
akceptis lin; tamen li estis tiel ghentila, ke per unu ekpusho li de
segho teren jhetis kolonon da notfolioj, por proponi al sia vizitanto
sidlokon; li mem per longaj pashoj marshadis tra la chambro, kaj lia
flirtanta negligho lerte forprenis la polvon de la tabloj kaj libroj.
Li ne lasis ekparoli la medicinan konsilanton, li superkriis lin. "Vi
venas de shi?", li ekkriis. "Chu viaj grizaj haroj ne hontas, ke vi
farighas la peristacho de tia senhontulino? Mi nenion plu volas
audi; mi entombigis mian felichon, vi vidas min funebranta mian
felichegon; mi surhavas mian nigran neglighon kaj tio sola, se vi
estas iomete sperta pri psikologio, devus esti por vi signo, ke,
koncerne min, mi konsideras tiun personon mortinta. Ho, Giuseppa,
Giuseppa!"
"Sed, kara sinjoro orkestrestro", la kuracisto interrompis lin,
"bridu vian senton, antau ol--"
"Senton? Kion vi scias pri sento? Auskultu, se vi parolas pri sento;
mi volas provi, chu vi havas sonosenton, maljunulo! Vidu, tio estas
la virino", li daurigis, abrupte malfermante la fortepianon kaj
ludante tion kaj tion, kio cetere al la kuracisto, ne tre sperta pri
muziko, shajnis kiel alia muziko, "chu vi audas tion molan, dolche
sopiran, karese alpremighan? Sed chu vi ne rimarkas en tiuj pasajhoj
la nefidindan, malfundan, senkarakteran estecon de tiuj kreitajhoj?
Sed audu plue", li diris kun lautigita vocho kaj kun brila okulo,
reenskuante la manikojn de la funebra negligho, "kie viroj agas,
estas forto kaj vero; tie nenio nepura povas prosperi, ghi estas
sanktaj diaj sonoj!" Li kun granda forto batis sur la klavojn, sed al
la kuracisto ree shajnis, ke tio estas nur tute ordinara muziko.
"Jen vi havas strangan karakterizon pri la homoj", li diris; "char ni
jam alvenis che tio, chu mi povas peti vin, estimata, ke vi iom piane
prezentu al mi medicinan konsilanton?"