dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 用世界语编写新闻趣事
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语应用区时事与新闻 Kurantaj aferoj kaj novaĵoj → Ĉinio aldonis stabiligan forton al monda ekonomio

您是本帖的第 184 个阅读者
树形 打印
标题:
Ĉinio aldonis stabiligan forton al monda ekonomio
gu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:35788
积分:378222
门派:绿色
注册:2006年8月2日
楼主
 用支付宝给gu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给gu

发贴心情
Ĉinio aldonis stabiligan forton al monda ekonomio

Laŭ donitaĵoj marde publikigitaj de la Ĝenerala Administracio de Doganoj, en la lasta jaro, la totala sumo de la ĉina eksterlanda komerco kalkuliĝis al 31,54 duilionoj da juanoj, kun kresko de 3,4% kompare kun la antaŭa jaro; la eksportado kaj importado atingis novajn altojn. Tiuj bonaj rezultoj atingitaj sub la situacio kun stagno de la tutmonda komerco reflektis la elastecon kaj viglecon de la ĉina ekonomio kaj ludis gravan rolon por rezisto de la monda ekonomio kontraŭ malsuprenira premo.

En la lasta jaro pro la negativa influo de unuflankeco kaj komerca protekstismo, ĝenerala malkresko de la tutmonda eksterlanda komerco fariĝis unu el la plej evidentaj karakterizaĵoj de la monda ekonomio. Ĝenerala direktoro de la Monda Organizo pri Komerco Roberto Azevedo diris antaŭ nelonge, ke registaroj de pluraj landoj lanĉis multajn rimedojn de komercaj restriktoj, influante 747 miliardojn da usonaj dolaroj da tutmonda eksportado en la lasta jaro. Konferenco de la UN pri Komerco kaj Disvolvado lastatempe publikigis la Statistikan Manlibron de 2019, dirante, ke en 2019 la tutmonda varkomerco eble malkreskis je 2,4%. Tio estis evidenta falo kompare kun la kresko de 10,7% en 2017 kaj tiu de 9,7% en 2018.

Sed sub tia situacio, la ĉina eksterlanda komerco en 2019 ne nur subtenis stabilan kreskon, sed ankaŭ evidente pliboniĝis ĉefe en kvar kampoj: unue la strukturo de la eksportado estis plibonigita; due, Ĉinio akiris rimarkindajn rezultojn en ekspluatado de diversigita importa kaj eksporta merkato; trie, privataj entreprenoj ludis pli kaj pli gravan rolon; kaj kvare, ĉinaj produktoj fariĝis pli konkurencivaj en internacia merkato.

En la nova jaro 2020, homoj havas kialojn kredi, ke la ĉina eksterlanda komerco plialtigos sian tutmondan konkurencivon dum stabila kreskado kaj ludos plu gravan rolon en la monda ekonomia kresko.

ip地址已设置保密
2020-1-15 9:43:20

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.23047 秒, 4 次数据查询