dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 向世界语朋友推荐国外好文章,题材不拘,文体不拘
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语应用区精华文章阅读 Elitaj legaĵoj → LA LUNA SFINGO

您是本帖的第 1216 个阅读者
树形 打印
标题:
LA LUNA SFINGO
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
楼主
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情
LA LUNA SFINGO

LA LUNA SFINGO

verkita de Ĝak VANS (1916 -    )

 Aŭdu per *.OGG 

LA DOM-BOATO estis konstruita laŭ la plej precizaj normoj de Siréna metiista lerteco, kio samas diri, tiom proksime al la absoluto kiom homa okulo povas detekti. La plank-tabuloj el vaksa malhela ligno nenie montris interligojn, la kunigiloj estis nitoj el plateno enfrapitaj samnivele kun la surfaco kaj poluritaj ĝis plateco. Laŭ modo, la boato estis masiva, larĝa, tiom stabila kiom la lando mem, sen aŭ malgracieco aŭ malstrikteco de konturo. La pruo ŝvelis kiel brusto de cigno, ĝia steveno leviĝanta alte, poste kurbiĝanta hoke antaŭen por teni feran lanternon. La pordoj ĉiziĝis el dikaj tabuloj de iu makula nigre-verda ligno; la fenestroj estis multpanelaj, konsistante el kvadratoj de glimo kolorigitaj roze, blue, pal-verde kaj viol-purpure. La pruo utiliĝis por ekipaĵoj de servado kaj kajutoj de la sklavoj; mezŝipe troviĝis paro da dormokajutoj, manĝa salono kaj sida salono malfermiĝanta al observeja ferdeko ĉe la pobo.

Tiel estis la domboato de Edŭer Tisel, sed posedo portis al li nek plezuron nek fieron. La domboato fariĝis jam kaduketa. La intermura tapiŝo jam perdis sian vilon; la ĉizitaj ekranoj havis breĉetojn; la fera lanterno ĉe la pruo subfleksiĝis pro rusto. Sepdek jarojn antaŭe la unua posedanto, per akcepti la boaton, honoris la konstruiston kaj tiel same honoriĝis; la transakcio (agado kiu reprezentis multege pli ol simplaj dono kaj preno) pligrandigis la prestiĝon de ambaŭ. Tiu tempo ja forpasis jam delonge; la domboato nun komandis neniom ajn da prestiĝo. Edŭer Tisel, loĝinta ĉe Siréno nur tri monatojn, rekonis la mankon sed povis fari nenion riparan; tiu ĉi specifa domboato bonis tiom multe, kiom maksimume li povis akriri. Li sidis sur la malantaŭa ferdeko ekzercante sin pri la gángo, citro-simila instrumento ne multe pli granda ol lia mano. Cent metrojn for je landa flanko, surfo difinis strion de blanka sablostrando; post tio leviĝis ĝangalo, kun silueto de multpintaj nigraj montetoj kontraŭ la ĉielo. Miriélo brilis bruma kaj blanka supraĉiele, kvazaŭ tra malorda interplekto de araneaĵo; la surfaco de l’ oceano montris ŝajne fluantajn lagetojn de perlamota glaceeco. La sceno jam fariĝis tiel familiara, sed ne tiel tediga, kiel la gángo, pri kiu li ekzercis du horojn, ekvibrigante la Sirénajn skalojn, sonigante kordarojn, traludante simplajn progresadojn. Nun li metis malsupren la gángon por preni la zaĉínkon, eta son-skatolo butono-kovrita per klavetoj, ludata per la dekstra mano. Premo sur la klavoj puŝis aeron tra anĉoj en la klavoj mem, produktante koncertin-similan tonon. Tisel eligis dekduon da rapidaj skaloj, farante tre malmultajn erarojn. Inter la ses instrumentoj kiujn li decidis elstudi, la zaĉínko rangis sube laŭ ordo de luda rezisteco (kun la escepto, kompreneble, de la hajmerkíno, tiu klakanta, interfrapa, skua sonilo el ligno kaj ŝtono uzata ekskluzive pri la sklavoj).

Tisel ekzercadis dek minutojn plu, poste flankenmetis la zaĉínkon. Li fleksis la brakojn, torde streĉis la dolorajn fingrojn. Ĉiun nedorman momenton ekde lia alveno li donis al la instrumentoj: la hajmerkíno, la gángo, la zaĉínko, la kívo, la strapáno, la gomapárdo. Li ekzercadis pri la skaloj en deknaŭ tonaloj kaj kvar modoj, kordoj sennombraj, interpaŭzetoj neniam imagitaj ĉe la Hejmaj Planedoj. Triloj, arpeĝoj, malklarigoj, klak-haltigoj kaj nazaligoj; vibradoj kaj lup-tonoj; sonaĵoj konkavaj kaj konveksaj. Li ekzercadis kun obstina, mort-serioza diligenteco, en kiu lia unua koncepto pri muziko kiel fonto de plezuro jam delonge elperdiĝis. Rigardante malsupren al la instrumentoj Tisel rezistis emon svingĵeti ĉiujn ses en la Titanon.

Li levis sin stari, iris antaŭen tra la sida salono, la manĝa salono, laŭ koridoro pasis preter la kuirejo kaj elvenis ĉe la antaŭa ferdeko. Li fleksis sin kurbe sur la relo, rigardis malsupren al la subakvaj enfermejoj kie Tobi kaj Reks, la sklavoj, laboris jungi la treno-fiŝojn por la semajna vojaĝo al Fáno, dek-kvin kilometrojn norda. La plej juna fiŝo, aŭ ludeme aŭ reziste, eksubiĝis kaj plonĝis suben. Ĝia gutoflua muzelo elakviĝis, kaj Tisel, rigardante rekte ĝian vizaĝon, sentis strangan maltrankvilon: la fiŝo portis nenian maskon!

Tisel ridis nefacile, fingrotuŝante sian propran maskon, la Luna Sfingo. Nenia plua demando restas, li ja fariĝadis alkutimiĝinta al Siréno! Signifa staĝo jam atinigiĝis kiam la nuda vizaĝo de fiŝo ekpovas kaŭzi al li ŝokon!

La fiŝoj finfine enjungiĝis: Tobi kaj Reks grimpis surboaten, ruĝaj korpoj brilantaj pro gutoj, nigra-ŝtofaj maskoj pendantaj kroĉe sur iliaj vizaĝoj. Sen atenti al Tisel ili stivis la enfermilon, surtiris la ankron. La trenofiŝoj ekstrebis, la jungilaro streĉiĝis, la domboato moviĝis norden.

Revenante al la posta ferdeko, Tisel ekprenis la strapánon—tiu ĉi estante cirkla son-skatolo dudek centimetrojn laŭ ĝia diametro. Kvardek ses dratoj radiis spoke de centra nabo al la rando kie ili konektiĝis al aŭ sonorilo aŭ tinto-stango. Pro pluki draton unuope, aŭ sonorilo sonoris, aŭ stangeto tintis; pro plektri viŝ-move plurajn dratojn, la instrumento eligis vibran, monero-skuan sonon. Ludata kun kompetenteco, la plaĉe acidaj disonancoj produktis espriman efikon; en mano mallerta, la rezultoj estis malpli feliĉigaj, kaj eble eĉ alproksimiĝis malordan bruon. La strapáno estis al Tisel lia malplej lerte ludata kaj li ekzercadis sin kun atento-strebo dum la tuta norda vojaĝo.

Post kutima tempopaso la domboato alproksimiĝis la flosantan urbon. La trenofiŝoj haltis, la domboato ligiĝis ĉe bolardo. Laŭlonge sur la kajo vico da nenion-farantoj taksis kaj prijuĝis ĉiun aspekton de la domboato, la sklavoj kaj Tisel mem, laŭ Siréna kutimo. Tisel, ankoraŭ ne alkutimiĝinta je tia penetra inspektado, trovis la atenton maltrankviliga, eĉ pli tiel pro la nemovebleco de la maskoj. Memkonscie ĝustigante sian propran Lunan Sfingon, li grimpis la eskalon al la kajon

Sklavo leviĝis de tie kie li estis kaŭranta, per fingro-artikoj tuŝis al la nigra tolo ĉe la frunto, kaj kantis per la tri-tona frazo de demandeco: “La Luna Sfingo antaŭ mi eble esprimas la identecon de Sér Edŭer Tisel?”

Tisel frapetis la hajmerkínon kiu pendis ĉe lia zono kaj kantis: “Mi estas Sér Tisel.”

“Mi honoriĝis per fido-tasko,” kantis la sklavo. “Tri tagojn ekde sunleviĝo ĝis krepusko mi atendadis sur la kajo; tri noktojn ekde krepusko ĝis sunleviĝo mi kaŭris sur floso sube de tiu ĉi sama kajo aŭskultante la piedojn de la noktuloj. Post longe mi nun vidas la maskon de Sér Tisel.”

Tisel elvokis malpaciencan sku-sonon de la hajmerkíno. “Kio estas la temo de tiu ĉi fidtasko?”

“Mi portas mesaĝon, Sér Tisel. Oni intencis ĝin por vi.”

Tisel etendis sian maldekstran manon, ludante la hajmerkínon per la dekstra. “Donu al mi la mesaĝon.”

“Tuj-tuje, Sér Tisel.”

La mesaĝo portis pezan superan skribaĵon.

EMERGENCIA KOMUNIKAĴO! RAPIDEGU!

Tisel ŝiris malferme la koverton. La mesaĝo portis la subskribon de Kastel Kromartin, Ĉefa Direktoro de la Intermonda Plenumiga Estraro, kaj post la formala saluto legiĝis:

ABSOLUTE RAPIDE FARENDAS ke la sekvaj ordonoj estu plenumitaj! Surŝipe de la Karina Kruzeiro, destinita al Fáno, alvenonta je la 10­a de januaro 10 U.T., estas fifamega murdisto, Hakso Anmark. Ĉeestu ĝian surteriĝon kun adekvata aŭtoritato, efikigu kapton kaj enkarcerigon de tiu ĉi viro. Tiuj ĉi instrukcioj devos esti sukcese faritaj. Malsukceso neniel akcepteblas.

ATENTU! Hakso Anmark estas plej pleje danĝerega. Mortigu lin sen hezito je ajna montriĝo de rezisteco.

Tisel konsideris la mesaĝon kun konsterno. Pro veni al Fáno kiel Konsulara Reprezentisto li atendis nenion ajn ĉi tian; li sentis nek emon nek kompetentecon pri la traktado de danĝeraj murdistoj. Pensoplene li frotis la mole vilecan vangon de sia masko. La situacio ne estis tute malhela; Esteban Rolver, Direktoro de la Kosmodromo, preterdube kunlaboros, kaj eble provizos aron da armitaj sklavoj.

Pli espere, Tisel relegis la mesaĝon, la 10­a de januaro, Universala Tempo. Li konsultis tradukan kalendaron. Hodiaŭ, 40­a en la Sezono de Amara Nektaro—Tisel trenis sian fingron malsupren laŭ la kolumno, haltis. La 10­a de januaro. Hodiaŭ.

Tondrado malproksima vokis al li la atenton. Falante el la nebulo venis malklara formo: la gabaro revenanta de renkontiĝo kun la Karina Kruzeiro.

Fojon plu Tisel relegis la paperon, levis la kapon, studis la malleviĝantan gabaron. En tio devas esti Hakso Anmark. Post kvin minutoj li elvenos surpaŝi la teron de Siréno. Formalaj devigoj pri surteriĝo tenos lin lige dum eble dudek minutoj. La ŝipo-kampo situis tri kilometrojn malproksime, kunigita kun Fáno pere de serpentuma vojeto inter la montetoj.

Tisel turnis sin al la sklavo. “Kiam alvenis ĉi tiu mesaĝo?”

La sklavo klinis sin antaŭen sen kompreno. Tisel rediris sian demandon, kantanta laŭ la klakado de l’ hajmerkíno:

“Ĉi tiu mesaĝo: vi ĝuis la honoron de ĝia prizorgo kiom longe?”

La sklavo kantis: “Longajn tagojn atendis mi ĉe tiu ĉi kajo, retroirante nur al la floso je komenco de krepuskiĝo. Nun mia deĵoro rekompenciĝas; mi ekvidas al Sér Tisel.”

Tisel turnis sin for, marŝis furioze laŭ la kajo. Senefikaj, malrektaj sirénanoj! Kial ili ne alportis la mesaĝon al la domboato? Dudek kvin minutoj—dudek du nun...

Ĉe la esplanado Tisel haltis, rigardis dekstren, poste maldekstren, esperante miraklon: ajnan specon de aera ĉaro por rapidigu lin al la kosmodromo, kie, helpe de Rolver, Hakso Anmark eble kaptiĝos. Aŭ pli bone, duan mesaĝon nuligan pri la unua. Ion, ion ajn— Sed aeroĉaroj ne troveblas ĉe Siréno, kaj nenia dua mesaĝo alvenis.

Trans la esplanado staris mallonga vico de daŭraj etaj konstruaĵoj, faritaj el ŝtono kaj fero kaj tiel rezistaj kontraŭ la provoj de la noktuloj. Pruntisto okupis unu el tiuj ĉi konstruaĵetoj, kaj dum Tisel rigardis viro en belega masko perle kaj arĝente kolora elvenis rajdante unu el la lacerto-similaj rajdo-bestoj de Siréno.

Tisel risortis antaŭen. Tempo ankoraŭ sufiĉas; kun bonŝanco ankoraŭ eblas ke li kapte renkontu al Hakso Anmark. Li rapidis trans la esplanado.

Antaŭ la vico de budoj staris la pruntisto, inspektanta sian bestaron kun prizorgo, foje polurante skvamon aŭ forviŝante insekton. Estis tie kvin bestoj en plej bona stato, ĉiu tiom alta kiom ŝultro de viro, kun masivaj gamboj, dikaj korpoj, pezaj kojno-formaj kapoj. De la antaŭaj pintaj dentegoj, kiujn oni artefarite longigis kaj kurbigis preskaŭ en cirklojn, oraj ringoj de pendis; la skvamoj de ĉiuj estis tinkturitaj laŭ matrico diamanta; purpuraj kaj verdaj, oranĝaj kaj nigraj, ruĝaj kaj bluaj, brunaj kaj rozaj, flavaj kaj arĝentaj.

Tisel haltis senspire antaŭ la pruntisto. Li movis ekpreni la kívon, tiam hezitis. Ĉu oni konsiderus tiun ĉi renkonton neformale interpersona? La zaĉínko eble? Sed la simpla dirado de liaj bezonoj apenaŭ ŝajnis postuli etikon formalan. Pli bone la kívon, postkonsidere. Li frapis kordaron, sed pro eraro trovis sin frotanta la gángon. Malantaŭ sia masko Tisel ridetis pardonpete; lia interrilato kun tiu ĉi pruntisto neniel baziĝis sur intimeco. Li esperis ke la pruntisto estu el sangvina temperamento, kaj preter ĉio la urĝeco de la okazo permesis al li neniom da tempo por elekti precize inter la instrumentoj. Li frapis duan kordaron, kaj, ludanta tiom bone kiom permesis liaj ekscitiĝo, senspireco kaj manko de lerteco, ekkantis peton: “Sér Pruntisto, mi havas ege tujan bezonon por rapida rajdobesto. Permesu min elekti inter viaj bestoj.”

La pruntisto portis maskon de konsiderinda komplekseco kiun Tisel ne povis nomi: kunmetaĵo el vernisita bruna tolo, plisita griza ledo kaj, alte sur la frunto, du grandaj verdaj kaj skarlataj globoj, detale multfacaj kiel okuloj de insekto. Li takse rigardis al Tisel longan momenton, poste, iom pompe elektinte sian stimícon, ekludis brilan progresadon de triloj kaj rondoj, kun signifo kiun Tisel malsukcesis kompreni. La pruntisto kantis, “Sér Luna Sfingo, mi timas ke miaj rajdobestoj ne taŭgas por persono de via distingeco.”

Tisel serioze plektris al la gángo. “Neniel tio; ĉiuj ŝajnas adekvataj. Mi ja devas ege rapidi kaj ĝoje akceptus iun ajn el la grupo.”

La pruntisto ludis frakase striktan tono-falan kresĉendon. “Sér Luna Sfingo,” li kantis, “la rajdobestoj estas ĉiuj malsanaj kaj malpuraj. Mi sentas flatiĝon ke vi konsideras ilin adekvataj por via uzo. Mi ne povas akcepti la meriton kiun vi ofertas al mi. Kaj”—tiam ĉi, interŝanĝinte siajn instrumentojn, li ekfrapis malvarman tintadon per sia krodáĉo—“mi iel malsukcesas rekoni la bonamikon kaj sam-metiiston kiu ekparolas min tiom familiare per sia gángo.”

La impliko estis klara. Tisel ricevos neniun rajdobeston. Li turnis, ekiris je kuro al la surteriĝa kampo. Malantaŭ li sondis la klakado de la hajmerkíno de la pruntisto—ĉu direktita al la sklavoj de la pruntisto aŭ ĉu al li Tisel ne paŭzis por lerni.


LA ANTAŬAN Konsularan Reprezentiston de la Hejmaj Planedoj deĵorantan ĉe Siréno oni mortigis en Zundáro. Maskita kiel Taverna Bravulo li ekparolis al virino kiu portis rubandojn pri la Ekvinoksaj Atitudoj, miskonduto pro kiu lia kapo estis tuj detranĉita fare de Ruĝa Demiurgo, Suna Koboldo kaj Magia Krabro. Edŭer Tisel, ĵus diplomita de la Instituto, nomumiĝis kiel ties sekvanto, kaj permesiĝis preni tri tagojn por prepari sin. Kutime el pripensema, eĉ antaŭzorga inklino, Tisel rigardis la nomumiĝon kiel instigon. Li lernis la lingvon de Siréno per teĥnikoj sub-cerbumaj, kaj trovis ĝin nekompleksa. Poste, en la Ĵurnalo de Universala Antropologio, li legis:

La popolo de la Titana marbordo estas treege individuisma, eble kiel respondo al abunda medio kiu metas nenian plus-valoron pri grupa agado. La lingvo, spegule je tiu ĉi trajto, celas esprimi la menso-staton de la individuo, lian emocian sintenon pri specifa situacio. Fakta informo rigardiĝas kiel dua-range flanka parto. Tiele plu, la lingvon oni devas kanti, laŭ-karaktere kun akompano pere de eta instrumento. Rezulte, estas ege malfacile elpreni faktojn de indiĝeno de Fáno, aŭ de la malpermesita urbo Zundáro. Oni estus regalata per elegantaj kantmelodioj kaj montrado de miriga virtuozeco sur unu aŭ alia el la multaj muzikaj instrumentoj. La vizitanto al tiu ĉi fascina mondo, se li ne ŝatus esti traktata kun la plej profunda malhonoro, devas tial lerni esprimi sin laŭ la aprobita tiuloka modo.

Tisel faris noton en sia memor-kajero: Akiru etan muzikan instrumenton, kune kun instrukcioj pri uzado. Li legis plu.

Troviĝas ĉie kaj je ĉiuj tempoj abundeco, se ne eĉ superkvanto, da manĝaĵoj, la klimato estas milda. Kun kvantego da rasa energio kaj multego da libertempo, la popolo okupas sin pri detala komplikeco. Detalismo je ĉiuj aferoj: detala metiista laboro, kiel la ĉizitaj paneloj kiuj ornamas la domboatojn; detala simboleco, kiel ekzemplita en la maskoj portataj de ĉiuj homoj; la detale komplika duon-muzika lingvo kiu mirinde esprimas subtilajn sintenojn kaj emociojn; kaj super ĉio la fantasta komplikeco de la inter-personaj rilatoj. Prestiĝo, honoro, spirita alteco, respektindeco, gloro: la Siréna vorto estas stráĥ’. Ĉiu viro havas sian laŭ-karakteran stráĥ-on, kiu decidigas pri tio ĉu, kiam li bezonas novan domboaton, li estu urĝata preni al si flosantan palacon, riĉa pro juveloj, lanternoj el alabastro, fajencoj pavo-koloraj kaj ĉizita ligno, aŭ kun malbona humoro estu lasata okupi kadukan kabanon sur kruda plat-flosaĵo. Ne ekzistas ajna konkreta interŝanĝilo ĉe Siréno, la sola kaj ununura valuto estas stráĥ’...

Tisel frotis al si la mentonon kaj legis plu.

Maskoj portiĝas tute ĉiam, akorde kun la filozofio ke viro ne estu devigita uzi la similecon al li surĵetitan fare de cirkonstancoj preter lia propra regado; ke li havu la liberon elekti tiun aspekton plej bon-akordan kun sia propra stráĥo. En la civilizaj regionoj de Siréno—kio estas same diri la Titana marbordo—viro absolute neniam montras sian vizaĝon; ĝi estas lia baza sekreto.

Veta ludado, tiu-kiale, ne koniĝas ĉe Siréno; estus katastrofe al Sirénana memrespekto gajni avantaĝon pere de ajna alia maniero ol stráĥo. La vorto bonŝanco havas nenian ĝemelan terminon en la lingvo de Siréno.

Tisel faris pluan noton: Akiru maskon. Muzeo? Teatra gildo?

Li fin-legis la artikolon, rapidis plenumi siajn preparojn, kaj je la sekva tago eniris la ŝipon Roberto Astrogardo por komenci la unuan staĝon de la vojaĝo al Siréno.


ip地址已设置保密
2008-6-21 8:11:44
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
2
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

LA GABARO malleviĝis al la kosmodromo ĉe Siréno, topaza disko izola inter la nigraj, verdaj kaj purpuraj montetoj. La gabaro surteriĝis kaj Edŭer Tisel paŝis elen. Lin renkontis Esteban Rolver, la loka agento por Kosmovojo. Rolver suprenĵetis la manojn, ekpaŝis malantaŭen. “Via masko,” li kriis raspe. “Kie estas via masko?”

Tisel suprentenis ĝin iom ĉagrenite. “Mi ne estis certa—”

“Surmetu ĝin,” diris Rolver, turnanta sin for. Li mem portis faraĵon el malbrilaj verdaj skvamoj, blue lakita ligno. Nigraj plumegoj elstaris ĉe la vangoj, kaj sube de lia mentono pendis pompono nigra-blanka kiel ŝak-tabulo, la tuto kreanta impreson pri sardona, flekse konforma personeco.

Tisel ĝustigis al sia vizaĝo la maskon, sendecida pri ĉu li faru ŝercon pri la situacio aŭ ĉu li tenu al si rezervecon dece taŭgan por la digneco de sia posteno.

“Ĉu vi maskis vin?” Rolver demandis transe super sia ŝultro.

Tisel respondis jese kaj Rolver turnis sin. Lia masko kaŝis la esprimon de la vizaĝo, sed lia mano senkonscie frapetis aron da klavoj surligita al lia femuro. La instrumento sonigis trilon esprimante ŝokon kaj ĝentilan konsterniĝon. “Vi ne rajtas porti tiun maskon!” kantis Rolver. “Fakte—kiel, kie, vi akiris ĝin?”

“Ĝi estas kopio de masko posedata de la Polipolisa muzeo,” Tisel ekdiris rigide. “Mi certas ke ĝi estas aŭtentika.”

Rolver kapjesis, lia propra masko ŝajnante eĉ pli sardona ol antaŭe. “Ĝi sufiĉe aŭtentikas. Ĝi estas variaĵo el la tipo nomata Maro-draka Konkeristo kaj portiĝas je okazoj ceremoniaj fare de personoj kun enorma prestiĝo: princoj, herooj, majstraj metiistoj, grandegaj muzikistoj.”

“Mi ne sciis pri—”

Rolver faris geston de langvora kompreno. “Ĝi estas io pri kio vi lernos post ioma tempopaso. Notu mian maskon. Hodaŭ mi portas Tárno-Birdon. Personoj de minimuma prestiĝo—kiel vi, mi, ia ajn alimondulo—portas aferon el tia ĉi klaso.

“Strange,” tiam diris Tisel, kiam ili komencis transiri la kampon al malalta betona blokhaŭso. “Mi supozis ke oni portas ian ajn kian li volas.”

“Certe,” diris Rolver. “Portu ian ajn kian vi volas—se vi povas ludi la rolon. Tiun ĉi Tárnan Birdon ekzemple. Ĝin mi portas por indiki ke mi antaŭsupozas nenion. Mi faras nenian pretendon pri saĝo, kruelo-povo, ĉiotalento, muzika majstreco, batalemo, aŭ pri iu ajn el dekduo da aliaj Sirénaj virtoj.”

“Hipoteze,” demandis Tisel, “kio okazus se mi marŝus tra la stratoj de Zundáro portanta tiun ĉi maskon?”

Rolver ridis, sono malklara pro la masko. “Se vi marŝus laŭ la kajoj de Zundáro—ne ekzistas stratoj—en ajna masko, vi estus mortigita post malpli ol horo. Tiel okazis al Benco, via antaŭulo. Li ne sciis pri kiel konduti. Neniu el ni alimonduloj scias pri kiel konduti. Ĉe Fáno oni toleras nin—tiom longe kiom ni ne preter-ludas nian rolon. Sed vi ne eĉ povus ĉirkaŭe paŝadi ĉe Fáno en tia honor-insigno kian vi nun pompe portas. Iu portanta Fajran Serpenton aŭ Tondran Koboldon—maskoj, vi komprenas—alpaŝus renkonti vin. Li ludus al vi sian krotáĉon, kaj se vi malsukcesus kontraŭi lian aŭdacon per sona frazo pere de l’ skaranjío, diabla instrumento, li ludus sian hajmerkínon—la instrumento kiun ni uzas pri sklavoj. Tio estas la esprimo plej forte malhonora. Aŭ eble li sonorus sian duelo-gongon kaj tiuj atakus vin tiuloke.”

“Mi havis nenian ideon ke homoj ĉi tie estis tiom facile koleremaj,” diris Tisel per ekmildigita voĉo.

Rolver gestis ŝultroleve kaj svinge malfermis la masivan ŝtalan pordon enkondukantan je lia oficejo. “Certajn kondutojn oni ne rajtas fari sur la Marŝejo ĉe Polipoliso sen suferi kritikadon.”

“Jes, vi ja pravas,” diris Tisel. Li rigardis ĉirkaŭe en la oficejo. “Pro kio necesas tiom multa sekurigaĵo? La betono, la ŝtalo?”

“Defendiloj kontraŭ la sovaĝuloj,” diris Rolver. “Ili venas malsupren el la montoj je nokto, ŝtelas tion kio haveblas, mortigas iujn ajn kiujn ili trovas surlandaj.” Li iris al ŝranko, elprenis maskon. “Jen. Uzu tiun ĉi Lunan Sfingon; ĝi ne kaŭzos al vi malfacilojn.”

Tisel sen entuziasmo inspektis la maskon. Ĝi estis el muso-kolora felo; tufo da haroj elstaris ĉe ambaŭ flankoj de la buŝotruo, paro da plumo-similaj antenoj ĉe la frunto. Blankaj puntaj klapoj pendis flanke de la tempioj kaj sube de la okuloj pendis vico da ruĝaj faldaĵoj, kreante senton kaj melankolian kaj komikan ambaŭ samtempe.

Tisel demandis, “Ĉu tiu ĉi masko simbolas pri ajna grado da prestiĝo?”

“Ne tre multe.”

“Nu, preter ĉio, mi estas Konsulara Reprezentisto,” diris Tisel. “Mi reprezentas la Hejmajn Planedojn, cent miliardojn da homoj—”

“Se la Hejmaj Planedoj deziras ke ilia reprezentisto portu Mardrak-Konkeristan maskon, decas ke ili elsendu viron kun Mardrak-Konkeristaj kvalitoj.”

“Mi vidas,” diris Tisel per voĉo malemfaza. “Nu, se mi devas–”

Rolver gentile direktis la rigardon aliloken dum Tisel deprenis la Mardrakan Konkeriston kaj glitigis malsupren sur sian kapon la pli modestan Lunan Sfingon.

“Mi supozas ke mi povas trovi ion nur iomete pli taŭgan ĉe unu el la butikoj,” Tisel diris. “Mi informiĝis ke oni simple eniras kaj prenas tion kion oni bezonas, ĉu prave?”

Rolver rigardis inspekte al Tisel. “Tiu masko—dumtempe, almenaŭ—precize taŭgas. Kaj estas pli ol iom grave ke oni ne prenu ion ajn el la butikoj ĝis tiam kiam oni scias pri la stráĥa valoro de la objekto kiun oni deziras. La butikisto perdus prestiĝon se persono de malalta stráĥo libere forportus lian plej bonan artaĵon.”

“Tisel nee balancis la kapon pro agaco. “Nenio pri tio ĉi estis al mi eksplikita! Mi sciis pri la maskoj, kompreneble, kaj pri la dolore detala strebemo de la metiistoj, sed tiu ĉi insisto pri prestiĝo—pri stráĥ’, kiel ajn oni ĝin nomas, estas...”

“Ne grave,” diris Rolver. “Post unu aŭ du jaroj vi komencos kompreni viajn rolojn. Mi supozas ke vi parolas la lingvon?”

“Ho, jes. Certe.”

“Kaj kiujn instrumentojn vi ludas?”

“Nu—oni lasis min supozi ke ia ajn eta instrumento estas adekvata, aŭ ke mi povus nur kanti.”

“Tre malprave. Nur sklavoj kantas sen akompano. Mi sugestas ke vi lernu la sekvajn instrumentojn kiel eble plej rapide: La hajmerkínon por viaj sklavoj. La gángon por konversacio inter intimuloj aŭ al iu iomete sube de vi laŭ stráĥo. La kívon por neformale ĝentile interparoli. La zaĉínkon por pli formalaj aferoj. La strapánon aŭ la krodáĉon por viaj sociaj subuloj—en via kazo, se vi volas insulti iun. La gomapárdon aŭ la duoblan kamantílon por aferoj ceremoniaj.” Li konsideris momenton. “La crebaríno, la akvo-liuto kaj la slóbo ankaŭ estas tre utilaj—sed probable decas ke vi unue ellernu la aliajn instrumentojn. Almenaŭ ili provizos vin per rudimenta bazo por komunikadi.”

“Ĉu vi ne troigas?” sugestis Tisel. “Aŭ ŝercas?”

Rolver ridis sian morozan ridon. “Neniel tio. Unue el ĉio, vi bezonos domboaton. Kaj poste vi deziros sklavojn.”

ip地址已设置保密
2008-6-21 8:13:51
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
3
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

ROLVER KONDUKIS Tiselon de la surteriĝa kampo al la kajoj de Fáno, marŝado longa je horo kaj duono laŭ la plaĉa piedvojo sub enormaj arboj plenplenaj de frukto, cerealaj burĝonoj, sakoj da sukera suko.

“Ĉimomente,” diris Rolver, “estas nur kvar alimonduloj ĉe Fáno, inkluzive de vi. Mi kondukos vin al Ŭelibus, nia Komerca Faktoro. Mi kredas ke li havas malnovan domboaton kion li eble permesos al vi uzi.”

Korneli Ŭelibus jam loĝis dek kvin jarojn ĉe Fáno, akirinte sufiĉe da stráĥo por porti sian Suda-Ventan maskon kun aŭtoritateco. Tiu ĉi konsistis el blua disko inkrustita per kapoloj de lazurito, ĉirkaŭita per aŭreolo el trembrila serpento-haŭto. Pli vigla kaj pli kore amika ol Rolver, li ne nur provizis al Tisel per domboato, sed ankaŭ per dekduo da muzikaj instrumentoj kaj paro da sklavoj.

Ĉagrenita pro la granda aldono, Tisel stumble diris ion pri rekompenco, sed Ŭelibus haltigis lin per gesto pri vasteco. “Kara kunulo mia, jene estas Siréno. Tiaj ĉi bagateloj kostas nenion.”

“Sed domboato—”

Ŭelibus ludis formale ĝentilan etan ornam-sonon per sia kívo. “Mi estu neĝentile honestega, Sér Tisel. La boato estas malnova kaj iomete kaduka. Mi mem ne povus riski uzi ĝin; mia honoro suferus pro tio.” Gracia melodio akompanis liajn vortojn. “Ne necesas ĝuste nun, ke vi koncernu pri rango. Vi bezonas nur ŝirmon, komforton kaj sekurecon kontraŭ la noktuloj.”

“‘Noktuloj’?”

“La kanibaloj kiuj ĉirkaŭiras la marbordon post mallumiĝo.”

“Ho, jes. Sér Rolver menciis ilin.”

“Hororaj estuloj. Ni ne diskutos ilin.” Trembla eta trilo elvenis de lia kívo. “Nun, pri sklavoj.” Li frapetis la bluan diskon de sia masko per montro-fingro pensade. “Reks kaj Tobi probable servos vin bone.” Li plilaŭtigis sian voĉon, ludis rapidan klakadon sur la hajmerkíno. “Avan eŝ tróbu!”

Virina sklavo aperis vestita per dek du striktaj bandoj el rozkolora tolo, kaj per delikata nigra masko scintila pro perlamotaj zekinetoj.

“Fáscu etz Rex áe Tóby.”

Reks kaj Tobi aperis, portantaj malstriktajn maskojn el nigra tolo, oranĝe brunajn senmanikajn jakojn. Ŭelibus alparolis ilin kun resona klakado de hajmerkíno, ligante ilin al la servado de nova mastro, kontraŭ puno ke ili ali-kaze reiru al siaj hejmlandoj. Ili gestis korposterne, kantis promesojn pri servado al Tisel per mallaŭtaj raŭkaj voĉoj. Tisel ridis nervoze kaj prove diris frazon en la lingvo de Siréno. “Iru al la domboato, purigu ĝin, kaj surportu manĝaĵojn.”

Tobi kaj Reks sen kompreno fikse rigardadis tra la truoj de siaj maskoj. Ŭelibus rediris la ordonojn kun hajmerkína akompano. La sklavoj gestis riverence kaj foriris.

Tisel esplore pririgardis la instrumentojn kun konsterno. “Mi havas ne eĉ la malplej grandan ideon pri kiel komenci lerni ludi tiujn ĉi.”

Ŭelibus turnis sin al Rolver. “Kio pri Kerŝal? Ĉu li povas persvadiĝi pri iom da baza instruado al Sér Tisel?”

Rolver kapjesis, prijuĝante. “Kerŝal eble prenos al si la taskon.” “Tisel demandis, “Kiu estas Kerŝal?”

“La tria el nia eta grupo da elpatrujigitoj,” respondis Ŭelibus; “antropologo. Ĉu vi ne jam legis la libron Zundáro la Lukse-bela? Ritoj de Siréno? La Senvizaĝa Popolo? Ne? Domaĝe. Ĉiuj estas bonegaj verkoj. Kerŝal altas je prestiĝo kaj mi kredas ke li vizitas Zundáron de tempo al tempo. Portas li Kavernan Strigon, foje Vaganton Interstelan, aŭ eĉ Saĝan Arbitraciiston.

“Li jam prenis al si Ekvatoran Serpenton,” diris Rolver. “La variaĵon kun la oraj dentegoj.”

“Ĉu ja vere!” miris Ŭelibus. “Nu, mi devas diri ke li meritis tion. Bona ulo, ja tre bona ulo.” Kaj li viŝ-plektris sian zaĉínkon pensoplene.


PASIS TRI monatoj. Sub la instruado de Matieŭ Kerŝal, Tisel ekzercis sin pri la hajmerkíno, la gángo, la strapáno, la kívo, la gomapárdo, kaj la zaĉínko. Lernado pri la duobla kamantílo, la krodáĉo, la slóbo, la akvo-luito kaj kelke da aliaj povis prokrastiĝi, diris Kerŝal, ĝis Tisel estos jam majstrinta la ses bazajn instrumentojn. Li pruntis al Tisel aŭd-konservaĵojn de notindaj Sirénanoj konversantaj laŭ diversaj humoroj kaj kun diversaj akompaniloj, por ke Tisel povu lerni la melodiajn stilojn tiutempe laŭmodajn, kaj perfektigi sin pri la ĝentilaĵoj de tono-elekto, de diversaj ritmoj, krucaj ritmoj, matricaj ritmoj, sugestataj ritmoj kaj subpremataj ritmoj. Kerŝal deklaris trovi Sirénan muzikon fascina pristudaĵo, kaj Tisel agnoskis ke ĝi estas subjekto ne facile elstudebla. La kvaron-tona agordo de la instrumentoj permesis la uzon de dudek kvar tonaj subklasoj, kiuj, multobligitaj per la kvin modoj ĝenerale uzataj, rezultigis cent dudek apartajn skalojn. Kerŝal, tamen, konsulis ke Tisel plejparte fokusu sin pri lernado de ĉiu instrumento en ĝia fundamenta tono-klaso, uzante nur du el la modoj.

Havante neniajn tuje farindajn aferojn ĉe Fáno krom la semajnaj vizitoj al Matieŭ Kerŝal, Tisel movis sian domboaton dek sep kilometrojn suden kaj situigis ĝin ĉe la de vento ŝirmita flanko de roka kabego. Tie ĉi, se ne estus pro la senĉesa ekzercado, Tisel spertis idilian vivon. La maro estis kalma kaj kristale klara; la strando, ringe ĉirkaŭita per la griza, verda kaj purpura foliaroj de la arbaro, kuŝis proksime ĉe unu flanko se li volus streĉi la gambojn.

Tobi kaj Reks okupis paron de kubaj kajutoj en la antaŭo, Tisel havis la postajn kajutojn por si mem. De tempo al tempo li ludis pripensi la ideon pri tria sklavo, juna ino eble, por kontribui elementojn de ĉarmo kaj gajeco al la kunloĝantaro, sed Kerŝal konsulis kontraŭ tia paŝo, timante ke la intenseco de lia mensofokuso iel estu malpliigita. Tisel rezignis kaj fervore donis sin al studado pri la ses instrumentoj.

La tagoj pasis rapide. Tisel neniam tediĝis pri la spektakleco de sunaj leviĝo kaj subiro; la blankaj nuboj kaj la blua maro de tagmezo; la nokta ĉielo brilanta kun la dudek naŭ steloj de Stelgrupo SI 1­715. La semajna vojaĝo al Fáno interrompis la tedecon; Tobi kaj Reks vage eltrovis manĝaĵojn; Tisel vizitis la luksan domboaton de Matieŭ Kerŝal por instruo kaj konsilo. Jen tiam, tri monatojn post la alveno de Tisel, venis la mesaĝo kiu tute malordigis la regulecon: Hakso Anmark, murdisto, agento provokanto, senkompata kaj ruza krimulo, estis venanta al Siréno. Efikigu kapton kaj enkarcerigon de tiu ĉi viro! diris la ordonoj. Tiuj ĉi instrukcioj devos esti sukcese faritaj. Malsukceso neniel akcepteblas. Atentu! Hakso Anmark estas plej pleje danĝera. Mortigu sen hezito!


Tisel ne estis en plej bona korpostato. Li duonkuris kvindek metrojn ĝis lia spiro bruis pro malfacilo, poste paŝadis; tra malaltaj montetoj kronitaj per blankaj bambuoj kaj nigraj arbo-filikoj; trans kampoj flavaj pro herbo-nukso; tra frukto-arbaroj kaj sovaĝaj vinbero-kampoj. Dudek minutoj pasis—dudek kvin minutoj; kun peza sento en lia stomako Tisel sciis ke li estis tro malfrua. Hakso Anmark jam surteriĝis, kaj eble surmarŝas tiun ĉi saman vojon al Fáno. Sed survoje Tisel renkontis nur kvar personojn; knabo en ŝerce kvazaŭ-kruela masko Indiĝeno Alk-Insula; du junulinoj portantaj la Ruĝan Birdon kaj la Verdan Birdon; viro maskita kiel Arbara Koboldo, Tisel ekhaltis. Ĉu tiu ĉi povas esti Hakso Anmark?

Tisel pense esploris strategion. Li brave aliris tiun ĉi viron, rigardis fikse en la terure malbelan maskon. “Anmark,” li eldiris en la lingvo de la Hejmaj Planedoj, “mi arestas vin.”

La Arbara Koboldo rigardis senkomprene, poste ekiris antaŭen laŭ la paŝvojo.

Tisel situigis sin obstakle sur la vojo. Li movis preni la gángon, tiam rememorante la reagon de la pruntisto, anstataŭe frape vibrigis kordaron sur la zaĉínko. “Vi suriras la vojon kondukantan de la kosmodromo,” li kantis. “Kion vi vidis tie?”

La Arbara Koboldo ekprenis sian man-klarionon, instrumento uzata por moki kontraŭulojn sur batalo-kampo, por alvoki bestojn aŭ foje por montri krudan kaj lukto-pretan ofendiĝemon. “Tioj, kien mi iris kaj kion mi vidis, estas koncernoj nur de mi sola. Movu vin for aŭ mi surpaŝos vian vizaĝon.” Li ekmarŝis antaŭen, kaj se ne estus ke Tisel eksaltis tuj flanken la Arbara Koboldo ja eble estus plenuminta sian minacon.

Tisel staris alrigardante la forirantan dorson. Anmark? Ne probable, ne kun tiom kompetenta ludo de la man-klariono. Tisel hezitis, poste turnis sin kaj daŭrigis sian iradon.

Alvenante je la kosmodromo, li iris rekte al la oficejo. La peza pordo estis parte malfermita; dum Tisel alproksimiĝis, viro aperis en la porda aperturo. Li portis maskon el malbrilaj skvamoj, glimaj lamenoj, blue lakita ligno kaj nigraj plumegoj—la Tárna Birdo.

“Ser Rolver,” Tisel kriis anksie, “kiu venis malsupren de la Karina Kruzeiro?”

Rolver stude rigardis al Tisel momenton. “Kial vi demandas?”

“Kial mi demandas?” demandis Tisel. “Devas esti ke vi vidis la transkosman mesaĝon kiun mi ricevis de Kastel Kromartin!”

“Ho, jes,” diris Rolver. “Kompreneble. Laŭorde.”

“Ĝi ĵus transdoniĝis al mi antaŭ nur duona horo,” diris Tisel amare. “Mi ekrapidis ĉi tien tiom rapide kiom mi povas. Kie estas Anmark?”

“Ĉe Fáno, mi supozas,” diris Rolver.

Tisel blasfemis mallaŭte. “Kial vi ne haltigis lin, malfruigis ilin iel?”

Rolver gestis ŝultroleve. “Mi havis nek aŭtoritatecon, nek inklinon, nek la kapablon por haltigi lin.”

Tisel batalis venki sian ofendiĝon. En voĉo de ellaborita trankvileco li diris, “Survoje mi pasis viron en iom malbelega masko—okuloj grandaj kiel teleroj, ruĝaj ĝorĝo-pendaĵoj.”

“Arbara Koboldo,” diris Rolver. “Anmark portis ĝin kun si.”

“Sed li ludis la man-klarionon,” Tisel protestis. “Kiel povus Anmark—”

“Bone konas li Sirénon; li pasigis kvin jarojn tie ĉi ĉe Fáno.”

Tisel blekis kun ofendiĝo. “Kromartin diris nenion pri tio ĉi.”

“Ĝi vaste koniĝas,” diris Rolver kun leviĝo de l’ ŝultroj. “Li estis la Komerca Reprezentisto antaŭ ol Ŭelibus prenis tiun oficon.”

“Ĉu li kaj Ŭelibus interkonis unu alian?”

Rolver ekridis momenton. “Kompreneble. Sed ne suspektu al kompatinda Ŭelibus pri io ajn pli pardonebla ol ĵonglado de siaj kaso-libraj numeraloj; mi certigas vin ke li estas nenia kunulo al murdistoj.”

“Parolante pri murdistoj,” diris Tisel, “ĉu vi havas armilon kion mi povas pruntepreni.”

Rolver rigardis lin kun miro. “Nuda-mane vi elvenis ĉi tien por ekkapti al Anmark?”

“Elektoj aliaj al mi mankis,” diris Tisel. “Kiam Kromartin ordonas li atendas rezultojn. Ĉiaokaze, vi estis tie ĉi kune kun viaj sklavoj.”

“Ne kliniĝu al mi por helpo,” diris Rolver ofendite. “Mi portas la Tarnan Birdon kaj faras neniajn pretendojn pri braveco. Sed mi povas al vi prunti energi-pistolon. Mi ĝin ne uzis en tagoj proksimaj; mi ne garantios pri ĝia ŝarĝo.”

“Havi ion ajn taŭgos pli ol tuta manko,” diris Tisel.

Rolver iris en la oficejon kaj posta-momente revenis kun la pafilo. “Kion vi faros nun?”

Tisel neis kap-geste kun laco. “Mi provos trovi Anmarkon en Fáno. Aŭ–ĉu li ekiros al Zundáro?”

Rolver konsideris. “Anmark eble povus pluvivi ĉe Zundaro. Sed li volus antaŭe reekzerci sin kiel muzikisto. Mi imagas ke li restos en Fáno kelkajn tagojn.”

“Sed kiel mi trovu lin? Kie mi serĉu?”

“Tion mi ne povas prognozi,” diris Rolver. “Vi eble estus pli sekure ne trovinta lin. Anmark estas danĝera viro.”

Tisel reiris al Fáno laŭ la sama vojo sur kiu li venis.”

Kie la vojo kurbiĝis malsupren por konduki el la montetoj al la esplanadon, tie situis dika-mura konstruaĵo farita el brikoj el ramita tero. La pordo estis el nigra unu-peca ĉizita ligno; la fenestrojn gardis interplektitaj strioj el fero. Tiu ĉi estis la oficejo de Korneli Ŭelibus, Komerca Faktoro, Importista kaj Eksportista. Tisel trovis Ŭelibuson sidanta ripoze sur la kahelita verando, portanta modestan adaptaĵon de la Ŭaldemára masko. Li ŝajne perdiĝis en propraj pensoj, kaj eble aŭ eble ne rekonis la Lunan Sfingon de Tisel; ĉiakaze, li faris nenian signon de saluto.

Tisel alproksimiĝis la peronon. “Bonan matenon, Sér Ŭelibus.”

Ŭelibus kapjesis sen atenti kaj diris per plata-tona voĉo, plukante al sia krodáĉo, “Bonan matenon.”

Tisel sentis sin kvazaŭ riproĉita. Tio apenaŭ estas deca instrumento por uzi pri amiko kaj same aliplaneda kunulo, eĉ se tamen li ja portas la Lunan Sfingon.

Tisel diris malvarme, “Ĉu mi rajtas demandi pri kiom longe vi ĉi tie sidadis?”

Ŭelibus konsideris duonan minuton, kaj nun kiam li parolis li akompanis sin sur la pli amikeca crebaríno. Sed la memoro pri la krodáĉo ankoraŭ rankorigis la menson de Tisel.

“Mi restadis ĉi tie eble dek kvin aŭ dudek minutojn. Kial vi demandas?”

“Mi scivolas pri ĉu vi notis Arbaran Koboldon preterpasi?”

“Ŭelibus kapjesis. “Li laŭiris la esplanadon—turnis sin por eniri la unuan butikon masko-vendistan, mi kredas.”

Tisel siblis interdente. Tio ĉi kompreneble estus la unua celo de Anmark. “Mi neniam trovos lin post li interŝanĝos maskojn,” li murmuris.

“Kiu estas tiu ĉi Arbara Koboldo?” demandis Ŭelibus, kun interesiĝo ne pli ol ordinare intensa.

Tisel povis vidi nenian kialon por kaŝi la nomon. “Iu ege fifama krimulo: Hakso Anmark.”

“Hakso Anmark!” ronkis Ŭelibus, klinante sin malantaŭen en la seĝo. “Vi certas ke li estas ĉi tie?”

“Sufiĉe certas.”

Ŭelibus frotis kune siajn tremantajn manojn. “Tio ĉi estas malbona novaĵo—ja malbona novaĵo! Li estas senskrupla knajlo.”

“Vi konis lin bone?”

“Same kiel ajna homo.” Ŭelibus nun akompanis sin sur la kívo. “Li iam tenis la postenon kiun mi nun okupas. Mi elvenis kiel inspektoro kaj trovis ke li malversaciadis po kvar mil UMU-ojn monate. Mi certas ke li sentas pri mi nenian dankemon.” Ŭelibus ekrigardis nervoze trans la esplanadon. “Mi esperas, ke vi kaptu lin.”

“Mi strebos kiel eble plej forte. Li eniris la masko-butikon, vi diras?”

“Mi certas pri tio.”

Tisel turnis sin for. Foririnte laŭ la vojo li aŭdis la nigran unu-tabulan pordon frape fermiĝi de malantaŭe.

Li paŝadis laŭ la esplanado al la butiko de la maskisto, paŭzis ekstere kvazaŭ admire pri la montraĵoj: cent miniaturaj maskoj, ĉizitaj el raraj lignoj kaj mineraloj, ornamitaj per smeraldaj lamenoj, araneja silko, vespaj flugiloj, ŝtoniĝintaj fiŝo-skvamoj kaj similaj. La butitko malplenis krom pro la maskisto, viro en flava robo kun malglataj membroj kaj nodecaj artikoj, portanta la trompe simplan maskon Universala Spertulo, farita el pli ol du mil artike flekseblaj inter-kudritaj etaj ligneroj.

Tisel konsideris pri tioj, kion li diru, kiel li akompanu sin, poste eniris. La maskisto, notante la Lunan Sfingon kaj la sindetenan mienon de Tisel, daŭrigis sian laboradon. Tisel, elektante la plej facilan el siaj instrumentoj, frotis la strapánon—eble ne la plej feliĉa elekto, ĉar ĝi povas komuniki certan gradon da degneco. Tisel provis kontraŭi tiun guston per kanti en varmetaj, preskaŭ emoci-verŝaj tonoj, skuante la strapánon en gesto de bonamika kaprico tiam, kiam li ekfrapis malĝustan noton: “Nekonatulo estas interesa persono al homo kun kiu li interagas; liajn manierojn oni ne konas, li ekscitas scivolemon. Ne pli ol dudek minutojn antaŭe nekonatulo envenis ĉi tiun fascinan butikon, por interŝanĝi sian malspritan Arbaran Koboldon kontraŭ unu el la rimarkindaj kaj aventurecaj artaĵoj faritaj ĉi-lokale.”

La maskisto turnis al Tisel flankan ekrigardon, kaj sen vortoj ludis progresadon da kordoj sur instrumento kiun Tisel neniam antaŭe vidis; fleksebla sako tenata en la manplato kun tri mallongaj tuboj elstarantaj de inter la fingroj. Kiam li premis preskaŭ plate la tubojn inter siaj fingroj kaj devigis aeron tiel eskapi tra la ŝtopejoj, hobojo-simila sono rezultis. Al la lernanta orelo de Tisel la instrumento ŝajnis malfacila, la maskisto spertega, kaj la muziko kunportis profundan senson pri malintereso.

Tisel provis refoje, laborege manipulante la strapánon. Li kantis, “Al alimondulo sur fremda planedo, la voĉo de iu el lia hejmo estas tia kia akvo al velkinta planto. Persono kiu povus kunigi du tiajn personojn eble trovus plaĉecon en ago tiel kompata.” La maskisto malformale fingrumis sian propran strapánon, kaj prenis el ĝi aron da ondantaj skaloj, liaj fingroj movantaj pli rapide ol okulo povis sekvi. Li lasis sin fali en modon formalan: “Artisto valoras siajn momentojn da koncentriĝo; ne plaĉas al li spezi tempon interŝanĝante banalaĵojn kun personoj de tia prestiĝo kiel eble plej ordinara.” Tisel ekprovis tiam enmeti kontraŭan melodion, sed la maskisto ekfrapis novan aron da kompleksaj kordoj kies signifo evitis la komprenon de Tisel, kaj daŭrigis: “En la butikon venas persono kiu evidente ĵus prenis por la unua fojo instrumenton de komplekseco ne paralelita, pro tio ke la elprodukto de lia muziko invitas kritikon. Li kantas pri sopiro alhejma kaj deziro vidi samulojn tiajn kiaj li. Li aliŝajnigas sian enorman stráĥon malantaŭ Lunan Sfingon, pro tio ke li ludas la strapánon al Majstra Metiisto, kaj kantas en voĉo de malestiminda riproĉado. La ĝentilega kaj kreo-lerta artisto ignoras la provokon. Li ludas ĝentilan instrumenton, restas senjuĝa, kaj fidas al la nekonato, ke li tediĝu pri sia sporto kaj foriru.”

Tisel prenis sian kívon. “La nobla maskisto tute miskomprenas min—”

Lin interrompis stakata rasp-sono el la strapáno de la maskisto. “La nekonatulo nun juĝas tion deca ke li priridu la komprenon de la artisto.”

Tisel gratis furioze sur sia strapáno: “Por ŝirmi min de la varmeco, mi vagas en etan modestan mask-budon. La artisto, kvankam ankoraŭ distrita pro la noveco de siaj iloj, tamen montras promeson al maturiĝo. Li laboras zelote por perfektigi sian lertecon, tiom multe ke li rifuzas konversacii kun nekonatuloj, sendepende de iliaj bezonoj.”

La maskisto zorge kuŝigis sian ĉizilon. Li levis sin stari sur la piedoj, ekiris malantaŭ ekranon kaj baldaŭ revenis portanta maskon el oro kaj fero, kun ŝajnaj flamoj supren-flagrantaj de la kap-supro. En unu mano li portis skaranjíon, en la alia cimitaron. Li ekfrapis brilan serion da sovaĝaj tonoj, kaj kantis: “Eĉ la plej fame sukcesa artisto povas pliigi sian straĥon per mortigi monstrojn de l’ maro, noktulojn kaj ĝene postulemajn nenion-farantojn. Tia okazo jene ekestas. La artisto malfruigas sian atakon precize dek sekundojn, ĉar la ofendinto portas Lunan Sfingon.” Li kirle svingis la cimitaron, rondirigis ĝin orbite en la aero.

Tisel konsternite frapegis la strapánon. “Ĉu Arbara Koboldo eniris la butikon? Ĉu li eliris kun nova masko?”

“Kvin sekundoj jam pasis,” kantis la maskisto per ritmo danĝer-aŭgure stabila.”

Tisel foriris en frustracia furiozo. Li transiris la kortegon, staris rigardanta tien kaj ien laŭ la esplanado. Centoj da viroj kaj virinoj promenis laŭ la kajoj, aŭ staris sur la ferdekoj de siaj domboatoj, ĉiu portanta maskon elektitan por esprimi siajn humoron, prestiĝon kaj specialajn atribuaĵojn, kaj ĉie sonis la kvivitado de muzikaj instrumentoj.

Tisel staris nescianta pri tio, kion plu fari. La Arbara Koboldo jam malaperis. Hakso Anmark marŝis kun plena libero en Fáno, kaj Tisel malsukcesis pri la tuje farindaj ordonoj de Kastel Kromartin.

Malantaŭ li sonis la malformalaj notoj de kívo. “Sér Luna Sfingo Tisel, vi staras plene okupita de pensoj.”

Tisel turnis sin trovi apudan Kavernan Strigon, en sombra mantelo el nigro kaj grizo. Tisel rekonis la maskon, kiu simbolis erudicion kaj paciencan esploradon pri abstraktaj ideoj; Matieŭ Kerŝal portis ĝin dum ilia renkontiĝo je la semajno antaŭa.

“Bonan matenon, Sér Kerŝal,” murmuris Tisel.

“Kaj kiel glatas la studadoj? Ĉu vi jam majstris la skalon C­dieso plusa sur la gomapárdo? Laŭ mia memoro, vi trovis tiujn inversajn interpaŭzojn puzlaj.”

“Mi laboris pri ili,” diris Tisel en melankolia voĉo. “Tamen, pro tio ke mi probable estos vokata ree al Polipolison, ĝi eble estas tempo tute mise spezita.”

“Ej? Kio estas?”

Tisel eksplikis la situacion pri Hakso Anmark. Kerŝal kap-jesis grav-miene.

“Mi memoras Anmarkon. Ne gracia homo, sed bonega muzikisto, kun rapidaj fingroj kaj vera talento por novaj instrumentoj.” Pensoplene li fingre tordis la kapran barbon de sia Kaverno-Striga masko. “Kioj estas viaj planoj?”

“Ili tute ne ekzistas,” diris Tisel, ludanta frazon malĝojan sur la kívo. “Mi ne havas ajnan ideon pri tio kiujn maskojn li portados ekde nun, kaj se mi ne scius pri lia aspekto, kiel mi povus trovi lin?”

Kerŝal tiris je sia kapra barbo. “En antaŭaj tagoj li favoris la serion Ekster-Kambria Cliko, kaj mi kredas ke li uzis tutan aron da Loĝantoj Submondaj. Nun kompreneble liaj gustoj eble ŝanĝiĝis.”

“Precize,” Tisel plendis. “Li povus prokismi je nur kvin metroj kaj tion mi neniam scius.” Li ekrigardis amar-miene trans la esplanado al la butiko de la maskisto. “Pri io ajn informos min neniu; mi dubas pri ĉu eĉ gravas al ili, ke murdisto surmarŝadas iliajn kajojn.”

“Ĝuste tiel,” Kerŝal konsentis. “Sirénaj moroj malsamas al la niaj.”

“Ili havas nenian senson pri respeondeco,” deklaris Tisel. “Mi dubas ke ili ĵetus ŝnuron al dronanta viro.”

“Estas vere ke ili malŝatas trudecon,” Kerŝal konsentis. “Ili emfazas individuan respondecon kaj mem-sufiĉecon.”

“Interese,” diris Tisel, “sed mi estas ankoraŭ en mallumo pri Anmark.”

Kerŝal alrigardis lin grav-miene. “Kaj se vi estus eltrovinta lin, kion vi farus tiam?”

“Mi plenumus la ordonojn de mia estro,” diris Tisel obstine.

“Anmark estas danĝera viro,” pensis Kerŝal laŭta-voĉe. “Li havas kelkajn avantaĝojn super vi.”

“Mi ne povas konsideri tion. Estas devo mia ke mi resendu lin al Polipolison. Li probable estas sekura, ĉar mi havas ne eĉ la plej etan ideon pri kiel trovi lin.”

Kerŝal pripensadis iom. “Alimondano ne povas sin kaŝi malantaŭ masko, almenaŭ ne je la Sirénanoj. Estas kvar da ni tie ĉi ĉe Fáno—Rolver, Ŭelibus, vi kaj mi. Se alia alimondano provos ekloĝigi sin la novaĵo ĉirkaŭiros al ni post mallonge.”

ip地址已设置保密
2008-6-21 8:15:03
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
4
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

“Kio se li iros al Zundáro?”

Kerŝal gestis ŝultroleve. “Mi dubas pri tio, ke li kuraĝos. Aliflanke—”

Kerŝal paŭzis, post noti ke Tisel subite ekmalatentis, turnis sin por sekvi lian rigardodirekton.

Viro en Arbar-Kobolda masko venis al ili pave marŝanta laŭ la esplanado. Kerŝal kuŝigis detenan manon sur la brakon de Tisel, sed Tisel ekpaŝis obstakli la vojon de l’ Arbara Koboldo, tenante preta lian prunteprenitan pafilon. “Hakso Anmark,” li kriis, “faru nenian movon, por ke mi ne mortigu vin. Vi arestiĝas.”

“Ĉu vi certas ke tiu ja estas Anmark?” demandis Kerŝal per zorga voĉo.

“Mi eltrovos,” diris Tisel. “Anmark, turniĝu for, etendu la manojn.”

La Arbara Koboldo staris rigida kun surprizo kaj nekompreno. Li movis preni sian zaĉínkon, ludis demandan arpeĝon, kaj kantis, “Kial vi molestas min, Luna Sfingo?”

Kerŝal ekpaŝis antaŭen kaj ludis plaĉigan frazon sur sia slóbo. “Mi timas ke okazas konfuzita misidentigo, Sér Arbara Koboldo. Sér Luna Sfingo serĉas alimondulon kiu portas Arbar-Koboldan maskon.”

La muziko de la Arbara Koboldo agaciĝis, kaj li subite interŝanĝis ludi sian stimícon. “Li asertas ke mi montras alimondecon? Li tuj pruvu sian aserton, aŭ li havos mian venĝon fronti.”

Kerŝal eke ĉirkaŭ-rigardis kun ĉagreniĝo al la grupego da homoj kiu amasiĝis, kaj fojon plu ekfrapis favorigan melodion. “Mi certas ke Sér Luna Sfingo—”

La Arbara Koboldo interrompis per fanfaronaĵo el tonoj skaranjíaj. “Lasu ke li aŭ primontri sian aserton aŭ prepari sin por ekfluado de sango.”

Tisel diris, “Nu bone, mi pruvos mian aserton.” Li paŝis antaŭen, ektenis la maskon de l’ Arbara Koboldo. “Lasu min vidi vian vizaĝon, tio pruvos vian identecon!”

La Arbara Koboldo risortis malantaŭen pro ŝoka miro. La homamaso ekspiris gape, poste okazis malbon-aŭguraj kordo-vibrado kaj blov-sonado el diversaj instrumentoj.

La Arbara Koboldo etendis manon al sia nuko, ektiris la ŝnuron de sia duelo-gongo, kaj per la alia mano ekprenis antaŭen sian cimitaron.

Kerŝal paŝis antaŭen, ludante la slóbon kun granda agaciĝo. Tisel, nun hontigita, moviĝis flanken, konscia pri la malbela sono de l’ homamaso.

Kerŝal kantis eksplikojn kaj pardonpetojn, la Arbara Koboldo respondis; Kerŝal parolis transŝultre al Tisel: “Ekkuru eskapi, aŭ vi murdiĝos! Rapidu!”

Tisel hezitis; la Arbara Koboldo levis la manon por flankenŝovi al Kerŝal. “Kuru!” kriis Kerŝal. “Al la oficejo de Ŭelibus, eniru kaj ŝlosu ĝin!”

Tisel ekkuris for. La Arbara Koboldo lin postsekvis kelkajn metrojn, poste frapegis piede la grundon, sendis post li aron da raŭkaj kaj insultaj sonegoj per man-klariono, dum la homamaso eligis malhonorigan kontraŭ-sonon per klakantaj hajmerkínoj.

Ne estis plua postkuro. Anstataŭ preni fuĝecon ĉe la interkomerca oficejo, Tisel turnis sin flanken kaj post zorga rigard-esploro pluiris al la kajo kie alligiĝis la domboato.

La horo ne estis malproksima je krespuko kiam li fine surboatiĝis. Tobi kaj Reks kaŭris sur la antaŭa ferdeko, ĉirkaŭitaj de la provizaĵoj kiujn ili tien alportis: fragmitaj korboj da fruktoj kaj cerealoj, bluaj vitraj botelegoj enhavantaj vinon, oleon kaj pike odoran arbosukon, tri junaj porkoj en vimeno-tiga kaĝo. Ili frakasis nuksojn inter la dentoj, forkraĉante la ŝelojn transflanke maren. Ili ekrigardis supren al Tisel, kaj ŝajne ili leviĝis stari kun nova malformaleco. Tobi grumblis ion subvoĉe; Reks subpremis mallaŭtan ridon.

Tisel kolere klakigis sian hajmerkínon. Li kantis, “Movu la boaton for de l’ marbordo; ĉi nokte ni restos ĉe Fáno.”

En la privateco de sia kajuto li deprenis la Lunan Sfingon, rigardadis per spegulo al siaj preskaŭ malfamilaraj vizaĝeroj. Li supren-tenis la Lunan Sfingon, ekzamenis la abomenitajn formerojn, la vilan grizan haŭton, la bluajn spikojn, la ridindajn puntajn klapojn. Apenaŭ digna mieno por la Konsulara Reprezentisto de la Hejmaj Planedoj. Kondiĉe, laŭ okaze, ke li daŭre tenos plu la postenon post Kromartin eklernos pri la venko de Anmark al sia libereco!

Tisel ĵetis sin en seĝon, fikse rigardadis malbonhumore en la spacon. Hodiaŭ li suferis serion da regresoj, sed li ankoraŭ ne venkiĝis; ne laŭ ajna mezuro. Morgaŭ li vizitos al Matieŭ Kerŝal; ili diskutos pri kiel plej bone eltrovi Anmarkon. Kiel Kerŝal jam primontris, alia alimondula establaĵo ne povas esti kamuflita; la identeco de Hakso Anmark baldaŭ fariĝos memevidenta. Ankaŭ, morgaŭ li devos akiri alian maskon. Nenio ekstrema aŭ memgloriga, sed masko kiu esprimas iomete da digneco kaj memrespekto. Ĉimomente unu el la sklavoj frapetis sur la pordan panelon, kaj Tisel haste altiris la malamitan Lunan Sfingon refoje por kovri sian kapon.


FRUE JE la sekva mateno, antaŭ ol la sunleviĝa krepusko foriris la ĉielon, la sklavoj juladis la domboaton ree al tiu sekcio de la kajo kiu apartiĝis por la uzado de alimonduloj. Nek Rolver, nek Ŭelibus nek Kerŝal jam alvenis kaj Tisel atendis senpacience. Horo pasis, kaj Ŭelibus venigis sian boaton al la kajo. Ne volante paroli al Ŭelibus, Tisel restis ene de sia kajuto.

Kelkajn momentojn poste la boato de Rolver same alflosis resti apud la kajo. Tra la fenestro Tisel vidis Rolveron, portanta sian kutiman Tarnan Birdon, grimpi supren al la kajo. Tie lin renkontis viro en flav-tufa Sablo-Tigra masko, kiu ludis sur sia gomapárdo formalan akompanaĵon al tiu mesaĝo, kia ajn ĝi estas, kiun li portis al Rolvero.

Rolver ŝajnis surprizita kaj konsternita. Post momenta pensado li manipulis sian propran gomapárdon, kaj dumkante indikis la boaton de Tisel. Poste, riverencante, li pluirigis sian vojon.

La viro en la Sablo-Tigra masko grimpis kun iom peza digneco al la flosa kajeto kaj frapetadis sur la pavezon de la domboato de Tisel.

Tisel prezentis sin. Siréna etiketo ne postulis ke li invitu ordinaran vizitanton surboatiĝi, do li simple ekfrapis demando-frazon sur sia zaĉínko.

La Sabla Tigro ludis sian gomapárdon kaj kantis, “Sunleviĝo super la haveno de Fáno kutime estas belega okazo; la ĉielo estas blanka kun koloroj flava kaj verda; kiam Miriélo leviĝas, la nebuloj tiel brulas kaj baraktas, kiel flamoj. Tiu kiu kantas akiras pli grandan ĝuon de tiu horo kiam la flosanta kadavro de alimondulo ne aperas por difekti la pejzaĝan serenecon.”

La zaĉínko de Tisel eligis konsterne surprizitan demando-sonon preskaŭ kun volo sia propra; la Sabla Tigro riverencis kun digneco. “La kantanto agnoskas pri nenia egalulo je liaj rezoluteco kaj dispozicio; malgraŭ tio, li ne ŝatus esti turmentita pro la burleskaĵoj de malplaĉigita fantomo. Li tial ordonis ke liaj sklavoj ligu ŝnuron al la maleono de la kadavro, kaj dum ni estis konversaciantaj ili ligis la kadavron al la pobo de via domboato. Vi volos administri tiujn ritojn, kiuj ajn necesas alimonde. Li kiu kantas deziras al vi bonan matenon kaj nun foriras.”

Tisel rapidis al la pobo de la domboato. Tie, preskaŭ nuda kaj senmaska, flosis la korpo de matura viro, flosigita per aero kaptita en lia pantalono.

Tisel studis la mortintan vizaĝon, kiu ŝajnis senkaraktera kaj malsprita—eble laŭ rekta konsekvenco de la maskoporta kutimo. La korpo aspektis esti el mezaj staturo kaj pezeco. La haroj estis senklase brunecaj, la figuro-partoj ŝveliĝis pro akvo. Estis nenia indiko pri kiel la viro mortis.

Tio ĉi devas esti Hakso Anmark, pensis Tisel. Kiu alia ĝi povus esti? Matieŭ Kerŝal? Kial ne? demandis Tisel al si mem maltrankvile. Rolver kaj Ŭelibus jam foriris elboaten kaj komencis prizorgi siajn aferojn. Li rigardis serĉe trans la havenon por lokigi la domboaton de Kerŝal, kaj trovis ĝin jam alligiĝanta ĉe la kajo. Eĉ dum li rigardis, Kerŝal saltis landen, portanta sian Kaverno-Strigan maskon.

Li ŝajnis esti en humoro abstrakta, ĉar li preterpasis la domboaton de Tisel sen levi la okulojn de sur la kajo.

Tisel turnis sin rigardi la kadavron. Anmark, tial, preter ajna dubo. Ĉu ne tri viroj deiris la domboatojn de Rolver, Ŭelibus, kaj Kerŝal, portantaj maskojn karakterizajn pri tiuj ĉi viroj? Memevidente, la kadavro de Anmark... La facila solvo rifuzis sidi kviete en la menso de Tisel. Kerŝal jam indikis ke alia alimondulo estus rapide identigita. Kiel alie povus Anmark subteni sin kvankam ke li... Tisel forpuŝis la penson flanken. La kadavro memevidente estis Anmark.

Tamen...

Tisel vokis venigi siajn sklavojn, donis ordonojn ke taŭga ujo estu portata al la kajo, ke la kadavro estu enmetata en ĝin, kaj portata al taŭga loko de morto-ripozo. La sklavoj montris nenian entuziasmon pri la tasko, kio devigis al Tisel ke li tondru forte, se ne lerte, sur la hajmerkíno por emfazi siajn ordonojn.

Li paŝadis laŭ la kajo, turnis sin laŭiri la esplanadon, pasis la oficejon de Korneli Ŭelibus kaj ekiris laŭ la plaĉa eta vojeto kondukanta al la surteriĝa kampo.

Kiam li alvenis, li tiam trovis ke Rolver ankoraŭ ne montris sin. Estra sklavo, levita je rango per flava kokardo sur lia nigra tola masko, demandis pri kiel eble li servu. Tisel informis ke li volis ekspedi mesaĝon al Polipoliso.

Estis nenia malfacilo en tio, deklaris la sklavo. Se Tisel surpaperigus sian mesaĝon en klaraj blok-formaj literoj ĝi estus tuj elsendota.

Tisel skribis:

Alimondulo troviĝis jam mortinta, eble Anmark. Aĝo 48-a, meza korpo-strukturo, brunaj haroj. Aliaj metodoj de identigo mankas. Atendas agnoskon kaj/aŭ instrukciojn.

Li adresis la mesaĝon al Kastel Kromartin ĉe Polipoliso kaj ĝin transdonis al la estro-sklavo. Momenton poste li aŭdis la karakterizan sputetan sonon de trans-kosma malŝarĝiĝo.

Horo pasis. Rolver ne aperigis sin. Tisel paŝadis malripoze tien kaj reen antaŭ la oficejo. Ne estis antaŭscieble, kiom longe li devus atendi; la tempopreno de transkosma transmisiado preter-prognozeble variadis. Foje la mesaĝo ektrairas en nuraj mikrosekundoj; foje ĝi vagas tra nekoneblaj regiojnoj dum horoj; kaj estis kelkaj aŭtentikigitaj ekzempleroj de mesaĝoj kiuj estis ricevitaj eĉ antaŭ ol ili transmisiiĝis.

Plua duonhoro pasis, kaj Rolver fine alvenis, portanta sian kutiman Tarnan Birdon. Koincide Tisel aŭdis la sibladon de mesaĝo envenanta.

ip地址已设置保密
2008-6-21 8:15:30
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
5
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

Rolver ŝajnis surprizita vidi Tiselon. “Kio elirigas vin tiom frue?”

Tisel eksplikis. “Koncernas pri la korpo kiun vi aranĝis sendi al mi ĉimatene. Mi komunikas kun miaj superuloj pri ĝi.”

Rolver levis la kapon kaj aŭskultis al la sono de la envenanta mesaĝo. “Ŝajne vi gajnas respondon. Decas ke mi prilaboru ĝin.”

“Kial ĝenu vin?” demandis Tisel. “Via sklavo ŝajnas efikeca.”

“Estas mia postena devo,” deklaris Rolver. “Mi respondecas pri la ĝusta transmisio kaj akcepto de ĉiuj kosmogramoj.”

“Mi venos kun vi,” diris Tisel. “Mi ĉiam volis vidi la funkciadon de tia ekipaĵo.”

“Mi timas ke tio estus ekster-kutima,” diris Rolver. Li iris al la pordo kiu kondukis al la interna ĉambro. “Mi havos vian mesaĝon post momento.”

Tisel protestis, sed Rolver ignoris lin kaj eniris la internan oficejon.

Kvin minutojn poste li reaperis, portanta etan flavan koverton. “Ne tre bona novaĵo,” li anoncis kun nekonvinka kondolenco.

Tisel malĝoje malfermis la koverton. La mesaĝo legiĝis:

Kadavro ne Anmark. Anmark havas nigrajn harojn. Kial vi ne ĉeestis surteriĝon? Serioza misfaro, treege malplaĉita. Revenu al Polipoliso kiel eble plej fru-oportune.

Kastel Kromartin

Tisel metis la mesaĝon en sian poŝon. “Flank-afere, ĉu mi rajtas pridemandi la koloron de viaj haroj?”

Rolver ludis surprizitan etan ruladon sur sia kívo. “Mi estas blonda. Kial vi demandas?”

“Nura scivolemo.”

Rolver ludis pluan frazon sur la kívo. “Nun mi komprenas. Kara kolego, kian supekteman naturon vi havas! Rigardu!” Li turnis sin kaj apartigis la faldojn de sia masko ĉe la nuko. Tisel vidis ke Rolver ja estis blonda.

“Ho, certe,” diris Tisel. “Flank-afere, ĉu vi havas alian maskon kiun vi povus prunti al mi? Mi naŭziĝas pro tiu ĉi Luna Sfingo.”

“Bedaŭrinde ne,” diris Rolver. “Sed vi bezonas nur eniri butikon de maskisto kaj fari elekton.”

“Jes, kompreneble,” diris Tisel. Li adiaŭis al Rolver kaj revenis laŭ la vojeto al Fáno. Pasante preter la oficejo de Ŭelibus li hezitis, poste turnis sin eniri. Hodiaŭ Ŭelibus portis mirigan kunmetaĵon el verdaj vitraj prismoj kaj arĝentaj bidoj, masko kiun Tisel neniam antaŭe vidis.

Ŭelibus renkontis lin garde per akompani sin sur la kívo. “Bonan matenon, Sér Luna Sfingo.”

“Mi ne prenos tro multe da via tempo,” diris Tisel “sed mi havas iom intiman demandon por meti al vi. Kiel koloras viaj haroj?”

Ŭelibus hezitis frakcion da sekundo, poste turnis sian dorson, levis la klapon de sia masko. Tisel vidis pezajn nigrajn buklojn. “Ĉu tio respondas al via demando?” demandis Ŭelibus.

“Tute,” diris Tisel. Li transiris la esplanadon, suriris la kajon kondukantan al la domboato de Kerŝal.

Kerŝal renkontis lin sen entuziasmo, kaj invitis lin surveni per rezigna gesto de la mano.

“Demandon mi volas diri,” diris Tisel: “kiel koloras viaj haroj?”

Kerŝal ridis bedaŭroplene. “Tiom malmulte kiom restas estas nigraj. Kial vi demandas?”

“Scivolemo.”

“Nu, nu,” diris Kerŝal kun nekutima rekteco. “Estas pli ol tio en la afero.”

Tisel, sentanta bezonon pri konsulo, agnoskis tiele. “Jene estas la situacio. Mortinta alimondulo troviĝis en la haveno ĉimatene. Liaj haroj estis brunaj. Mi ne tute certas, sed la ŝancoj estas—nu, mi kalkulu, jes—du el tri ke la haroj de Anmark estas nigraj.”

Kerŝal tiris je la kaprobarbo de sia Kaverno-Striga masko. “Kiel vi decidis pri ĉi tioma probablo?”

“La informo venis al mi pere de la manoj de Rolver. Li havas blondajn harojn. Se Anmark estus preninta al si la identecon de Rolver, li kompreneble estus ŝanĝinta la informon kiu venis al mi ĉimatene. Kaj vi kaj Ŭelibus agnoskas pri havi nigrajn harojn.”

“Hm,” diris Kerŝal. “Mi esploru pri ĉu mi sekvas vian raciigon. Vi kredas ke Hakso Anmark murdis aŭ Rolveron, Ŭelibuson aŭ min mem kaj prenis al si la identecon de la murdito. Ĉu jes?”

Tisel rigardis al li kun surprizo. “Vi mem emfazis ke Anmark ne povus starigi alian alimondan establaĵon sen montri sin! Ĉu vi ne memoras?”

“Ho jes, certe. Por daŭrigi. Rolver transdonis al vi mesaĝon dirantan ke Anmark estis malhela, kaj deklaris sin blonda.”

“Jes. Ĉu vi povas montri la veron de tiu ĉi? Mi signifas pri la malnova Rolver?”

“Ne,” diris Kerŝal malĝoje. “Mi vidis nek Rolveron nek Ŭelibuson sen iliaj maskoj.”

“Se Rolver ne estas Anmark,” Tisel pripensis laŭte, “se Anmark ja havas nigrajn harojn, vi kaj Ŭelibus ambaŭ kune suspektindas.”

“Tre interese,” diris Kerŝal. Li ekzamenis al Tisel singarde. “Tiel same, vi mem povas esti Anmark. El kia koloro estas viaj haroj?”

“Bruna,” diris Tisel abrupte. Li levis la grizan felon de la Luna-Sfinga masko ĉe la malantaŭo de sia kapo.

“Sed vi eble trompas min pri la enhavo de la mesaĝo.” Kerŝal argumentis.

“Mi ne faras,” diris Tisel lace. “Vi rajtas kontroli ĉe Rolver se vi volas.”

Kerŝal svingis nee la kapon. “Nenecese. Mi kredas vin. Sed plua afero; kio pri voĉo? Vi aŭdis ĉiujn el ni kaj antaŭe kaj poste ol tiam kiam Anmark alvenis. Ĉu ne en tio estas ajna indiko?”

“Ne. Mi tiom strebe atentas por aŭdi ajnan evidencon de ŝanĝiĝo ke vi ĉiuj sonas iom malsame. Kaj la maskoj dampas viajn voĉojn.”

Kerŝal tiris la kaprobarbon. “Mi vidas nenian tujan solvon al la problemo.” Li ridis kviete. “Ĉiaokaze, ĉu necesas? Antaŭ ol Anmark alvenis, estis Rolver, Ŭelibus, Kerŝal kaj Tisel. Nun—por ĉiu praktika celo—ankoraŭ estas Rolver, Ŭelibus, Kerŝal kaj Tisel. Kiu rajtas diri ke la nova membro ne eblas montri sin supera je sia antaŭulo?”

“Interesa penso,” agordis Tisel, “sed fakte estas ke mi havas personan intereson pri identigi Anmarkon. Mia kariero riskiĝas.”

“Mi vidas,” murmuris Kerŝal. “La situacio tial fariĝas afero privata inter vi kaj Anmark.”

“Vi ne helpos min?”

“Ne aktive. Jam penetris min la individuismo de Siréno. Mi pensas ke vi trovos ke Rolver kaj Ŭelibus respondos simile.” Li suspiris. “Ĉiuj el ni jam ĉeestis ĉi tie tro longe.”

Tisel staris profunde pensanta. Kerŝal atendis pacience dum momento, poste diris, “Ĉu vi havas pluajn demandojn?”

“Ne,” diris Tisel. “Nur favoraĵon mi petas.”

“Mi konsentos se mi eble povos.” Kerŝal respondis ĝentile.

“Donu al mi, aŭ pruntu al mi, unu el viaj sklavoj, dum unu aŭ eble du semajnoj.”

Kerŝal ludis eksklamon pri amuziĝo sur la gángo. “Mi apenaŭ ŝatas disiĝi de miaj sklavoj; ili konas min kaj miajn kutimojn—”

“Tiel frue kiam mi ekkapatos Anmarkon vi tuj regajnos lin.”

“Nu sufiĉe,” diris Kerŝal. Li skuis alvokon per sia hajmerkíno, kaj sklavo aperis. “Antoni,” kantis Kerŝal, “mi instruas vin iri kun Sér Tisel kaj servu lin dum mallonga tempo.”

La sklavo riverencis, sen plezuro.

Tisel prenis Antonion al sia domboato, kaj longe demandadis lin, notante certajn el la respondoj sur tabelo. Post tio li devigis al Antoni ke li diru nenion pri tio kio okazis, kaj sendis lin esti zorgata de Tobi kaj Reks. Li diris pluajn instrukciojn ke la domboato moviĝu for de la kajo kaj ke oni permesu suriron al neniu ĝis lia reveno.

Li ekiris refoje laŭ la vojo al la surteriĝa kampo, kaj trovis Rolveron ĉe ties lunĉo el spica fiŝoviando, distranĉita trunko-ŝelo de salato-arbo kaj bovlo da indiĝenaj riboj. Rolver klakigis ordonon sur la hajmerkíno, kaj sklavo ordigis manĝo-lokon por Tisel. “Kaj kiel antaŭeniras la enketoj?”

“Mi apenaŭ ŝatus deklari pri ajna progreso,” diris Tisel, “Ĉu mi rajtas kalkuli je vi pri helpo?”

Rolver ridis mallongan momenton. “Vi havas miajn bondezirojn.”

“Pli konkrete,” diris Tisel, “Mi volas prunti sklavon de vi. Dum tempo nedaŭra.”

Rolver paŭzis dum sia manĝado. “Por kio?”

“Mi preferas ne ekspliki,” diris Tisel. “Sed vi povas esti certa ke mi faras nenian sencelan peton.”

Sen gracieco Rolver alvokis sklavon kaj transordonis lin al la servado de Tisel.

Sur la revena vojo al la domboato, Tisel haltis ĉe la oficejo de Ŭelibus.

Ŭelibus rigardis supren de sia laboro. “Bonan posttagmezon, Sér Tisel.”

Tisel priparolis rekte la subjekton. “Sér Ŭelibus, ĉu vi pruntos al mi sklavon dum kelkaj tagoj?”

Ŭelibus hezitis, poste gestis ŝultroleve. “Kial ne?” Li klakigis sian hajmerkínon; sklavo aperis. “Ĉu li plaĉas? Aŭ ĉu vi preferus junan virinon?” Li ridis iom ofende, laŭ la opinio de Tisel.

“Li plene sufiĉos. Mi resendos lin post kelkaj tagoj.”

“Rapido ne necesas.” Ŭelibus faris facilan geston kaj retiris la atenton al sia laboro.

Tisel iris plue ĝis sia domboato, kie li aparte demandadis ambaŭ el siaj du novaj sklavoj kaj faris notojn sur sia tabelo.

Krepusko venis facile super la Titana Oceano. Tobi kaj Reks juladis la domboaton for de la kajo, eksteren trans la silke glataj akvoj. Tisel sidis sur la ferdeko aŭskultanta al la sono de molaj voĉoj, al la flirtado kaj tinklado de muzikaj instrumentoj. Lumoj de la flosantaj domboatoj briletis flave kaj pale akvomeleon-ruĝe. La landa bordo estis malhela; la noktuloj baldaŭ venos ŝtelire por kirle traserĉi forĵetaĵojn kaj rigardadi ĵaluze trans la akvon.

Post naŭ tagoj venos la Bonaventuro laŭ ĝia propra regula plano; Tisel havis siajn ordonojn ke li revenu al Polipoliso. Je naŭ tagoj poste, ĉu li povus antaŭe eltrovi pri Hakso Anmark?

Naŭo da tagoj ne estis multa tempo, pensis Tisel, sed tio povas eble esti sufiĉa.


DU TAGOJ pasis, kaj tri kaj kvar kaj kvin. Ĉiutage Tisel iris landen kaj almenaŭ unu foĵon ĉiutage vizitis al Rolver, Ŭelibus kaj Kerŝal.

Ĉiu reagis malsame al lia ĉeesto. Rolver estis sardona kaj agaciĝema; Ŭelibus formala kaj almenaŭ surface afabla; Kerŝal milda kaj miela, sed pompe malintima kaj senemocia je konversacio.

Tisel respondis egale milde al la severaj mokoj de Rolver, la ŝercemo de Ŭelibus, la sindeteno de Kerŝal. Kaj ĉiun tagon, reirinte al sia domboato li faris markojn sur sia tabelo.

La sesa, sepa kaj oka tagoj venis kaj pasis. Rolver, kun iom brute malĝentila rekteco, esploris pri tio ĉu Tisel volis aranĝi foriron en la Bonaventuro. Tisel konsideris, poste diris, “Jes, decas ke vi rezervu spacon por unu.”

“Reire al la mondo de vizaĝoj.” Rolver ektremblis. “Vizaĝoj! Ĉie la palaj, fiŝ-okulaj vizaĝoj. Buŝoj tiaj kiaj pulpo, nazoj malglataj kaj truohavaj; plataj, malrigidaj vizaĝoj. Mi malkredas ke mi povus toleri ĝin post vivadi ĉi tiel. Feliĉe vi jam ne fariĝis vera Sirénano.”

“Sed mi ne estas reironta,” diris Tisel.

“Mi pensis ke vi deziris ke mi rezervu pasaĝeran spacon.”

“Mi deziras. Por Hakso Anmark. Li estas reironta al Polipoliso en la ŝipa karcero.”

“Nu, nu,” diris Rolver. “Do vi jam eltrovis lin.”

“Kompreneble,” diris Tisel. “Ĉu ne ankaŭ vi?”

Rolver gestis ŝultroleve. “Li estas aŭ Ŭelibus aŭ Kerŝal, tiel estas plej proksime kiel mi povas konjekti. Tiom longe kiom li portos sian maskon kaj nomos sin aŭ Ŭelibus aŭ Kerŝal, ĝi signifos nenion al mi.”

“Ja signifas tre multe al mi,” diris Tisel. “Je kiu horo morgaŭe supreniros la gabaro?”

“Precize je dudek minutoj post la dek unua horo. Se Hakso Anmark planas iri, petu lin esti akurata.”

“Li estos ĉi tie,” diris Tisel.

Li faris sian kutiman viziton al Ŭelibus kaj Kerŝal, post tio reirante al sia domboato, metis tri finajn markojn sur sian tabelon.

La signoj estis tie ĉi, senkaŝaj kaj konvinkaj. Ne absolute preter­kontraŭigeblaj signoj, sed sufiĉe por meriti decidan movon. Li inspektis sian pafilon. Morgaŭ, la tago de decido. Li malvolas riski erarojn.

La suno leviĝis brile blanka, la ĉielo tiel kiel la interno de ŝelo de ostro; Miriélo leviĝis tra irizaj nebulecoj. Tobi kaj Reks juladis la domboaton al la kajon. La aliaj tri alimondulaj domboatoj flosis dorme sur la malrapidaj longegaj huloj.

Unu domboaton Tisel rigardis aparte, tiun kies posedanto Hakso Anmark murdis kaj ĵetis en la havenon. Tiu boato post nelonge moviĝis al la landan bordon, kaj Hakso Anmark mem staris sur la antaŭa ferdeko, portanta maskon kiun Tisel neniam antaŭe vidis; faraĵo el skarlataj plumoj, nigra vitro kaj spikaj verdaj haroj.

Tisel devis admiri lian aplombon. Lerta ruzo, lerte planita kaj ellaborita—sed difektita per neĉirkaŭebla malfacilo.

Anmark reiris internen. La domboato atingis la kajon. Sklavoj ĵetis transen la bolardo-ŝnurojn, mallevis la paŝ-tabulon. Tisel, lia pafilo preta en la poŝa klapo de lia robo, marŝis laŭ la kajo, iris surboaten. Li puŝis malferme la pordon de la salono. La viro ĉe la tablo levis sian ruĝan, nigran kaj verdan maskon kun surprizo.

Tisel diris, “Anmark, bonvolu ne disputi aŭ fari ajnan—”

Io malmola kaj peza faligis lin de malantaŭe; li ĵetiĝis al la plankon, lia pafilo estis tordita eksperte for.

Malantaŭ li la hajmerkíno klakadis; voĉo kantis, “Ligu la brakojn de la fuŝa stultulo.”

La viro sidanta ĉe la tablo levis sin al la piedoj, demetis la ruĝan, nigran kaj verdan maskon por montri la nigran tolon de sklavo. Tisel turnis torde la kapon. Super li staris Hakso Anmark, portanta maskon kiun Tisel rekonis per titolo Malsovaĝigisto de Drakoj, farita el nigra metalo, kun tranĉila nazo, ingujaj palpebroj kaj tri krestoj etendiĝantaj malantaŭen super la kapsupro.

La esprimo de la masko estis nelegebla, sed la voĉo de Anmark estis triumfa. “Mi kaptis vin tre facile.”

“Tiel vi faris,” diris Tisel. La sklavo finis kunligi liajn pojnojn. Klakado de la hajmerkíno de Anmark sendis lin for. “Stariĝu surpiede,” diris Anmark. “Sidiĝu en tiu seĝo.”

“Por kio vi atendas?” demandis Tisel.

“Du el niaj kunuloj ankoraŭ restas for sur la akvo. Ni ne bezonos ilin por tio, kion mi havas planita.”

“Kio estas?”

“Vi lernos post nelonge,” diris Anmark. “Ni havas horon aŭ iomete plu por atendadi.”

Tisel testis siajn ligaĵojn. Ili estis preterdube sekuraj.

Anmark sidigis sin. “Kiel vi fiksis suspektindon al mi? Mi agnoskas pri scivolemo... Nu, do,” li mokis dum Tisel sidis silente. “Ĉu vi ne rekonas ke mi jam venkis vin? Ne kaŭzu al vi mem eĉ plusajn malfacilojn.”

Tisel gestis ŝultroleve. “Mi operaciis laŭ baza principo. Viro povas maski sian vizaĝon, sed li ne povas maski sian personecon.”

“Ho,” diris Anmark. “Interese. Diru plu.”

“Mi prunte prenis sklavon de vi kaj de la aliaj du alimonduloj, kaj mi demandadis ilin zorge. Kiajn maskojn portis iliaj estroj dum la monato antaŭ ol via alveno? Mi aranĝis tabelon kaj notis iliajn respondojn. Rolver portis la Tarnan Birdon ĉirkaŭ okdek procento da la tempo, la restantaj dudek procentoj estante dividitaj inter Sofista Abstraktismo kaj la Nigra Kompleksaĵo. Ŭelibus havis guston por la herooj de la Ciklo Kán-Dáĉ. Li portis la Ĉalekúnon, la Princon Sentiman, la Sivájnon plejparte de la tempo: ses tagojn el ok. La aliajn du tagojn li portis sian Sudan Venton aŭ sian Gajan Kunulon. Kerŝal, pli konservativa, preferis la Kavernan Strigon, la Vaganton Interstelan, kaj du aŭ tri aliajn maskojn kiujn li portis je variaj intertempoj.

“Kiel mi diris, mi akiris tiun ĉi informon pere de eble ĝia plej ĝusta fonto, la sklavoj. Mia sekva paŝo estis daŭre observadi ĉiujn tri. Ĉiutage mi notis pri tio kiujn maskojn vi portis kaj komparis tion kontraŭ la tabelo. Rolver portis sian Tarnan Birdon ses fojojn, sian Nigran Kompleksaĵon du fojojn. Kerŝal portis sian Kavernan Strigon kvin fojojn, sian Vaganton Interstelan unu fojon, sian Kvincúkson unu fojon kaj sian maskon Idealo pri l’ Perfekto unu fojon. Ŭelibus portis la Smeraldan Monton du fojojn, la Trioblan Fenikson tri fojojn, la Princon Sentiman unu fojon kaj la Ŝarkan Dion du fojojn.”

Anmark kapjesis pensoplene. “Mi vidas mian eraron. Mi elektis inter la maskoj de Ŭelibus, sed laŭ mia propra gusto—kaj kiel vi elmontris, mi indikis min mem. Sed nur al vi.” Li leviĝis kaj iris al la fenestro. “Kerŝal kaj Rolver nun venas landen; ili baldaŭ preterpasos kaj iros prizorgi siajn aferojn—tamen mi dubas ke ili interrompus en ajna kazo; ili ambaŭ jam fariĝis bonaj Sirénanoj.”

Tisel atendis en silento. Dek minutoj pasis. Poste Anmark etendis manon al breto kaj prenis tranĉilon. Li rigardis al Tisel. “Stariĝu.”

Tisel levis sin malrapide stari. Anmark alvenis de flanko, etendis manon, levis la Lunan Sfingon de sur la kapon de Tisel. Tisel suspiregis kaj faris vanan provon kapti ĝin. Tro malfrue; lia vizaĝo malkovriĝis kaj restis nuda.

Anmark turnis sin for, demetis sian propran maskon, surmetis la Lunan Sfingon. Li frapis vokon sur sia hajmerkíno. Du sklavoj eniris, ekhaltis pro ŝoko ekvidante Tiselon.

Anmark ludis rapidan klak-klakon, kantis, “Portu tiun ĉi viron supren al la kajo.”

“Anmark!” kriis Tisel. “Mi senmaskas!”

La sklavoj ekkaptis lin spite malgraŭ la konsternegaj baraktoj de Tisel, irigis lin eksteren sur la kajeto, laŭ la flosa tabulo kaj supren al la ĉefa kajo.

Anmark fiksis ŝnuron ĉirkaŭ lia kolo. Li diris, “Vi nun estas Hakso Anmark, kaj mi estas Edŭer Tisel. Ŭelibus jam mortis, vi baldaŭ mortos. Mi povas plenumi vian laboron sen malfacilo. Mi ludos muzikajn instrumentojn kiel noktulo kaj kantos kiel korvo. Mi portos la Lunan Sfingon ĝis ĝi elputriĝos kaj poste mi akiros alian. La raporto sendiĝos al Polipoliso, ke Hakso Anmark mortis. Ĉio estos serena.”

Tisel apenaŭ aŭdis. “Vi ne rajtas fari tion ĉi,” li flustris. “Mia masko, mia vizaĝo...” Granda virino en blua kaj rozkolora flora masko paŝadis tien laŭ la kajo. Ŝi ekvidis Tiselon kaj eligis akre penetran kriegon, ĵetis sin sterne sur la kajon.

“Venu kune,” diris Anmark ĝoje. Li ektiregis je la ŝnuro, kaj tiel tiradis Tiselon laŭ la kajo. Viro en Kapitano Pirato supreniranta de sia domboato staris rigida pro miro.

Anmark ludis la zaĉínkon kaj kantis, “Jen vidu la fifaman krimulon Hakso Anmark. Tra tute de la eksteraj mondoj lia nomo malhonoriĝas; nun li kaptiĝis kaj forkondukiĝas en ĉagrenego al sia morto. Jen vidu al Hakso Anmark!”

Ili turniĝis suriri la esplanadon. Infano kriegis pro timo; viro vokis raŭke. Tisel stumblis; larmoj gutadis akvofale de siaj okuloj; li povis vidi nur malordajn formaĵojn kaj kolorojn. La voĉo de Anmark sonoradis riĉe: “Ĉiu vidu, jen la krimulo de la alimondoj, Hakso Anmark! Alvenu observi lian ekzekutiĝon!” sklavan tolon...”

Anmark kantis kun festa ĝojo, “En malhonoro li vivis, en senmaska malhonoro li mortas.”

Arbara Kobolodo ekstaris antaŭ Anmark. “Luna Sfingo, ni renkontiĝas fojon plu.”

Anmark kantis. “Staru flanke, amiko Koboldo; mi devas ekzekuti tiun ĉi krimulon. En malhonoro li vivis, en malhonoro li mortas!”

Homamaso jam formiĝis ĉirkaŭ la grupo; maskoj alrigardis kun malhele fascina ekscitiĝo al Tisel.

La Arbara Koboldo ektiris la ŝnuron for de la mano de Anmark, ĵetis ĝin grunden. La homamaso muĝis. Voĉoj kriis, “Nenia duelo, nenia duelo! Ekzekutu la monstron!”

Tolo ĵetiĝis super la kapon de Tisel. Tisel atendis la tranĉilan ekstabon. Sed anstataŭ tio liaj ŝnuroj tranĉiĝis. Haste li ĝustigis la tolon, kaŝante sian vizaĝon, elrigardante tra la faldoj.

Kvar viroj forte tenis al Hakso Anmark. La Arbara Koboldo alfrontis lin, ludante la skaranjíon. “Semajnon antaŭe vi etendis brakon por demeti al mi la maskon; vi nun atingis vian perversan celon!”

“Sed li estas krimulo,” kriis Anmark. “Li estas time ĉiekonata, fifama!”

“Kioj estas tiuj ĉi misfaroj?” kantis la Arbara Koboldo.

“Li murdis, fitrompis, rabis, vendis infanojn en sklavecon; li faris—”

La Arbara Koboldo haltigis lin. “Viaj religiaj diferencoj neniel gravas. Ni povas atesti tamen pri viaj nunaj krimoj!”

La pruntisto ekpaŝis antaŭen. Li kantis sovaĝe, “Tiu ĉi insolenta Luna Sfingo antaŭ naŭ tagoj provis preni al si mian plej bonan rajdo-beston!”

Alia viro puŝis sin proksimen. Li portis la Universalan Spertulon, kaj kantis, “Mi estas Majstra Maskisto; mi rekonas tiun ĉi Luna-Sfingan alimondulon! Nur antaŭ nelonge li eniris mian butikon kaj priridis mian lertecon. Li meritas morton!”

“Morton al la alimonda monstro!” kriis la homamaso. Ondo da viroj ekiris antaŭen. Ŝtalaj glavoj leviĝis kaj falis, la afero finiĝis.

Tisel rigardis, malkapabla movi. La Arbara Koboldo alproksimiĝis, kaj ludante la stimícon kantis severe, “Pri vi ni sentas domaĝon, sed ankaŭ malhonoron. Vera viro neniam suferus tiajn maldignojn!”

Tisel prenis prufundan enspiron. Li etendis al sia zono kaj prenis sian zaĉínkon. Li kantis, “Mia amiko, vi mistraktas min! Ĉu vi ne povas aprezi veran kuraĝon? Ĉu vi preferus morti batale aŭ marŝi senmaske laŭ la esplanado?”

La Arbara Koboldo kantis, “Eblas nur unu respondo. Unue mi mortos batale; mi neniel tolerus tian ĉagrenon.”

Tisel kantis, “Mi havis ĝuste tian elekton. Mi estis pova aŭ batali kun la manoj ligitaj, kaj tiel morti—aŭ mi povus suferi ĉagrenegon, kaj pere de tiu ĉi ĉagreno konkeri mian malamikon. Vi agnoskas ke al vi mankas sufiĉe da straĥo por plenumi tian ĉi faron. Mi tiel pruvis min heroo de l’ bravo! Mi demandas, ĉiu iu ajn tie ĉi havas kuraĝon sufifĉan por fari tion kion mi faris?”

“Kuraĝo?” demandis la Arbara Koboldo. “Mi timas nenion, eĉ ne ĝismorte kaj eĉ ne aferojn preter tio per la manoj de la noktuloj!”

“Do respondu.”

La Arbara Koboldo ekpaŝis malantaŭen. Li ludis sur sian duoblan kamantílon. “Braveco vera, se tiel ja estis viaj motivoj.”

La luisto frapis serion da molaj gomapárdaj kordoj kaj kantis. “Nenia viro inter ni riskus fari tion kion faris tiu ĉi senmaska viro.”

La homamaso murmuris aprobon.

La maskisto alproksimiĝis al Tisel, kompleze frotanta sian duoblan kamantílon. “Mi preĝas, Lordo Heroo, alpaŝu en mian butikon proksiman, interŝanĝu tiun ĉi fian tolaĉon kontraŭ masko taŭga al la via kvalito.”

Alia maskisto kantis. “Antaŭ ol vi elektos, Lordo Heroo, ekzamenu miajn belegajn kreaĵojn!”

Viro en masko Brila Ĉiel-birdo alproksimiĝis al Tisel riverence. “Mi nur ĵus finis luksegan domboaton; deksep jarojn da laborego elspeziĝis je ĝia fabrikado. Donu al mi la bonan fortunon de viaj akcepto kaj uzado je tiu ĉi bele luksa boato; surboataj, atende je via servado estas atentaj sklavoj kaj plaĉaj belvirinoj; jam estas sufiĉe da vino enstokita kaj molaj silkaj tapiŝoj sur la ferdekoj.”

“Dankon,” diris Tisel, frapante la zaĉínkon kun vigleco kaj memfido.

“Mi akceptas kun plezuro. Sed unue la maskon.”

La maskisto faris demandan ruladon sur la gomapárdo. “Ĉu la Lordo Heroo konsiderus Marodrakan Konkeriston suba de sia digneco?”

“Neniel tio,” diris Tisel. “Mi konsideras ĝin taŭga kaj akceptinda. Ni iru nun por ekzameni ĝin.”


~ fintradukita ~

~ sed ankoraŭ kontrolinda ~

ip地址已设置保密
2008-6-21 8:16:01

 5   5   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.57813 秒, 4 次数据查询