dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 向世界语朋友推荐国外好文章,题材不拘,文体不拘
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语应用区精华文章阅读 Elitaj legaĵoj → Oni ne pafas en Jamburg

您是本帖的第 7881 个阅读者
树形 打印
标题:
Oni ne pafas en Jamburg
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
11
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

CHAPITRO X

Afanasij Matvejevich vundis la kolon kaj la dekstran vangon, forskrapante grizajn harstumpojn de sur la sulkoza vizagho. Certe, lampo en la banchambro estas krochita nekonvene, dekstre de spegulo, sed ne ghi estis la kauzo. Certe, razklingo estis fresha, akrega, sed ne ghi... Simple — ghis nun tremis la manoj post la hieraua saunado kun Udalov. Ehh, Aljoshka, senkora vi estas frukto, speciale drinkigas min, la oldulachon, chiam ghis porkida jelpado, — pensis li, gluante plastropecetojn sur la freshajn vundojn.

Li tute ne memoris, kiu kaj kiam venigis lin hejmen hierau. Vershajne, Arkasha — tio estis lia konstanta devo. Ljuba, la ekdemilita vivokunulino, tre malkontentis hodiau matene, hontigis, mokis la nenion memorantan kaj apenau ion komprenantan Afanasij Matvejevich. Dank'al dio, familio de la filo Konstantin ne venis hierau vespere, do vidis lian belstaton nur Ljuba. Jen — fidela, komprenema edzino! Mokis-mokis, sed du botelojn da biero tiris shi el fridujo por ke.li iom plibonigu sian humoron.

Tamen, punon li tutegale ricevis. La punlaboron. Hierau, dum li kushis senkonscia, telefonis Konstantin kaj petis, ke la avino au la avo tamen vizitu ian gepatran kunvenon pri la nepo. Char mem Konstantin kaj Annushka, lia edzino, jam antaue planis kinejon.

- Aha, malindulo! — kisis Ljuba kalvajheton en la kapmezo de Afanasij Matvejevich. — Hierau vi dibochis, chu? Do hodiau nur provu rifuzi. Al la sepa — en la lernejon, por gepatra kunveno.

- Mia bona, kia gepatra kunveno — geava! Sed kial do — somero surstrate! Lernejo ferias.

- Vidu, ke ne chiuj ferias. Kaj ne chiuj dibochas! Tiu lingvo-kurso, kiun nia nepo vizitas, baldau marshos turiste al Estonio. Vershajne, necesas solvi ion pri mono. Au pri mangho.

- Kiu kurso? Kia marsho? — penis kapti la avo, sed la damnita kapo ne emis akcepti ian ajn informon.

- Normala kurso. Lingvon lernas la infanoj. Shajnas, ke Esperanto — chu vi mem ne memoras, marasmulo grizhara? La nepo jam orelojn trazumis pri ghi!

- Esperanto... — balbutis Afanasij Matvejevich. — Esperanto... Pene, tre pene tiris li el la memoro la hierauan vesperon. Ion tie Aljoshka Udalov parolis. Ion tian pri Esperanto, jes. Ion malbonan... au nemalbonan. Ne, tamen ion malbonan.

- Nu bone, avinjo mia. Iros mi tien — ja iam devas mi ekscii, pri kio sin okupas nia amata achulo, — li finglutis bieron el jam dua botelo. Petokule boris Ljuban.

- Sufichas, sufichas! — refutis shi, kaj li ekshvebis al la laboro, en la sindikomon kun tute senpensa kaj nepensokapabla kapo.

Tamen, la tago pasis pace. Ech tri horojn li sukcesis tradormi en la ripozchambro malantau sia kabineto, gardata de Katenjka, la sekretariino. Kaj nun, preskau plene refreshighinta al la vespera tempo, li sidis kune kun deko da aliaj gepatroj-geavoj en lerneja klaso. Kunvenigis ilin tiu vigla, afabla knabo, Nikolaj... Ajratov, jes, kiun Afanasij Matvejevich plurfoje renkontadis en la sindikomo, sed okupighis pri li Maja Mihhajlovna, la vicprezidantino sindikoma pri kulturamasa laboro.

— Karaj gepatroj! — iom ghenite parolis Nikolaj. — Mi ghojas konatighi kun vi. Viajn geknabojn mi dum !a lernojaro jam ekkonis sufiche. Ili plachas al mi tre-tre.

- Ankau vi al ili reciproke. La mia multe rakontis pri vi, — diris graseta virino belvizagha, kiun Afanasij Matvejevich ne konis.

- Chu vi estas la panjo de Alla? — rediris Nikolaj. — Shi tre similas al vi. Bone, do chu mi devas rakonti al vi ion pri la okupo de viaj infanoj, pri Esperanto, au vi jam estas informitaj?

- Estas ni informitaj! Ghissate! — ekghojis, ekridis la gepatroj-geavoj.

- Mi ech paroli povas... — plezurvoche grumblis alta, ostoza viro. — Andrej min igis lerni la vortojn kune.

- Ahha, do vi estas la avo de Andrjusha Belokopitov, — ekghojis Nikolaj. — Tre kapablan nepon vi havas, Andrej Vasiljevich. Ankau la avon li havas elstaran — li verkis pri vi rakonton en Esperanto, bonegan rakonton.

- Trolaudis, vershajne, bubacho... — kontente murmuris Andrej Vasiljevich.

- Tamen mi scivolus iom pli detale... — kun gheno neatendita elparolis Afanasij Matvejevich. — Certe, la nepo rakontis, sed ne tre atente mi auskultis...

- Nu, ne, — Nina, konata al Afanasij Matvejevich arganistino el la superfosfata metiejo, senpacience elparolis. — Afanasij Matvejevich, demandu vian Pashkan, li chion povas rakonti, same kiel al mi Slavka rakontadas. Estas multaj demandoj — ja niaj infanoj foriras por du semajnoj ien. Chu tiel, Nikolaj. Grigorjevich?

Oho, pensas Afanasij Matvejevich, ili jam la knabon plenanome vokas, Ja li estas nur vershajne kvin-ses jarojn pli agha ol iliaj infanoj! Kaj Nikolaj pacience daurigas:

- Afanasij Matvejevich, vere ni multon devas priparoli... Pavel estas ech tro ravita pro la lingvo, li ech legis multon pri ghi memstare — petis min doni literaturon pri la temo. Do, li certe rakontos... Mi kun viaj infanoj piediras al Estonio post monato. Mi supozas, ke la gepatroj havos multajn demandojn.

- Jes, jes! — tuj haste levighis shminkita onjo delonge pasiginta sian mezaghon. — Mia nepinjo estas tiom delikata. Tiom hejmeca! Tiom nesperta! Kaj vi, Nikolaj Grigorjevich, pardonu, vi estas tiom juna. Chu vi povas plene respondeci kaj garantii sekuran revenon de mia Anghela?

- Jes, mi povas, — ridetis Nikolaj; ial plachis al Afanasij Matvejevich lia rideto, — certe jes. La marsho estas tradicia, kun antauaj kursanoj ni efektivigis la similajn en pasintaj du someroj. Spertis mi dum nia lasta elurbigho, ke Anghela estas vere tre hejmeca knabino. Sed al shi tre plachas turista vivo; shajnas al mi, ke nia dusemajna marshado instruos kaj edukos shin.

- Kiom kostos la marsho entute? Vidu, mi laboras sola... kvar infanoj, la edzino sidas hejme kun la plej eta... — prononcas, ne levighante ech, tre laca lauaspekte viro blondhara.

- Vi scias, Sergej Zahharovich, — bravulo Nikolaj ellernis chies nomojn, pensas Afanasij Matvejevich plezure, — la geknaboj, certe — kiuj volis, ricevis eblecon dum monato labori en la fervojo. La laboro ne estis tro peza, ankau la salajro ne tro alta, tamen... Tamen ni devas danki la sindikomon de nia uzino, — li kapgestis al Afanasij Matvejevich, — pro ioma aldona helpo. Chio kune sufichas por la marsho, vi ne devas ion alpagi.

- Nu, ne mi, la sindikomo decidis... — gapis Afanasij Matvejevich al la dankoplenaj rigardoj, En vero, li ech ne sciis pri tiu monhelpo, vershajne Maja Mihhajlovna ion subvenciis el la kultura fonduso preter li. Sed nun li estis kontenta.

- Tamen, pardonu min, — denove levighis la avino de Anghela. — Ankorau unu grava demando min maltrankviligas! Du semajnoj — estas dekkvar noktoj! Mi esperas, ke ili dormos dise, knaboj kaj knabinoj — aparte... Nu, vi estas plenagha homo, vi devas kompreni. Chu mi ne eraras?

- Ni havas tri tendojn, chiu — por kvar personoj, — informis Niko kaj glatis siajn nigrajn krispajn harojn ial. — Ni havas dekdu personojn en la grupo marshonta; mi kaj dek unu geknaboj. Inter ili ses knabinoj kaj kvin knaboj. Neniel ni sukcesos dormi dise. Bella Vikentjevna, tamen mi volas vin konvinki, kiel sperta turisto — neniam dum junularaj turistaj marshoj knabinoj kaj knaboj dormas dise. Chiam miksite, kaj, kredu al mi, nenia malbono okazas. Ankau en nia kompanio ne okazos...

- Ha, neserioza demando estis, — grumblis Andrej Vasiljevich. — Ni pridiskutu nun jenon — kion manghos niaj infanoj tie?

- Bella Vikentjevna, iom ofendita, sidighis kaj ne plu parolis, dum la ceteraj aktivege diskutadis, kiom da kacho, stufviando, nudelo kaj lardo prenu la infanoj. Sed en hazarda pauzo shi subite ekghemis:

- Sed mia Anghela tute ne spertas kuiri!

- La knabinoj instruos! La marsho instruos! — kelkaj reehhis.

Poste ili chiuj same vigle pridiskutis aliajn kunprenendajhojn — manghilaron, vestajhojn, kontraukulajhojn. Ech Afanasij Matvejevich proponis nepre fishkaptilojn kunpreni, almenau al Pashka li certe donos ech du. Lanternojn, kandelojn, alumetojn... Chiuj vere viglis kaj aktivis, eble, ech pli ol la infanoj mem. Sed subite Afanasij Matvejevich rememoris la hierauon. Li rememoris, kion en vero diris Aljoshka Udalov pri Esperanto. Ke malrekomendas la obkomo okupighi pri tiu lingvo. Kaj li ekstaris de che la lernobenko.

— Pardonu, Nikolaj Grigorjevich, — elparolis li. — Jen estas la demando, kiun mia nepo Pavel certe ne sukcesos respondi. Mi havas la informojn, ke la partio ne rekomendas vastigi kaj propagandi Esperanton. Pro kia kauzo, chu vi povas klarigi?

Chiuj eksilentis, rigardante la knabon. Tiu denove glatis la harojn, tiris tuketon el posho kaj vishis la kolon.

- La Partio, — diris li, — se temas pri la tuta Partio, neniel povas malrekomendi uzon de Esperanto. Ja Esperanto helpas la noblan aferon — amikigas homojn el diversaj landoj. Chu ne la samon postulas la partia strebo al proleta internaciismo? Chu niaj jhurnaloj, ech sportaj, ne havas supre la sloganon "Proletoj de chiuj landoj, unuighu?"

- Jes, havas... — embarase reehhis Afanasij Matvejevich. — Sed la superaj instancoj... la obkomo... la Centra Komitato... mi havas la informojn, ke ili... ne tre aprobas. Ne rekomendas do, fakte.

- Mi diru honeste, Afanasij Matvejevich, — malrapide prononcis Nikolaj, proksimighante al li, dum alproksimighis ankau chiuj ceteraj. — Mi diru, ke mi neniam vidis ian ajn dokumenton, per kiu la Centra Komitato au la obkomo anoncu tiun chi stultan malrekomendon. Miaopinie, ghi ne ekzistas, ne povas ekzisti, char ghi kontrauas bazajn principojn de la Partio. Nur apartaj personoj pro iaj kauzoj povas malshati tiun noblan aferon. Chu vi opinias, estimataj gepatroj, ke viaj infanoj ighos malpli bonaj, ellerninte Esperanton?..

...En la malfrua, sed vere diafana, hela vespero pashis trankvila Afanasij Matvejevie, babilante pri la infanaj aferoj kun Andrej Vasiljevich, kiu loghis en la apuda kvinetagha domo. Animon sian li sentis purigita, nur ie, plej profunde zumis la vocheto: "Ehh, Aljoshka Udalov, kanajlo vi estas multfoje. Sed, bedaurinde, kundrinki mi devas kun vi. Estas ghi super miaj deziroj...".

ip地址已设置保密
2009-2-15 10:36:44
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
12
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

CHAPITRO XI

"Materialojn de !a 17-a Kongreso de VLKSM — por eksteriando!

En julio la komitato de Junuiaraj Organizajhoj (KMO) eldonis en esperanto materiaiojn de ia 17-a Kongreso de VLKSM. Sonda ekspedo de la broshuro eksterlanden (Svedio) montris, ke tie estas konsiderinda kvanto da esperantistoj, politike favoraj al ni. Ili povus utiligi la broshuron lau ghia destino, manifestonte poste sian interesighon pri tiaj esperanto-dokumentoj che KMO kaj komsomola CK.

Karaj gesamideanoj! Eltrovu ni inter niaj korespondantoj (burgha kaj tria mondo precipe) niajn politikajn sirnpatiulojn, kiuj dezirus ricevi la broshuron kaj apliki ghin en sia socia aktivado".

(Aktuale— 12— 197...)

"Mi kompilis artikolon pri la temo de la 25-a KPSU-Kongreso por kelkaj revuoj. En tiu artikolo, certe, la chefa ero estos, ke chiuj subtenas la pacan politikon de USSR kaj komunista Partio, kaj nur pretere, se estos ebieco, mi mencios, ke multaj proponis Esperanton kiel ilon de interproleta komunikado".

(El privataj leteroj de SEJM-komitatanoj)

- Bonan tagon, Avisonjo! Chu vi bonfartas? Jen — por vi la diantoj freshaj.

- Ahh, mia bona Nikosha, la sola kavaliro vi restis inter niaj vizitantoj! — Sofia Igorevna, kiun Niko, kvazau plenrajta ano de la familio Majer, nomas Avinjo au Avisonjo, proksimigas al li la sulkan vangon por kiso. — Dankon, dankon... Florojn mi shatas. Tamen, kial vi ne rezervu ilin por pli juna damo? — Shi okulsignas al la dekstra chambro.

— Por pli juna mi ankau havas! — Niko tiras bukedon el teko kaj demande rigardas Avisonjon. Ankorau kun rideto kisante shin, li rimarkis ian strechon kaj maltrankvilon en shiaj movoj.

Avisonjo havas preskau okdek jarojn. Spite al tioma jarpezo, klinanta shin al tero, shi estas preskau samalta kun Niko. Shi rigardas prudente kaj rekte lin, afliktighintan, kaj duonvoche diras:

— Io malbonas al Marishka... Provu paroli kun shi — vi mem vidos.

La horloghego, duoble pli maljuna ol Avisonjo, iom stertore batas ses fojojn. Shanghinte la shuojn je pantoflojn, Niko frapas la fermitan pordon:

- Chu mi rajtas eniri, Marin'?

- Eniru, Niko, — respondas shia vocho. Normala. Tro normala.

- Pardonu — mi ne renkontis vin... morgau mi havas ekzamenon, do, skribas iomete.

Shi trankvile fermas kajeron, levas sin de-che la tablo. Kisetas Nikon, prenante la florojn. Kiel chiam.

— Sidighu, Niko! — kun trankvila rideto Marina forprenas librojn de apogsegho. — Chu por longe al Piter? Chu vi planas noktumi che ni?

"Eraris Avisonjo, — pensas Niko. — Chio estas en ordo".

- Ne, mi ne restos. Per nokta trajno mi forveturas al Moskvo. Al SEJM-konferenco, ie apude, en Scherbinka. Mi esperis, ke ni veturos kune, tamen — via ekzameno...

- Jes, la ekzameno. Eble mi venos poste. Sed dume tiu marksisma-leninisma filozofio min turmentas...

- Ha, mi komprenas. Chu ankau la lastajn elpashojn de nia gvidoro vi devas trastudi?

- Ho jes, tion — unuavice.

- Diablo prenu tiun oldan babilemulon!

- Niko, li ja estas via partiestro!

- Ne tian estron mi revus havi...

- Chu vi la samon diras dum viaj partiaj kunvenoj?

- Ne. Sed tie temas tute pri alio: pri la plano, kiu devas esti plenumata, sed ne estas; pri persona respondeco de chiu komunisto pro tiu fakto...

- Chu helpas tio?

- La babilado? Certe, neniom.

- Do, chu ne tedis jam al vi?

- Al chiuj tedis. Tamen, ni revenas al nia malnovega temo... Shanghu ni al iu alia, chu?

- Bone. Diru, Niko, chu neniu el via Jamburg interesighas pri mi lastatempe? Au pri Li?

- Neniu dume. Ol demandis, chu mi vizitos vin, transdonis salutegon. Sed pri Li mi kun neniu parolis. Estas via afero; pardonu — nia.

- Estas nun la tempo, kiam multaj interesighas pri niaj aferoj.

- Kio okazis, Marinka?

- Nenio terura, dume. Nur iuj el la interesighantoj venis al ni hejmen ech. Serchas ion...

- Ahh jen kio! Versimile la certuloj venis al chiuj Liaj lernintoj.

- Ne al chiuj... Bonas, ke la gepatroj ripozas en Karelio. Avisonjo kun la "gastoj" parolis... Niko...

- Parolu.

- Niko, eble... eble vi ne vizitu nin dum monato... au du. Char tiuj vizitoj povas noci vin, fushigi la reputacion... ekzemple, eksterlanden oni vin ne lasos.

- Nu, Marinka! — palighas lia vizagho. — Chu vi vere ekpensis, ke mi ech por momento...

- Pardonu, Niko. Mi, vere, diris ne tion. Lacighis, shajne. Via amikeco estas por mi tre grava, kaj mi esperas, ke ni restos la samaj ghis la fino.

- Bele. Do ni havas multon da tempo. Ja ne proksimas la fino.

- Jes... eble.. Chu vi audis ion pri la poeto Brodskij?

- Ne. Nenion audis, — konfesas Niko.

- Mirinda poeto. Mi prenis retajpajhon de liaj versoj che amikino. Jen, prenu por legi dumvoje. Al vi plachos... Eniru, Avisonjo, bona mia, eniru!

La avino eniras senbrue. Rigardas atente al Marina, kashe palpebrumas al Niko kaj invitas:

- Teo pretas, nepetoj, venu!

- Dankon, Avinjo, mi portos ghin chi tien. Sed vi distru Nikon dum kvin minutoj.

- Kion vi opinias, Nikosha, — duonlaute komencas Avisonjo, kiam ili restas duope, — chu tiu trasercho vundis shin?

- Estu trankvila, Avinjo. Nia Marinka aspektas bonorde. Sed — la trasercho — chu serioze?

- Ts-s. Mi ne chion diris al shi. Imagu, li speciale venis, tiu viracho, por pridemandi min pri la Instruisto. — Chu li vizitadis nian loghejon? — Kompreneble, jes. Tamen, neofte. Li estas serioza scien- cisto, tre okupata... Pri kio ni parolis, ho! — Pri literaturo, chefe, ekzemple, pri Pushkin, kiel elstara tradukisto... Krome — pri kuirarto, jes, li multe laudis miajn kuirajhojn. La torton "Florkrono de Hamburgo"... Ne, estimata civitano, mi ne deflankighas. Vi petis respondi detale — mi respondas. Jes, li donacis kelkajn librojn al ni. Al mi, persone, — volumeton de Verhaern. Kiu? Chu Verhaern? Estimata e... e... li ne plu ie loghas. Li mortis en la dek-sesa. Jes, antau la revolucio. Kaj ne en Ruslando. Krome... por Marinka la Instruisto donacis du proprajn librojn. Jen — eldonejo "Nauka". Jen estas la autografoj — tre estiminda kaj afabla viro! Ne, mi ne rajtas doni ilin al vi. Se vi, civitano, havas motivon por konfiski — montru dokumenton. Ne havas. Bone. Chu li alportis iam malpermesitajn librojn? Tamen, pri kiuj temas? Ne, ne alportis. Bedaurinde... bedaurinde, ke vi ne konas Verhaern... brila poeto! Jes, civitano, mi estas maljuna. Sed — virino. Kaj mi ne shatas, se iu alparolas min tiel! — Jen, kiel mi kun li parolis, — finas Avisonjo kun rideto. — Ja nun estas ne la tridek oka! Nur pri Marishka mi malkvietas!

- Eble shi iomete lacighis lastatempe. Sed shi aspektas ech tro kvieta.

- Ohh, donu Dio! Chu vi plu instruas Esperanton al infanoj?

- Ne nur al infanoj. Avisonjo, mi volus inviti vin al nia klubo. Vi tiel brave rakontis en la Domo de Amikeco pri SEU antaumilita, pri SAT-kongreso en Leningrado! Chu vi konsentos ripeti chion chi por niaj kursanoj?

- Volonte, Nikosha! Jam ne estas mi tiom vojaghema, kiel antau kvin jaroj. Sed ni esperu, ke mi bonfartos por veni al Jamburg. Oni tie ne pafas — vi diris, chu ne?

- Tute ghuste. Antaudankon, do ni atendas vin, Avisonjo! Restu, trinku teon kun ni!

- Dankon, ne. Mi evitas trinki multe da teo. Espereble vi trovos ian temon por ne enui sen mi.

Shi forpashas same mirinde senbrue, kaj li denove restas kun Marinka. Certe, ili havas multon por diri, kaj ili parolas. Rakontas Niko pri siaj estroj, pri siaj bataloj. Rakontas Marina pri filozofio de Berdjaev, kiun shi malkovris antaunelonge. Niko entuziasmighas, ech provas diskuti, sed venkas logiko, kaj tiu estas en shiaj vortoj... Kaj la antikva horlogho prudente stertoras chiun duonhoron...

— Marina, mi pri tio neniam demandis... sed — kial vi ne akiru bebon? Multaj, mi scias, estus felichaj edzighi al vi.

Stranga sulketo dum kurta momento fluas lau shia vizagho kaj malaperas.

- Kial vi demandas pri tio hodiau?

- Char hodiau vi shajnas iom malfelicha. Infanoj felichigas.

- Chu mi aspektas malfelicha? Ha! — Shi penas imiti gajan humoron, sed — estingighas abrupte. — Estas tro komplika demando... Mi opinias: kiu ne chiam komprenas la sencon de propra vivo, tiu ne rajtas doni la vivon al iu alia.

- Sed infano per si mem donas sencon vivi!

Ne chiam. Lau mi, infano devas esti malfelicha pro la patrino. Tamen... vi jam devas kuri al la trajno, chu ne?

...Jam en la krepusko de Izmajlovskij-avenuo, pashante al metrostacio "Tehhnolojhka", Niko komprenas, kio turmentis lin en la aspekto de Marina. Shiaj okuloj dum la tuta parolado nenion diris. Ili estis senmovaj. Do, tiom da plago shi havas, ke timas elmontri ech parton. Kaj iel helpi, ion shanghi li ne sukcesis.

ip地址已设置保密
2009-2-15 10:37:13
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
13
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

CHAPITRO XII

"En novaj kondichoj, kiam Esperanto-movadon en Sovetunio oni taksas aliel ol antaue, la graveco de SEJM piialtighas. Ni dume estas sola landskale organizita kolektivo, kaj nun ni devas labori ech pli firme kaj fruktodone, pruvante la taugecon de niaj organizaj metodoj. Antau nia forumo, la jam 12-a SEJM-konferenco, chiuj aktivutoj pripensu realajn proponojn, pritaksu freshajn ideojn, sobre rigardante tra la spektro de novaj kondichoj kaj eblecoj, ne troigante kaj ne konstruante aerajn kastelojn. Trarigardu viajn malnovajn kajerojn, eble tie trovighas multaj ideoj, kiuj siatempe estis utopiaj au tro larghaj kaj tial ne realigeblaj tiam, sed eventuale taugaj nun...

Do, preparu viajn proponojn kaj ideojn, por ke la 12-a konferenco de SEJM-konsilantaro, dedichita al 60-jara jubileo de komsomolo, trapasu vigle kaj fruktodone".

(Aktuale — 6— 197...)

"Dum siaj unuaj jaroj SEJM minimume trifoje skribis al CK de komsomolo, prezentante detalajn raportojn pri sia agado kaj petante auspicion. Unuafoje la respondo chefmotivis, ke pri ni okupighu SSOD, duafoje, post nia argumentado, ke SSOD ne taugas, venis lakona respondo "la demando estas esplorata", triafoje, nia interesigho pri !a rezultoj de tiu "esplorado" restis senreehha".

(El privataj leteroj de SEJM-komitatanoj)

Nokton li pasigis en trajno. Vespere pluvis magre, kaj tiu kota vagonaro kun nuraj sidlokoj, sendigne portanta la nomon "Juneco", naskis tristajn pensojn, vershajne, en chiuj veturantoj. Ili grumblis apud la vagonoj, char konduktoroj ne rapidis malfermi pordojn, malgrau ke la trajno delonge staris che kajo. La brigado de studentoj-vagonservistoj, vestitaj en konstrutachmentan uniformon, shancelombre disiris el la estra vagono al la siaj, malfermis la pordojn kaj tuj foriris dormi. Chiuj ili estis sufiche ebriaj. Eble, festis ion en la estra vagono, — pensis Niko. En la grumblanta, skandala torento da pasagheroj li estis movata al sia loko, kaptis ghin, jhetis sian tekon sur breton, sidighis, klakis per apogilo de la segho kaj duonkushe forgesis chion en la shvita peza songho.

Sashka, au iu tre simila al li, en malpura SKT-uniformo, ebrie ridis kaj strange grimacis, rakontante barbozan anekdoton:

— Jen. Nia sovetia sportisto faras matenan gimnastikon dum eksterlanda turneo en franca parko. Dum li pushas sin per manoj supren-malsupren, kushante sur herbo, venas policisto kaj diras: "Mesje, via madam' jam estas foririnta!". Mi rakontis tion hierau nokte al Svetka el la sesa komunloghejo (vi shin konas!), farante kun shi la samon, kion la sportisto faris sen damo. Shi ri-i-idis! Kial vi ne ridas, fiulo!?

Sashka kaptas pafilon kun bajoneto, levas ghin super duonkushanta Niko.

— Chesu, — stertoras Niko, mi jam ridas — vidu!

Sed Sashka svingas per la pafilo kaj la bajoneto trapikas la apogseghon de Niko tute proksime al la kolo.

Niko eksaltas, kaptas la pafilon, dekrochas kaj forjhetas la bajoneton, komencas fughi. Sashka furioze pafas lin. Kugloj zumas che la kapo. Niko ekstaras, alkurinte al autovojo, kie koloraj busoj preterflugas lin. Niko svingas al chiu stiristo: "Haltu! Haltu!".

Sashka proksimas jam, levas la pafilon kaj per nekonata vocho diras: "Aha! Ni estas venintaj!"...

Aha! Ni estas en Moskvo, — ripetas najbaro apude sidanta. Frumatena suno enrigardas la vagonon tra kotaj fenestroj, kaj tie, trans la fenestroj, videblas komenco de bonega tago sur kajoj de la Leningrada stacidomo. Niko frotas la okulojn per kusenetoj de la manplatoj, forpelante la nauzan songhon, kaptas sian tekon kaj eliras en la matenan freshon. Lau la chiam brua Komsomola placo li malrapide pashas al Kalanchovka, enspiras moskvan aeron, gapas al sudnaciaj butikumantoj, achetas freshan moskvan jhurnalon che apudurbaj kajoj kaj eniras kun amaso en elektrotrajnon de Serpuhhova itinero. Li apenau sukcesas tralegi la jhurnalon antau ol eliri polvan apudmoskvan kajon. Restas nur demandi la vojon, pashi dudek minutojn tra urbeto, poste lau betula aleo rekte al ripozeja pordego kaj...

- Hej, gekoj, kiun mi vidas! Kuru chiuj al mi, Niko venis! Salut', Niko!

Kelkaj jam kuras al li — manpremas, brakumas, kisas. Li venis sian rondon; konataj kaj karaj vizaghoj chirkauas lin. Tiu idilia sento...

- Nu, kien vi kashis nian Olga-n, feudulo? Ne volas ech montri sian belan edzineton al la publiko, ha!

- Ha! Shi restis simila al si! — diras Niko. — Jen, vidu!

Li tuj tiras el la posho kaj montras al la amaseto fotajhojn.

Fortighas kontentaj krioj:

- Jen, kian belan edzinon edukis por vi nia klubo! Kaj kian heredanton shi al vi donacis! Princo! Charmulo!

- Pagu! Pagu tuj ion! Aliokaze ni anoncos vian filon komuna havajho de SEJM!

- Ha! Tiu centrubla ingheniero pagos, atendu! Li, vershajne, turmentas tie nian Olga-n. El la kuirchambro ne ellasas!

- Tamen ne! — daurigas la ludon Niko. — Shi ankau banchambron vizitas foje... por lavi tolajhojn... vestojn...

- Ne, neniam mi vidis similan edzachon!

Ridas chiuj antikvaj konatuloj, la multjara rondo familia. Ankau novaj vizaghoj rimarkeblas. Jechjo prezentas al li kelkajn bravajn orientanojn. Jen Ivanovo venigis novan generacion da aktivulinoj — vere la urbo de fianchinoj. Jen Samarkand — tute nekonata antaue, sed tre agrabla knabo estas tiu Ravil... Kreskas do la rondo.

Ies rigardon Niko sentas de la dekstra flanko. Li turnas la kapon. Senfundaj okuloj vokas la atenton aroge, malkashe. Niko ne komprenas, tamen:

- Saluton! Ni konatighu, chu?

- Salu-uton! Ni estis konatighintaj antau du jaroj. Certe, vi min ne memoras. Mi venis en la tago, kiam vi estis forveturanta. Mi estas Galka. Apudmoskvo — Klimovsk.

- Aha, Galka! Jam mi rememoris — nur la harojn vi havis tiam multe pli kurtajn, chu ne?

- Jes, ja! kontente plaudas la nigraj ondoj.

"Nu Galka, do Galka..." — pensas Niko iom maltrankvile.

Mateno pasas. Ech ne unu nubeto makuligas la helbluan puron, de kie sur la teron falas inundo da sunradioj. Plezure akceptas la varmon chiuj loghantoj de largha ronda florbedo en centro de la ripozejo. Meze, en la florbedo rughas-blankas buntaj dalioj, ilin chirkauas blua rondo da teneraj flogoj, sekvas cirklo da diverskoloraj leonfaukoj; la cirklospacon plej proksiman al la brika florbeda rando kovras amaso da flavrughaj nasturcioj. El ties delikataj tigoj kaj helverdaj folietoj produktas kolierojn kelkaj esperantistaj infanoj preskau nudaj. La eksteran cirklon formas SEJM-aktivularo, kunsidanta sur ordinaraj parkaj apogbenkoj. Chiuj ili estas vestitaj samkiel la infanoj — varmego ja! Chi-cirklo estas la unua kunsido de SEJM-konferenco.

La solena malfermo kun salutoj lokaj, kun sidado vestite en sufoka salono feliche okazis hierau. Niko evitis tion. Nun chio pasas kvazau lau kutima ordo.

- Nia klubo havis malfacilajhojn en la jaro. La kulturdomo forprenis nian ejon lauordone de la kultura fako de gorkorno. Sed la agado dauras. Funkciis kurso, kiun sukcese finis ok personoj. Estis kelkaj prelegoj...

- La klubo havas sukceson: ghi sukcesis oficialighi kiel klubo de internacia amikeco che sindikata klubo... Kial vi ridas? Jes, la klubo che klubo — nenio ridindas! Se konsideri tridek ses kursfinintojn kaj du grandajn ekspoziciojn...

- Kamaradoj, estu disciplinemaj! En novaj kondichoj ni, eble, ne sukcesos raportadi kaj sunbrunighi samtempe. Reprezentantoj de Leningrado forestas. Kiu povas ion informi pri Leningrado?

Niko levas la manon, sed antau ol la prezidanto donas al li parolrajton, levas sin de sur la benko najbaro Jefim el Tihhvin. Denove chiuj ridas — por raportado li, krom naghpantaloneton, vestis ankau kravaton.

- Ridu, ridu! En novaj kondichoj vi ne plu ridos tiel. Nur aliel.

- Kamarado Trosman, mi petas persone vin: estu pli serioza. Estimu la auskultantojn kaj ties tempon!

...Unuvorte — plene kutima raportado. Kial maltrankvilo kreskas? Zagurchenko el Omsk... Berzinsh el Riga... Hoopsalu el Tallinn, denove Trosman — jam pri Tihhvin... Prelegoj, kursoj, televidaj (oho!) kaj radioelsendoj, artikoloj, ekspozicioj, forprenitaj au ricevitaj klubejoj. Normala vivo. Tamen, io estas stranga. Jen — Viktoro, prezidanta la kunsidon, anoncis ne klubajn raportojn, sed informojn pri la kluba vivo — kial do? Nu, ni vidu post tagmangho. Sed antau la tagmangho nepras trovi ian akvokuvon, naghi, plonghi, plaudi, — iru, gekoj, kune, — utilas chio chi post la sunsidado.

- Rivero mankas. Lago mankas. Baseno estas en apuda pionira tendaro, — klarigas aborigenoj.

- Do, kuru ni! — kaj la amaseto duonsalte-duonkure fluas la montritan direkton, trans lignan barilon, kaj — jen la akvo! Verdire, ghi estas porinfana ranujo, tie chi apenau eblas naghi. Tamen, por malsekigi sin mem, por elspiri plezure, ekplaudi shaume, tiri kaj trempi en la akvujon iun belulinon, kontente audi shian ekjelpon — por chio chi la baseno plene taugas.

- Nikochjo! En la akvo vi estas pli gaja ol en la kunsido. Chu vi enuis?

- Ne enuis, sed estis en zorgoj.

- Kiaj zorgoj? Chu vi jam pri la familio eksopiris?

- Multon vi scios — baldau ighos avino — memoru! Jen, tenu! — Niko frapas per manplato la akvon, kaj shiadirekten flugas chielarko da diverskoloraj shpruceroj.

- Ha-ha! Por esti avino necesas komence almenau patrinighi!

- Nu, tio tute simplas!

- Ne diru!

Chiuj elrampas sur la pioniran herbejeton por sekighi. Niko estas jam forgesinta pri sia maltrankvilo.

- Chu ni organizu legejon vespere? — proponas Ljochjo.

- Certe! Post la noktomezo. Tiom longe ni ne legis — preskau jaron! Do — al nia dometo, gekoj, — invitas Eugeno.

- Bele! Mi havos surprizon por vi, — flustras Jefim.

- Novan kanton, chu ne? — scivolas Svetulja.

- Ho jes! Novan kanton pri "novaj kondichoj".

Kaj Niko "enhakighas". Jen kio turmentis lian cerbon. Novaj kondichoj! Tiun chi vortkunmeton Niko jam kelkfoje legis en "Aktuale". Ankau en la raportoj kelkfoje sonis "novaj kondichoj". Ian kashitan minacon Niko sentas en la vortetoj. Iel kashete, time, nevole la komitatanoj aludas pri la estonta oficialigho... Ankau Marina ne aperas — shi ja promesis!

ip地址已设置保密
2009-2-15 10:37:35
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
14
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

CHAPITRO XIII

"La 19-an de decembro ighos 70-jara la ghenerala sekretario de CK KPSU, kamarado L.l. Brejhnev. La kluboj ne forgesu sendi gratulieterojn kun lauebla mencio ankau de sia kontribuo ai !a afero de paco kaj interpopola komprenigho".

(Aktuale — 3— 197...)

"Pri la etiko de korespondado

La korespondado havas siajn regulojn. Lau esperantista etiko ni devas respondi chiun leteron...

...Nia soveta lando kaj popoloj, nia tekniko kaj scienco, nia kultura kaj socia nivelo, niaj akirajhoj en la vivo sincere interesas multajn eksteriandajn esperantistojn, kiuj ne chiam kredas la enhavon de artikoloj pri Sovetio en siaj gazetoj...

La temoj de korespondado estas senlime variaj. Tamen mi volas emfazi la socian momenton: ni konatigu la eksterlandajn amikojn kun la tutnaciaj akirajhoj, kiuj grave karakterizas nian vivon... Ni sekvu kelkajn ekzemplojn:

Pri la senpaga medicina helpo nialanda multaj gesamideanoj e! kapitalismaj landoj certe miras. Ne forgesu, ke tia miraklo ne eblas en iliaj landoj!

Niaj studentoj povas substreki la senpagan studadon kaj la stipendion, ricevatan de la shtato. En la kapitalisma mondo oni ankau tion komence ne volas kredi...

Pri soveta virino ni informu, ke la virino che ni estas egalrajta kun la viro en chiuj rajtoj de la vivo (en sufiche multaj landoj, ech en Europo, virinoj ne estas plenrajtaj), kaj la shtato zorgas pri virinoj-patrinoj, medicine, mone, per ripozo, per multaj privilegioj.

Nia korespondado servu kiel valora rimedo en la kreado de amikeco, fido kaj fideleco interpopola".

(AktuaIe — 6— 197...)

"..Ja, se domon vian sur Tero oni detruos — en chielo estu domo via... ...ja, se domon vian sur la Tero..." — boris shian cerbon dum lastaj tagoj la sama citajho evangelia.

Sufokiga, senpluva, polvoza julio ech asfalton en la urbego varmigis ghis bobelo. Shi havis tri sangojn, kaj chiuj ili bolis dum tiu varmego en shi, protestante kontrau la Decido. Chiu el la sangoj aparte eble akceptus kaj obeus la Decidon trankvile kaj rapide. Sed la tri, kune miksitaj, protestis kaj interbatalis, bobelante, kiel la asfalto. Marina preskau sentis tion.

- Majer, chu pretas via respondo? — tri nebulaj figuroj atendas.

- Jes, mi jam pretas.

Chu kulpis la tri intelektulaj sangoj pro chiamaj persekutoj? Ekde la avo komencighis tiuj. Gustav Majer, deveninta el familio de apudvolgaj germanaj bienuloj, ighis profesoro de Peterburga universitato. Konatuloj komencis time evitadi lian amikecon en la naucent dek kvara. Nekonata studento tiam grave vundis lin, jetinte ian glasajhon durn prelego. Jes, li estis rusa patrioto, tiu studento. Sed, chu ion kulpis la profesoro Majer pri la barbara milito?

- Via traktado, Marina Lvovna, estas tre impona. Vi prudente perceptas marksisman-leninisman filozofion, ties bazajn principojn. La du aspirantoj, kiujn ni audis antau vi, ne montris tiom profundan scion, chu ne, kolegoj? — preskau konklude diras la prezidanto de la Atesta Komisiono, invitita el Moskvo.

- Jes... sendube Majer bone regas la respondatan objekton, — mallevas la palpebrojn docento Bojarskaja, — ja shi estas shatata aspirantino de la profesoro, forlasinta nin antau nelonge. — Shi, kvazau hazarde, sed gravsigne kapskuas al la okcidenta fenestro.

...Kaj — chu kulpis Sofia Preobrajhenskaja, la filino de fama kirurgo, edzinighinte al la germano. Tion kauzis profunda amo, sed multaj trovis en ghi nur nepatriotan agon... Tri iliaj gefiloj evitis almenau militajn kuglojn, sed ne evitis suspektojn kaj falsigitajn akuzojn. La kvara Majer, naskita en la dudek tria, tamen ekdignis la honoron defendi sian Patrujon. Li propravole iris al la fronto de sur universitata benko. Estas alta fido, chiuj diris, ke oni komisiis al li gravan postenon de milita tradukisto. Dum du jaroj li pravigis tiun altan fidon, ghis kiam hazarda mino forprenis lian dekstran kruron. Sen la kruro, sed kun medalo "Pro heroeco", Lev Majer revenis al studado, en la Universitaton. De tie, jam estante profesoro, en la kvindeka jaro li venigis sian chefan akirajhon — modestan fraulinon kun angora fajro en la brunaj okuloj. Shi estis filino de la, jhus prizonigita "kosmopolito", advokato Kacenelenbogen. Chu ili kulpis — la panjo kaj la pachjo — pri senchesaj suspektoj kaj kashaj mokoj?..

- Ahh, jen ech kiel! Do vi havis bonajn rilatojn kun tiu sinjoro! — La prezidanto malshate akcentigas la lastan vorton. — Li estis bona fakulo, hm, tamen — ne nia homo. Tro liberan pensmanieron li instruis al siaj adeptoj, tro liberan... kaj ghi grave malhelpis ilin en la vivo. Marina Lvovna, diru honeste, chu vi bone komprenas la nocion pri libero.

-Marksisma filozofio prezentas, ke libero estas ekkonsciita neceso, — respondis shi preskau trank- vile, — sed...

- Sed vi — vi tiel ne opinias. Chu ne?

- Sed mi iom dubas pri tiu determino. Libero estas libero.

- Mia kara Marina Lvovna, nia filozofio estas akumuligita sperto de la plej prudentaj pensuloj. Chu ne troa arogo estas via dubo? Certe vi povas havi vian personan opinion... mi komprenas, ke post edukado de tiu... de via simpatianto, via opinio devios de la komunakceptita en nia socio. Sed tio chi estas danghera. Chu vi legis, kion diris pri tiel nomataj "liberpensuloj" la gvidanto de nia shtato?

- Dum la aprila plenkunsido de la Centra Komitato de KPSU la ghenerala sekretario, kamarado Brejhnev en sia grava raporto...

- Jen do, — interrompas la prezidanto, — vi, kiel lingvisto, devus kapti la nuancojn de via parolo. La raporton de Leonid Iljich komuna opinio agnoskis ne "grava", kiel vi diris, sed ekstreme gravega! Mi pardonpetas, sed via mondkoncepto kaj viaj respondoj ne permesas alte taksi viajn sciojn pri filozofio. Persone mi vochdonos por la poento "kontentige". Chu la kolegoj ne kontrauas?

Ial shi tuj trankvilighis. Kvazau pacon trovis la bolintaj tri sangoj, kvazau ekfluis ili kviete, kune, fridigantaj la cerbon, karesaj, sobraj kaj senrevaj. En la instituta korto, sub oldaj arbegoj kashas sin konstanta agrabla ombro. Chiuj benkoj estas okupataj. Marina sen hasto sin klinas apoge al krudfera plektajho de la barilo, same malvarmeta en tiu oazo da ombro. Stranga trankvilo lulas shin. Tute mankas ia ajn movo en la pensujo. Ech la okuloj rigardas facile, char la animo shvebas kvazau jam ne ene, sed apud la ripozanta korpo. Kaj sen hororo, kvazau ion certan, naturan, memkompreneblan shi renkontis la penson, kreskantan en la malplena konscio: La Decido estas akceptita.

Nun — trankvile, promenpashe ni iru for el la malvarmeta oazo, abrupte finighanta trans la pordego. For — al varmegaj shtonaj sfinksoj de la Egipta Ponteto, preter morna kolonaro tle Kazanskij al la shvita, bruanta Nevskij-avenuo. Kaj plue, sen atento al la homamaso, al pushoj, al mokoj de la pushantoj — ghis Litejnij, kaj — en plenshtopitan "okon". La trolebuso sparkanta, shancela elkrachas dudekopon da kunshvitantoj che la blukupola preghejo en Izmajlovskij.

Ekde la naskigho shi spektas tiun bluan kupolon trans fenestro de la hejmo en la kvina etagho. La blua kupolo estas nun pli parenca ol chiuj — ja al ghi necesas nenion klarigi. Ankau la vireca vizagho de Stasov, kreinta la preghejon, kiu nun monumentas apude — la vizagho shajnas komprenanta chion kaj trankviliga. Dankon al li. La Decido estas akceptita.

ip地址已设置保密
2009-2-15 10:37:53
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
15
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

CHAPITRO XIV

"Junularan tendaron kutime partoprenas ankau veteranoj. Estas agrable vidi sur iliaj brustoj ne nur verdajn steletojn, sed ankau militordenojn. Tamen sur la brustoj de junaj esperantistoj chu ofte oni povas vidi almenau komsomolan insignon? Ja, tio gravas, geamikoj, por vera impreso pri ni flanke de oficialuloj, flanke de la neesperantista publiko..."

(Aktuale — 6— 197...)

"...Nia malnova sistemo (kvankam brila por la antauaj cirkonstancoj) devas pasi en Leteon. Ne unuopaj trafaj eroj, nek niaj idealoj, nek finaj celoj, sed la Sistemo kiei tuto devas farighi historiajho.

Kelkaj gesamideanoj eble jam nun kontente frotas la manojn, antaughuante la baldauan estonton, kiam ili konvertos al Esperantismo amasojn kaj amasojn,

Haltu! Ne tio estas la chefa tasko en !a nunaj kondichoj. Multe pli gravos, KION ni faros ol KIOMOPE. Sekve por ioma tempo estas eble kaj preferinde zorgi malpli pri nia KVANTO ol pri la KVALITO.

Ni devas perafere pruvi, ke Esperanto estas sukcesa propagandilo de la sovetaj ideologio kaj kulturo en eksterlando, brila ilo por internaciisma kaj patriotisma laboro, helpilo por studado de frerndaj lingvoj (kaj pliprofundigho en la propran), utila kaj tauga tempopasigo.

Chion chi ni devas montri al koncernaj respondeculoj".

(Aktuale — 3— 197..)

"Ni jam delonge pruvis, ke Esperanto estas tauga propagandilo ideologia kaj kultura. Ni esperu, ke ni ne plu devos pruvadi tion al chiu nova oficialulo, sed dedichi la tempon al praktika utiligo de la lingvo".

(Aktuale 4 197...)

Dum la posttagmeza raportado pri faka agado, iom enua, dormiga, Niko tamen atente auskultas — jam shajnas al li, ke chiu raportanto faras tion kvazau lastfoje. Ne nur li tion kaptis. Kiam vica raportanto iras al jam kutima finalo:

- ...Necesus, certe, organizi metodikan seminarion... ekzamenigi instruistojn en SEJM-kluboj... Mi jam ne sukcesis... — Volgano Andreo eksaltas, kaj, montrante la florbedon, krias:

- Hej, kamaradoj, jen estas bo-onega tombo de nia SEJM! Luksa, majesta! Tamen, ial ghi jam estas florigita, sed ni (chu hazarde?) estas ne ene. Ni estas ekstere. Do, mi memorigas al chiuj, ke ni ankorau vivas! Jes!

- Jes! Jes! — aplaudoj kaj krioj timigas ombrojn de la proksimighanta vespero. Ech kelkaj burdoj, kviete gustumintaj flornektaron, levighas super la bedo kaj malkontente zumas al tiu rido kaj aplaudoj.

- Kamaradoj! Kamaradoj! Che tiu optimisma aplaudado mi anoncas la posttagmezan kunsidon fermita! — duonkrias la prezidanto. — Sed atentu: la mastroj malpermesis lignofajron!

Nu, jen — novajho! Ciuj bolas:

- Malpermesitas en la teritorio, do ni trovu lokon ekstere. Kia konferenco sen fajro!

- Kamaradoj! — admonas la Prezidanto. — La loko estas tro civilizita. Ekster la bazejo loghas diversaj homoj. Ni ne malbonigu tuj la rilatojn inter ni kaj aborigenoj.

Englutinte vesperan kachon en la manghejo, Niko elpetas de servistino dekon da panpecoj (komisiis la legontoj) kaj rapidas al sia dometo.

Kvin knaboj loghas en la chambro: Eugeno, Volodja, Jefim, Zaur kaj li, Niko. Do, necesas rapidi. Prepari varman veston por ne serchi poste. Ordigi la chambron. Movi la litojn ronden, la tablon — en mezon de la rondo. Trovi kaj elpreni "legajhojn"... La knaboj jam komencis laboron. Zaur trankvile surtabligas belan konjakbotelon. Eugeno englutas salivon:

— Fantastika libro! Sed ankau mi havas ne malpli interesan.

Li tiras el la tornistro "Rusan balzamon". Ankau Niko por la okazo kunhavas imponan 'libron", achetitan en Narva — la likvoron "Vana Tallinn".

Estis hela ideo — la elpenso de tiuj tendaraj "legejoj", amikaj kundrinkoj noktaj. Fakte, la "legajhoj" estas venigataj kiel la simbolo, kaj vere ili beligas la tablon. "Legas" gekoj ne tre aktive — nur gustumas el diversaj "libroj". Sed kiom da rakontoj, shercoj, kantoj! Dum jaro chio chi akumulighas por flui chi tie, por amika vespero-nokto. Tie chi naskighas la amikeco porchiama, ech frata.

Aperas la gastoj. Nemultaj, chirkau deko. Sidighu chiuj, kushighu, altablighu! Restos ankau loketo por malfruighantoj. Niko mastras kutime. Eugeno donacas komplimentachojn al la venantaj knabinoj ("Ahh, Svetulja, vi graciighis, e-e-e... je tri kilogramoj, shajne. Sidighu pli proksimen, mia dolcha!"), Jefim spektas, kiel Ljochjo agordigas lian gitaron — memstare li faras tion apenau. Zaur jam senkorkigis la konjakon, vershas la unuan komunan "fratigan" tason, kiu iros lauronde. Ankau oblonga impresiga melono estas tirata el-sub la lito de Zaur. Akompanas tiun misteron komuna "Ahh!" de chiuj knabinoj. Dia aromo!

- Miaj gastoj! — krias Eugeno. — Ni gustumis "chevaljakon", do la temo de nia hodiaua legado estu chevaloj, mi proponas!

- Do, komencu per "Karolino"!

- Jes, per "Karolino", — krias knabinoj.

- Je du tonoj malpli laute, najbaroj dormas, — avertas Ljochjo, prenante gitaron.

- Ha-ha-ha, dormos ili, atendu! — reehhas chiuj, kaj, chiuj kune: "Flugas Karolino same kiel vent'!"

- Interalie, Babel diris, ke la plej belaj bestoj en la mondo estas chevaloj. Kaj virinoj! - komentas Jefim.

- Ha, chu ni tuj ekhenu, au iom poste? — demandas Audra.

- Iom poste. Ni ankorau ne finlegis, — respondas Niko. — Tamen, pri chevaloj. Kun unu mi parolis antau kelkaj tagoj... En Leningrado, certe. Impona stalono, altpostena... Li diris, — ahh, pardonu, li henis, — ke ne nepre al Esperanto-aranghoj devas veturi esperantistoj. Unuavice veturos tiuj, kiujn li trovos indaj por veturi.

- Sed, kion vi?

- Bedaurinde, mi ne kapablas heni... Sed mi demandis, chu al kongreso de veldistoj li povus sendi kuiriston.

- Ha-ha! Sed li?

- Nu, li respondis, ke chion decidas ne li sola, kaj montris per okuloj al plafono. Ankau li daurigis, ke kontrau veturo de kamarado Ajratov, persone, li, persone, havas nenion. Dume. Des pli, ke, hazarde, kamarado Ajratov, partiano, aktiva edukanto de lernejanoj, ankau Esperanton posedas...

- Ho, fiulo! Sed vi, Niko, ankau riskas vane. Oficialuloj tion ne shatas.

- Tamen, karuloj, Fimko promesis novan kanton!

- Jes, — viglighas Jefim. — Hierau vespere ghi aperis. Ni provludu la refrenon:

"Ahh, kiaj ni estas felichaj,
Ke venis novaj kondichoj!"

Chiuj kantas la refrenon, ridas, dum Jhefim mok-kantas pri tiuj Novaj Kondichoj. Nur Niko ne ridas.

- Tro morna estas !a humuro, — respondas li al !a kompanio, — sed, eerte kaj nepre prezentinda al tuta konferenco. Eble kelkajn ghi sobrigos.

- Tenu voston pistole, Niko! Pli utilas ridi ol vershi larmojn, — diras Jefim. — Ni legu poiomete. Poste vi audos ankorau unu novan kanton.

- Foriru ni de chi tie. Promenetu, — fiustras Galka. Niko kapjesas kaj post minuto trankvile eliras en la freshan nokton. Jen tie chi li spiru pli profunde. Kvazau ia nazmuko plenigis la kapon, kaj estas sola dezireto jelpi al la abunda stelaro.

Ombre aperas Galka, prenas lian manon, forkondukas en nokton lau vojetoj de la turistejo. Senparole ili promenas ghis iu dometo. Klakas shlosilo, malfermighas pordo en malluman chambron.

- Enira. Mi elpetis chi tiun luksan apartamenton. Ni povas sidi kaj paroli.

- Chu denove pri la novaj kondichoj? Eble suflchas...

- Niko, Niko... Vi estas iom freneza. Tro vundighema. Chion prenas en la kapon.

- Mi ne povas aliel, Galka! Mi ja vidas — kelkaj uloj tie chi pretas fordoni chion sen batalo. Memlikvidighi. Stultuloj! Nenio dume klaras ja...

Niko glatas kaj reglatas sian krispan hararon.

- Mi tre amas vin nome tia. Kolera. — Shi karesas lian manon.

- Nenio aminda...

- Nu, tion mi decidu. Ne timu, mi ne volas forpreni vin de Olga, de la familio... Mi nur volas, ke vi trankvilighu... Kaj mi volas vin... hodiau... tuj... vi ne rajtas esti tia... vi ne rajtas rifuzi... amata... — arda flustro vekas kapturnighon kaj la lipoj estas tiom proksimaj!

- Galka... — reflustras Niko, — vi estas charma... aminda... sed mia humoro tute ne konvenas... mi ne kapablos, shajne...

- Estas jam mia zorgo, mia bona knabchjo. Ne parolu plu, — shi chesigas lian parolon per longa kiso. Rigardante liajn okulojn, shi malbutonumis lian chemizon, kaj shiaj varmaj tiklaj fingroj faras unu longan fluantan movon lau lia brusto desupre malsupren. Arda kordo ekpulsas interne, sendepende de la volo; ia sovagha adoro, freneza ghuo... Chio ighas duagrada, krom tiu chi ardo. Si levas la brakojn, permesante al Niko demeti shian sveteron. Tushinte per sia brusto du arogajn mampintojn, Niko jam definitive shaltas sin for el tiuj nenionsignifaj zorgoj...

ip地址已设置保密
2009-2-15 10:38:12
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
16
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

CHAPITRO XV

"...Dum la informado estu singardaj, neniam troigu kaj fanfaronu, saghe argumentu, konsiderante la socian tavolon, al kiu vi informadas. Jam antaulonge V.l. Lenin avertis: "...Oni devas lerni tre singarde kaj pacience alproksimighi al amaso por scipovi kompreni specifajn interesojn, specifajn ecojn de psikologio de apartaj tavoloj, profesioj k.a." (V.l. Lenin. Piena verkaro, v. 41, p. 192). Kaj se vi agos tiel, vi pli rapide trovos kontakton kaj povos pli efike influi la homojn al ia lernado de Esperanto".

(Aktuale — 2-197...)

"Ministerio de supera kaj speciala meza klerigo
la 2-an de oktobro 197... N 8-9363
Al Rektoroj de superaj lernejoj kaj al direktoroj de specialaj mezaj lernejoj

Dum firmigho de niaj kontaktoj kun eksterlando, chiam pli grandan signifon akiras la instruado de fremdaj lingvoj. Estas grave, ke la specialistoj, preparataj en la superaj kaj mezaj lernejoj, scipovu uzi literaturon en fremdaj lingvoj. Kvankam la interesigho de junularo pri fremdaj lingvoj kreskas, tamen en la lernejoj oni ankorau ne sufiche atentas lernadon de ili. Tro malmultaj gelernantoj lernas la francan lingvon, precipe en artodirektaj lernejoj. En tia situacio la lernanta junularo unuighas en Esperanto-klubojn kaj rondetojn, organizas renkontighojn, lernas la praktike malgravan lingvon.

La ministerio rekomendas uzi rimedojn por fortigi la instruadon de fremdaj lingvoj en la arnplekso, antauvidita en la instruplanoj, ankau aktivigi au nove organizi agadon de fremdlingvaj kluboj kaj internaciismaj rondetoj che kulturkluboj, katedroj kaj kabinetoj. Siavice, la ministerio ne rekomendas subteni la kelkloke senbezone larghigatan movadon de la lingvo Esperanto.

Ministro H. Zabulis

(Traduko el la litova. Aktuale — 5—197...)

Sarne pendis obseda varmego en Leningrado. Kutime blua kupolo de la preghejo shajnis griza pro polva tavolo. Soifantaj paseroj en apuda arbetaro silente atendis matenan shprucauton. Io inter solidajho kaj likvajho, la mola asfalto kaptadis chiun pashon de Marina; pene eltiratajn kalkanumojn postsekvis punktolinio da nigraj kavetoj.

Shi neofte promenis dum la lasta semajno. Multaj farendaj aferoj estis en shia listo. Nepre farendaj. Do, shi laboris. Avisonjo vidis nenion strangan en tiuj laboroj — kiel chiam Marishka skribis kaj foliumis librojn. Plentrankvile Avisonjo hierau matene forveturis al la gepatroj, al la somerdometo. Por ripozi almenau dum semajno de tiu urba polvo kaj sufoko. Marina, akompanante shin al la Finnlanda stacidorno insistis, ke shi kunprenu la shlosilojn.

- Por kio? — miris Avisonjo, char tio estis iom nekutima. — Egale vi min renkontos!

- Por ajna okazo, mia bona. Eble mi havos ian laboron en la instituto... Nu — kisu panjon kaj pachjon, — rediris Marina che la foriranta vagonaro.

Nun shi havis la tempon. Hierau shi akiris kelkajn kartonajn skatolojn kaj dismetis la ajhojn. Tiuj, tamen, estis ne multaj. En unu skatolon novan, neniam vestitan, siringkoloran robon, albumon kun lernejaj fotajhoj, kelkajn lirikajn poemarojn — por amikino Larisa. Eble ankau taglibrojn? Tamen, ne — ilin — al fajro. La leteron — jes. Kaj shnuri.

Sekvas la skatolo por Niko. Biblio. PIV — lia delonga revo. Kelkaj poemaroj: Gleb Gorbovskij, Novella Matvejeva, Dmitrij Suharev. Tiujn li shatas.

Niko, Niko... Veninta antau kelkaj tagoj li apenau rompis la Decidon. Li demandis pri infano. Pri la sola objekto, kiu povus igi shin al retreto. Pri la plej dolora.

Chu multajn ghuojn shi konis, estante jam dudeksesjaragha? Estis Jhurka, blondhara samklasano. Sperta shakisto kaj poeziamanto. Shia unua amo kaj unua viro. Shi ne longe dubis, char shi amis, kaj mem volis tiun kunon. Tiam estis la lasta lerneja vintro. Kelkaj vojaghoj al lia somerdomo lasis agrablajn rernemorojn pri skiado, baraktado en profunda negho, senspertaj kisoj kaj dolcha odoro de ampleksaj kusenoj en ia pra-praavina lito... Dum la adiaua lerneja vespero, finjunie, promenantaj en diafana nebulo de la blanka nokto, ili ambau komprenis, ke ne plu restis io direnda inter ili, por kune iri en la longan vivon. Ili disighis senlarme, pace.

Estis ankau Aldis. Ili konatighis hazarde, en la lasta tago de latvia BET. Duonjara korespondado subite konfirmis evidentan fundan komprenon inter ili. Li laumemore, ech sen fotajho pentris shian portreton — jen ghi estas surmure. En ghi estas revo kaj amo. Vintre okazis reciprokaj vojaghoj. Riga, la neforgesebla, La agrabla familio, domaghe, preskau tute ne komprenanta iun ajn lingvon krom la latva. Sed shi estis avertita, shi preparighis, kaj alparolis ilin latve — al ilia miro. Poste — leningradaj promenoj. Kontentaj gepatroj, Avisonjo — ech pli felicha ol Marina mem... Al la somero io shanghighis nuance en liaj leteroj, kaj li ne alflugis al SEJT en Siberion spite al la vintraj promesoj. Venintaj riganoj rakontis pri lia subita edzigho al nekonata latva knabino. Tiam Marina ploris, char ne komprenis la kauzon.

Jen do... neniam temis pri amo en shiaj rilatoj kun la Instruisto. Sed, post kiam shi ekvidis Lin, shi neniam plu revis pri alia homo. Li ighis shia idealo de sagha, fortika, alloga viro. Shi aspiris lin. Tiujn aspirojn shi pelis for en realo, sed en la ghuaj songhoj Li vizitis shin por esti kune.

Des pli doloraj estis vekighoj. Shi neniam kuraghus proponi sin al Li. Sed se Li nur aludus tion, shi jesus tuj. Tamen — Li estis nur patre zorgema kaj digne bontakta en siaj paroloj kaj agoj. Si toleris tion, char Li proksimis kaj Lia proksimeco donis trankvilighon.

Dubetoj ekmovighis en shia cerbo post foriro de Niko. En banchambro shi longe rigardis sin. Korpo kiel korpo. Dudeksesjara virino, ne alta, svelta, belforma. Chi-sezone — la unuan fojon — sen spuroj de sunbrunigho. La virgaj mamoj, la ventro, ne kripligita per naskoj. Certe shi povus, sed por kio? Por ke ankau shian infanon pridemandu similaj sentauguloj? Por ke shi chiupashe turmentighu pri la sorto de sia kreitajho en tiu koshmara urbego? Por ke... ehh Niko, Niko! Vekis vi, amiko, la memkompaton. Ne bezonatas tio.

Shi amare ridetis kaj enmetis ambau librojn, donacitajn de la Instruisto en la skatolon. Niko legos. Ankau la tendarajn fotajhojn...

Sekvis shiaj amataj pupoj. Marina prenis ilin de sur la shranko, kie ili sidis kviete dum lastaj monatoj. Shi karesis kaj adiauis chiun el ili ankau ol enskatoligi — la blondharan Natasha-n, la brunulinon Katinjon, la plushan hundeton Tobik, la leporeton sen nomo kaj sen orelo. Dankon al vi! Nevino Julka ludos. Ankau la mikroskopon infanan tien. Iom poste ghi taugos por Julka.

Vespere, en forno, kiun Avisonjo foje hejtis dum vintraj frostoj, Marina bruligis la paperojn: leterojn, poshtkartojn, taglibrojn. Malfermita fenestro ensorbis krepuskon kaj malvarmeton. Po unu folio shi shiris el la taglibroj, trarigardante la iam skribitajn liniojn antau ol ili ighu cindro. La folioj flugis al fajro, volvighis, seke kraketis, finbrulis kaj falis suben.

Tiel, che foliumo de la pasintaj du jardekoj, shi sidis preskau ghis mateno. Chio skribita jam estis por shi, kvazau rakonto pri ies fremda, elpensita vivo; shi legis tion, spektante sin deflanke.

Kaj venis la mateno. Kutime ektondris tramoj en Izmajlovskij-avenuo. Susure alproksimighis la autoj kaj akvostrioj ekfrapis la foliojn, la polvan asfalton, la paserojn atendantajn. Lastaj fajroj estingighis en la okuloj. Marina fermis la fenestron, sidighis che la antikvega skribotablo kaj post momen-ta pripenso skribis sur pura paperfolio:

"Karaj miaj! Panjo! Pachjo! Avinjo! Ne jughu min severe kaj ne ploru multe. Mi rezistis, kiom mi povis, sed mi ne plu povas. Chion mi faras plenkonscie lau mia propra decido. Rememoru: "Se vian domon sur la Tero oni detruis — en la chielo estu via domo". Mi pardonas chiujn, kiuj min iel ofendis, mi deziras pacon al chiuj. Mi amas vin!"

Shi prenis plastan saketon kaj algluis al ghi paperpecon kun la vortoj: "Vestu min per tio chi". En la saketon shi metis sian shatatan jhinson, blankan jherzon, kalsoneton kaj duonshtrumpojn. La saketon shi pendigis sur muron en rimarkebla loko che la skribotablo.

Subite eksonoris telefono. Kontrauvole, malrapide shi iris al ghi:

- Marina Lvovna, bonan matenon! — ghoje ekis la konata superafabla vocho. — Mi esperas, ke mi vin ne vekis. Jam estas preskau la deka.

- Kion vi volas, civitano Sedihh? — sensente prononcis shi.

- Ni ne finis nian konversacion tiam, en la instituto, chu ne? Chu vi ne afablos renkontighi kun mi... ne en la Granda Domo, certe. Mi diros al vi unu privatan adreson...

- Mi ne deziras renkontighi kun vi.

- Pripensu tion bone, — ekminacis la telefono, — ja ni devus voki vin oficiale. Kaj ni faros tion, se vi obstinos...

- Vi malfruighis, — trankvile respondis shi kaj metis la auskultilon.

Tamen, ial shi eknervozis, ekhastis, kvazau Ili povus esti venintaj chiumomente. Shi kuris en sian chambron, dismetis la skatolojn, por ke ili estu rimarkeblaj tuj. Shi prenis akvon kaj nutris plantajhojn en chiuj chambroj. Poste shi kuris en la banchambron. Tie, preninte freshan razklingon de pachjo per du fingroj de la tremanta dekstra mano, shi haste faris tranchon sur pojno de la maldekstra. Sur bluan kahelon shprucis sango, poste ekgutis en la bankuvon. Memrego forlasis Marina-n. Nun jam pli ol ion ajn shi ektimis, ke shia plano povas fiaski, ke shi falos, ke ili venos kaj veturigos shin al kuracistoj. Ke chio rekomencighos!!!

Denove shi kuris al sia chambro, lasante sangajn spurojn sur la planko, kaptis puran paperfolion kaj per grandaj, saltantaj literoj skribis: "Je Dio sankta, mi petegas — ne penu min savi!"

Poste — al balkona pordo. Sur seghon. Sur balkonrandon. Baiancighante — profundan, lastan enspiron. Kaj — pashon antauen.

ip地址已设置保密
2009-2-15 10:38:37
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
17
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

CHAPITRO XVI

"Nur antau 60 jaroj la burghaj gazetoj kaj jhurnaloj konkuradis inter si, penante auguri la plej precizan daton de nia pereo. lli kalkulis po tagoj, po semajnoj, malofte po monatoj. Ni vivis. Tagon post tago; semajnon post semajno, monaton post monato ni luktis por nia vivo.

Problemo anstatauis problemon, danghero sekvis dangheron. Ni luktis kaj venkis. Ni forpelis la hordojn de la blanka gvardio. Ni likvidis la analfabetecon. Ni neimageble rapide konstruis novajn fabrikojn kaj uzinojn. Ni kreis principe novan shtaton, kie potenco apartenas !a laboruloj. Ni kontraustaris kaj venkis la epidemion de la bruna pesto. Ni komencis efektivigi la revon de chiuj laboruloj sur la tero — konstrui komunismon.

...La Kornitato dedichis apartan atenton al la jubileo de la Granda Oktobro kaj al la proksimighanta jubileo de Komsomolo. Omaghe al tiuj datoj la Komitato rekomendas ai chiu SEJM-klubo:

I. Okazigi solenajn kunvenojn, dedichitajn al la jubileoj;
II. Sendi al siaj eksterlandaj amikoj materialojn pri
la:
1. glora vojo de Komsomolo;
2. XVIIl-a Kongreso de VLKSM;
3. atingoj de nia lando dum la 60-jara ekzistado.
III. Renkontighi kun delegitoj de la XVIII-a VLKSM-Kongreso;
IV. Diskonigi al eksterlandaj amikoj la enhavon kaj
signifon de ia nova Konstitucio".

(Aktuale — 3— 197...)

"...Ekfunkciis finfine la sekretario de SSOD-Komisiono: Berjoza Anatolij Vasiljevich. Homo relative juna, lasas che la unua konatigho bonan impreson..."

(El privataj leteroj de SEJM-komitatanoj)

Frumatene, je la kvina, Niko malfermis la dekstran okulon. La subkonscia vekilo informis lin pri la fiksita tempo. Tiel okazis chiam, se Niko mem vespere memorfiksis la tempon por matena vekigho. Chu ne denaskan sperton li havis, kaj lian kapablon enviis chiu konatulo. Same nun la interna horlogho vekis lin nur tri horojn post endormigho. Lia dekstra okulo ekvidis nekonatan chambron, do li malfermis la alian okulon.

Krepusko restis en la chambro pro fermitaj kurtenoj, tamen oni povus diveni la novan tagon trans la fenestro. La chambro, fakte, estis ne tro nekonata — jam trian nokton Niko pasigis chi tie. Abunde ondis nigraj haroj sur apuda kuseno. Galka dormis trankvile, kvazau kaprica infano, movante dum spiro la malsupran lipon. Niko tenere tushis la nigrajn ondojn kaj piedpinte ekpashis la banchambron. Post dusho li rapide vestis futbalchemizon, jhinson, kedojn kaj same senbrue iris for el la dometo.

Dormis la tuta turistejo, nur che la dometo de Niko (oficiala dometo) sur la ligna shtuparo sidis rufulo Jenjka, klininta la kapon sur la genuojn.

- Ahh, achulo, vagas ie!.. — tute sen kolero, pigre gapante, blekis Jhenjka. — Mi jam dek minutojn atendas!

- Ses, — diris Niko. — Ni iru.

Jhenjka, moskvano, SEJM-komitatano plurjara, invitis Nikon helpi pri transportado de la Esperanto-suplemento al "Moskvaj Novajhoj". La helpon petis Anatolij Vasiljevich, la respondeca sekretario de SSOD-komisiono. Jhenjka diris, ke nur tiel ili sukcesos elpeti iom da freshaj suplementoj por la konferencanoj.

Abundis sur la matena platformo pasagheroj, kutime veturontaj labori en la chefurbon. Kun tiu bruanta amaso la knaboj enshovighis la vagonon kaj dum kvardek minutoj dormetis starante — ghis Kurskij stacidomo. La amaso el ilia trajno enfluis la amasegon, venantan per aliaj trajnoj. Plenshtopita metrotrajno venigis ilin al la Placo de Revolucio.

- Iru ni piede, — diras Jhenjka, — pli rapide venos!

- Gravas, ke li estu surloke, — replikas, preskau kurante, Niko.

Vere ne malproksimas la vojo. Jheti rigardon maldekstren, al la Rugha Placo. Eniri longan subteran transirejon — tunelon en Aleksandrovskij ghardeno. Kaj de Lenin-biblioteko jam ekvidi la palaceton kun ekzotika turo — jen estas SSOD.

Pravis Jenjka: la oficistoj chi tie estas akurataj. Ne estis ankorau la oka, sed en malgranda kabineto, de unu el tri skribotabloj sin levis por saluto sunbrunighinta nigrahara viro. Kalvighanta frunto kaj ioma ventreto atestis bonfarton de tiu kvardekjarulo, samkiel sentebla pezo sub la okuloj — troan hierauan "legadon". Li afable premis la manojn de ambau junuloj:

- Saluton! Bonan matenon! Eugenon mi konas, sed vi, junulo, kiu estas?

- Konatighu, Anatolij Vasiljevich, — diris Jhenjka, — Nikolaj Ajratov el Jamburg, Leningrada regiono.

- Chu ankau tie estas esperantistoj?! Tre, tre agrable! Ni iom parolos poste, Nikolaj, char min interesas novaj homoj... esperantistoj. Sed nun, knaboj, — al laboro. Bonas, ke vi venis ghustatempe, char je la naua oni vin jam atendas en la presejo de "Izvestija". Jenja, vi memoras, kion vi devas ricevi tie. Suplementon al la "Moskvaj Novajhoj"... Jes, la projekton de nova Konstitucio. Bona donaco por esperantistoj. Kvin mil ekzempleroj! Mi telefonis hierau — chio jam kushas preta — atendas vin. Do, iru ni. Mi tuj trovos la auton.

- Agrabla homo! — flustris Niko al Jhenjka dum ili sekvis post Anatolij Vasiljevich en la korton.

- Jes, ne diru... — reflustris Jhenjka.

- Nu, knaboj, atendu min chi tie, — Anatolij Vasiljevich malaperis trans iun pordon.

Ili longe staris en la korto, spektante, kiel li eliris, mansvingis, dirante: "Tuj-tuj!", — iris al apuda domo, poste reen, poste, kun iu grizharulo, ien malantau la domojn. Denove li revenis kun la sama "tuj~tuj!", eniris alian pordon, eliris kun papero, malaperis en profundo de la korto kaj revenis jam, sidante apud shoforo, en nigra "Volga".

- Prenu, knaboj. Nur por unu horo. Jhenja, prenu la paperojn, vi estas gvidanto. Jen — mendilo, konfidatesto — vian nomon kaj pasportajn donitajhojn enskribu. Nu, shajnas, ke chio. Veturu, la shoforo konas la vojon.

- Ankau mi konas, — ridetis Jenjka, kaj la knaboj envolgighas por nur kvinminuta veturado lau Nikitskij bulvardo. Post iorna kurado en la konstruajho' de "Izvestija" malfermighis fera pordego de la deponejo, kaj ili sharghis la kofrujon de "Volga" plenplene per freshaj tipografiodoraj centekzempleraj ligajhoj da suplemento,

- Kiom da makulaturo! — forvishante shviton de la frunto, ridis Jenjka.

- Nu, tamen, — legajho por niaj kursanoj... — elspiris Niko.

- Ha! Preferindas per tiu chi papero lernolibron presi! Kaj nemulton vi ricevos, eble du ekzemplerojn, — refutis Jhenjka.

- Chu nur du? — miris Niko. —- Ja kvin milojn ni havas. Kien do malaperos chio?

- Vi vidos, — rikanas Jhenjka.

Anatolij Vasiljevich post malpli ol horo aspektis multe pli fresha kaj bonfarta ol frumatene.

- Aha, chu vi jam revenis, knaboj? Chu sukcesis? Helpu do sensharghigi "Volgon"; mi montros, kien vi portu la gazetaron. Sekvu min!

Niko kaj Jenjka prenas pezajn pakajhojn, — chiu por kvar, po du en unu manon, — kaj iras post palavranta Anatolij Vasiljevich suben lau shtuparo, plu dekstren, maldekstren, denove dekstren...

- ...sendadas kaj sendadas! "Paco" el Germanio, "La Pacaktivulo", vjetnamiaj librachoj, bulgaraj, japanaj... Kaj mi devas chion stokigi tie chi, ofte ech mem tiradi! Felicha okazo, ke vi hodiau helpas... Jen tien, en angulon metu! — montras li dumetran liberan spacon inter la polvighintaj stokajhoj. — Metu kaj portu ankorau. Mi restos tie chi por ke iu ne fermu hazarde,

Chio, kion Niko audis pri la respondeculo Anatolij Vasiljevich de multaj konatuloj, levighis en liaj pensoj, dum ili transportis la pakajhojn en subterejon. Li palighis kaj malgaje silentis.

- Kvardek ok, — kalkulis Anatolij Vasiljevich. — Restis du en la auto, do, nur por unu el vi. Iru, Nikolaj, vi estas pli juna.

- Anatolij Vasiljevich, sed vi promesis! — ofendite diras Jenjka. — Ni nome por tio venis. Mi jam diris al vi antaue, ke centkvindeko da esperantistoj atendas en Scherbinka!

- Ni uzos la suplementojn celkonforme. — aldonas Niko. — Ni disdonos ilin al venantaj eksterlandanoj, ni sendos ilin al niaj korespondamikoj...

- Mi ne scias, kiel vi ilin uzos, knaboj, — severe respondas Anatolij Vasiljevich, — mi memoras, ke mi promesis iom doni al viaj esperantistoj... sed multon doni mi ne rajtas. Estas la shtata havajho! Nu, prenu tiujn du pakajhojn, kiuj restis supre...

- Anatolij Vasiljevichh! — plorpostule eksklamacias Jenjka.

- Anatolij Vasiljevich, Anatolij Vasiljevich... — moke ripetas tiu. — Mi ja diris, ke mi ne rajtas. Nu, bone... prenu ankorau du pakajhojn de chi tie. Tutegale vi ne sukcesos porti pli.

- Ni sukcesos porti po kvar, — diras Jenjka.

- Tamen ne. Ne pli ol po du, — metalvoche resumas Anatolij Vasiljevich. — Prenu du chi tie, du — en la auto... Cetere, por rekompenci persone vian laboron mi povas donaci al vi po du ekzemplerojn de chiu eldonajho.

- Dankegon, ni prenos! — rapide ehhas Jenjka. — Regha gesto, — flustras li, pushante Nikon, kaj ili komencas elekti el polvaj stokoj.

- Nu, sufichas, knaboj, sufichas! — patravoche diras Anatolij Vasiljevich. — Liberigu la auton kaj venu al mia kabineto. Por kelkaj minutoj nur.

- Do. Jevgenij, Nikolaj, estimataj junuloj! — solene komencis Anatolij Vasiljevich, kiam la knaboj kun pakajhoj eniris kaj sidighis je lia gesto. — Vi vidas, ke rilato al Esperanto flanke de nia Partio kaj de la Registaro ighis pli serioza. Hodiau vi ricevis presitan kontrau shtata mono specialan suplementon al "Moskvaj Novajhoj" kun la projekto de nia nova Konstitucio. Kion ghi signifas? Ghi signifas, ke la Partio kaj la Shtato ekvidis en Esperanto fidindan informrimedon. Chu vi komprenas? Sed ne nur pro tio seriozighis la rilato. Vi supozas, pro kio, chu ne?

- Mi supozas, — respondis Niko, — la shtato... kaj la Partio komprenis... ne... la Partio agnoskis fine la utilon de Esperanto por edukado de nia junularo... en internaciisma spirito!

Jenjka gruntis en manplaton. Anatolij Vasiljevich ridetis afablege, kompreneme rigardis Nikon kaj daurigis:

- Jes, ankau pro tio. Sed estas alia kauzo, pli grava. Niaj okcidentaj, tiel nomataj "amikoj" uzas chiujn rimedojn, kiam ili batalas kontrau ni. Ankau Esperanton, sendube. Vi, Nikolaj, estas nova homo por mi. Diru, chu vi ne rimarkis ion strangan en la esperantistaj rondoj? Ekzemple, ke inter esperantistoj multas homoj, kiuj ne similas rusojn...

- Mi estas ruso. Sed ne tre similas, — respondis Niko, — pardonu, Anatolij Vasiljevich, sed ankau vi ne similas ruson.

- Nu, junulo, ne shajnigu vin tiom nekomprenema... Mi vidas, ke vi bone komprenas, pri kiu temas, — denove afable ridetis Anatolij Vasiljevich, dum Jhenjka denove gruntis en la manplaton. — Vere, Nikolaj, ni decidis ordigi la tiel nomatan esperantistan movadon. Certe, ne mi persone, — li montris kutimgeste al la plafono, — jen kie aperis tiu decido. Ni jam finfaris grandan preparan laboron.

Mi povas diri al vi, knaboj, ke demando pri la Asocio de esperantistoj supre estas respondita pozitive. Transdonu tion al viaj amikoj... por ke ankau en la Kongreso, en Bulgario ili propagandu tiun gravan novajhon.

- Ni faros tion, — diris Jenjka, — sed, pardonu, Anatolij Vasiljevich, ni jam devas veturi.

- Jes, jes. Ankau mi havas gravan aferon. — Anatolij Vasiljevich rigardis horloghon sur muro, poste sian brakhorloghon. — Ahh, mi jam malfruas. Chion bonan, knaboj! Mi ghojas konatighi kun vi, Kolja, venu, se estos demandoj!

En Kalininskij avenuo Jenjka komencis ridi. Li ridachis ghissate. Shmace, plezure, singulte. Ech la pakajhojn li metis sur asfalton.

- Nu, Niko, vi aktoras fenomene! — prononcis li inter la ridsufokoj. — Nu — Kramarov! Nu — Nikulin! Ne — ech pli talenta! Tiel prezenti naivecon! Hha-hha-hha! Hho-hho-hho!

- Iru al diablo! — kolere diris Niko; lia nuna humoro ne permesis diri ion alian. — Atendu dek minutojn, gardu la pakajhojn. Mi devas telefoni en Leningradon kaj hejmen nepre.

Dirinte tion, li metis siajn pakajojn sur tiujn de Jhenjka kaj iris trans la bulvardo al la interurba telefonejo. Preninte shvitan auskultilon, li kunmetis la numeron de Marina. Dum minuto audis li longajn zumojn, poste premis la levieron kaj telefonis al Jamburg. Kiam Ol prenis la auskultilon, li tuj kriis:

- Mi kisas vin, saluton, miaj bonaj! — sed, audinte shian ploran ekspiron, demandis: — Chu io okazis, Ol?

- Niko, kara, hodiau matene Avisonjo telefonis. Shi apenau parolas. Okazis malfelicho. — Marina mortis... Avisonjo petis, ke vi venu!

Kvazau fera kateno kunpremis la kapon. Marina. Kial!? Niko neniam ech povus imagi apude la du vortojn: Marina kaj Morto. Li silentis, shtonighinta.

- Mi ne plu ion scias, Niko, — sonis en la auskultilo. — Chu vi venos?

- Jes. Mi venos morgau matene, — diris li singulte. — Kisu Vovchjon...

ip地址已设置保密
2009-2-15 10:39:09
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
18
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

CHAPITRO XVII

"Lau unuanima decido de nia konferenco la postenon de TEJO-Komitatano devis okupi s-ano... Ni sendis al UK de TEJO nian rekomendon antau du semajnoj, kaj ghi, vershajne, malfruis. Antauvidinte tion, ni petis, ke nian proponon transdonu la prezidanto de SSOD-Komisiono. Sed okazis tio, kion ni ne antauvidis: Ii prikonsultis tion kun sia estro, kaj tiu diris, ke devas esti partiano... Char SSOD-anoj estas pli vojaghivaj ol ni, povas okazi, ke SEJM neniun sukcesos sendi al UK, sed ili venos kaj havos propran rekomendon. Chu necesas averti TEJO-anojn, ke, se ili kunpushighos kun du paralelaj diversaj rekomendoj, ili sekvu la nian kaj ignoru tiun de SSOD?"

(El privataj leteroj de SEJM-komitatanoj)

"...Igis min mediti la funebra parolo pri la "forpasanta" SISTEMO. Kiu do estas tiu sistemo, kiun forpasigas la autoro? Ghi estas nia SEJM-sistemo de organizita kaj koordinita interkluba kuniaboro. Kaj ni jam konsentis dum la lasta konferenco, ke heredinda eshtas preskau chio, sed ne "unuopaj trafaj eroj" (pri idealoj kaj finaj celoj ni ne parolu). Certe, fari "historiajho" la sistemon, kiun ni kune kreadis dum muftaj jaroj, estas multe pii facile, o! krei almenau ion similan".

(Aktuale — 3 — 197...)

Neniu tro atentis, ke Niko ighis ech pli pala kaj moroza ol dum hierauaj diskutoj. Similan humoron havis multaj. Nur kun ioma entuziasmigho gekoj disprenis la alportitajn suplementojn. Same, preskau sen atento estis akceptitaj liaj vortoj pri urgha forveturo. Post hieraua reciproka kotovershado, ("Perfiduloj!", "Vi nenion komprenas en la shtataj aferoj!", "Ne vi kreis — vi ne rajtas likvidi!" ktp), do post tiu "amikeca" opiniintershangho kelkaj forveturis jam vespere. La kauzon de sia fugho Niko diris che la trajno nur al Galka, kies doloraj larmoj pro lia forveturo estis ne imititaj — li sentis tion...

Lin brakumis Avisonjo. Apenau movanta sin, shi estis tamen la sola irkapabla persono en la hejmo. Anna Borisovna estis forveturigita urghe en kuracejon pro korspasmo. Lev Gustavovich, ochjo Leo, kutime gastama kaj feste brua, sidis nun en la chambro de Marina; dutagaj grizaj hareroj kovris lian sulkozan vizaghon, la lipoj kunpremighis dolore, kaj orfe staris sur la planko lia sola piedo apud la dua krurumo, pendanta malplene. Li nur metis la manon sur la shultron de alveninta Niko kaj premetis ghin.

Nenio shanghighis en tiu chambro depost lia lasta vizito. Nur iuj stultaj, nenecesaj kartonaj skatoloj sur la planko faris la impreson de iu preparado por transloghigho, subita forveturo; ankau la spegulo, shirmita per nigra tuko estis la morna makulo en tiu iam gaja loko. Du kompatindaj, suferantaj homoj apudis, kaj ech ne unu trankviligan vorton Niko povis trovi por ili, char lia sufero estis la sama.

- Kion shi faris al si, Nikosha! Kion ili diris al shi, ke shi faris tion? Inkvizitoroj! — flustris Avisonjo; la silenta ploro sufokigis shin. Niko silentis, nur glatis la maljunajn shultrojn.

La chielo finfine ekkompatis la urbegon, du semajnojn senpluvan. Dematene pezaj nuboj venis de la golfo, amasighis super polva strataro, ekfulmis, ektondris, kaj al la tagmezo forta, freshiga, vivon portanta pluvego dum du horoj forlavis la spurojn de iama sekeco.

Dume neniu venis el la parencoj, do Niko komencis fari bezonatajn funebrajn aferojn. Kun plasta saketo, kie estis la vestajhoj, preparitaj de Marina, li veturis per humida trolebuso al Mechnikov-malsanulejo, al jugh-medicina kadavrejo. Tien oni forprenis de-sur la strato la rompitan korpon.

Duonhoron li vagadis, transsaltante freshajn flakojn, en tiu malsanuleja kvartalo, antau ol trovis bezonatan ejon. Kelkaj homoj kun la sama aflikto, kun la sama plago atendis silente en la vestiblo. Iu sidis, metinte kubutojn sur genuojn kaj apoginte frunton sur manplatojn. Iu pashadis senhalte malrapide, kurbighinta en sia malfelicho. Viroj, virinoj... Po unu ili eniradis la chambron de servistoj. Venis la vico por Niko.

- Kiu shi estis por vi? — demandis maljuna servistino.

- Fratino, — firme, senmedite respondis Niko. — Mi volas vidi shin.

- Vi ne rajtas vidi shin tuj. Chu vi alportis vestajhojn? Donu, jhinso... vi povas tion ne scii, junulo, sed la ortodoksa religio ne permesas enterigi virinon en pantalono...

- Estas shia deziro.

- Nu bone. Iru al jughmedicinisto. Dum vi preparas chiujn necesajn paperojn, mi vestos shin kaj transportos tien, kie vi povos shin vidi.

Horon poste Nikon, jam atendantan che la pordo, shi vokis al negranda halo. Kvar malfermitaj cherkoj sur veturiloj staris tie. Inter iuj avino kaj viro kun vundita frunto kushis Marina. Niko rigidighis, ekvidinte shin. Shia tute pura, pale flavighinta vizagho kun trankvile fermitaj okuloj estis chi tie la sola juna kaj nobla. Tute fremda, tute hazarda en tiu chi loko, inter murditaj krimuloj kaj forgesita avino. Enda por vivo, ne por morto. Niko atente rigardis la konatajn trajtojn.

Kiu shi estis por li en vero? Chu fratino? Jes. Ankau fratino. Tute klare venis al lia memoro la bildo el tiu estonia arbaro, kie ili konatighis. Dum baltia tendaro shi kaj li, venintaj kun siaj geavoj, estis la piej junaj esperantistoj el inter la tendaranoj. Foje li diris:

- Chu vi havas tondilon? Mi devas tondi ungojn sur la manoj. Sed per la maldekstra mano mi ne kapablas tondi la dekstran. Helpu, a?

- Jes, — shi respondis, — mi donos al vi la tondilon kaj montros, kiel tondi per la maldekstra mano. Sed vi tion faros mem. Aliokaze vi neniam lernos tion fari...

Shi estis nur unu jaron pli agha ol li. Multe pli racia, multe pli sagha. Tamen, neniam trofiera, neniam aroganta. Niko la unua audis shiajn novajn versojn. Siajn sekretojn ili konfidis unu al alia. Shian internan charmon kaj shian prudenton li admiris. Li jhaluzetis dum shiaj enamighoj, pri kiuj shi ankau rakontis al li. Sed neniam li allasis propran logon al shi. Shi estis amikino la plej fidinda, amikino por tuta vivo. Sed shi estis virino, malforta, sopiranta pri defendo, pri apogo. Li ne sukcesis defendi shin.

Klininte sin al la cherko, Niko tushis per siaj lipoj la malvarmajn lipojn de Marina.

ip地址已设置保密
2009-2-15 10:39:27
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
19
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

CHAPITRO XIX

Fresha matena suno rebrilas en flaketoj sur asfaltita kvadratego de la Centra Placo. Atende freshas ordigita floraro sur bedoj, konservinta rebrilajn akvogutojn. Du akvoautoj alportis tiujn fresheco-spurojn, veninte por privershi la placon antau sunlevigho. Lauordone de mem la unua sekretario de urba partia komitato, kamarado Kononov. Ankau lau lia persona ordono purigite bluas la antikvaslavaj literoj "Jamburg" super centra urba hotelo, alloge puras ties fenestroj kaj che la enirpordo sur altaj stangoj pendas ne tro feste, ne tro solene, — pro ventomanko, — du flagoj. Rugha kun serpo kaj martelo — la flago de Soveta Unio kaj blanka kun blua kruco — la flago de Finnlanda Respubliko. Char la urbo atendas gastojn, delegitaron el la ghemelurbo finna, Lapeenranta.

Antau kvar jaroj la regiona partia komitato trudis al la urbo tiun ghemelighon, du-trifoje dum chiu jaro portanta kapdoloron al la urbestraro. Tiom ofte venas finnaj delegitoj, kiujn endas renkonti per bona mangho-drinko, logaj donacoj kaj, certe, en impone pura urbo. Sed endas diri veron: la ghemel-urbaj kontaktoj havas ankau alian, tre charman flankon. Estas la reciprokaj vojaghoj de la urbestroj, sindikataj aktivuloj kaj sportistoj al la eterne pupe purega, modeste luksa urbeto Lapeenranta. Tiam valizoj de la revenantaj jamburganoj plenas da porteblaj magnetofonoj, tranzistoroj, fantastike chipa — preskau senpaga — lavsano kaj bongusta oksikoka likvoro "Lapponia". Kapdoloro — ghuo, kapdoloro — ghuo, — jen estas la sinsekvo de interurbaj ghemelaj kontaktoj.

Hodiau, do, — la kapdoloro. Kun ridetoj kaj kashoscedoj kolektighas apud la hotelo grupeto da renkontantoj, gvidata de la dua sekretario, kamarado Bogdanov. Tiu lauliste kontrolas pretecon de la programo, pridemandante la venintojn.

- Chu "Fosforit" pretas?! — chu demandas, chu konfirmas li. — Atentu, tamen, la ekskurson — nur al lignometiejo, al la uzina muzeo kaj al teumado en sindikomo! Neniujn malpurajn, fiodorajn lokojn ili devas trafi, chu klaras?

- Klaras! Chio estas preta che ni, — respondas la reprezentanto de "Fosforit".

- Infanghardeno "Pometo"? Kvina lernejo? Via afero, Anna Sergejevna!

- Jes. Ni chion preparis por la gastoj.

- La chasista dometo? Sauno?

- Ni pretas por la morgaua tago. Kaj por la nokto, certe.

- Perfekte, perfekte... — frotas la manojn kamarado Bogdanov. — Al Narva, al la marbordo ni chi-foje ilin ne veturigos... Tamen, ni esperu, ke ili restos kontentaj... Ha, Anatolij Iljich, chu pano-salo estas?

- Jes, sendube. Jen en hotelregistrejo sidas knabinoj.

- Do voku ilin tuj. Jam devas veni la buso, — kamarado Bogdanov kontrolas brakhorloghon senpacience, sed jam montras chiuj — en la strato, kondukanta al la Placo, aperis superkomforta kaj nekutima por Jamburg "Scandia-Bus". Ghi proksimighas, lau la vojmontrilo chirkauveturas la placon kaj haltas che la hotelo.

- Saluton! Bonvenon! — kiel antikvan konatulon brakumas Bogdanov la descendantan vicurbestron de Lapeenranta, tutforte montrante per rideto vasta senliman felieon. Tuj li flankeniras, lasante la vojon por tri knabinoj en rusaj sarafanoj. La unua tenas etende en la manoj panegon, sur kiu staras ornamita salujo. La du malantauaj knabinoj tenas florbukedojn.

- Bonvenon, karaj gastoj al nia antikva rusa urbo! Gustumu nian tradician panon-salon! - kantovoche prononcas la knabino.

La gasta vicurbestro mansvingas al rapide descendanta tradukisto, — chio kompreneblas, — shiras panpeceton kutime, trempas ghin en la salujon, englutas pene, kisas la knabinon trifoje kaj kun rideto diras:

- Spa-sii-ba!

La knabinoj enmanigis florojn al la descendantaj finnoj, ricevis kisojn, donacetojn kaj malaperis.

— Karaj gastoj! — aklamis kamarado Bogdanov solene. — Antau ol vi enhotelighos, mi volus informi vin, ke cheestas chi tie por vin renkonti kaj organizi vian restadon en Jamburg aktivaj anoj de la amikeca societo "USSR — Finnlando". Bonvolu konatighi: jen estas la prezidanto de urba filio, chefkuracisto Anatolij Iljich Milnikov.

Eklaboris la tradukisto kaj shvita Anatolij Iljich komencis premi manojn al la gastoj lauvice, dum Bogdanov daurigis:

— Jen estas nia charma Anna Sergejevna Didenko, estrino de la popolkleriga fako. Jen la komsomola, nu jes, — junulara, — gvidanto, Vladimir Zolotov, jen prezidanto de la sporta komitato urba, Arkadij Zinin..

Dum tiuj iris lau rondo de la gastoj, premante manojn lauvice, al la tradukisto proksimighis mezagha finno kaj prononcis kelkajn vortojn.

- Chu nia gasto deziras ion? — brave demandis Bogdanov.

Sinjoro Jorma Kuuminen scivolas, chu cheestas inter la aktivuloj de la amikeca societo prezidanto de la Klubo de Internacia Amikeco, — klarigis la tradukisto.

Iom mire, sed same afable ridetante, pauzis Bogdanov por kelkaj sekundoj, enspiris kaj tro ghoje diris:

— Ho, jes. Mi forgesis. Jen, konatighu, — estas prezidanto de la Klubo de Internacia Amikeco, Igor Virtovskij! Venu, venu, Igor.

Mire, sed afablege ridetanta junulo, vestita samkiel chiuj renkontantoj en solena kostumo kun kravato kaj komsomola insigno proksimighis kaj etendis manon al sinjoro Jorma.

- Bonan tagon, mi ghojas vidi vin, — iom dube kaj heziteme prenis la etenditan manon sinjoro Jorma. — Sed chu vi havas en la urbo du Klubojn de Internacia Amikeco?

- Ne... estas la sola urba klubo, — iom perdante la rideton respondis Igor Virtovskij.

- Sed... sed, lau miaj scioj, la Klubon de Internacia Amikeco prezidas mia dujara korespondanto, sinjoro Nikolaj Ajratov, — klare prononcas chiun vorton de sinjoro Jorma la tradukisto.

Gapas Igor, gapas chiuj renkontantoj, nur kamarado Bogdanov post momento trovis necesajn vortojn:

- Ahh jes, Ajratov! Nia bonega aktivulo! Pardonu, li estas forveturinta chi-tempe. Igor estas la unua vicprezidanto, jes!

- Mi ghojas, mi ghojas! — denove skuas manon de Igor sinjoro Jorma. — Sed kien estas forveturinta sinjoro Ajratov? Kaj chu delonge?

Antau du semajnoj li estas sendita... en Leningradon. Por perfektigaj kursoj dumonataj, — balbutis kamarado Bogdanov.

- Strange, — miris sinjoro Jorma. — Antau du tagoj mi telefonis al li, kaj li promesis esti en la urbo. Vershajne estas ia eraro, miskompreno... Chu mi povas telefoni al li hejmen tie chi?

— Ahh, ne zorgu pri tio, sinjoro Kuuminen! — arde diris Bogdanov. — Certe, estas miskompreno, ke nia aktivulo ne estis invitita... Sed ni tuj trovos lin kaj informos pri via veno! Estu trankvila kaj — bonvenon al la hotelo!

Kiam chiuj gastoj malaperis trans la hotelpordo, kamarado Bogdanov elposhigis naztukon, vishis frunton kaj kolon, jhetis furiozan rigardon al la komsomola gvidanto kaj diris la solan vorteton:

— N-nu?!!

ip地址已设置保密
2009-2-15 10:41:24
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
20
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

CHAPITRO XX

"Esperanto — ilo, sed ne celo"

...La nuntempa mondo kun ghia socia, politika kaj kultura vivo postulas de chiu klera homo konstantan atentemon. Ekzisto de du kontraubatalantaj tendaroj — socialisma kaj kapitalisma — senevite naskas ideotogian batalon... Kaj ni chiam devas esti pretaj por doni rebaton al chiuspeca burgha ideologio. Ni devas esti kleraj politike. Tio, unuavice, koncernas la sovetajn esperantistojn... Chu ni, sovetaj esperantistoj, povas iri kune kun etburgha, religia, griza amaso?

Ni estas batalantoj! Ni luktas por grandaj idealoj, desegnitaj por ni de Lenin, de la Komunista partio. Kaj en tiu batalo ne estas mezo. Kiu ne estas kun ni — estas kontrau ni. Chiu neutrala organizo jam lau sia esenco estas burgha. Alvokante al granda laboro por bonstato de Esperanto, ili alvokas nin lasi nian aferon.

Ni ne devas limigi nin nur per la lingvo. Ni devas aktive labori por fortikigo de paco, ni estu solidaraj kun la batalo de mondjunularo por demokratio kaj progreso. Ni batalu kontrau imperiismo kaj burgha ideologio. Ni estu unuavice intemaciistoj, sed nur poste — esperantistoj!"

(Aktuale — 9—197...)

"Kial tamen lingvo ne povas esti portanto de iu ideo? Al mi shajnas, ke chiu ajn lingvo povas esti ideohava tiomgrade, kiom ghi estas konscie kreita. Se estas vero, ke Lomonosov kaj Pushkin kreis la literaturan rusan, Martin Luther — la germanan, ktp, do, chu ili ne emis realigi per ghi kaj en ghi certajn ideojn? Des pli tio validas por lingvo artefarita, en kiun ties kreinto povas dekomence enkorpigi antaudifinitajn ideojn.

...Oni devas pozitive respondi al la demando: chu homo ighas pli bona, au pli malbona sole pro la uzo de Esperanto? Jes! Esperanto enhavas senduban internacian kaj internaciigan ideon kaj edukas tiudirekte siajn verajn adeptojn".

(Aktuale — 9— 197...)

Sashka sunbrunighis. Liaj lentugoj ighis apenau videblaj, pajlo de la haroj preskau plene perdis flavon. Tamen, freshan bluajhon sub la maldekstra okulo ne povis kashi ech la sunbrunigita hauto. Li rimarkeble lispis:

- ...Nenio interesha, Niko. Tute hajhardaj fijhionomioj. Petis fumajhon chi-nokte apud mia hejmo... Nu, mi al ili montrish la fumajhon! Venu al mi, mi rakontosh.

- Tuj rimarkeblas, ke vi montris. Vi ech ne devus rakonti, — parolis Niko, sekvante Sashka-n en la komsomolan komitaton.

- Aha, inchitu, inchitu... — Sashka shlosis la pordon. — Shidu apude... Ehh, bedauro kia — la dento ne eshtish shuperflua.

- Sherte, n'eshtish, Shasha! — imitis lin Niko. — Nu, diru, senhonta virinchasanto, kion vi volis komuniki al mi? Kaj kial vi estas iom... iom solena?

- Chu sholena? Shtrange, mi ne rimarkish. Kaj notu: ne eshtash mi virinchashanto, shed ordinara jamburga filishtro. Mi volash vivi trankvile, pache, shate. Shed malhelpash tiuj huliganoj, banditoj, ebriuloj... Oni ne pafash en Jamburg! Bone, ke almenau ne pafash.

- Oni foje ech sen pafoj mortigas, — morne respondis Niko, — kaj neniu povas helpi. Cetere, Sash', provu paroli en la apudan denton, char via lispado estas, shajne, malkonforma al la okazo.

- Tuj mi provos-s-s. Bona kons-silo, dankon! — en la prononcado de Sashka vere restis nur ioma fajfeto. Ial lia vizagho rigidighis por momento, stranga grimaco trakuris ghin kaj malaperis. Eble ghi shajnis al Niko, eble estis nur la lumoludo — la sunon ekstere kovris nubeto por kelkaj sekundoj. Dum tiuj sekundoj ambau silentis.

- Mi kondolencas, Niko. Ankau min turmentis shia morto, — ekis Sashka. — Mi tre eshtimis shin. Ne tre komprenebla estas por mi tiu ago... nome la kauzo de ghi. Nu — strecho, ekzamenoj, varmego...

- Vi multon ne scias, Sash'.

- Pri la Instruisto mi scias. Vi mem rakontis pri liaj prelegoj, kaj jhurnalojn mi legas. Kion ajn shi sentu al li, tamen — li plu vivas, sed shi...

- Vi ne chion scias, Sashka! — Niko ekskrapis siajn risortoharojn, momenton silentis. — Vi multon ne scias. Oni kashe observis shin! Oni enketadis ech la avinon! Eble shin ankau... En la ekzamenoj oni senhonte mokis shin — shi iom piendis al la Avino. Chiuj-chi oni estas krimuloj! Jes, krimuloj, murdistoj fetoraj! Kaj kie komencighas chiuj krimoj? Chu vi ne havas imagon? Mi diros al vi, Sashka: ili komencighas tie — inter la plej supraj niaj gvidoroj! Silentu, mi ne finis. Unu honesta homo skribas veron pri nia historio. Oni kashas tiun veron, char oni timas. Se la popolo ekscios la veron, tiuj "oni" ne plu restos gvidoroj, chu ne? Certe, ne. Ili ja povus fari aliel, ekzemple, prezenti tiun veron kaj pendigi chiujn pekojn sur la mortintojn. Sed ne! Ili montras la forton. Ili forpelas la honestan homon, ili persekutas tiujn, nemultajn civitanojn, kiuj tushis lian veron, ili mortigas! Kaj chion chi ili faras pro sia horora timego. Chu vi ne audis — en kunsido de la partkomo — ili ech Esperanton, la plej pacan kaj porpacan aferon, timas! Sashka, komprenu, — ni kun vi estas honestaj komunistoj. Averjan Ivanovich — chu vi memoras lin? Multaj laboristoj en la velda fako, multaj aliaj — ili estas honestaj homoj! Sed mi nun komprenas, ke venos la tago, kiam ilin, kaj min, kaj ankau vin niaj homoj kulpigos kaj kondamnos pro chiuj pekoj de nia gvidantaro.

- Mi komprenas vian staton, Nikola, — ekscite diris Sashka, — sed vi parolas, kvazau vera disidento. Kvazau mem Soljhenicin.

- Kion vi scias pri Soljhenicin? Jhurnalojn legas, chu? Do forjhetu ilin al diablo. Jen estas la kutima elpasho kontrau li en la jhurnaloj: "Mi nenion legis el liaj verkoj, mi ne konas lin, sed, tutegale, li estas perfidulo, spiono kaj fia ulo!" Jen la logiko!

- Sed chu vi mem legis? — demandis Sashka.

- Legis, — Niko respondis jam pli trankvile. — Nemulton. Tamen, sufiche por certighi, ke li nenion mensogas kaj ke li tute ne estas spiono. Ankau la Instruisto neniam mensogis. Do, ni konkludu, Sashka, ke mensogas iuj aliaj homoj, konataj al vi.

- Trankvilighu. Ni kun vi ja scias, ke ni ne kulpas pri iliaj mensogoj. Kaj se venos bezono, ni diros tion al homoj.

- Homoj mem vidos. Kaj, ghenerale, Sashka, kial mi devas poste pravigi min pro ies pekoj?

- Do, vivu trankvile, kaj ne pensu pri tio, — denove ia grimaco kripligis la lipojn de Sashka kaj malaperis.

Kredeble, nubetoj multis hodiau en la chielo. La amikoj eksilentis denove. Iu tiris la shlositan pordon, frapis kelkfoje kaj, vershajne, foriris.

- Nu, necesas malfermi, Sash'. Oni vin serchas.

- A-a... ne atentu. Tuj ni iros kune. Tamen, diru vi, honestulo, chu vi chion chi intencas rakonti en Bulgario al viaj esperantistoj?

Niko enpensighis por kelkaj momentoj, poste rigardis rekte la okulojn de Sashka kaj respondis:

— Ne. Mi ne rakontos tion. Sed ne pro ia timo. Simple, mi hontas...

ip地址已设置保密
2009-2-15 10:41:50

 24   10   2/3页   首页   1   2   3   尾页 
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.32813 秒, 4 次数据查询