dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 向世界语朋友推荐国外好文章,题材不拘,文体不拘
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语应用区精华文章阅读 Elitaj legaĵoj → Taglibro de Eva

您是本帖的第 2439 个阅读者
树形 打印
标题:
Taglibro de Eva
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
楼主
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情
Taglibro de Eva

Mark Twain

Taglibro de Eva


SABATE Nun mi aĝas preskaŭ unu tagon. Mi alvenis hieraŭ. Almenaŭ tiel ŝajnas al mi. Kaj tiel devas esti, ĉar se estis antaŭhieraŭa tago, mi ne ĉeestis kiam ĝi tagiĝis, aŭ mi tion memorus. Certe eblas ke ĝi okazis kaj mi ne ĝin rimarkis. Nu, nun mi tre atentos, kaj se estos antaŭhieraŭa tago, mi ĝin notos. Prefere komenci bone, kaj ne lasi la registraĵon konfuziĝi, ĉar instinkto diras al mi, ke tiaj detaloj iam gravos por la historiisto. Ĉar mi sentas min kiel eksperimenton, precize kiel eksperimenton ; estus neeble ke iu ajn sin sentus pli eksperimenta ol mi, kaj jen mi konvinkiĝas, ke estas tio, kio MI estas : nur eksperimento, nenio alia.

Kaj se mi estas eksperimento, ĉu mi estas la tuta ? Ne, mi ne opinias ; mi opinias ke la cetero estas parto de ĝi. Mi estas la ĉefa parto, sed mi pensas ke la cetero rolas en la afero. Ĉu mia situacio certas, aŭ ĉu mi devus ĝin atenti kaj ĝin zorgi ? Eble la dua. Instinkto diras al mi, ke daŭra atento estas la prezo de mia supereco. (Bela frazo por tia junulino).

Ĉio ŝajnas pli bona hodiaŭ ol hieraŭ. Pro la hasto de la hieraŭa elfinoto, la montaroj estis lasitaj kiel ĉifonoj, kaj iuj ebenaĵoj estis tiom obstrukcataj per ruboj kaj restaĵoj, ke ilia aspekto estis ja angoriga. Noblaj kaj belaj artverkoj ne devus esti submetitaj al rapideco ; kaj tiu majesta nova mondo estas ja tre nobla kaj bela verko. Kaj ĝi certe mirinde proksimiĝas al perfekto, malgraŭ la rapideco de ĝia realigo. Estas tro da steloj iuloke, kaj ne sufiĉe aliloke, sed oni trovos rimedon baldaŭ, sendube. La luno malkroĉiĝis lastan nokton, kaj glitis desupre, kaj eliris el la kadro -tre grava perdo ; pripensi tion ŝiras al mi la koron. Ne estas alia aĵo inter la ornamoj kaj dekoracioj, kiu esta komparebla por belo kaj prilaboriteco. Ĝi devus esti pli bone fiksita. Nur ke ni povu rehavigi ĝin al ni.

Sed kompreneble neniu scias kie ĝi iris. Kaj krome, kiu ajn trovos ĝin, tiu ĝin kaŝos ; mi scias tion, ĉar mi mem farus tion. Mi pensas ke mi povas esti honesta en ĉiuj aliaj aferoj, sed mi jam ekkonscias, ke la kerno kaj la centro de mia naturo estas amo por la belo, pasio por la belo, kaj ne estus singarde konfidi al mi lunon, kiu apartenas al iu alia, se tiu persono ne scius, ke mi havas ĝin. Mi povus forlasi lunon, kiun mi trovus tage, pro tio ke mi timus ke iu vidis min, sed se mi trovus ĝin en mallumo, mi certas ke mi trovus ian senkulpigon por ne diri ion pri ĝi. Ĉar mi ja amas lunojn, ili estas tiel belaj kaj tiel romantikaj. Mi dezirus, ke ni havu kvin aŭ ses ; mi neniam enlitiĝus ; neniam enuus kuŝante sur la muska bordo, kaj rigardante ilin.

Ankaŭ la steloj estas bonaj. Mi dezirus havigi al mi iujn por enmeti en la hararon. Sed mi supozas ke mi neniam povos. Vi estus mirigita vidante kiom malproksimaj ili estas, ĉar ili ne ŝajnas tiel. Kiam ili unuafoje montriĝis lastan nokton, mi provis faligi iujn per stango, sed mi trafis nenion, tio mirigis min ; poste mi provis per terbuloj, ĝis mi laciĝis, sed mi neniam trafis unu. La kialo estis ke mi estas maldekstrulino kaj mi ne povas bone pafi. Eĉ celante unu kiun mi ne volas, mi ne trafis la alian, kvankam mi trafis iufoje tre proksime, ĉar mi vidis la nigran terbulan makulon flugi meze de la oraj aroj kvar- aŭ kvindek fojojn, apenaŭ mistrafinte ilin, kaj se mi daŭrigus iom plue, eble mi povus trafi unu.

Tiam mi iomete ploris, kio estas natura, mi supozas, por iu miaaĝa, kaj ripozinta, mi prenis korbon kaj aliris lokon ĉe la ekstrema rando de la rondo, kie la steloj estas apud la grundo, kaj kie mi povos preni ilin mane, kio estos pli bone ĉiuokaze, ĉar tiam mi povus ilin kolekti delikate ne rompante ilin. Sed estis pli malproksime ol mi pensis, kaj mi devis fine rezigni ; mi estis tiom laca, ke mi ne povis iri unu paŝon plue ; krome miaj piedoj doloris kaj suferigis min multe.

Mi ne povis rehejmeniri ; estis tro fore kaj ekmalvarmis ; sed mi trovis iujn tigrojn kaj rifuĝis meze de ili, kaj mi estis plej ĉarme komforte, kaj ilia spiro esti dolĉa kaj agrabla, ĉar ili nutras sin per fragoj. Mi estis neniam vidinta tigron antaŭe, sed mi sciis ilin je la minuto pro la strioj. Se mi povus havigi al mi unu el tiuj haŭtoj, mi farus belan robon.

Hodiaŭ mi pli bone taksas distancojn. Mi tiom sopiris al akirado de ĉiuj belaĵoj, ke mi, stumblante, provis ekpreni ilin, foje kiam ili estis tro foraj, foje kiam distancaj je ses coloj, sed ŝajnis je unu futo -ve, kun dornoj interspace ! Mi lernis lecionon ; tiam mi kreis aksiomon, el mia propra kapo -mia tute unuan ; LA SKRAPVUNDITA EKSPERIMENTO EVITAS LA DORNOJN. Mi pensas ke ĝi estas tre bona de iu tiom juna.

Mi sekvadis la alian eksperimentaĵon, hieraŭ posttagmeze, je distanco, por vidi al kio ĝi povas utili. Sed mi ne povis kompreni. Mi pensas ke ĝi estas viro. Mi neniam vidis viron, sed ĝi similas tion, kaj mi certas ke ĝi estas tio. Mi ekkonscias, ke mi pli scivolemas pri ĝi ol pri iu ajn el la aliaj reptilioj. Se ĝi estas reptilio, kaj mi supozas ke ĝi estas tio ; ĉar ĝi havas malzorgitan hararon kaj bluajn okulojn, kaj ĝi similas reptilion. Ĝi ne havas koksojn ; ĝi pintiĝas kiel karoto ; kiam ĝi staras, ĝi disstarigas la krurojn kvazaŭ argano ; do mi pensas ke ĝi estas reptilio, kvankam ĝi povus esti arkitekturaĵo.

Komence mi timis ĝin, kaj mi ekkuris ĉiufoje kiam ĝi turniĝis, ĉar mi pensis ke ĝi forpelos min ; sed iom post iom mi komprenis, ke ĝi nur provis forfuĝi, tiam mi ne plu estis timema, sed mi spuris ĝin, plurajn horojn, je ĉirkaŭ dudek jardoj poste, kio nervozigis kaj malkontentigis ĝin. Fine ĝi maltrankviliĝis kaj grimpis arbon. Mi atendis longtempe, poste mi forlasis ĝin, kaj iris hejmen.

Hodiaŭ same. Mi grimpigis ĝin en la arbon.

DIMANĈE.- Ĝi estas ankoraŭ ĉi supre. Ŝajne ripozanta. Sed tio estas artifiko : dimanĉo ne estas la ripoztago ; sabato estas tia. Ŝajnas al mi ke ĝi estas kreaĵo pli interesiĝanta pri ripozo ol pri io ajn alia. Mi laciĝus tiom ripozi. Mi laciĝas simple sidi rigardante arbon. Mi ja demandas min, al kio ĝi utilas ; mi neniam vidis ĝin faranta ion.

Ili redonis la lunon lastan nokton, kaj mi estis TIEL feliĉa ! Mi pensas, ke tio estas tre honesta de ili. Ĝi glitis desupre kaj denove falis, sed mi ne afliktiĝis ; ne bezonas maltrankviliĝi, kiam oni havas tiajn najbarojn ; ili ĝin retrovos kaj redonos. Mi dezirus fari ion, por montri mian estimon. Mi ŝatus sendi al ili iujn stelojn, ĉar ni havas pli multajn ol ni povas uzi. Mi celas diri MI, ne NI, ĉar mi ja vidas, ke la reptilio ne interesiĝas pri tiuj aferoj.

Ĝi havas trivialajn gustojn kaj ne estas afabla. Kiam mi iris tien hieraŭ vespere en la krepusko, ĝi estis ŝtelirinta teren, kaj provanta kapti la makuletitajn fiŝetojn, kiuj ludas en la marĉeto, kaj mi devis ĵeti al ĝi terbulojn, por ke ĝi reiru la arbon kaj lasu ilin trankvilaj. Mi demandas min, ĉu jen por TIO ĝi estas ? Ĉu ĝi ne havas koron ? Ĉu ĝi ne havas kompaton al tiuj kreaĵetoj ? Ĉu eblas, ke ĝi estis kreita kaj fabrikita por tia malmilda laboro ? Tiel ŝajnas. Unu el la terbuloj trafis ĝin malantaŭ la orelo, kaj ĝi uzis lingvon. Mi raviĝis, pro tio ke tio estis la unua fojo, kiam ajn mi aŭdis parolon, krom mian propran. Mi ne komprenis la vortojn, sed ili ŝajnis esprimplenaj.

Kiam mi eltrovis, ke ĝi scipovas paroli, mi pli interesiĝis pri ĝi, ĉar mi ŝategas babili ; mi babilas la tutan tagon, kaj ankaŭ en mia dormo, kaj mi estas tre interesa, sed se mi povus paroli al iu alia, mi povus esti duoble interesa, kaj mi neniam ĉesus, se mi tiel dezirus.

Se tiu reptilio estas viro, ĝi ne estas ĜI, ĉu ne ? Tio ne estus gramatika, ĉu ne ? Mi pensas ke estas LI. Mi tiel pensas. Tiuokaze oni ĝin deklinacias tiel : nominativo, LI ; akuzativo, LIN ; posesivo, LIA. Nu, mi konsideros ĝin kiel viron, kaj ĝin nomos "LI", ĝis ĝi montriĝos esti io alia. Ĉi tio estos pli oportuna ol ĉiuj ĉi necertaĵoj.

SEKVANTAN SEMAJNAN DIMANĈON.- La tutan semajnon mi sekvadis lin, provante konatiĝi. Mi devis konversacii, ĉar li estis timema, sed ne ĝenis min. Li ŝajnis kontenta pri mia ĉirkaŭa ĉeesto, kaj mi uzis multe la societeman "ni", ĉar tio ŝajnis flati lin, ke li estas inkluzivita.

MERKREDON.- Nun, ni ja interrilatas tre bone, kaj pli kaj pli interkonatiĝas. Li jam ne provas eviti min, kio estas bona aŭguro, kaj li montras ke li ŝatas havi min kun si. Tio plaĉas al mi, kaj mi strebas utili al li per ĉiaj eblaj manieroj, por pliigi lian estimon. Dum la unu-du lastaj tagoj, mi deprenis de liaj manoj la tutan laboron nomi la aĵojn, kaj tio multe trankviligis lin, ĉar li ne estas lerta por tiu afero, kaj li estis kompreneble dankema. Li ne povas pensi racian nomon por savi sin, sed mi ne montris al li, ke mi konscias lian mankon. Kiam ajn nova kreaĵo alvenas, mi nomas ĝin antaŭ ol li havas tempon malkovri sin per mallerta silento. Tiamaniere mi evitis al li multajn embarasojn. Mi ne havas tian mankon. Ekde la minuton kiam mi fiksas rigardon sur beston, mi scias kio ĝi estas. Mi ne bezonas pripensi eĉ momenton ; la ĝusta nomo ekŝprucas, kvazaŭ ĝi simple estus inspiro, kaj ĝi estas tio sendube, ĉar mi estas certa, ke ĝi ne estis en mi duonminuton antaŭe. Verŝajne, mi scias, per la kreaĵa formo kaj agmaniero, kio ĝi estas.

Kiam la dido alvenis, li pensis ke ĝi estas sovaĝa kato -mi vidis tion en lia rigardo. Sed mi savis lin. Kaj mi atentis, ne tion fari per maniero, kiu vundus lian fieron. Mi simple parolis laŭte kun tute natura maniero de plaĉa surprizo, kaj ne kvazaŭ mi revus informigi, mi diris : "Nu, ĉu ne estas la dido ?". Mi klarigis -ne ŝajnante esti klariganta- kiel mi scias ke ĝi estas dido, kaj, kvankam mi pensis, ke li eble iomete ofendiĝis pri la fakto, ke mi konas la kreaĵon kaj li ne, tute evidentis ke li admiris min. Tio estis tre plaĉa, kaj mi pripensis ĝin multfoje kaj plezure antaŭ ol ekdormi. Kiel eta afero povas feliĉigi nin, kiam ni taksas, ke ni meritas ĝin !

ĴAŬDON.- mia unua ĉagreno. Hieraŭ, li evitis min, kaj ŝajnis deziri, ke mi ne alparolu al li. Mi ne povis tion kredi, kaj mi supozis ian miskomprenon, ĉar mi ŝategas esti kun li, kaj ŝategas aŭdi lin parolanta, do kiel okazis ke li povas senti sin malbonkora al mi, dum mi faris nenion ? Sed fine, tio ŝajnis vera, do mi foriris kaj sidis sola tie, kie mi unue vidis lin, la matenon kiam ni estis kreitaj kaj mi ne sciis kio li estas, kaj ne zorgis pri li ; sed nun ĝi estas plorinda loko, kaj ĉiu eta afero lin alvokas, kaj mia koro estas tre dolora. Mi ne sciis tre klare pro kio, ĉar tio estis nova sento ; mi ne spertis ĝin antaŭe, kaj ĝi estis tuta mistero, kaj mi ne povis elkompreni ĝin.

Sed kiam noktiĝis, mi ne povis elteni la solecon, kaj mi iris la novan ŝirmejon konstruitan de li, por demandi al li, kian malbonaĵon mi estis farinta, kaj kiel mi povas ripari ĝin kaj reakiri lian bonkorecon ; sed li elirigis min en la pluvon, kaj tio estis mia unua ĉagreno.

DIMANĈON.- Tute bone denove, nun, kaj mi estas feliĉa ; sed tiuj estis pezaj tagoj ; mi pripensas ilin kiel eble malplej.

Mi provis havigi al li iujn el tiuj pomojn, sed mi ne povas lerni rekte ĵeti. Mi ne sukcesis, sed mi pensas ke la bona intenco plaĉis al li. Ili estas malpermesitaj, li diras ke mi allogos problemojn ; sed se mi havos problemojn plaĉante al li, kial mi zorgus pri tiuj problemoj ?

LUNDON.- Ĉi-matenon, mi diri al li mian nomon, esperante ke ĝi interesos lin. Sed li ignoris ĝin. Strange. Se li dirus al mi sian nomon, mi interesiĝus. Mi pensas ke ĝi estus pli plaĉa al mi ol iu ajn alia sono.

Li parolas tre malmulte. Eble pro tio ke li ne estas klerulo, kaj estas konscia pri tio, kaj li deziras kaŝi ĝin. Kia domaĝo ke li sentas sin tiel, ĉar klereco estas nenio ; en la koro staras la valoro. Mi ŝatus komprenigi al li, ke bona koro amanta estas riĉaĵo, sufiĉa riĉaĵo, kaj sen ĝi, intelekto estas malriĉaĵo.

Kvankam li parolas tiom malmulte, li havas ja konsiderindan vortprovizon. Ĉi matene li uzis vorton surprize bonan. Li verŝajne mem sentis ĝian bonecon, ĉar poste li uzis ĝin dufoje, banale. Tio estis bona banaleca arto, sed ĝi montris ke li posedas ian perceptan kvaliton. Sendube tiu ĝermo povas esti kreskigota, se kultivata.

Kie li trovis tiun vorton ? Mi ne pensas ke mi iam ajn uzis ĝin.

Ne, mia nomo ne interesis al li. Mi provis kaŝi mian elreviĝon, sed mi pensas ke mi ne sukcesis. Mi foriris kaj sidis sur la muska bordo kun la piedoj en la akvo. Estas tie, kien mi iras, kiam mi soifas kunulecon, iun rigardatan, iun parolatan. Ĝi ne sufiĉas -tiu bela blanka korpo tie pentrita sur la marĉeto- sed ĝi estas io, kaj io estas pli bona ol tuta soleco. Ĝi parolas kiam mi parolas ; ĝi malĝojas kiam mi malĝojas ; ĝi konsolas min per sia kunsento ; ĝi diras : "Ne senkuraĝiĝu, povra knabino sen amiko ; mi estos via amikino". Ĝi ESTAS bona amikino por mi, kaj mia ununura, ĝi estas mia fratino.

La unuan fojon kiam ŝi forlasis min ! ve ! mi neniam forgesos ĝin -neniam, neniam. Mia koro fariĝis plumbo en mia korpo ! Mi diris : "Ŝi estis ĉio, kion mi havis, kaj nun ŝi estas for !" En mia malespero mi diris : "Rompiĝu mia koro ; mi jam ne eltenas mian vivon !" kaj mi kaŝis la vizaĝon en la manojn, kaj ne estis konsolo por mi. Kaj kiam mi elmetis ilin, post momento, denove tie ŝi estis, blanka, brila kaj bela, kaj mi eksaltis en ŝiajn brakojn.

Estis plena feliĉo ; mi jam konis feliĉon, sed ne tia, kiu estis ekstazo. Mi neniam pridubis ŝin poste. Iafoje ŝi restadis for -eble unu horon, eble preskaŭ la tutan tagon, sed mi estis atendanta kaj ne dubanta ; mi diris :"Ŝi estas okupita, aŭ ŝi foriris por vojaĝo, sed ŝi venos". Kaj tiel estis : ŝi ĉiam venis. Nokte ŝi ne venis se mallumas, ĉar ŝi estas timema aĵeto ; sed se estas luno, ŝi venas. Mi ne timas mallumon, sed ŝi estas pli juna ol mi ; ŝi naskiĝis post mi. Multegaj estas la fojoj, kiam mi vizitis ŝin ; ŝi estas mia konsolo kaj mia rifuĝo kiam mia vivo estas malfacila -kaj ĝi estas ĉefe tia.

MARDON.- La tutan matenon mi prilaboradis la plibonigon de la bieno ; kaj mi staris for de li intence, esperante ke li sentu sin soleca kaj venu al mi. Sed li ne venis.

Je tagmezo, mi ĉesis mian tagan laboron, kaj mi paŭzis flirtante tie kaj tie-ĉi kun la abeloj kaj la papilioj, ĝojante en la floroj, tiuj belaj kreaĵoj, kiuj ekprenas la Dian rideton el la ĉielo, kaj ĝin konservas ! Mi kolektis ilin, kaj plektis kronojn kaj girlandojn el ili, kaj mi vestis min per ili dum mi manĝis mian tagmanĝon -pomojn, kompreneble ; tiam mi sidis en ombro, kaj deziris kaj atendis. Sed li ne venis.

Sed ne gravas. Nenio estus deveninta de ĝi, pro tio ke li ne zorgas pri floroj. Li nomas ilin rubaĵoj, kaj li ne povas distingi unu el la alia, kaj li pensas, ke estas supere tiel senti. Mi malinteresas lin, la floroj malinteresas lin, la kolora ĉielo en la vesperiĝo malinteresas lin -ĉu io ajn interesas lin, krom konstruo de kabanoj, en kiuj li enfermiĝas ŝirme de la bona pura pluvo, krom frapado de la melonoj kaj specimenigo de la vinberojn, kaj fingropalpado de la fruktoj en la arboj, por vidi kiel tiuj havaĵoj pliboniĝas.

Mi metis sekan stangon sur la grundon, kaj provis bori truon en ĝi per alia, por plenumi planon, kiun mi havis, kaj baldaŭ poste mi terure ektimis. Maldika, travida, blueta tavolo altiĝis el la truo, kaj mi ĉion faligis kaj ekkuris ! Mi pensis ke ĝi estas spirito, kaj mi tiel TIMIĜIS ! Sed mi retrorigardis, kaj ĝi ne estis venanta ; do mi apogis min, kontraŭ roko, ripozis kaj respiris, kaj lasis miajn membrojn tremadi ĝis ili refirmiĝas ; poste, mi reen ŝteliris singarde, vigle, rigardante, kaj preta forfuĝi se necese ; kiam mi estis proksime, mi dispuŝis la branĉojn de rozarbeto, kaj trarigardis -dezirante ke la viro estu proksime, mi aspektis tiel ruza kaj beleta- sed la spirito estis for. Mi aliris tien, kaj estis preneto da delikata rozkolora polvo en la truo. Mi enmetis la fingron, por sensi ĝin, kaj diris AŬ ! kaj tuj elmetis ĝin. Ĝi estis kruela doloro. Mi metis la fingron en la buŝon ; kaj dancante de unu piedo la alian, kaj gruntante, mi baldaŭ malpezigis mian doloron ; tiam mi plene interesiĝis, kaj ekesploris.

Mi scivolis tion, kio estas la rozkolora polvo. Subite ĝia nomo alvenis min, kvankam mi neniam aŭdis ĝin antaŭ. Estas FAJRO ! Mi certis pri ĝi tiom, kiom oni povas certi pri io ajn en la mondo. Sekve mi nomis ĝin tiel -fajro.

Mi estis kreinta ion, kiu ne ankoraŭ ekzistis, mi estis aldoninta novan aĵon al la nekalkuleblaj mondaj ecoj ; mi konsciis tion ĉi, kaj fieris pri mia atingo, kaj mi estis kuranta por trovi lin kaj anonci ĝin al li, pensante min suprenigi en lia estimo -sed konsiderinte, mi ne faris ĝin. Ne -li ne interesiĝus pri ĝi. Li demandus al kio ĝi utilas, kaj kion mi povus respondi ? ĉar ĝi ne UTILAS al io, sed nur estas bela, simple bela.

Sekve mi vespiris, kaj ne iris. Ĉar ĝi ne estas bona por io, ĝi ne povas konstrui kabanojn, ĝi ne povas bonigi la melonojn, ĝi ne povas hastigi la fruktan plukadon ; ĝi estas senutila, ĝi estas malsaĝeco kaj vanaĵo. Li malestimus ĝin, kaj li dirus akrajn vortojn. Sed por mi ĝi ne estis malestiminda ; mi diris : "Ho, vi fajro, mi amas vin, delikatan rozkoloran kreaĵon, ĉar vi estas BELA -kaj tio sufiĉas !" kaj mi estis alpremonta ĝin ĉe mia brusto. Sed mi detenis min. Tiam mi faris alian maksimon el mia kapo, kvankam ĝi tiel similas la unuan, ke mi timis, ke ĝi estas nur plagiato : "LA BRULIGITA EKSPERIMENTO EVITAS LA FAJRON".

Mi denove laboris ; kaj kiam mi estis farinta multajn fajrajn braĝojn, mi ŝutis ilin en manplenon da seka bruna herbo, intencante alporti ĝin hejmen, kaj ĉiam konservi ĝin, kaj ludi per ĝi ; sed la vento frapis ĝin, kaj ĝi supren sprajiĝis, kaj kraĉis al mi furioze, kaj mi faligis ĝin kaj kuris. Kiam mi retrorigardis, la blua spirito estis altiĝanta kaj streĉiĝanta, kaj forruliĝanta kiel nubo, kaj mi tuj pensis ĝian nomon -FUMO ! kvankam, kredu min, mi neniam aŭdis pri fumo antaŭe.

Baldaŭ poste flavaj kaj ruĝaj flagraĵoj raketis tra la fumon, kaj mi tuj nomis ilin -FLAMOJ- kaj mi ankaŭ pravis, kvankam ili estis la tute unuaj flamoj, kiuj iam ajn estis en la mondo. Ili grimpis la arbojn, kaj ekbrilis grandioze en kaj el la grandega kaj pligrandiĝanta volumeno de stumbla fumo, kaj mi devis aplaŭdi, kaj ridi, kaj danci pro ravo, tio estis tiel nova kaj tiel stranga kaj tiel mirinda kaj tiel bela !

Li venis kurante, haltis kaj regardadis, kaj ne parolis dum pluraj minutoj. Tiam li demandis, kio estas tio. Ha, tro malbone ke li faris tian rektan demandon. Necesis ke mi respondu, kompreneble. Kaj mi faris ĝin. Mi diris ke ĝi estas fajro. Se ĝenis lin, ke mi scias kaj ke li devas demandi, ne kulpis mi ; mi ne deziris ĝeni lin. Post paŭzo, li demandis :

"Kiel ĝi okazis ?"

Plia rekta demando, kiu postulis rektan respondon.

"Mi ĝin faris."

La fajro estis plu kaj plu forvojaĝanta. Li aliris la randon de la bruligita parto kaj staris rigardanta malsupren, kaj li diris :

"Kio estas ĉi-tio ?"

"Karbopecoj."

Li plukis unu por ĝin esplori, sed aliopiniante li remetis ĝin. Tiam li foriris. NENIO interesas lin.

Sed mi interesiĝis. Estis cindroj, grizaj kaj mildaj kaj delikataj kaj beletaj -mi tuj sciis, kio ili estas. Kaj la ardaĵoj, mi sciis ankaŭ la ardaĵojn. Mi trovis miajn pomojn, kaj elrastis ilin, kaj mi estis kontenta ; ĉar mi estas tre juna kaj mia apetito estas aktiva. Sed mi elreviĝis ; ili estis eksplode malfermitaj kaj fuŝitaj. Aspekte fuŝitaj ; sed ili ne estis tiaj ; ili esti pli bonaj ol la krudaj. Fajro estas bela ; iam ĝi estos utila, mi pensas.

VENDREDON.- Mi vidis lin denove, momenton, lastan lundon ĉe noktiĝo, sed nur momenton. Mi estis esperanta ke li laŭdos min, pro tio ke mi provis plibonigi la bienon, ĉar mi estis bonvolinta kaj laboreginta. Sed li ne estis kontenta, li forturniĝis kaj min forlasis. Li estis malkontenta ankaŭ pro plia motivo : mi provis plian fojon konvinki lin, ke li ĉesu iri super la Akvofalo. Pro tio ke la fajro rivelis al mi novan pasion -tute novan, kaj klare malsimilan al amo, ĉagreno, kaj tiuj aliaj, kiujn mi jam eltrovis -TIMO. Kaj ĝi estas horora ! -mi dezirus, ke mi neniam estu eltrovinta ĝin ; ĝi pasigas al mi mallumajn momentojn, ĝi fuŝas mian feliĉon, ĝi igas min tremeta, trema kaj tremega. Sed mi ne povis konvinki lin, ĉar li estas ne jam eltrovinta la timon, kaj sekve li ne povas kompreni min.

Eltiraĵo el Adama taglibro

Eble necesus ke mi memoru, ke ŝi estas tre juna, simpla knabino, kaj montri indulgon. Ŝi estas tute interesiĝema, entuziasma, vigleca, la mondo estas por ŝi ĉarmo, mirindo, mistero, ĝojo ; ŝi staras kun faŭkanta buŝo kiam ŝi trovas novan floron, ŝi devas ĝin dorloti, karesi, flari, alparoli, kaj alŝuti al ĝi mil karesajn nometojn. Kaj ŝi estas kolorfreneza : brunaj rokoj, flava sablo, griza musko, verda foliaro, blua ĉielo ; la tagiĝa perlkoloro, la purpuraj ombroj sur la montoj, la orkoloraj insuloj flosantaj sur la skarlataj maroj ĉe la sunsubiro, la palega luno naviganta tra la dispecigataj nubaroj, la stelaj juveloj ekbrilantaj en la kosmaj novaloj -neniu el ili havas ian praktikan valoron, laŭ mia vidpunkto, sed pro tio ke ili havas koloron kaj majeston, tio sufiĉas al ŝi, kaj ŝi perdas la kapon por ili. Se ŝi povus kvietiĝi kaj resti trankvila du sinsekvajn minutojn, tiam tio estus ripoziga spektaĵo. Tiuokaze mi pensas, ke mi povus ŝati rigardadi ŝin ; verfakte mi certas ke mi povus, ĉar mi ekkonscias ke ŝi estas rimarkinde alloga kreaĵo -lerta, maldika, svelta, ronda, belforma, malpeza, gracia ; unu fojon kiam ŝi estis staranta, marmorblanka kaj sunsorbigita, sur roko, ŝia juna kapo kliniĝanta malantaŭen, kaj ŝiaj manoj ombrantaj ŝiajn okulojn, rigardanta birdan flugon en ĉielo, mi konfesis ke ŝi estas bela.

LUNDON TAGMEZE.- Se io ajn sur la planedo ne interesas al ŝi, ke oni diru ĝin al mi. Iuj bestoj malinteresas al mi, sed ne estas tiel al ŝi. Ŝi ne diskriminicias, ŝi aliras ĉiujn, ŝi pensas ke ĉiuj estas mirindaĵoj, ĉiu novulo estas bonvena.

Kiam la potenca brontosaŭro alvenis paŝege en la kampadon, ŝi konsideris ĝin kiel akiraĵon, mi konsideris ĝin kiel plagon ; tio estas bona ekzemplo de la manko de konkordo kiu superregas en niaj opinioj pri aferoj. Ŝi volis hejmigi ĝin, mi volis donaci al ĝi nian farmdomon, kaj elloĝiĝi. Ŝi kredis, ke ĝi povas esti malsovaĝigita per afableco, kaj ĝi estus bona hejmbesto ; mi diris, ke hejmbesto, alta je dudek unu futoj kaj longa je okdek kvar, estus malkonvena aĵo, kiun ni havus hejme, pro tio ke, eĉ kun la plej bonaj intencoj, kaj ne volante fari malbonon, ĝi povus sidiĝi sur la domon, kaj premplatigi ĝin, ĉar iu ajn povas vidi en ĝia rigardo, ke ĝi estas senatenta.

Tamen ŝi estis decidinta havi tiun monstron, kaj ŝi ne povis rezigni tion. Ŝi pensis ke ni povus ekfari laktejon danke al ĝi, kaj ŝi volis, ke mi helpu al la melkado ; sed mi malkonsentis ; tio estis tro riska. La sekso ne estis la ĝusta, kaj ni ne havis ŝtupetaron, ĉiuokaze. Poste ŝi volis rajdi ĝin, kaj kontempli la pejzaĝon. Tri- aŭ kvardek futoj de ĝia vosto estis treniĝanta sur la grundo, kvazaŭ falinta arbo, kaj ŝi pensis ke ŝi povas grimpi sur ĝi, sed malpravante ; kiam ŝi aliris la krutan deklivon, ĝi estis tro glita, kaj ŝi falis malsupren, kaj ŝi dolorigus sin, sen mia helpo.

Ĉu ŝi kontentiĝis nun ? Ne. Nenio iam ajn kontentigas ŝin, krom demonstro ; ne elprovitaj teorioj ne taŭgas al ŝi, kaj ŝi forĵetas ilin. Tio estas la bona pensmaniero, mi koncedas ; ĝi logas min ; mi sentas ĝian influon ; se mi plue kunestus kun ŝi, mi pensas, ke mi mem adoptus ĝin. Nu, ŝi ankoraŭ havis teorion pri tiu koloso : ŝi pensis, ke se ni povus ĝin malsovaĝigi kaj estigi amikema, ni povus starigi ĝin en la rivero, kaj ĝin uzi kiel ponton. Ĝi montris, ke ĝi jam estis sufiĉe plene dresita -almenaŭ koncerne ŝin- sekve ŝi elprovis sian teorion, sed ĝi malsukcesis : ĉiufoje ŝi estis ĝuste metinta ĝin en la rivero, kaj iris la bordon por transiri sur ĝi, ĝi eliris kaj sekvis ŝin kiel hejma monto. Same kiel la aliaj betoj. Ĉiuj faras tion.

VENDREDON.- Mardon, merkredon, ĵaŭdon, kaj hodiaŭ : ĉiujn ne vidante lin. Longa tempo sola ; nu, pli bone esti sola ol malbonvena.

Mi DEVIS havi kunularon -mi estis kreita por tio, mi pensas- do mi amikiĝis kun la bestoj. Ili estas simple ĉarmaj, kaj ili havas la plej bonkorajn trajtojn kaj la plej ĝentilajn manierojn ; ili neniam ŝajnas malbonhumoraj, ili neniam lasas vin senti ke vi entrudiĝas, ili ridetas al vi, kaj movas la voston, se ili havas unu, kaj ili estas ĉiam pretaj por kapriolado aŭ promeno, aŭ io ajn, kion vi proponas. Mi pensas ke ili estas perfektaj ĝentlemanoj. Ĉiujn ĉi tagojn ni pasigis tiel bonajn momentojn, kaj mi ne sentis min sola iam ajn. Sola ! Ne, mi devas diri ne. Kial, ĉiam estas svarmo de ili ĉirkaŭe -tiom, kiom kvar aŭ kvin akrojn- vi ne povas kalkuli ilin ; kaj kiam vi staras sur roko en la mezo, kaj rigardadas super la fela vastaĵo, ĝi estas tiel strekita kaj ŝprucigita kaj gaja pro koloroj, kaj petola brilo, kaj sun-ekbrilo, kaj tiel ondigita per strioj, ke vi povus pensi, ke ĝi estas lago, nur ke vi scias, ke ĝi ne estas tio ; kaj estas ŝtormoj de societemaj birdoj, uraganoj de zumantaj flugiloj ; kaj kiam la suno frapas tiun pluman agitadon, vi havas ekflamiĝon de ĉiuj penseblaj koloroj, sufiĉe por perdi la okulojn.

Ni faris longajn ekskursojn, kaj mi vidis multon de la mondo ; preskaŭ la tuton, mi pensas ; kaj tiel mi estas la unua vojaĝanto, kaj la sola. La marŝo estas impresa vido -estas nenio simila ie ajn. Por esti komforte mi rajdas tigron aŭ leopardon, pro tio ke ili estas molaj kaj havas rondan dorson, kiu konvenas al mi, kaj ĉar ili estas tiel beletaj bestoj ; sed por longa distanco aŭ pejzaĝo, mi rajdas la elefanton. Ĝi suprenigas min per sia rostro, sed mi povas malsupreniĝi mem ; kiam ni haltas por kampado, ĝi sidiĝas, kaj mi malsupren glitiras sur ĝia postaĵo.

La birdoj kaj la bestoj estas ĉiuj amikaj unu la alian, kaj ne kverelas pri io ajn. Ĉiuj parolas, kaj ĉiuj alparolas min, sed estas probable fremda lingvo, ĉar mi ne komprenas eĉ unu vorton, kiun ili diras ; dum ili ofte komprenas min, kiam mi alparolas ilin, ĉefe la hundo kaj la elefanto. Tio hontigas min. Tio montras, ke ili estas pli inteligentaj ol mi, dum mi volas esti la ĉefa Eksperimento mem -kaj mi intencas esti tio, cetere.

Mi estas lerninta kelkajn aferojn, kaj mi estas klera, nun, sed mi ne estis tia komence. Komence mi estis senscia. Komence mi ofendiĝadis, ĉar malgraŭ ĉiuj miaj observadoj, mi neniam estis sufiĉe inteligenta por ĉeesti, kiam la akvo supreniras la deklivo ; sed nun tio ne ĝenas al mi. Mi eksperimentis kaj eksperimentadis, ĝis nun mi scias, ke ĝi neniam suprenfluas, krom en mallumo. Mi scias ke ĝi faras tion en mallumo, ĉar la marĉeto neniam sekiĝas, kio okazus, kompreneble, se la akvo ne revenus nokte. Pli bone pruvi aferojn per reala eksperimentado ; tiam vi SCIAS ; dum se vi dependas de divenado, de hipotezo kaj de konjekto, vi neniam kleriĝas.

Iujn aferojn vi NE POVAS eltrovi ; sed vi neniam scios ke vi ne povas per divenado kaj hipotezo : ne, vi devas esti pacienca kaj eksperimentadi, ĝis vi eltrovos, ke vi ne povas eltrovi. Kaj estas delice tiel fari, tio igas la mondon tiel interesa. Se ne estus io eltrovota, tio estus enuiga. Eĉ provi eltrovi kaj ne eltrovi, estas same interesa kiel provi eltrovi kaj eltrovi, kaj eble plie. La sekreto de la akvo estis trezoro, ĝis mi KOMPRENIS ĝin ; tiam la ekscito foriris, kaj mi agnoskis senton de perdo.

Eksperimente, mi scias ke la ligno naĝas, kaj sekaj folioj, kaj plumoj, kaj multaj aliaj aĵoj ; sekve, per ĉiuj ĉi akumulitaj pruvoj, vi scias ke roko ja naĝos ; sed vi devas konsenti simple esti scianta ĝin, ĉar esta nenia maniero pruvi ĝin -ĝis nun. Sed mi trovos rimedon -tiam TIU ekscito foriros. Tiaj aferoj malĝojigas min ; ĉar baldaŭ, kiam mi estos eltrovinta ĉion, ne plu estos ekscitoj, kaj mi ja ŝategas ekscitojn ! La alian nokton, mi ne povis dormi pro pensado pri ĝi.

Komence mi ne povis kompreni, por kio mi estis kreita, sed nun mi pensas, ke estas por ke mi elserĉu la sekretojn de tiu mirinda mondo, kaj ke mi estu feliĉa, kaj danku la Doninton, por esti elpensinte ĝin. Mi pensas, ke estas ankoraŭ multaj aferoj lernotaj -mi tiel esperas ; kaj se oni ŝparas kaj ne tro rapidas, mi pensas ke ili daŭros dum semajnoj kaj semajnoj. Mi tiel esperas. Kiam vi suprenĵetas plumon, ĝi forŝvebas en la aero, kaj eliras el la vido ; poste vi suprenĵetas terbulon, kaj ĝi ne. Ĝi malsupreniras, ĉiufoje. Mi ĝin provis kaj provis, ĉiam estas tiel. Mi demandas min pro kio ? Kompreneble, ĝi NE malsupreniras, sed kial ĝi ŜAJNAS fari tiel ? Mi supozas ke tio estas optika iluzio. Mi celas diri, ke unu el ili estas tia. Mi ne scias kiun. Eble la plumo, eble la terbulo ; mi ne povas pruvi, kiu el ili, mi nur povas demonstri, ke unu el ili estas falsaĵo, kaj lasi homojn elekti.

Per observado mi scias, ke la steloj ne daŭros. Mi vidis iujn el la plej bonaj fandiĝi, kaj malsupren kuri de la ĉielo. Se unu povas fandiĝi, ĉiuj povas fandiĝi ; se ĉiuj povas fandiĝi, ĉiuj povas fandiĝi samnokte. Tiu ĉi malĝojo alvenos -mi ĝin scias. Mi intencas maldormi ĉiujn noktojn, kaj ilin rigardadi tiom longe, kiom mi povas maldormi ; kaj mi gravuros tiujn trembrilantajn kampojn en mian memoron, tiel ke baldaŭ, kiam ili estos forprenitaj, mi povos, per mia imago, restarigi tiujn belajn miriadojn en la nigran ĉielon, refajrerigi ilin, kaj ilin duobligi per larma nebulo.

Post la Falo

Kiam mi retrorigardas, la Ĝardeno estas revo por mi. Ĝi estis bela, supere bela, rave bela ; kaj nun ĝi estas perdita, kaj mi ne plu vidos ĝin.

La Ĝardeno estas perdita, sed mi LIN trovis, kaj mi estas feliĉa. Li amas min kiel eble plej bone ; mi amas lin per la tuta forto de mia pasia naturo, kaj tiu ĉi, mi pensas, apartenas propre al mia junaĝo kaj mia sekso. Se mi demandas min, kial mi amas lin, mi trovas ke mi ne scias, kaj mi ne vere multe zorgas scii ; sekve mi supozas ke ĉi-tia amo ne rezultas de rezonado kaj statistikoj, kiel la amo por aliaj reptilioj kaj bestoj. Mi pensas ke ĝi devas esti tia. Mi amas iujn birdojn pro ilia kanto ; sed mi ne amas Adamon pro lia kanto -ne, ne estas tio ; ju pli li kantas, des pli mi ne paciĝas kun ĝi. Tamen mi demandas ke li kantu, ĉar mi deziras, ke mi lernu ŝati ĉion, kio interesas lin. Mi certas, ke mi povas lerni, ĉar komence mi ne povis elteni ĝin, sed nun mi povas. Ĝi acidigas lakton, sed ne gravas ; mi povas alkutimiĝi al tia lakto.

Ne pro lia inteligento, mi amas lin -ne, ne estas tio. Li ne kulpas por sia inteligento, kiel ĝi estas, ĉar li ne kreis ĝin mem ; li estas tiel, kiel Dio lin kreis, kaj tio sufiĉas. Estis saĝa intenco en ĝi, TION mi scias. Kun tempo ĝi disvolviĝos, kvankam mi pensas ke tio ne okazos subite ; krome ne urĝas ; li estas sufiĉe bona tiel, kiel li estas.

Ne pro liaj graciaj kaj komplezaj manieroj, kaj lia delikateco mi amas lin. Ne, li havas mankojn tiurilate, sed li estas sufiĉe bona simple tiel, kaj li pliboniĝas.

Ne pro lia industriemo mi amas lin -ne, ne estas tio. Mi pensas ke li enhavas ĝin en si, kaj mi ne scias kial li kaŝas ĝin de mi. Tio estas mia ununura doloro. Alie, li estas senartifika kaj malfermita kun mi, nun. Mi certas, ke li kaŝas nenion de mi, krom tion. Mi afliktiĝas, ke li devas havi sekreton por mi, kaj iafoje, pripensi tion fuŝas mian dormon, sed mi forpelos ĝin el mia penso ; ĝi ne ĝenos mian feliĉon, kiu estas alie plenplena.

Ne pro lia klereco mi amas lin -ne, ne estas tio. Li estas memlerninto, kaj li vere scias multajn aferojn, sed ili ne estas tiaj.

Ne pro lia kavalireco mi amas lin -ne, ne estas tio. Li denuncis min, sed mi ne kulpigas lin ; tio estas seksa apartaĵo, mi pensas, kaj li ne kreis sian sekson. Kompreneble mi ne estus denuncita lin, mi estus pereinta unue ; sed tio estas seksa apartaĵo ankaŭ, kaj mi ne arogas tion al mi, ĉar mi ne kreis mian sekson.

Do kial mi amas lin ? NUR ĈAR LI ESTAS VIRA, mi supozas.

Funde de li, li estas bona, kaj mi amas lin pro tio, sed mi povus ami lin sen tio. Se li batus kaj fitraktus min, mi daŭre amus lin. Mi tion scias. Temas pri sekso, mi supozas.

Li estas forta kaj belaspekta, kaj mi amas lin pro tio, kaj mi admiras lin, kaj fieras pri li, sed mi povus ami lin sen tiuj kvalitoj. Se li estus nebela, mi amus lin ; se li estus ruinulo, mi amus lin ; kaj mi laborus, kaj laboradus por li, kaj mi preĝus por li, mi vartus lin ĉe lia litflanko ĝis mia morto.

Jes mi pensas ke mi amas lin, nur pro tio ke li estas MIA kaj VIRA. Ne estas alia kialo, mi supozas. Kaj tiel mi pensas, kiel mi diris unue : tia amo ne rezultas de rezonado kaj statistikoj. Ĝi nur VENAS -neniu scias de kie- kaj ĝi ne povas klariĝi. Kaj ne bezonas ĝin.

Tion mi pensas. Sed mi estas nur knabino, la unua esplorinta tiun aferon, kaj eblas ke, rezulte de mia senscio kaj sensperto, mi ne bone komprenis ĝin.

Kvardek jarojn poste

Mi preĝas, mi sopiras, por ke ni forpasu el tiu vivo kune -sopirado kiu neniam forpereos de sur la tero, sed kiu enlokiĝos en la koro de ĉiu amanta edzino, ĝis tempofino ; kaj ĝi estos nomita per mia nomo.

Sed se unu el ni devas forpasi unue, mi preĝos, por ke mi estu tiu ĉi ; ĉar li estas forta, mi estas malforta, mi ne tiom necesas al li, kiom li al mi -vivo sen li ne estus vivo, ĉu mi eltenus ĝin ? Tiu ĉi preĝo estas ankaŭ senmorta, kaj ne ĉesos esti oferdonata, dum mia raso daŭros. Mi estas la unua edzino, kaj en la lasta edzino mi revivos.

Ĉe la tombo de Eva

ADAMO : Kie ajn ŝi estis, TIE estis Edeno.

ip地址已设置保密
2009-3-13 20:31:14

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.32813 秒, 4 次数据查询