dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 向世界语朋友推荐国外好文章,题材不拘,文体不拘
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语应用区精华文章阅读 Elitaj legaĵoj → Himno

您是本帖的第 4427 个阅读者
树形 打印
标题:
Himno
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
11
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

Ĉapitro Dek unu

Mi estas. Mi pensas. Mi volas.

Miaj manoj...mia spirito...mia ĉielo...mia arbaro...ĉi tiu tero de mi....

Kion pli mi devas diri? Tiuj estas miaj vortoj. Ĉi tio estas la respondo.

Mi staras ĉi tien je la pinto de la monto. Mi levas mia kapo kaj sternas miajn brakojn. Ĉi tiu, mia korpo kaj mia spirito, ĉi tiu estas la fino de la serĉo. Mi deziri koni la signifo de la aĵoj. Mi estas la signifo. Mi deziri trovi la kialo por ekzisti. Mi ne bezonas kialo por ekzisti, nek sankcia vorto sur mia ekzistado. Mi estas la kialo kaj mi estas la sankcio.

Estas miaj okuloj kiu rigardas, kaj la rigardado de miaj okuloj donas belecon al la tero. Estas miaj oreloj kiu aŭskultas, kaj la aŭskultado de miaj oreloj donas ĝia kanto al la mondo. Estas mia menso kiu pensas, kaj la juĝo de mia menso estas la nura serĉlumo kiu povas trovi la vero. Estas mia volo kiu elektas, kaj la elekto de mia volo estas la nura edikto kiu mi devas respekti.

Multaj vortoj estas donitaj al mi, kaj iu estas saĝa, kaj iu estas malvera, sed nur tri estas sankta: “Mi volas ĝin!”

Ĉiun ŝoseon kiun mi prenos, la gvidanta stelo estas en mi; la gvidanta stelo kaj la kompasapinglo kiu montras la vojon. Ili montras nur al unu direkton. Ili montras al mi.

Mi ne scias se ĉi tio tero en kiu mi staras estas la universa kerno aŭ se ĝi estas nur polva makuleto perdita je la eterneco. Mi ne scias kaj tio ne gravas al mi. Ĉar mi scias kian ĝojon eblas min sur la tero. Kaj mia ĝojo ne bezonas pli altan celon por ĝin pravigi. Mia ĝojo ne estas la ilo de iu ajn celo. Ĝi estas la celo. Ĝia propra celo. Ĝia propra intenco.

Nek estas mi la ilo de la celo kiu aliaj homoj deziros atingi. Mi ne estas laborilo por iliaj uzo. Mi ne estas servisto por iliaj bezonoj. Mi ne estas bandaĝo por iliaj vundoj. Mi ne estas ofero por iliaj altaroj.

Mi estas homo. Mi, ĉi tiu miraklo, estas mia por posedi kaj mia por konservi, kaj mia por gardi kaj mia por uzi, kaj mia por antaŭ ĝin genui!

Mi ŝuldas neniun al miaj fratoj, nek mi kolektas ŝuldoj de ili. Mi ne demandas iu ajn vivi por mi, nek mi vivas por iu ajn. Mi avidas nenies animo, nek mia animo estas iliaj por avidi.

Mi estas nek malamiko nek amiko de miaj fratoj, krom tial kial ili ĉiu meritas de mi. Kaj por gajni mian amon, miaj fratoj devas fari pli ol ĵus naskiĝi. Mi ne koncedas mian amon senkiale, nek al iu ajn preterpasanto kiu deziras pretendi ĝin. Mi honoras homojn kun mia amo. Sed honoro estas aĵo kiu oni devas gajni.

Mi elektos amikoj inter la homoj, sed nek sklavoj nek mastroj. Kaj mi elektos nur tia kiu plaĉas min, kaj ili mi amos kaj respektos, sed nek ordoni nek obei. Kaj ni kunigis niajn manojn kiam ni volos, aŭ marŝi sole kiam ni tiel deziros. Ĉar je la templo de lia spirito, ĉiu homo estas sola. Ĉiu homo konservu siajn templon sentuŝa kaj senprofana. Tiam lasu ilin kunigi manojn kun la aliajn se ili deziras, sed nur post ĉi tiu sankta sojlo.

Ĉar oni neniam devas paroli la vorton “Ni”, krom nur per onia elekto kaj kiel dua penso. Ĉi tiu vorto neniam devas lokigi unue en la homara animo, alie, ĝi fariĝas monstro, la radiko de ĉiu la malbonoj sur la tero, la radiko de la torturo de homoj por homoj, kaj nedirebla mensogo.

La vorto “Ni” estas kvazaŭ kalko ŝutita super homoj, kiu fiksiĝas kaj malmoliĝas ŝtone, kaj pistas ĉion malsupre de ĝi, kaj blanko kaj nigro egale perdiĝas sub la grizo de ĝi. Estas vorto per kiu la diboĉuloj ŝtelas la bonkvalitecon el la bonuloj, per kiu la malfortuloj ŝtelas la forteco el la forta, per kiu la stultuloj ŝtelas la saĝon el la saĝuloj.

Kio estas mia ĝojo se ĉiu manoj, eĉ la malpura povas atingi ĝin? Kio estas mia saĝo, se eĉ stultuloj povas ordoni min? Kio estas mia libereco, se ĉiu kreito, eĉ la fuŝaĵuloj kaj la senpovuloj, estas mia mastro? Kio estas mia vivo, se mi devas riverenci, konsenti, kaj obei?

Sed mi estas finita kun ĉi tiu korupta kredo.

Mi estas finita kun la monstro de “Ni,” la vorto de servuto, rabo, mizero, malvereco kaj honto.

Kaj nun mi vidas la vizaĝo de dio, kaj mi levas ĉi tio dio super la tero, ĉi tiu dio kiu homoj serĉadas de kiam homo ekzistiĝis, ĉi tiu dio kiu koncedos ilin ĝojo kaj paco kaj fiereco.

Ĉi tiu dio, ĉi tiu unu vorto:

“Mi.”

ip地址已设置保密
2009-2-13 12:03:19
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
12
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

Ĉapitro Dek Du

Estis kiam mi legis la unua libro ke mi trovis je mia domo kiam mi rigardis la vorto “Mi.” Kaj kiam mi komprenis tiun vorton, la libro falis el miaj manoj, kaj mi larmis, mi kiu neniam antaŭe konis larmoj. Mi larmis de libereco kaj de kompato por ĉiu la homaro.

Mi komprenis la benita aĵo kiu mi antaŭe nomis mia malbeno. Mi komprenis kial la plej bonaĵo en mi estis miaj pekoj kaj malobeoj; kaj kial mi neniam sentis kulpo pro mia pekoj. Mi komprenis ke jarcentoj da ĉenoj kaj vipoj ne mortigos la spirito de homaro nek la senco de vero en si.

Mi legis librojn dum multaj tagoj. Tiam mi vokis la Oroulino, kaj mi diris al ŝi tiu kiu mi legis kaj kiu mi lernis. Min ŝi rigardis kaj la unuaj vortoj kiu ŝi parolis estis:

“Mi vin amas.”

Tiam mi diris:

Karulino, ne ĝustas por homoj esti sen nomoj. Estis foje kiam ĉiu homo havis propran nomon por distingi sin el ĉiu alia homo. Ni elektos niajn nomojn. Mi legis pri viro kiu vivis antaŭ multaj jaroj, kaj el ĉiu la nomoj je ĉi tiuj libroj, lia estis la nura kiu mi deziras porti. Li prenis la fajron el la dioj kaj alportis ĝin al homoj, kaj li instruis homojn esti dioj. Kaj li suferis pro lia faro kiel ĉiu la alportanto de lumo devas suferi. Lia nomo estis Prometeo.”

“Ĝi estos via nomo,” diris la Oroulino.

“Kaj mi legis pri diino,” mi diris, “kiu estis la patrino de la tero kaj de ĉiu la dioj. Ŝia nomo estis Gaea. Ĉi tiu estu via nomo, mia Oroulino, ĉar vi estos la patrino de nova speco da dioj.”

“Ĝi estos mia nomo,” diris la Oroulino

Nun ni antaŭe rigardas. Mia estonteco estas klara antaŭ mi. La sanktulo je la brulstalko rigardis la estontecon kiam li elektis min kiel lia heredanto, kiel la heredanto de ĉiu la sanktulo kiu venis antaŭ lin kaj kiu mortis pro la sama kaŭzo, pro la sama vorto, ne gravas kiu nomo ili donis al ilia kaŭzo kaj ilia vero.

Mi loĝos ĉi tien, je mia propra domo. Mi prenos la manĝaĵon el la grundo per la laborego de miaj propraj manoj. Mi lernos multaj sekretoj el miaj libroj. Tra la venontaj jaroj, mi rekonstruos la faritaĵoj de la estinteco, kaj malfermos la vojo por ilin pli detale alporti, la faritaĵoj kiu estas malfermita al mi, sed fermita ĉiam al niaj fratoj, ĉar iliaj mensoj estas katenitaj al la plej malforta kaj obtuza inter ili.

Mi lernis ke la forto el la ĉielo estis konata por homoj antaŭ multaj tempo; ili nomis ĝin Elektro. Ĝi estis la potenco kiu movis iliaj plej grandaj eltrovoj. Ĝi lumigis ĉi tiun domon kun lumo kiu venis el ĉi tiu vitraj globoj je la muroj. Mi trovis la motoron kiu realigis ĉi tiun lumon. Mi lernos kiel ĝin ripari kaj kiel ĝin refunkciigi. Mi lernos kiel uzi ĉi tiujn dratojn kiu portas ĉi tiun potenco. Tiam mi konstruos barieron el dratoj ĉirkaŭ mia domo, kaj tra la irejo kiu kondukas al mia domo; bariero malpeza kiel araneaĵo, plej netransirebla ol muro el granito; bariero kiu mia fratoj neniam povos transiri. Ĉar ili havas nenio kun kiu ili povas min batali, krom la bruta forteco de siaj nombroj. Mi havas mian menson.

Tiam ĉi tie, je ĉi tiu montpinto, kun la mondo malsuper ni kaj nenio super krom la suno, mi vivos mian propran veron. Gaea estas graveda kun mia ido. Ĝi estos instruita pri diri “Mi” kaj pri esti fiera de ĝin. Ĝi estos instruita por marŝi rekte en siaj propraj piedoj. Li estos instruita respektegon por sia propra spirito.

Kiam mi legos ĉiujn la librojn kaj lernos la novan manieron, kiam mia novan domon estos preta kaj mia grundo kultivitaj, mi ŝtelis tagon, dum la lasta fojo, en la blasfema Urbego de mia naskiĝo. Mi vokis al mia amiko kiu havas nenio nomo krom Internacio 4-8818, kaj al tiuj kiel li, Fraterneco 2-5503, kiu ploras senkiale, kaj Solidareco 9-6347 kiu krias helpon nokte, kaj iu ajn aliaj. Mi vokos al mi ĉiun la viroj kaj inoj kies spirito ne estas mortigita inter sin kaj kiu suferas sub la jugo de iliaj fratoj. Ili sekvos min kaj mi kondukos ilin al mia fortreso. Kaj tie, en ĉi tiu Nemapita sovaĝejo, mi kaj ili, miaj elektotaj amikoj, miaj samkonstruanoj, verkos la unuan ĉapitron de la nova homa historio.

Ĉi tiuj estas la lastaj aĵoj antaŭ mi. Kaj kiam mi staras ĉi tien, je la pordo de gloro, mi rigardas malantaŭe por la lasta fojo. Mi rigardas la homaran historion, kiu mi lernas el libroj, kaj mi miras. Estis longa historio, kaj la spirito kiu ĝin movas estis la spirito de la homara libereco. Sed kio estas libereco? Libereco el kio? Nenio povas preni libereco el homo krom aliaj homoj. Por esti libera, homo devas esti libera el iliaj fratoj. Tio estas libereco. Tio kaj nenio alie.

Unufoje, homo estis sklavigita de la dioj. Sed li rompis la ĉenojn. Tiam li estis sklavigita de la reĝoj. Sed li rompis la ĉenoj. Li estis sklavigita de la naskiĝo, de la familio, de la gento. Sed li rompis la ĉenoj. Li deklaris al ĉiu liaj fratoj ke homo havas rajtoj kiu nek dio nek reĝo nek aliaj homoj povas el li preni, ne gravas iliajn nombrojn, ĉar lia estas la rajto de homo, kaj ne ekzistas rajtojn sur la tero super la sia. Kaj li staris je la sojlo de libereco pro kiu la sango de la jarcentoj antaŭ lin estis disverŝita.

Sed tiam li cedis ĉio kiu li gajnis, kaj falis plej malsupre ol lia sovaĝa komenco.

Kio okazis? Kiu katastrofo prenis la racio el la homoj? Kiu vipo vipfrapis ĝin genuigante en honto kaj rezignemo? La adorado de la vorto “Ni.”

Kiam homo akceptis tiu adorado, la strukturo el la jarcentoj disfalis ĉirkaŭ ilin, la strukturo kies ĉiu trabo venis el la penso de iu unu homo, ĉiu en sia tago tra la epokoj, el la profundeco de iu unu sprito, tiel kiel spirito ekzistis pro si mem. Tiuj homoj travivis – tiuj avida por obei, avida por vivi por la alia, ĉar ili ne havas alie por ili pravigi – tiuj homoj ne povis kontinui, nek konservi tiun kiun ili ricevis. Tiel ĉiu penso, ĉiu scienco, ĉiu saĝo pereis sur la tero. Tiel homoj – homoj kiu havas nenio por oferi krom iliaj grandaj nombroj – perdis iliajn ŝtalajn turojn, iliajn flugantajn ŝipojn, ilaj potencajn dratojn, ĉiu la aĵoj kiuj ili ne kreis kaj neniam povis konservi. Eble, poste, iom homoj naskiĝis kun la menso kaj la kuraĝo por reakiri ĉi tiujn aĵojn kiu estis perditaj; eble tiuj homoj venis antaŭ la Konsilantaro de Scienculoj. Ili respondis kiel mi estis respondita – kaj por la samaj kialoj.

Sed mi tamen miras kiel tio eblis, dum tiuj sengraciaj jaroj da transiro, antaŭ multaj jaro, homoj ne vidis kie ili iris, kaj daŭrigis, blinde kaj senkuraĝe, al ilia destino. Mi miras, ĉar estas malfacila por mi gravediĝi kiel homoj kiuj konis la vorto “Mi,” povis ĝin forlasi nesciante tiu kiu ili perdis. Sed tiu estis la historio, ĉar mi ja vivis en la Urbego de la damnitaj, kaj mi konas la terurego kiu homo permesis esti alportitia sur ilin.

Eble, je tiuj tagoj, estis iu inter la homoj, iu kun klara vido kaj pura animo, kiu rifuzis rezigni tiun vorton. Kia agonio devis esti ilia antaŭ tio kiu li antaŭvidis kaj ne povis haltigi! Eble ili kriis protestante kaj avertante. Sed homoj ne ilin atentis. Kaj ili, tiuj malmultaj, batalis senesperan batalon, kaj ili pereis kun iliaj flagoj makulitaj kun iliaj propra sango. Kaj ili elektis perei, ĉar ili sciis. Al ili, mi sendas mian saluton tra la jarcentoj, kaj mia kompato.

Ilia estas la flago je mia mano. Kaj mi deziras ke mi havas la povo por lin diri ke la malespero de iliaj koroj ne estas fina, kaj ke ilia nokto ne estis senespera. Ĉar la batalo ke ili perdis neniam povas esti perdita. Ĉar tio kiu ili mortis por savi neniam povas perei. Tra ĉiu la mallumo, tra ĉiu la honto el kiu homoj estas kapablaj, la homa spirito restas surtere. Ĝi povas dormi, sed ĝi vekos. Ĝi povas porti ĉenoj, sed ĝi trarompis. Kaj homo daŭrigos. Homo, ne homoj.

Ĉi tie, je ĉi tiu monto, mi kaj miaj gefiloj kaj miaj elektitaj geamikoj konstruos nia nova lando kaj nia fuorto. Kaj ĝi iĝos kvazaŭ la tera koro, unue perdita kaj kaŝita, sed batante, batante pli laŭte tage. Kaj la vortoj atingis ĉiuj la anguloj sur la tero. Kaj la ŝoseoj de la mondo iĝos kvazaŭ vejnoj kiu portis la plej bonaj el la monda sango al mia sojlo. Kaj ĉiuj miaj fratoj, kaj la Konsilantaroj de miaj fratoj, aŭdos pri ĝi, sed ili estos senpova kontraŭ mi. Kaj la tago venos kiam mi rompos la ĉenoj de la tero, kaj fordetrui la urbegoj de la ensklavitaj, kaj mia hejmo estos la ĉefurbo de mondo en kiu ĉiu homo esto libera por ekzisti pro si mem.

Pro la veno de tiu tago mi batalos, mi kaj miaj gefiloj kaj miaj elektitaj geamikoj. Pro la libereco de la Homaro. Pro ĝiaj rajtoj. Pro sia honoro.

Kaj ĉi tie, super la pordoj de mia fuorto, mi tranĉis sur ŝtono tiu vorto kiu estos mia gvidmarkilo kaj mia flago. Tiu vorto kiu ne povas morti, se ni ĉiu pereas en batalo. Tiu vorto kiu ne povas morti je ĉi tiu tero, ĉar ĝi estas la koro de ĝi kaj la signifo kaj la gloro.

La sakra vorto:

EGOO

ip地址已设置保密
2009-2-13 12:03:52

 12   2   2/2页   首页   1   2    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.25000 秒, 4 次数据查询