
世译:王士荣
大连世界语文学爱好者群
Amiko·ilin 发布
Volumo 1 3.1
Sinjoro Sugitani Yosito,mi urĝis rakonti al vi pri mia granda avo ĝuste pro tio,ke mi povos senhaste rakonti al vi pri mia onjo.
La onjo naskiĝis la 13-an de junio,1937,kaj la granda avo donis al ŝi la nomon Wan Koro. La praavino mortis pro malsano en la gubernia urbo post kiam la granda avo ne sukcesis savi ŝin sed martiriĝis. La gvidanta instanco de la armeo multe klopodis kaj savis la grandan avinon kaj onjon dank' al helpo de kaŝitaj informantoj. Ili estis akceptitaj en la liberigitan regionon,la onjo lernis en kontraŭjapana elementa lernejo,kaj la granda avino faris ŝuojn en vestofarejo de la trupo. Post la Liberiĝo,la onjo,posteulo de martiro,havis multajn ŝancojn akiri bonan estontecon de la vivo,sed la granda avino ne volis forlasi la hejmlokon kaj la onjo ne volis foriri de la granda avino. Gvidantoj de la gubernio demandis la onjon,kion ŝi volas,kaj ŝi respondis,ke ŝi volas daŭrigi la aferon de la patro,do ŝi estis sendita en medicinan lernejon de la subprovinco. Ŝi diplomiĝis en la aĝo de 16 jaroj kaj laboris en la Medicina Centro de la urbeto. Kiam la gubernio fondis trejnan kurson de nova metodo de akuŝigo,la onjo estis sendita al la trejnado. De tiam la onjo ekhavis nerompeblan interrilaton kun la sankta profesio de akuŝigo. La onjo diris al mi,ke de la unua akuŝigo en majo de 1953 ĝis la Printempa Festo de 2001,ŝi akuŝigis por naskiĝo de dek mil infanoj. Se ŝi akuŝigis kune kun alia,ŝi kalkulis prenante du naskitojn kiel unu. Sed mi kredis,ke la cifero devas esti 7-8 mil. La onjo havis 7 disĉiplojn inkluzive de knabino kun kromnomo "Leoneto". Ŝi havis taŭzitan hararon,platan nazon,larĝan buŝon kaj junecajn aknojn. Ŝi tiel adoris la onjon,ke ŝi povos senhezite fari ĉion,kion la onjo ordonis,inkluzive de hommortigo.