dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 用世界语编写新闻趣事
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语应用区时事与新闻 Kurantaj aferoj kaj novaĵoj → Xi Jinping renkontiĝis kun Aung San Suu Kyi

您是本帖的第 173 个阅读者
树形 打印
标题:
Xi Jinping renkontiĝis kun Aung San Suu Kyi
gu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:35788
积分:378222
门派:绿色
注册:2006年8月2日
楼主
 用支付宝给gu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给gu

发贴心情
Xi Jinping renkontiĝis kun Aung San Suu Kyi

Vendrede posttagmeze laŭ loka tempo en Najpido ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestis la bonvenigan ceremonian aranĝitan de birma prezidento U Win Myint. Poste birma ŝtata konsilisto Aung San Suu Kyi iris al la prezidentejo por saluti prezidanton Xi.

Aung San Suu Kyi varme bonvenigis prezidanton Xi pro lia ŝtata vizito al Birmo, esprimante ke Birmo jam longe atendis tiun ĉi viziton, kiu okazas ĝuste antaŭ la ĉina tradicia printempa festo kaj je la 70-a jariĝo de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Birmo kaj Ĉinio. La birma flanko ege dankas kaj alte taksas la grandegan subtenadon de la ĉina flanko al Birmo en la pasintaj jaroj. La Pauk-Phaw-Amikeco inter Birmo kaj Ĉinio eltenis provadon de la ŝanĝiĝanta epoko, kaj nur la du landoj komprenis ĝian profundan enhavon. Ĉinio ĉiam estas bona amiko de Birmo. La sorto strikte ligis la du landojn. Birmo volas kune klopodi kun Ĉinio por konstrui la komunumon de la komuna estonteco de la du landoj. Ŝi kredis, ke ĉi-foja vizito de prezidanto Xi certe antaŭenigos la disvolvadon de la dulandaj rilatoj.

Xi dankis la birman registaron kaj la birman popolon pro ilia varma bonvenigo kaj esprimis, ke li unuafoje vizitas Birmon kiel ŝtata prezidanto kaj lia vizito al Birmo estas ankaŭ la unua eksterlanda vojaĝo en la kuranta jaro. La du flankoj okazigos serion da aktivadoj celebraj al la 70-jariĝo de la diplomatiaj rilatoj kaj tio havas gravan signifon. Ĉinio daŭre subtenas Birmon iri sian propran vojon de disvolvado kaj volonte firmigos kaj profundigos la Pauk-Phaw-Amikecon inter la dulandaj popoloj por riĉigi ĝiajn enhavojn kaj kune konstrui la komunumon de komuna estonteco de la du landoj.

ip地址已设置保密
2020-1-18 10:06:23

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.25000 秒, 4 次数据查询