dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 向世界语朋友推荐国外好文章,题材不拘,文体不拘
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语应用区精华文章阅读 Elitaj legaĵoj → La duviva kato

您是本帖的第 2482 个阅读者
树形 打印
标题:
La duviva kato
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
楼主
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情
La duviva kato

La duviva kato




图片点击可在新窗口打开查看 图片点击可在新窗口打开查看ia kunveno estis finiĝinta. Iom lacigite de akra batalo pri tio, kiel oni plej arte traduku la Germanan originalaĵon por globa rulaĵo da lano, ĉu per bulo aŭ ĉu per pilko - cetere pilko voĉume venkis - kiun iu hundido en nia traduktasko malvolvis, la kontraŭuloj nun pace sidis en la vinejo. La unua servaĵaro da vino jam estis eltrinkita kaj oni babilis. Ĝuste meze de la revarmiĝo de la pilkodebato joviala mezaĝa kelnerino proksimiĝis al nia tablo kaj anoncis telefonalvokon por iu el ni. Estis por mi.

Ni kutimis kunveni du fojojn monate. Nur sola persono konis la sekreton de tiu postkunvena kaŝejo. Tiu scianta konfidenculo estis mia edzino. Tamen ŝi neniam estis kuraĝinta telefoni al mi tie ĉi. Io vere eksterordinara devis esti okazinta.

»Gizelino, ĉu vi?«

»Tabjo!«

Sciu, ke Tabjo estis nia kato. En mia Angla patrujo estas neskribita leĝo, nomi ĉiun grizstrian katon Tabjo. Sekve nia grizstria kato - dika peza masklo - ankaŭ en norda Germanujo nomiĝis Tabjo.

»Kio estas al li?«

»Tabjo estas morta!«

»Kio? Kiel?«

»Li kuŝas morta sur la strato. Aŭto devas esti transveturinta lin.« Ĝemetoj aŭdiĝis. »Kion mi faru?«

»Ĉu vi estas certa, ke li estas morta? Eble li estas nur senkonscia.«

»Ne vere morta. Li ne plu vivas«

»Kie li kuŝas ekzakte?«

»Cent metrojn de ni. Sur la stratmezo.«

»Do alportu lin hejmen, karulino.«

»Ne eblas. Ĉiam venas pliaj aŭtoj. Li estas jam tute, tute...« plorĝemoj interrompis la parolfluon, »... tute plata!«

»Kara, do prenu la ŝovelilon kaj skrapu lin ĝis la defluejo. Kovru lin per plasta sako. Mi okupiĝos pri li, tuj kiam mi revenos.«

»Bone, mi klopodos. Do venu baldaŭ. Ĝis, karulo!«

»Ĝis!«

Post tia ŝoko mi ne plu inklinis resti en la vinejo. Enpakinte mian kunveturanton, la afablan najbarvilaĝan samideanon, kiu ĉiam akompanis min, mi direktis min la kvardek kilometrojn hejmen.


Estis jam noktomezo, kiam mi alvenis. Rekte antaŭ nia vicdomo ĉe la stratrando kuŝis malhela amaso duone sub plasta folio. Mi esploris ĝin. En la heleto de la reflektoroj de mia aŭto mi ekkonis katan kadavron. Nu jes, jen nia Tabjo, jam iom malfleksiĝema kaj malvarmiĝinta. Jen liaj strioj, jen lia vosto, jen liaj blankaj makuloj ĉe la piedoj, kvazaŭ botoj. Nur lia vizaĝesprimo aspektis en sia mortostata rigido stranga kaj nekutime timiga. Mi konstatis, ke la kompatindulo estis vere iom platigita, evidente la efiko de la cirkulanta trafiko en nia strateto.

La viva Tabjo estis estinta grandioza besto - kun dika kapo, pufaj vangegoj, imponaj haregoj. Do mi konfesu, ke mia rilato al li, estis ĉiam iom streĉa. Se li havis malbonan humoron, li kutimis murmuregi kiel hundon. Min li ne malofte gratis. De la cetera familio tamen Tabjo estis la dorlotaĵo senkompara. Kvankam li vivis sian pure katecan vivon, li okaze okupiĝis iom ankaŭ pri ni homoj. Niaj infanetoj povis al si permesi ĉion kontraŭ li. Ĉe ili li eltenis ĉion. Iam mi vidis lin sidanta duone kovrite per lantuko en pupovagoneto, lasanta sin transporti laŭ la trotuaron. Li tute paciencmiene eltenis la zigzagan kurson, laŭ kiu mia trijara filineto duone ŝovis duone faligis sian vagoneton. Eĉ la klare videblaj meĥanikaj ŝokoj, kiujn la tre primitivaj rimenaj risortoj de tiu veturilaĉo tute ne sorbis - por la komforto de pupoj la respektivaj fabrikantoj de vagonetoj ne investas multon - ŝajne tute ne ĝenis lin. Mi kredas, ke Tabjo kondutis tiel nur, por kolerigi min. Li celis publike demonstracii mian propran senvalorecon kaj neamindecon kontraste al la katvidpunktaj virtoj de ĉiuj miaj aliaj familianoj. Tiu fikato regule primokis min. Sed iufoje li eĉ ĉe mi montris bonan humoron. Tiukaze mi rajtis froteti lin ĉirkaŭ liaj oreloj, afero, kiun li do ŝategis, okaze eĉ fare de aĉulo kiel mi.

Mi metis lian kadavron en la plastan sakon kaj portis ĝin tra la jam dorma domo al nia malantaŭa ĝardeno, mallarĝa strieto da grundo, tipeca ĉe vicdomoj. Feliĉe ni havis plenan lunon kaj ĝia brileto bone sufiĉis por mia tasko. Apud juna abio mi elfosis truon katlarĝan kaj du metrojn profundan, engrunda mezuro espereble sufiĉonta por eviti, ke iu plantemulo, iam poste enbedigante florojn, akcidente pikos sian trulon en la putran restaĵon de la malfeliĉulo. Pri tiaĵoj mia edzino jam havis plurajn spertojn. La infanoj ofte trovis iujn mortajn birdidojn falintajn el sia nesto. Tiujn ili kun granda pompo kaj multo da kantado kaj amenoj entombigis. Estis ĉiam malplaĉe, kiam post kelkaj semajnoj la kadavretoj realsurfaciĝis dum la rastrado!

La kata entombiga ceremonio daŭris ege pli longe ol kiom ajn mi antaŭe estis imaginta tion. Malgraŭ tio, ke mi tre inĝenierece kaj sufiĉe bone armate per fosilo, forko kaj pioĉo estis atakinta mian projekton, la necesaj termovoj postulis pli grandan penon ol taksita. Intertempe mi atingis iun tre rezisteman tavolon da ruboj. Verŝajne staris la cementomiksilo ekzakte sur tiu loko, kiam la domoj estis konstruataj. Mi pensis la tutan tempon, kio okazos, se nia najbarino elrigardos el sia dormĉambra fenestro kaj vidos min tie ĉi elfosantan profundan tombotruon. Ŝi certe pro atako de histerio tuj telefonos al la polico. Ho ve! Kiel mi kredinde klarigos, ke mi preferas entombigi mortintajn katojn meze de la nokto. Oni akuzos min pri praktikado de iuj sorĉistaĵoj. Ĉu ankoraŭ ekzistas leĝoj koncerne tiaĵojn? Tamen kadavraj enfosoj en ĝardenoj verŝajne tute ĝenerale estas malpermesataj pro iuj higienaj argumentoj. Mi senspire kaj perspire pikis, gratis kaj ŝovelis plu.

Du kaj duonan horojn pli malfrue ĉio estis denove glata. La kato kuŝis en paco kaj la florbedo estis riparita, kio signifis, tiom bone ĝustigita, kiom estis eble en tiu duonhelo. Mi lavis la teraĵon de mia korpo kaj lacege enlitiĝis apud mia firme dormanta edzino. Du horoj da dormo estis ankoraŭ por mi eblaj.


La neksta tago komenciĝis grize kaj pluveme. La malagrabla vetero fortigis la funebran etoson. Mia edzino, ankoraŭ plorema, rakontis la katastrofon al la apudĉambre ĵus vekiĝintaj infanoj. Ĉiuj ploregis. Mi konfesu, ne daŭris tre longe kaj ankaŭ mi ploretis. Plorado estas tre infekta kaj longe mi ne povis kontraŭstari. Malsekokule kaj ege malfeliĉe, mi malascendis la ŝtuparon por iri en la kuirejon kaj prepari kafon. Mi esperis iun refortigon de tiu kafeinenhava trinkaĵo. Mi paŝis al la fenestro kaj tiris la persienon alten.

»Miaŭ!« sonis de ekstere. Jen sidis kato sur la ekstera breto de la fenestro. Konfuzite, mi sensukcese manipuladis ĉe la fenestrotenilo. Ĉu spirito? Ĉu kato el karno kaj sango? Ĉu iu aperaĵo?

»Miaŭ! Miaŭ!« voĉis la fatamorgano iom malbonhumore.

Grizstria dika kato gvatis senpacience kaj jam iom riproĉe tra la vitro al mi ĉe la fenestro. Ĝi per sia rigardo impertinente celis rekte al la irisoj de miaj okuloj. La bestaĉo ŝajnis biri min prepare al iu baldaŭa atako.

»M-rr-rr!« ĝi evidente jam kolere elgruntis.

Mi svingis la fenestron malferme kaj enlasis ĝin. Idiote mi gapis post la grizstrian katon, kiu ĵus estis saltinta internen. Tute klare, jen nia ĉiam malsata, ege malafabla, kverelema kaj oftete speciale malagrable odoranta Tabjo. Jen nia propra kato! Al mi malrapide klariĝis, ke evidente mi meze de la nokto estis entombiginta la malĝustan katon. Iun alian! Iun fremdan! Iun duoblulon! Ies ajn katon! Mi senvole estis iĝinta speco de kadavroŝtelisto!


La ĝojo de la familio estis grandega. La ŝrikoj kaj ridoj resonis tra la tuta dometo. Pro tro da dorlotado Tabjo tuj post sia refuelado elektis denove fuĝi ĝardenen kaj nun li sidis sur la razeno, unu malantaŭan kruron torditan ĉielen kaj kun sia korpo kurbigita tiel, ke li per sia buŝego povis bone atingi sian postan flankon. En tiu fakira tordiĝo li diligente kaj tre detale purigis sin per sia ruĝeta raspa lango. Precipe liaj subvostaĵoj ŝajnis necesigi grandan atenton. La ĉiutageco de tiu tualeto iel malsorĉis la miraklon de nia domkata reviviĝo. Tamen kiu nuntempulo vere surpriziĝas pri tia mirindaĵo? La bardoj scias ekde praepokoj ĉanti la legendon de la naŭ magiaj vivoj de ĉiu ajn gekato. Jen nun antaŭ miaj propraj okuloj montriĝis nur la tute normala unua reenkarniĝo. Nenio speciala.

Tamen la fatalo estas stranga afero. Apenaŭ jarduonon post tiuj okazaĵoj nia amata Tabjo vere mortis. Iun matenon ni trovis lin kuŝanta en la antaŭa ĝardeno, venenita per iu dismetita ekstermilo por ratoj. Refoje mi entombigis katon. Ekde tiam kuŝas nun du katoj en la florbeda tombejeto apud la abio. La dua specimeno, nia Tabjo, dormegas etaĝon malpli profunde rekte super la nekonata noktulo. Eble la du katoj konis sin dumvive jam. Eĉ se ne, mi konjektis, ke la feltuŝiĝo inter la du ĝemelaspektaj grizuloj devus minimume iel reciproke konsoli ilin en la senfina soleco de ilia subtera sepultejo. Pli poste tiu ideo ŝajnis al mi absurda. Estas ja pli verŝajne, ke Tabjo, same kiel li tion dum siaj du vivoj faris, ankaŭ nun plu primokas min el la sekuro de iu katĉiela transcendejo.

ip地址已设置保密
2009-3-6 11:46:26

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.21875 秒, 4 次数据查询