dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 用世界语编写新闻趣事
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语应用区时事与新闻 Kurantaj aferoj kaj novaĵoj → Ĉinio bedaŭras komencon de disput-kvietiga mekanismo pri irana nuklea interkonsento

您是本帖的第 124 个阅读者
树形 打印
标题:
Ĉinio bedaŭras komencon de disput-kvietiga mekanismo pri irana nuklea interkonsento
gu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:35788
积分:378222
门派:绿色
注册:2006年8月2日
楼主
 用支付宝给gu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给gu

发贴心情
Ĉinio bedaŭras komencon de disput-kvietiga mekanismo pri irana nuklea interkonsento
Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Geng Shuang diris, ke Ĉinio bedaŭras, ke Britio, Francio kaj Germanio komencis disput-kvietigan mekanismon pri la Komuna Ampleksa Agadplano, konata ankaŭ kiel la irana nuklea interkonsento, ĉar Ĉinio opinias, ke tiu ĉi ago ne helpas solvadon de la demando.

Estis raporto, ke ministroj pri eksterlandaj aferoj de la tri landoj sendis leteron al alta reprezentanto de la Eŭropa Unio pri eksteraj aferoj kaj sekureca politiko Josep Borrel kaj publikigis komunan deklaron, anoncante komencon de la disput-kvietiga mekanismo. Ili emfazis, ke la ago celas urĝi Iranon rekomenci efektivigon de la nuklea interkonsento.

Geng diris, ke Ĉinio bedaŭras, ke la tri landoj komencis la disput-kvietigan mekanismon, ĉar ĝi opinias, ke la ago ne helpas solvadon de la demando nek utilas al mildigo de la nuna streĉo. Li aldonis, ke Ĉinio ĉiam opinias, ke Irano reduktis siajn promesojn sub la nuklea interkonsento pro tio, ke Usono unuflanke sin retiris el la nuklea interkonsento, ignorante internacian leĝon kaj sian internacian devon, faris ekstreman premadon kontraŭ Irano kaj malhelpis al ĝi efektivigi la interkonsenton.

ip地址已设置保密
2020-1-16 9:51:57

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.25000 秒, 4 次数据查询