
harmonion per malbona, akrepepa _cis_, hometacho, kiam miaj
klavoj sonigas la belegan, radiantan akordumon!"
La respondo de la doktoro estis interrompata per frapado che la
pordo; malgranda, kreskokripla figuro eniris, riverencis kaj diris:
"La malsana sinjoro en n-ro 53 plej ghentile petigas sinjoron la
orkestrestron, ne tiom terure brui kaj tumulti, tial, ke lia korpa
arangho estas tre malforta kaj lia morto proksima."
"Mi petas, sciigi al la sinjoro mian plej humilan respekton", la juna
viro respondis, "kaj ke koncerne min li povas forvojaghi el la mondo,
kiam li deziras. Sufiche ja en chiu nokto min teruras liaj lamentado
kaj ghemado kaj la plej teruranta por mi estas liaj malpiaj blasfemoj
kaj lia freneza ridado. Chu eble la franco opinias, ke li estas sola
en la hotelo de Portugalujo? Se li ghenas min, mi ghenas lin repage!"
"Sed, pardonu, via sinjora moshto", la kreskokripla homo diris, "li
ne plu longe vivos, chu vi ne bonvolus dum liaj lastaj momentoj--"
"Chu li estas tiom malsana, la sinjoro?", kompateme la medicina
konsilanto diris. "Kio estas lia malsano? Kiu lin kuracas? Kiu li
estas?"
"Kiu li estas, mi precize ne scias; mi estas la dungolakeo; mi
pensas, ke li nomas sin _Lorier_ kaj estas el Franclando;
antauhierau li ankorau bone fartis, sed estis iom melankolia, char
li tute ne eliris, ankau ne deziris rigardi la rimarkindajhojn de
tiu chi urbo; sed en la alia mateno mi lin trovis en la lito grave
malsanan; shajnas, ke en la nokto lin trafis apopleksio. Sed li por
nenio en la mondo volas kuraciston. Li terure blasfemis, kiam mi
demandis, chu mi alkonduku iun. Li mem flegas kaj bandaghas sin; mi
opinias, ke li havas ankau malnovan pafvundon el la milito kaj ke
tiu nun ree malfermighis."