付宝给gu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给gu

发贴心情
Ĉinio kaj Japanio komencis altnivelan konsiliĝan mekanismon pri interpopolaj interŝanĝoj

Lunde en Tokio, Ĉinio kaj Japanio komencis altnivelan konsiliĝan mekanismon pri interpopolaj kaj kulturaj interŝanĝoj, kaj ambaŭ flankoj promesis antaŭenpuŝi interpopolajn kaj kulturajn interŝanĝojn inter la du landoj en la nova epoko por pli granda disvolviĝo.

Ĉina prezidanto Xi Jinping kaj japana ĉefministro Shinzo Abe sendis gratulajn leterojn respektive, kiujn legis ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi kaj japana ministro pri eksterlandaj aferoj Toshimitsu Motegi.

Wang diris, ke starigo de la altnivela konsiliĝa mekanismo pri interpopolaj kaj kulturaj interŝanĝoj inter Ĉinio kaj Japanio estas grava konsento atingita de la du gvidantoj, kio reflektas iliajn profundajn atendojn. Li diris, ke duflankaj kulturaj kaj interpopolaj interŝanĝoj profunde enradikiĝis kaj akumulis unikan kunfandiĝon de kulturoj, formante fortan ligilon inter la du popoloj kaj neelĉerpeblan motoron por disvolviĝo de la duflankaj rilatoj. Ĉinio volas fortigi ĝeneralan planadon kun Japanio por plivastigi personarajn interŝanĝojn, riĉigi kulturajn interŝanĝojn, fortigi gvidadon kaj modladon de publika opinio, antaŭenigi interŝanĝojn kaj reciprokan lernadon inter civilizoj kaj akceli reciprokan komprenon kaj amikecon inter la du popoloj, por konstrui fortan kulturan ligilon kaj solidan publikan subtenon por la longtempa disvolvado de duflankaj rilatoj.

Motegi diris, ke kun longa historio de interŝanĝoj inter la du landoj por pli ol 2 000 jaroj, la interpopolaj kaj kulturaj interŝanĝoj ludis gravan rolon por plibonigi reciprokan komprenon inter la du popoloj kaj estas nemankigebla bazo por longtempa disvolvado de duflankaj rilatoj. Li vokis al la du flankoj doni plenan ludadon al la rolo de la altnivela konsiliĝa mekanismo pri interpopolaj kaj kulturaj interŝanĝoj, aktive efektivigi tiajn interŝanĝojn kaj kunlaboron en kulturo, sporto kaj turismo por antaŭenpuŝi interpopolajn kaj kulturajn interŝanĝojn inter la du landoj en la nova epoko por pli granda disvolviĝo.

ip地址已设置保密
2019-11-26 9:29:50

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.26563 秒, 4 次数据查询