dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 介绍读物,指导阅读实践
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区阅读天地 Legejo → 《青春之歌》

您是本帖的第 6237 个阅读者
树形 打印
标题:
《青春之歌》
tong
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:792
积分:7321
门派:无门无派
注册:2006年8月1日
21
 用支付宝给tong付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给tong

发贴心情

2.15

  Ne povante toleri plu,Daojing forte retiris siajn manojn kaj interrompis ŝin kun sufokita plorvoĉo:
  "Panjo,ĉu vi povas ĉesi kun viaj planoj pri mi? Mi preferas morti ol fariĝi ludilo de militaristo aŭ burokrato! Mi petas vin estingi tian intencon!"
  La patrino eksplodis de kolero. Ŝi saltleviĝis. Ŝiaj okuloj furiozis timige. Ŝiaj palaj manoj,sur kies dorso elstaris la vejnoj sub la haŭto,tremis,kvazaŭ ili volus serĉi ion por bati la knabinon.
  "Ido de hundino! Malvirtulino! Ĉu vi kredas vin nobla fraŭlino? Malvirtulino devenanta de malvirtulino! Kion alian povus naski malriĉa virinaĉo el kaverno kaj malĉasta konkubino?! ... Obeu min! Se vi obstinos,mi almenaŭ vin vendos por kompensi mian monon elspezitan por vin vivteni!"
  Daojing staris ŝtoniĝinta. Kion kriis la patrino? Kia estis la patrino kiu ŝin naskis? Antaŭe ŝi nur sciis,ke ŝia propra patrino mortis kaj ke ŝia sufero kaŭziĝis pro tio,ke ŝi ne estis naskita de Xu Fengying. Sed nenion pli ŝi sciis pri sia propra patrino.
  "Malriĉa virinaĉo el kaverno kaj malĉasta konkubino". Tiujn vortojn asociante kun sia propra travivaĵo,Daojing sentis sian koron brulanta kaj disŝirita. Ŝi kuris en sian ĉambron kaj sidis senmove ĝis noktomezo. Poste ŝi ŝtele enŝoviĝis en la ĉambron de la servistino Wang kaj prenis al si ŝian malgrasan brakon,demandante:
  "Diru al mi,onklino Wang,kia estis mia propra panjo? Kiel ŝi mortis? ... Kial neniu el vi lasas min scii ion pri ŝi?" Daojing venis demandi al Wang,ĉar ŝi sciis,ke Wang iam vidis ŝian propran patrinon.

ip地址已设置保密
2015-3-24 19:48:45
tong
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:792
积分:7321
门派:无门无派
注册:2006年8月1日
22
 用支付宝给tong付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给tong

发贴心情

2.16

  Nenia respondo. En la malluma kaj sufoke varma ĉambreto regis morta silento.
  "Diru,mi petas vin,onklino Wang! ... Vi ja amas min kiel panjo!" Daojing ploris,ĉirkaŭbrakante ŝian kolon.
  "Mia knabino," Wang ankaŭ plorĝemis kaj diris kun voĉo singulta,"ĉu vi,ĉu vi rememoras la historion pri la juna hakistino de brulligno,kiun mi rakontis al vi kiam vi estis ankoraŭ infano? Ŝi,ŝi estas via propra panjo!"
  Dum la longaj vintraj noktoj de la pasinteco,onklino Wang ofte premis al sia sino la forlasitan etan Daojing kaj rakontis al ŝi interesajn popolrakontojn,i.a. ankaŭ la historion pri Li Xiuni. Sed,pro malpermeso de Xu Fengying,ŝi ne kuraĝis eldiri,ke tiu juna hakistino de brulligno,kiu devigite fariĝis konkubino de bienulo,estas la vera patrino de Daojing. Nun la bonkora onklino Wang ne plu povis sin deteni kaj malkaŝis la tutan historion.
  ***

ip地址已设置保密
2015-3-25 20:56:31
tong
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:792
积分:7321
门派:无门无派
注册:2006年8月1日
23
 用支付宝给tong付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给tong

发贴心情
2.17
  ***
  Post kiam Li Xiuni estis enpuŝita en aŭtomobilon laŭ la ordono de Lin Baotang kaj lia edzino,ŝi estis sendita kiel regalo al amiko de Lin. Sed ŝi freneze elkuris el la domo de tiu viro kaj revenis por postuli sian infanon. Kompreneble oni ne lasis ŝin enpaŝi la domon de Lin,kiu estis fere gardata. Li Xiuni do,kun haroj distaŭzitaj,stumblante rondiradis ĉirkaŭ la domo. Ŝi nek manĝis,nek trinkis,sed nur rondiradis tage kaj nokte,kriante per trista voĉo:
  "Redonu al mi la infanon! Redonu al mi la infanon! Ho vi,aĉuloj sen konscienco,krueluloj kun koro de lupo,krimuloj indaj je mil hakoj,redonu al mi la infanon,redonu al mi la infanon! ...
  Kiaj korŝiraj krioj,similaj al senespera helpopeto de dronanto! Ilin aŭdinte,oni ne povis ne verŝi larmojn.
  Opiniante,ke Li Xiuni tro aŭdacas kaj profanas per siaj agoj lian rektoran dignon,Lin Baotang ordonis ligi kaj sendi ŝin al ŝia montvilaĝo. Revidante la montojn kaj la rivereton de sia naskiĝloko,Li Xiuni iom rekonsciiĝis kaj scipovis paroli kaj plori kiel normala homo. Ŝi pensis ke,kvankam ŝi perdis sian infanon,almenaŭ ŝi povos kunvivi kun sia maljuna avo,kiu estis al ŝi tiel afabla kaj nedisigebla. Tamen,kiam ŝi eniris sian dometon,ŝi trovis tie nur la potojn kaj vazojn,sed ne la avon,kiu jam mortis. Antaŭ tiu bildo,Li Xiuni denove freneziĝis,ne sciante plori,nek paroli. Kaj en la nokto de la sama tago de ŝia reveno,ŝi ankaŭ ĵetis sin en la Blankan Riveron,kaj tiel finis sian junan vivon.
  ***
ip地址已设置保密
2015-3-28 21:03:56
tong
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:792
积分:7321
门派:无门无派
注册:2006年8月1日
24
 用支付宝给tong付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给tong

发贴心情
2.18
  Daojing falis senforta sur la mallarĝan liton de Wang,kiel se ŝi perdus la konscion. Longan momenton poste,ŝi pene sidigis sin kaj streĉe premis per malvarmaj fingroj la malgrasan manon de Wang,mallaŭte vokante: "Panjo! ..."
  Ŝi ploregis. Estis por ŝi la unua fojo,ke ŝi ploras tiel dolore.
  "Ne ploru,knabino! Estus danĝere,se via patrino vin aŭdus." La maljunulino provis konsoli Daojing,dum ŝi mem viŝis al si la okulojn.
  "Onklino Wang,mi ne plu ilin timas... Mi forlasos tiun ĉi hejmon!" Daojing diris post ioma meditado,saltleviĝinte de la lito.
  "Sed kien vi iros?" Wang demandis surprizite. Ŝi denove levis la baskon por viŝi siajn larmojn.
  "Al la lernejo." Daojing ne eldiris kion ŝi planis. "Mi restos tie kaj revenos kiam la Normala Universitato estos publikiĝinta la nomaron de la ekzamentrapasintoj."
  "Al la lernejo? Do bone. Sed gardu vin kaj ne eliru sencele aliloken. Ne gravas la kvereloj inter patrino kaj filino,kiuj forgesiĝos post kelkaj tagoj. Starante sub malalta tegmento,oni ne povas ne klini la kapon,knabino mia!" Parolante,la maljunulino ekfrotis alumeton kaj palpe ion serĉis sub la kapkuseno. En la duonlumo de la matenkrepusko,Daojing rigardis ŝin. Antaŭ ol Daojing ion diris,la maljunulino eltiris malgrandan paperrulaĵon kaj zorgeme kaj malrapide ĝin disvolvis. Ŝi petis Daojing frotbruligi alian alumeton,en kies briletoj vidiĝis kelke da diverskoloraj monbiletoj. Ŝi atente ilin kalkulis kaj poste serioze metis en manon de Daojing,dirante kun voĉo iom raŭka:
  "Jen estas dek juanoj,mia ŝparaĵo. Prenu ilin por pagi la manĝon en la lernejo,mia knabino. Estu tolerema. Se ion vi bezonos,petu de mi. Ve,malfeliĉaj patrino kaj filino! ..."
  Daojing ricevis la monon kaj diris plorĝemante:
  "Do mi foriras nun,kiam ili estas dormantaj. Mi,mi ne... Ĝis revido,onklino Wang! ..."
  Subite ŝi trovis,ke,anstataŭ la maljunulino kun sulkiĝinta vizaĝo,staras antaŭ ŝi juna virino,bela sed triste pala,kiu,kun haroj distaŭzitaj kaj vangoj kovritaj de larmoj,dolore kaj malespere krias: "Redonu al mi la infanon! Redonu al mi la infanon!" ... 
ip地址已设置保密
2015-3-30 14:12:20
tong
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:792
积分:7321
门派:无门无派
注册:2006年8月1日
25
 用支付宝给tong付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给tong

发贴心情
3.1
  Lin Daojing tamen ne reiris al la lernejo,ĉar ŝi sciis,ke por nenio servas iri al ĝi. Ŝi ĵuris,ke ŝi forlasos por ĉiam la malamindan hejmon kaj neniam reenpaŝos tiun ĉi kriman domon. Unue ŝi iris al sia intima amikino Wang Xiaoyan,kunlernintino de elementa lernejo,kaj loĝis ĉe ŝi dum tri tagoj. Poste ŝi venis al Beidaihe por viziti sian kuzon Zhang Wenqing,kiu estis klarkapa kaj honesta junulo kaj kiun ŝi respektis ekde sia infanaĝo. Lia edzino estis ŝia estinta samlernejanino kaj amikino. Pro tio devis esti fidinda ilia helpo. Antaŭ la komenciĝo de la somera libertempo,Daojing estis ricevinta leteron de sia kuzo,kiu diris en la letero,ke dum la ferioj ili restos en la lernejo. Kaj,du tagojn antaŭ ol ŝia ekveturo,ŝi sendis al ili ekspresan leteron,en kiu ŝi skribis,ke ŝi iros ilin viziti,informante ilin pri la horo,kiam ŝi forlasos Beiping. Sed nun,neniun el ili ŝi trovis post longa veturado tra centoj da kilometroj. Kie ili estas? Ŝi ne povis sin deteni de ploro antaŭ tiu ĉi soleca templo.
  La luno senbrue ŝoviĝis al la sudo. La malvarmeta brizo milde karesis ŝiajn harojn kaj iom post iom serenigis ŝian varman kapon. Estis jam tre malfrue,kaj nenio rezultus,se ŝi daŭre plorus. Ŝi do levis la kapon,kaj,ĵetinte rigardon al la silenta arbareto kaj la hermetike fermita templo,sin rektigis malrapide.
ip地址已设置保密
2015-3-31 20:26:20
tong
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:792
积分:7321
门派:无门无派
注册:2006年8月1日
26
 用支付宝给tong付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给tong

发贴心情
3.2
  "Kial mi ne iras demandi la lernejestron?" Tiu ĉi ideo ŝajnis al ŝi savrimedo. Ŝia koro ekmalpeziĝis,kaj samtempe ŝi sentis malsaton. Dum tuta tago kaj duona nokto ŝi nenion manĝis,kaj nun atakis ŝin malsato kaj soifo. Ŝi lasis sian pakaĵon antaŭ la templo kaj rapidis al la vilaĝo laŭlonge de la vojeto inter arboj.
  Kun granda malfacilo fine ŝi trovis la enirejon de la vilaĝo kaj paŝis en ĝin,kiu estis jam tute silenta,kvankam ŝi ne sciis kiu estas la lernejestro kaj kie li loĝas. Nun venis renkonte al ŝi figuro. Ŝi tre ĝojis kaj plirapidigis siajn paŝojn,vokante la alvenanton:
  "He,ĉu vi bonvolus diri al mi,kie loĝas la lernejestro?"
  "Vi serĉas la lernejestron?" Tiu homo haltis,iom surprizite. "De kie vi venis tiel malfrue en la nokto?"
  "Mi venis por viziti la instruiston Zhang Wenqing,kiu estas mia kuzo. Sed mi ne trovis lin. Nun mi deziras vidi la lernejestron."
  "Oh! Oh!" Tiu viro montris rideton sur la vizaĝo kaj diris: "Kia hazardo! Mi estas ĝuste la estro de la elementa lernejo de tiu ĉi vilaĝo. Kiel vi nomiĝas?"
  Daojing distingis nun,ke li estas maldika mezaĝulo,vestita en robo kaj aspektanta vere kiel vilaĝa intelektulo. Aŭdinte ke li mem estas la lernejestro,ŝi tuj demandis lin,plena de ĝojo:
  "Mi aŭdis de maljunulo de la templo,ke Zhang Wenqing ne plu instruas ĉi tie. Diru al mi,mi petas,kie estas li kaj li edzino."
  "Zhang Wenqing kaj lia edzino? Oh,oh! ..." La lernejestro ambigue respondis kaj ridetis. "Estas bedaŭrinda hazardo,ke ili ĵus eksiĝis antaŭ du tagoj por preni novan oficon. Oni diras,ke ili iris al la Nordoriento ... Ofte okazas,ke oni ne renkontas la vizitaton sur fremda tero. Vi ankoraŭ ne havas lokon por loĝi,ĉu ne? Ne gravas; hodiaŭ vi povas pasigi la nokton en nia vilaĝo; ni gastigos vin anstataŭ sinjoro Zhang."
ip地址已设置保密
2015-4-2 20:10:52
tong
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:792
积分:7321
门派:无门无派
注册:2006年8月1日
27
 用支付宝给tong付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给tong

发贴心情
3.3
  Ne trovante sian kuzon,nek lian edzinon,Daojing ne sciis,kion ŝi faros,sen mono por reveturi al Beiping. Ŝi silentis,dum longa tempo. Eble pro la nokta malvarmeto,eble pro malĝojo,ŝi mienis pala,ŝiaj kruroj tremis,kiel se ŝi ne povus firme stari.
  Kredeble la lernejestro komprenis ŝian ĝenatecon,kaj diris al ŝi kun rideto,respektoplene:
  "Kiun familian nomon vi havas? Lin? Oh,fraŭlino Lin,vi povas diri al mi senceremonie,se vi havas ian malfacilon,ne sukcesante renkonti viajn parencojn. Kiel kolego de Wenqing,mi provos vin helpi laŭ mia eblo. Mi nomiĝas Yu Jingtang kaj loĝas en tiu ĉi vilaĝo."
  Estis la unua fojo por Daojing veturi sola al tiom malproksima loko,kaj ankaŭ por ŝi la unua fojo sin trovi en tia ĝena situacio,kia estas la "nerenkontiĝo kun la vizitato sur fremda tero". Nun en ŝia malfacilo venis la lernejestro Yu Jingtang,kiu tiel varme ŝin zorgis,kiel malnova konato,kaj ŝi eksentis sin iom trankvila.
  "Mi venis viziti mian kuzon por... por serĉi laboron. Ĉu via lernejo bezonas ankoraŭ instruistinon?" Tiu ĉi neatendita demando surprizis Yu Jingtang. Li tuj rimarkis,ke ŝi estas birdido,kiu ĵus forlasis la neston.
  "Oh,oh! ..." La lernejestro aplombe respondis,senĉese palpebrumante kaj kun vizaĝo kovrita de rideto. "Tio ne estos malfacila,ne estos malfacila! Bonvolu pasigi tiun ĉi nokton en mia hejmo,kaj morgaŭ ni parolos pri la afero de laboro. Tio ne estos malfacila,ne estos malfacila!"
  Daojing ĝojiĝis,kvankam de liaj paroloj ŝi trovis ke li estas iom vulgara kaj pli ŝajnas feŭda ĝentilhomo ol lernejestro pro la pedanta ceremoniemo. Tamen se ŝi povus,malgraŭ tio,trovi ĉi tie laboron kaj ejon por restadi!
  "Mi dankas vin,sinjoro Yu. Anstataŭ en via hejmo,mi volonte loĝus en la lernejo,se vi permesus..."
  "Bone,bone,bone!" La lernejestro jesadis,kaj,irante antaŭe,kondukis Daojing al la lernejo.
ip地址已设置保密
2015-4-3 14:28:45
tong
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:792
积分:7321
门派:无门无派
注册:2006年8月1日
28
 用支付宝给tong付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给tong

发贴心情
3.4
  La lernejestro eniris la templon tra la flanka pordo kaj vekis la ebrian maljunulon. Aranĝinte por Daojing ĉambron por instruistino,li palpebrumante kaj flatafable demandis Daojing pri aferoj en Beiping kaj en ŝia familio. Ŝi ne manifestis al li la veran kaŭzon pro kiu ŝi forlasis la hejmon,sed diris,ke ŝia familio ne plu povas ŝin subteni por la studo,kaj ke pro tio ŝi venis al sia kuzo por serĉi laboron. Ŝi esperis ricevi oficon de instruisto de elementa lernejo.
  "Oh,oh! Tio ne estas malfacila! Tio ne estas malfacila!" La lernejestro ripetis siajn vortojn kaj ridetis. "Nia lernejo havas jam sufiĉe da instruistoj. Sed estu trankvila. Post unu aŭ du tagoj mi iros al nia gubernia urbo Linyu por viziti la guberniestron. Mi petos lin,kaj ĉio estos aranĝita. La guberniestro Bao estas tre amika al mi,kaj krome li tre zorgas pri la gejunuloj. Ofico de instruisto ne estas granda afero; mi povas certigi,ke via deziro estos plenumita,tuj post kiam mi lin petos."
  Lin Daojing sentis sin feliĉa,ke ŝi renkontis bonulon,kaj ke vidiĝas espero por ŝia sopirata okupo.
  Tiun nokton,Daojing dormis dolĉe en la fremda,antikva templo. La monotonaj plaŭdoj de la marondoj,la surdiga ĉirpado de la cikadoj: ĉio fariĝis en ŝia sonĝo ĉarma muziko.
  Matene en la sekvanta tago,ŝi estis vekita de la frapado de la maro ĉe la rokoj. La laŭtaktaj kaj majestaj plaŭdoj de la ondoj forte logis la junulinon,riĉan je revoj pri la vivo. Ŝi rapide prenis la matenmanĝon,kiun portis al ŝi la maljuna pordogardisto,kaj kuris sola al la marbordo.
ip地址已设置保密
2015-4-6 19:46:40
tong
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:792
积分:7321
门派:无门无派
注册:2006年8月1日
29
 用支付宝给tong付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给tong

发贴心情
3.5
  Ho,maro,la mistera kaj granda maro! Plena de ekstazo,Daojing staris sur la malseka strando kaj fikse direktis sian rigardon al ĝi. Sur la matena,serena ĉielo,ŝvebis ĉe la horizonto kelke da blankaj nuboj. La maro aspektis tiel lazura kaj klara kiel la ĉielo,kaj arĝente brilis kvazaŭ atlaso. Malproksime,sur la kvieta kaj dormanta akvosurfaco,flosis multe da fiŝkaptaj barkoj kun blankaj veloj,kiuj ŝanceletis en la vento. Antaŭ tiu ĉi grandioza senlimaĵo,la dolora koro de Lin Daojing,kiu restis forte premata dum la lastaj tagoj,komencis iom post iom malpeziĝi. Ŝi ordigis per fingroj la harojn kiuj flirtis pro la ventoblovo,kaj elpoŝigis sian amatan buŝharmonikon.

  La nuboj dancetas,
  Ridas la stelaro.
  Jam ŝtormo kvietas,
  Sur vasta la maro.
  ......

  Ludante tiun ĉi kanton de sia infanaĝo,ŝi promenis antaŭen kaj kolektis belajn konkojn en diversaj koloroj. Kiel naiva infano,ŝi levis la baskon de sia robo kaj gaje ilin enmetis en ĝin unu post alia,jen kliniĝante,jen rektiĝante. Ŝiaj ŝuoj malsekiĝis pro la akvo miksita kun la sablo,kaj sur ŝiajn harojn surflugis sableroj; sed tion ŝi tute ne sentis.
  Yangzhuang estis malriĉa vilaĝeto apud la maro. Ĉirkaŭe sin trovis nur dunoj; arboj estis tre malmultaj. Sed kiam Daojing paŝis kelkajn kilometrojn antaŭen laŭlonge de la marbordo,ŝi ekvidis bildon tute alian: foliriĉaj arboj kovris la montetojn kaj malgrandajn valojn. Pomujoj,prunujoj,plene ŝarĝitaj de belaj fruktoj,orde staris tie kaj ĉi tie. Bonodoraj floroj honteme duonkaŝis sin inter la verdaj folioj. Pli malproksime,dissemiĝis inter la arboj kaj floroj eŭropaj etaĝdomoj,belaj kaj diversformaj. Iliaj blankaj,flavaj,verdaj,bluaj kaj ruĝaj tegmentoj,naĝantaj sur la verda maro de arboj,tre mirigis Daojing. En la pasinteco ŝi vidis nur la stratojn de Beiping,sur kiuj ĉiam ruliĝis nuboj da polvo,kaj la solecan vilaĝon ĉe krutaj montoj norde de la montpasejo Gubeikou,kiun ŝi iam vizitis akompanante Xu Fengying,kiam tiu ĉi iris tien por kolekti terrentojn. Kaj ŝi neniam estis imaginta,ke povas aperi tiel belaj vilaoj diverskolore radiantaj sub la suno,apud la rava maro.
  Ŝi haltis sur pinto de monteto kaj silente rigardis tiun ĉi miraklan pejzaĝon. Momenton poste,pelata de junula scivolemo,ŝi ekkuris malsupren,al la ruĝaj lignaj dometoj,kiuj staris tuj apud la maro.
  Ĉi tie,en la ekstermonda paradizo,aŭdiĝis homaj bruoj. De vasta ebenaĵo ĉe la maro klare flugis al ŝiaj oreloj ridoj,ŝercoj kaj koketaj krioj de genaĝantoj. Nun ŝi ekkomprenis,ke ŝi troviĝas apud la marbanejo de la riĉuloj. 
ip地址已设置保密
2015-4-7 14:43:12
tong
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:792
积分:7321
门派:无门无派
注册:2006年8月1日
30
 用支付宝给tong付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给tong

发贴心情
3.7
  Daojing ne toleris vidi plu kaj komencis iri returne. Jam sufiĉe longe ŝi forlasis la lernejon; estis tempo reiri.
  Ŝia koro jam ne estis tiel senŝarĝa kiel ĵus antaŭe. Tamen,malgraŭ tio,tiu ĉi promenado permesis ŝin vidi tiom da novaĵoj kaj ĝui la belan pejzaĝon de Beidaihe. Irante returne,ŝi kantetis kaj de tempo al tempo kliniĝis por kolekti sovaĝajn florojn.
  "Iru alian vojon! Estas malpermesate trapasi ĉi tie!" Subite kriis malĝentile al ŝi vira voĉo. Surprizite ŝi levis la kapon kaj trovis  pompan kaj luksan eŭropstilan etaĝdomon,starantan sur supra montdeklivo. La domo estis ĉirkaŭata de fortika muro,ekster kiu staris aroganta viro,verŝajne gardisto. Kun larĝe malfermitaj okuloj,li svingis la manon al la entrudiĝintino kaj montris al ŝi la grandan tabulon najlitan sur la muro apud li.
  Daojing haltis kolere. Sed,kun scivolo,ŝi direktis siajn okulojn al la tabulo,kiun montris la granda fingro de la viro kaj sur kiu skribiĝis:
  "Ĉinoj kaj hundoj estas malpermesataj trapasi!"
  Nun ŝi ekvidis klare,ke antaŭ la domo flirtas sur pinto de alta stango nacia standardo de Usono. Ŝi ĵetis al la tabulo,la standardo kaj la stango malŝatajn rigardojn kaj,nenion dirante,deiris tuj.
  "Kia mondaĉo! La eksterlandaj riĉuloj fieras en Ĉinio ..." Ŝi sentis sian koron subpremata de plumbo.
  Ŝin ne plu interesis la pejzaĝo,kaj ŝi deziris tuj atingi Yangzhuang.
ip地址已设置保密
2015-4-8 22:12:07

 37   10   3/4页   首页   1   2   3   4   尾页 
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.34375 秒, 4 次数据查询