dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 介绍读物,指导阅读实践
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区阅读天地 Legejo → 《青春之歌》

您是本帖的第 6246 个阅读者
树形 打印
标题:
《青春之歌》
tong
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:792
积分:7321
门派:无门无派
注册:2006年8月1日
楼主
 用支付宝给tong付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给tong

发贴心情
《青春之歌》

《青春之歌》
杨  沫   著
杨永森   译
柴门霍夫世界语大学
ilin   发布

1.1
  Frumatene,sur la vasta kaj verda kamparo kuris orienten trajno laŭlonge de la fervoja linio de Beiping al Shenyang. Densaj plantaĵoj,brilaj riveretoj,flavaj terkabanoj,rekte starantaj stangoj de telegrafo ... fulme forrapidis preter la fenestroj de la vagonaro,ĉe kiuj sin apogis pasaĝeroj por ĝissate enspiri la freŝan aeron. Enuigitaj de la rigardado eksteren,la pasaĝeroj malrapide deturnis la kapon;iuj oscedis,aliaj serĉis interesaĵojn en la vagono. Nelonge poste,la rigardoj estis altiritaj de malgranda pakaĵo,kiu konsistis el amaso da muzikiloj,ĉirkaŭvolvitaj per blanka silka tuko. Ĉu ĝi apartenas al iu muzikilvendisto? La pasaĝeroj ekturnis sian atenton al la mastro de la pakaĵo. Ne estis komercisto,sed ĉirkaŭ 18-jara studentino,kiu gardis la muzikajn instrumentojn. Ŝi portis blankan robon longan ĝis la genuoj,blankajn ŝtrumpetojn kaj blankajn kaŭĉukŝuojn,kun blanka naztuko en mano: ĉio blanka. Ŝi sidis sola sur ligna kanapo ĉe angulo de la vagono kaj najlis sian rigardon eksteren tra fenestro. Sur ŝia paleta vizaĝo brilis paro da grandaj kaj nigraj okuloj. Tiu ĉi simple vestita,senakompana kaj bela knabino tuj fariĝis centro de la atento de la pasaĝeroj,precipe de la viroj,inter kiuj komencis zumi flustroj. Sed ŝajnis,ke la studentino nenion vidas,nenion perceptas; ŝi longe enprofundiĝis en sensenta meditado.

ip地址已设置保密
2015-2-17 16:54:16
tong
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:792
积分:7321
门派:无门无派
注册:2006年8月1日
2
 用支付宝给tong付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给tong

发贴心情
1.2
  Ŝia nekutima mieno,ŝia eksterordinara beleo kaj ŝia stranga aspekto kun tia pakaĵo kaŭzis miron al la samvagonanoj. Iom post iom ŝi fariĝis temo de la babiloj.
  "Tiu ĉi fraŭlineto eble malsukcesis en amo?" diris mallaŭte al sia kunulo studento vestita en eŭropa vesto kaj portanta ledajn ŝuojn.
  "La amaso da blovaj kaj kordaj instrumentoj valoras almenaŭ dek ĝis dudek juanojn," diris dika komercisto,kiu alproksimiĝis al la studento kaj grimacis per la okuloj,fiksitaj al la muzikiloj kaj la studentino. "Kio estas tiu knabino? Ĉu vagkantistino? ..."
  La studento ĵetis al li malestiman rigardon kaj nenion respondis; kaŝe ekrigardinte al la tute blanka studentino,li daŭrigis la interparolon kun sia kunulo.
  Kiam la trajno atingis la stacion de Beidaihe,la studentino prenis siajn muzikinstrumentojn--ŝian tutan pakaĵon--kaj elvagoniĝis. La pasaĝeroj,kiuj restis en la vagono,akompanis ŝin per miraj kaj bedaŭraj rigardoj,ĝis ŝi deiris de la kajo.
  La malgranda stacio de Beidaihe estis soleca. La momenta vigliĝo,kiun alportis la trajno,refariĝis dezerta silento kun la malapero de la blanka vaporstrio,ŝprucigita el la lokomotivo.
  Portante la pakaĵon en la mano,la studentino rigardis ĉirkaŭen ekster la kajo. Kiam ŝi trovis,ke neniu konato ŝin atendas,ŝi dungis pakaĵportiston kaj sin direktis kun li al la vilaĝo Yangzhuang.
ip地址已设置保密
2015-2-17 16:55:33
tong
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:792
积分:7321
门派:无门无派
注册:2006年8月1日
3
 用支付宝给tong付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给tong

发贴心情
1.3
  Survoje,ŝi iris same apatie. Kun kapo klinita,ŝi sekvis la portiston,nenion dirante. Post vojkurbiĝo,kiam ili suriris altaĵon,subite aperis antaŭ ili senlima maro,kiu kuŝis sub la blua ĉielo trans la verda kamparo. La studentino haltigis siajn malrapidemajn krurojn. Ŝi fiksis sian rigardon al la maro,tute surprizita. Ŝiaj okuloj radiis de ĝoja ekscitiĝo. "Ho,ho!" diris ŝi,kun piedoj ŝtoniĝintaj sur la tero. "Estas la unua fojo,ke mi ĝin vidas. Kiel bela!" Ŝi avide rigardis la kvietan maron,sur kiu petolis ondetoj,kaj forgesis la vojiradon.
  "Fraŭlino,iru! Kial vi haltas?" kriis la portisto,kiu,ne rimarkinte la ŝanĝon de la sentimentoj de la studentino,jam malsupreniris al la piedo de la monteto,kiam li ektrovis,ke lia dungantino restas ankoraŭ supre.
  Sed la knabino senmove rigardadis al la maro,al boato kun blanka velo,kvazaŭ ŝi estus nenion aŭdinta.
  "He! Fraŭlino,kio okazas al vi?" kriis malpacience la portisto al la altaĵo. Nun la studentino ekvekiĝis. Ŝi viŝis al si la okulojn,senpense ekridis kaj rapidpaŝe kuris malsupren.
  Ili daŭrigis kune la vojiradon.
  La portisto estis babilema mezaĝulo. Li komencis pridemandi tiun ĉi iom strangan studentinon:
  "Kion vi rigardis sur la monteto?"
  "La maron. Kiel bela ĝi estas!" respondis la studentino,klinante la kapon flanken. "Kiel feliĉaj vi estas,ke vi loĝas en tiu ĉi ĉarma loko!"
  "Feliĉaj? Se fiŝon ni ne kaptas,malsato nin atendas. Ni tamen ne trovas en tio ian ajn ĉarmecon ..."
ip地址已设置保密
2015-2-17 16:56:08
tong
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:792
积分:7321
门派:无门无派
注册:2006年8月1日
4
 用支付宝给tong付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给tong

发贴心情
1.4
  Poste la portisto demandis kun rideto: "Pardonu,por kio vi venas? Kial sola? Ĉu por somerumi?"
  La studentino afable ridetis al la portisto,kaj respondis post longa paŭzo: "Mi ne estas tiel riĉa,ke mi povas trasomeri ĉi tie. Mi venas por viziti mian kuzon."
  "Kiu estas via kuzo? Ĉu li servas en la policejo?" demandis la portisto,kun okuloj malfermegitaj.
  La studentino skuis la kapon: "Ne,mia kuzo estas instruisto. Li instruas en la elementa lernejo de Yangzhuang."
  "Aha!" La portisto kriis. "Kiu li estas? Mi konas ĉiujn instruistojn de ĉi tiuj vilaĝoj."
  "Zhang Wenqing." La studentino iom vigliĝis,kaj demandis naive: "Ĉu vi konas lin? Ĉu li estas en la vilaĝo? Kial li ne venis min atendi en la stacio? ...?"
  La portisto eksilentis,kvazaŭ lia buŝo estus subite sigelita. La studentino fiksis sian rigardon sur lia nigrebruna kaj sulkiĝinta vizaĝo,atendante lian respondon. Sed li nenion diris. Post kelke da paŝoj,la pordisto ŝanĝis la temon:
  "Kiel vi nomiĝas? Ĉu vi venis de la ĉefurbo?"
  Ankoraŭ iom infaneca,la studentino diris al li kun seriozeco: "Mi nomiĝas Lin Daojing. Mi venis de Beiping. Ĉu vi konas mian kuzon?"
  La portisto denove silentis. Post longa momento,li nur diris: "Oh,oh!" Oni ne sciis kion tio signifas. La studentino ankaŭ nenion diris plu. Tiel ili atingis la pordon de la elementa lernejo de la vilaĝo Yangzhuang. La portisto foriris pagite. Lin Daojing suriris,iom hezite,la peronon antaŭ la lernejo.  
ip地址已设置保密
2015-2-28 10:07:44
tong
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:792
积分:7321
门派:无门无派
注册:2006年8月1日
5
 用支付宝给tong付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给tong

发贴心情
1.5
  La lernejo havis sian sidejon en granda templo apud la vilaĝo. Lin Daojing metis sian pakaĵon ĉe la pordo kaj paŝis en la templon. Ŝi serĉis en ĉiuj ĉambroj,sed trovis neniun. "Eble ili iris promeni sur la marbordo?" ŝi pensis,kaj povis nur atendi,starante sur la perono ekster la pordo de la templo.
  Komencis vesperiĝi. Super ĉiu domo en la vilaĝo leviĝis kolono da fumo,signo de preparado de vespermanĝo. En la arbareto fronte de la templo,la cikadoj malespere grincegis pro la finiĝo de la tago. Aŭskultante la cikadan ĉirpadon,Lin Daojing malpacience rigardis jen tien,jen ĉi tien,sed ŝi ne vidis eĉ ombron de homo,kvankam longa tempo pasis. Por gardi la pakaĵon,ŝi ne povis forlasi sian lokon. Nur kiam malaperis la krepuska lumo,venis ŝanceliĝante sur la vojo lama maljunulo. Vidante,ke iu staras sur la perono,li kriis de malproksime:
  "Kiun vi volas viziti?"
  Lin Daojing rapide malsupreniris la peronon kun granda ĝojo,ke finfine alvenas homo. Ŝi alparolis la maljunulon: "Ĉu sinjoro Zhang Wenqing instruas ĉi tie?"
  "Oh,vi volas vidi sinjoron Zhang? ... " La maljunulo,ebria,respondis balbute,kun vizaĝo ruĝiĝinta: "Li,li jam ne instruas ĉi tie."
  Lin Daojing estis surprizita.
  "Kie li estas? ... Li skribis al mi,ke dum la somera libertempo li ne forlasos la lernejon. Kaj lia edzino? Ankaŭ ŝi instruas ĉi tie ... "
  "Ne, ... mi ne scias! Mi ne scias! ... " Ĉiam pli ebria,la maljunulo stumble enpuŝiĝis en la templon,kaj bum! firme fermiĝis post li la pordoflugiloj. 
ip地址已设置保密
2015-3-2 20:38:18
tong
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:792
积分:7321
门派:无门无派
注册:2006年8月1日
6
 用支付宝给tong付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给tong

发贴心情
1.6
  Tio metis Lin Daojing en grandan embarason: Kie estas la kuzo kaj lia edzino? Ŝi jam skribis al li,ke ŝi venos,sed li forestas. Kion ŝi devas fari nun? Kaj poste? ... Sensente starante sur la soleca perono,ŝi najlis sian rigardon al la obskura arbareto antaŭ si. La cikadoj ankoraŭ malagrable ĉirpadis,kvazaŭ senfine. La maro,kvankam nevidebla,batadis la rokojn kaj eligadis monotonajn plaŭdojn en la silento. Lin Daojing forte frapis je la pordo de la templon,sed ĝi restis fermita; certe la maljunulo jam troviĝis en ŝtona dormo. Ŝia koro brulis pro maltrankvilo. Kun larmoj en la okuloj,ŝi staris sola,dum longa momento,ekster la templo. La luno leviĝis,kaj karesis per siaj briloj,kribritaj tra la folioj,la belan vizaĝon de la forlasita knabino. Sin apogante ĉe la ŝtona monumento antaŭ la templa pordo,ŝi mallaŭte ploris.
  En malĝojo,oni kutimas rememori la pasintaĵojn. Lin Daojing,plorante,dronis en siaj rememoroj. Kial ŝi venis al tiu ĉi loko,kie ŝi havis neniun konaton? Kiel povas okazi,ke ŝi trovas sin sola antaŭ arbareto apud maro,en dezerta nokto? Pro kio ŝi forlasis siajn gepatrojn kaj hejman teron kaj vagis en tiu ĉi fremda loko? Pro kio ŝi ploris tiel dolore? ...
ip地址已设置保密
2015-3-3 20:33:29
tong
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:792
积分:7321
门派:无门无派
注册:2006年8月1日
7
 用支付宝给tong付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给tong

发贴心情
2.1
  En malproksima montvilaĝo en Rehe-provinco vivis familio,kiu konsistis el avo kaj nepino. La avo tuttage kuŝadis malsana sur la briklito. La nepino,Li Xiuni,vivtenis la familion per hakado de brulligno kaj terkulturado. Ŝi estis knabino bela,forta kaj lerta,kaj plaĉis al ĉiuj junuloj de la vilaĝo. Sed ŝi edziniĝis al neniu el ili,kvankam ŝi atingis jam aĝon de 21 jaroj. La kaŭzo estis jena: Kiam ŝi havis 11 jarojn,ŝi estis vendita al alia familio kiel infanedzino. Poste,kiam ŝi estis 15-jaraĝa,ŝia "edzo" mortis,kaj ŝi revenis al sia avo. Profunde korvundita de tiu "edziniĝo",ŝi decidis resti en hejmo por prizorgi la avon. Tiu ĉi,pro maljuneco kaj malsanemo,ankaŭ bezonis la zorgon de la nepino. Ili do kune vivis,ne dezirante disiĝi unu de la alia. La avo tre amis la nepinon. Se iufoje la familio de lia filino donacis al li kelkajn kukojn aŭ peklitajn ovojn,li nur iom gustumis,kaj preskaŭ ĉiujn lasis al la nepino. La tero,kiun kulturis la nepino,apartenas al bienulo. Post pago de la terrento,ŝi ricevis nur etan parton de la rikolto. Por ke la maljuna avo povu ĝui bovlojn da faruna kaĉo,ŝi,en la liberaj horoj post la kampa laboro,portis hakilon kaj suriris la montojn por haki brullignon,kiun ŝi poste vendis; nokte ŝi kudris ĉe lampo,kaj gajnis per tio kelkan monon. Ĉiuj vilaĝanoj laŭdis tiun ĉi diligentan kaj modestan knabinon: knabinon idealan,al kies mano aspiris la junuloj eĉ en sonĝo. Sed en la vintro de la jaro,kiam ŝi estis 21-jara,ŝin trafis fatalaĵo. Lin Botang,la bienulo,persone venis de Beiping al la vilaĝo por kolekti la terrentojn. Li hazarde vidis Li Xiuni kaj estis ravita de ŝia beleco. Li ekvolis akiri ŝin kiel konkubinon. Kvankam li aĝis je pli ol 50 jaroj,kvankam li havis jam plurajn konkubinojn--kelkaj el ili,famaj publikulinoj,aĉetitaj el bordelo,estis forpelitaj de lia leĝa edzino Xu Fengying--,li ekinteresiĝis pri Li Xiuni,knabino sana,kun "sovaĝa gusto"; kaj li decidis nepre ŝin enmanigi. Por subpremi la kontraŭstaron de la farmuloj,Lin Botang venigis policanojn de la milita gubernatoro de Rehe-provinco. La malfortaj avo kaj nepino ne kapablis,kompreneble,rezisti antaŭ tia fortego. Kaj Li Xiuni fariĝis konkubino de la granda bienulo,en la loĝejo de lia subfarmiganto en la malgranda montvilaĝo. Ŝi ploris,ŝi provis sin mortigi,ŝi mordis fingron de Lin Botang,sed ĉiuj ĉi rezistpenoj restis vanaj,kaj fine Lin Botang ŝin akiris,pinĉkaresante al si la lipharojn kun ruza rideto.
ip地址已设置保密
2015-3-5 9:24:53
tong
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:792
积分:7321
门派:无门无派
注册:2006年8月1日
8
 用支付宝给tong付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给tong

发贴心情
2.2
  Du monatojn poste,Li Xiuni gravediĝis. Lin Botang revenis kun ŝi al sia loĝejo en Beiping. En la nokto de la sama tago,kiam Li Xiuni estis forkondukita el la vilaĝo,ŝia avo,sin apogante sur bastono,forlasis ŝanceliĝante la hejmon kaj ĵetis sin en la Blankan Riveron,kiu fluis preter la vilaĝo.
  En la loĝejo de Lin Botang,la saĝa kaj sprita Li Xiuni fariĝis malvigla kaj idiodeca. Dum tuta tago ŝi ne diris eĉ unu vorton. Escepte de la horoj de manĝo kaj laboro,ŝi rigide najladis sian rigardon al la muro. Komence,Xu Fengying traktis al Li Xiuni ne malbone,konsiderante la gravediĝon de tiu ĉi lasta. Ŝi mem naskis kelkajn infanojn,sed neniu el ili sukcesis vivi. Pro tio ŝi volis,ke Li Xiuni donu posteulon por la familio Lin.
  Post la nasko,Li Xiuni iom vigliĝis. Ŝi metis sian tutan esperon kaj amon sur la novnaskiton. Kiel ŝi amis la rozkoloran infaneton kuŝantan en siaj brakoj! Ĝia rideto povis forgesigi al ŝi momente la korpenetran animdoloron,la malhonoron kiun ŝi suferis,kaj doni al ŝi kuraĝon daŭrigi la vivon. Ofte,en profunda nokto,post kiam Lin Botang forlasis ŝian ĉambron kaj iris al tiu de alia konkubino,Li Xiuni senbrue leviĝis,ŝanĝis urintukon por la infano,mamnutris ĝin,kisis ĝiajn belajn vangetojn,kaj murmuris ĝemvoĉe:
  "Kresku,mia filineto! Panjo vivos kun vi..."
ip地址已设置保密
2015-3-5 12:12:20
tong
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:792
积分:7321
门派:无门无派
注册:2006年8月1日
9
 用支付宝给tong付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给tong

发贴心情
2.3
  La larmoj,kiuj sekiĝis delonge,nun gutis sur la dolĉan vizaĝeton. Pro la infano,ŝi volonte vivis.
  La filino kreskis kaj havis unu jaron. Ŝi balbutis por lerni paroli,gratis per siaj fingroj la vizaĝon al la panjo,tiretis al ŝi la harojn,kaj la panjo manifestis feliĉan rideton...
  Tamen,iutage,Xu Fengying venigis Li Xiuni al si,prenis de ŝi la infanon kaj,kun vizaĝo longigita,severe diris:
  "La infano estas de mia edzo,ĝi restos kun mi. Kaj vi,senhonta malriĉulino,for de ni!"
  Li Xiuni ekŝtoniĝis pro mirego. Tuj sekve ŝi ploregis,ĵetis sin kontraŭ Xu Fengying kaj senespere penis repreni sian infanon. Sed ĝin repreni ŝi jam ne povis! Lin Botang,kiu estis sufiĉe ŝin voluptĝuinta,ne aperis en tiu okazo.
  "Mama,mi volas..." La infano,en la brakoj de Xu Fengying,plore etendis siajn manetojn,dezirante reiri al sia panjo,dum Li Xiuni estis elpuŝita de kelkaj luposimilaj lakeoj al aŭtomobilo,kiu atendis ekster la enirejo de la domo.
  Lin Botang donis al la filino de Li Xiuni la nomon Lin Daojing. Komence,Lin Botang kaj lia edzino sufiĉe ŝatis ŝin. Sed poste,kiam Xu Fengying mem naskis fileton,fatalaĵo ekfalis sur la trijaran Daojing. Ŝi ricevadis batojn kaj dormis kun servistinoj. Ŝi ne estis enlasata en la domon sen permeso de Xu Fengying,kaj tutan tagon ludis sur la stratoj kun malriĉaj geknaboj kiuj kolektis karbopecetojn en rubejoj.
ip地址已设置保密
2015-3-6 23:15:19
tong
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:792
积分:7321
门派:无门无派
注册:2006年8月1日
10
 用支付宝给tong付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给tong

发贴心情
2.4
  Iun tagon de vintro,oni ne scias kial Xu Fengying subite ekŝatis Daojing kaj ŝin venigis al sia ĉambro. Ŝi faris al ŝi kelkajn demandojn. Balbute respondante,Daojing senĉese tordetis sian korpon. Xu Fengying miris kaj ŝin alprenis al si,demandante kio okazas.
  "Min jukas..." La knabino,tiam nur 7-jara,preskaŭ ploris pro timo,snufante la nazmukon.
  Neatendite,Xu Fengying fariĝis bonkora. Ŝi demetis la ĉifonan vatitan ĵakon de Daojing kaj trovis,ke ŝia subvesto estas dense semita per pedikoj,kiuj estas tiom multaj ke ili svarmas en amasetoj kaj ne eblas ilin tute forigi. Kolerete kaj malavare Xu Fengying ĵetis la subveston en la brulantan fornon,kiu aŭdigis krakadon kaj baldaŭ likvidis la pedikojn kune kun la subvesto. Entuziasmigita de ĝojo,Xu Fengying alproksimigis al si la frostiĝintajn nigreruĝajn vangetojn de Daojing kaj ilin atente pririgardis; poste ŝi turnis sian vizaĝon al Lin Botang,kiu sidis sur sofo legante ĵurnalon,kaj diris al li:
  "Lasttempe mi rimarkis,ke tiu ĉi knabino havas tre plaĉan aspekton. Ni sendu ŝin al lernejo. Kiam ŝi plenkreskos,nia penado ne estos malbone rekompencata."
ip地址已设置保密
2015-3-10 11:27:10

 37   10   1/4页      1   2   3   4   尾页 
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.29688 秒, 4 次数据查询