
世译:王士荣
大连世界语文学爱好者群
Amiko·ilin 发布
Volumo 1 2.4
Post plena resaniĝo la granda avo volis reiri al la armeo. La praavo diris: "Mia filo,mi vivos ne multajn tagojn,kaj vi foriru post mia forpaso." La granda avino hezitis transdiri la deziron de la praavino al la granda avo,do ŝi petis mian onjon transdiri. Do la onjo diris al la patro: "Paĉjo,la panjo diris,ke vi povas foriri,sed antaŭ tio vi devas doni al mi fraton."
Tiam homoj de la trupo de la Okavoja Armeo en la orienta parto de Shandong-provinco alvenis por persvadi la grandan avon,ke li aliĝu al ilia trupo. La granda avo estis disĉiplo de Norman Bethune kaj ĝuis grandan famon. La granda avo diris,ke li estas membro de trupo de ailia provinco,kaj la gastoj diris: "Ni estas kompartianoj,kaj povas labori ĉie ajn. Al ni mankas talentulo kia vi. Olda Wan,ni ĉiamaniere retenos vin ĉe ni. Komandanto Xu diris,ke ni povos ŝnuri vin por forporti,se ni ne sukcesos forporti vin per plej grandioza palankeno;kaj li komandanto diris ankaŭ,ke li regalos vin per abunda bankedo post via atingo." Jen tiele la granda avo restis en Shandong kaj fariĝis fondinto de la subtera hospitalo Xihai de la Okavoja Armeo.
La hospitalo estis konstruita vere sub la tero. Tuneloj kunligis ĉiujn ĉambrojn respektive por faciligi sterilizon,kuracon,operacion,resaniĝon ktp. Nun oni ankoraŭ povas vidi la restaĵojn de la hospitalo. En Zhujia-vilaĝo en la urbeto Yutuan de la urbo Laizhou vivis 88-jara avino Wang Xiulan,kiu iam estis flegistino de la hospitalo,ĉe la granda avo. Pluraj ĉambroj por resaniĝo havas irejo al puto. Foje junulino estis ĉerpanta akvon el la puto kaj subite sentis,ke la sitelo estas tenita. Ŝi enrigardis en la puton kaj vidis,ke juna vundita soldato de la armeo estas grimacante al ŝi ŝovante la kapon el truo sur la puta muro.