dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 介绍读物,指导阅读实践
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区阅读天地 Legejo → La kantistino (35)

您是本帖的第 323 个阅读者
树形 打印
标题:
La kantistino (35)
helo
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:9117
积分:56029
门派:无门无派
注册:2006年8月7日
楼主
 用支付宝给helo付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给helo

发贴心情
La kantistino (35)
X.


"Mi ne preterlasos veni!", la komerca konsilanto Bolnau kun mizeraj
mienoj kriis post li. "Li havas suspekton!", li diris al si. "Li
scias pri la vorto de la kantistino. Onidire shi ja resanighis; sed
chu la suspekto ne povas diskreski en la koro de tiu policano? Chu li
ne povas pro suspekto observigi min? La sekreta polico persekutos
min; chiupashe mi vidos ruzajn fremdajn vizaghojn. Mi nenion plu
povos diri, tuj ghi estos raportata, signifklarigata; mi farighos, ho
Dio en la chielo, mi farighos malkvieta, danghera individuo; kaj
tamen mi vivis pace kaj senmalice kiel Vilhelmo _Tell_ en la
kvara akto!"

Tiel la malfelicha Bolnau parolis al si mem; lia angoro kreskis, kiam
li pensis pri la suspektiga demando koncerne la sekvontan maskobalon.
"Li certe opinias, ke mi ne kuraghos proksimighi al la kantistino,
pro malpura konscienco; sed mi devas iri tien, mi devas forigi
lian suspekton! Kaj tamen--chu proksime de shi ne atakos min
tremado, ghuste char li povas pensi, ke mi tremos pro riprochoj de
l'konscienco kaj pro timo?" Li turmentis sin per tiuj imagoj, ili
dum tutaj tagoj okupis lin; li rememoris, ke fama autoro pruvis
en speciala publikajho, ke oni povas timi la timon, kaj ghuste tio
shajnis al li okazi pri li mem. Sed li sentis, ke li devas kuraghighi
kaj iri renkonte al la danghero. Li alportigis de la maskopruntisto
la luksan veston de la pashaho de _Janina_; li chiutage surmetis ghin
kaj sin ekzercis antau granda spegulo, tute egalpeze elrigardi
el sia masko. El sia negligho li faris pupon kaj sidigis ghin
sur segho; ghi prezentis kantistinon Bianetti: li kiel pashaho
chirkauiris shin, alproksimighis kaj diris: "Mi senlime ghojas, ke
mi vidas vin tiel laudezire bonfarta." En la tria tago li jam povis
tute sen tremo reciti sian lecionon, tial li taskigis al si ion pli
malfacilan. Li volis esti tre ghentila kaj egalpeza kaj proponi al
shi teleron kun bombonoj kaj puncho. Li ekzercis sin per glaso da
akvo, kiun li metis sur teleron. En la komenco ghi terure tintis
en lia mano; sed ankau tiun malfortecon li venkis, li ech provis
sufiche gaje diri che tio: "Estimata, chu vi ne deziras iom da puncho
kaj kelke da bombonoj?" Li bonege sukcesis; nenia mortemulo lin vidos
tremanta, li pensis. _Ali_, la pashaho de Janina, sentis en si
kuraghon, malgrau sia timo, viziti la maskobalon.

ip地址已设置保密
2014-4-10 10:17:56
longulo
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:钻石牌世界语者
文章:1799
积分:13660
门派:无门无派
注册:2006年7月14日
2
 用支付宝给longulo付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给longulo

发贴心情
这段不难,基本能看懂,没有什么问题。
ip地址已设置保密
2014-5-22 11:06:39

 2   2   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.25000 秒, 4 次数据查询