
世译:王士荣
大连世界语文学爱好者群
Amiko·ilin 发布
Volumo 1 2.3
La onjo estis filino de mia granda avo (pliaĝa frato de avo). Li estis kuracisto en la Okavoja Armeo. Unue li lernis la ĉinan tradician medicinon. Poste li lernis ĉe la Norman Bethune,kaj fariĝis kuracisto de la eŭropa medicino. Forpaso de Norman Bethune tiel malĝojigis lin,ke li grave malsaniĝis kaj ekstreme debiliĝis. Li diris,ke li sopiris la hejmon kaj patrinon,kaj petis forpermeson por ripozo. Kiam li revenis hejmen,vivis la praavino. Enpaŝinte en la hejmon,li tuj flaris odoron de kuirata verda fazeolo. La praavino tuj hastis komenci kuiri verdan fazeolon. Ŝia bofilino volontis helpi ŝin,sed ŝi baris ŝin per la irbastono. Mia granda avo sidis sur la sojlo kaj atendis senpacience. La onjo diris,ke tiam ŝi jam havis memoron. Kiam oni lasis ŝin saluti la patron,ŝi sin kaŝis malantaŭ la patrino kaj nur subrigardis de post la dorso de la patrino. La onjo diris,infanece ŝi aŭdis la paroladon de la patrino kaj avino pri la patro,sed kiam ŝi renkontiĝis kun la patro,ŝi trovis lin tute fremda. La onjo diris,ke la granda avo sidis sur la sojlo,la vizaĝo terure pala,la haroj longaj,kaj pedikoj vagis sur lia kolo. Vato elrigardis el la ĉifona vatita jako. La onjo diris,ke ŝia avino,nome mia praavino,larmis dum la hejtado de la forno. Pretiĝis la dekoktaĵo de verda fazeolo. L granda avo urĝe alprenis bovlon da fazeola dekoktaĵo kaj ektrinkis malgraŭ la broga varmeco. La pravino atentigis: "Ho mia filo,ne hastu. Ankoraŭ multe da dekoktaĵo estas en la poto." La onjo diris,ke tremadis la manoj de mia granda avo. Kiam li eltrinkis la duan bovlon da dekoktaĵo,liaj manoj ĉesis tremi. Ŝvito fluis sur liaj tempioj,la okuloj havis brilon,kaj ruĝiĝis la vangoj. La onjo diris,ke ŝi aŭdis bruon en la ventro de la granda avo,kiel bruo de muelado. Post du horoj la granda avo iris en necesejon kaj tiel forte fekis,kvazaŭ la intesto estis elfekita. De tiam la granda avo iom post iom resaniĝis,kaj post du monatoj li jam estis forta kaj vigla.