
世译:王士荣
大连世界语文学爱好者群
Amiko·ilin 发布
Volumo 1 3.2
Supre mi jam diris,ke en printempo de 1953 virinoj de nia loko obstinis kontraŭ la nova metodo de akuŝigo. Tiam ŝi aĝis 17 jarojn,kaj tiuj "oldaj panjoj" kalumniis ŝin. Malgraŭ tio ŝi havis enhavoriĉan travivaĵon kaj ore brilan familian devenon,kaj jam fariĝis grava influa persono admirata en Dongbei-vilaĝo de Gaomi-gubernio. Kaj ankaŭ la aspekto de la onjo estis elstara. Ne sole la vizaĝo,sed eĉ la nazo kaj okuloj,plej belaj estas ankaŭ ŝiaj dentoj. La akvo de nia loko riĉe enhavas fluoron kaj la lokanoj,malgraŭ aĝo kaj sekso,havas nigrajn dentojn. La onjo deinfanece vivis en la Liberigita Regiono en orienta Shandong-provinco,trinkis fontoakvon,kaj kutimis brosi la dentojn same kiel soldatoj de la Okavoja Armeo,tial ŝi havas perlajn dentojn enviatajn de ni ĉiuj precipe de la fraŭlinoj.
La unua naskito en la mano de la onjo estis Chen Nazo. Kaj la onjo bedaŭris pri tio. Ŝi diris,ke la unua naskito en ŝia mano devis esti daŭriganto de la revolucio,sed ekster ŝia atento,tiu novnaskito estis filaĉo de bienulo. Sed tiam la situacio bezonis ŝanĝon,kaj la malnova metodo de akuŝigo devis esti nuligita,do ŝi ne havis tempon por pripensi,ĉu estis dece akuŝigi edzinon de bienulo.
Informiĝinte,ke Ellen,edzino de Chen Frunto,estis akuŝonta,la onjo tuj prenis medicinan keston,sidis sur biciklon,luksaĵon en la tiama kamparao,kaj forflugis de la Medicina Centro de Dongbei. Ŝi uzis nur dek minutojn por la vojo de 5 kilometroj inter la centro kaj la vilaĝo. Tiutempe la edzino de la vilaĝa kompartia sekretario Yuan Vizaĝo estis lavanta vestojn ĉe Jiaohe-rivero kaj vidis mian onjon bicikle fluge transiranta la mallarĝan ŝtonponton. Hundo vaganta sur la ponto falis en la riveron surprizite de la alfluganta biciklo.