
世译:王士荣
大连世界语文学爱好者群
Amiko·ilin 发布
Volumo 1 2.5
Baldaŭ konatiĝis la granda avo pro sia eminenta kuracarto. Li elprenis fragmenton de bombo el inter la ŝultraj ostoj de komandanto Xu,operaciis la edzinon de politika komisaro Li troviĝantan en anormala akuŝo kaj savis la akuŝintinon kaj ŝian novnaskiton. Eĉ japana komandanto Sugitani en Pingdu sciis la nomon de la granda avo. Li kaj lia trupo rajdis en la kamparon por fari "balaado-ekstermon",sed lia ĉevalo estis trafita de mino,kaj li mem forkuris forlasante la vunditan ĉevalon. La granda avo operaciis la ĉevalon kaj poste ĝi servis al regimentestro Xia. Sed la ĉevalo sopiris la malnovan mastron kaj,mordrompinte la jungan ŝnuron,kuris al Sugitani en la gubernia urbo. Vidinte la ĉevalon ege ŝatatan reveninta,ĝojega Sugitani sendis spionon por informiĝi. Fine li sciis,ke la Okavaja Armeo establis hospitalon tuj sub lia nazo,kaj ĝia direktoro Wang Liufu savis lian ŝatatan ĉevalon. Ankaŭ Sugitani lernis medicinon kaj arde deziris varbi la grandan avon. Li multe artifikis. Li sendis homojn sekrete forporti al Pingdu miajn praavinon,grandan avinon kaj onjon,kaj post tio sendis sciigon al mia granda avo.
Mia granda avo estis firmvola kompartiano. Leginte la leteron de Sugitani,li bruligis la paperon kaj forĵetis ĝin. Politika komisaro Men de la hospitalo levis la leteron kaj sendis al la supera instanco de la armeo. Komandanto Xu kaj politika komisaro Li kune skribis al Sugitani en kiu ili insultis Sugitani,ke li estas malhonestulo. En la letero ili avertis Sugitani,ke ili koncentros la tutan forton de la armeo por ruinigi Pingdu,se Sugitani aŭdacus vundi eĉ unu haron de iu ajn el la tri familianoj de Wan Liufu.
Onjo diris,ke ŝi kaj la granda avino kaj praavino pasigis tri monatojn en la gubernia urbo,ĝuante kutiman vivon. Onjo diris,ke japana komandanto Sugitani estis junulo kun vizaĝo blanka,kaj portis okulvitrojn en blanka kadro. Li havis lipharojn sur la supra lipo,en formo de renversita litero V. Li estis ĝentila kaj flue parolis en la ĉina lingvo. Li nomis la praavinon onjo,la grandan avinon bofranjo,kaj nomis la onjon "nevina moŝto". Onjo diris,ke ŝi ne havis malbonan impreson pri Sugitani. Kompreneble ŝi tiel diris nur antaŭ la familianoj,kaj al la vilaĝanoj ŝi diris,ke japanoj terure torturis,minacis kaj tentis ilin,sed ili neniom ŝanceliĝis.