dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 介绍读物,指导阅读实践
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区阅读天地 Legejo → 《钦差大臣》

您是本帖的第 7465 个阅读者
树形 打印
标题:
《钦差大臣》
tong
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:792
积分:7321
门派:无门无派
注册:2006年8月1日
21
 用支付宝给tong付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给tong

发贴心情

2.5.1

Sceno V.

Ĥlestakov, sola.

Ĥlestakov.----Estas tamen malbone, se li absolute nenion donos manĝi. Mi tiel volas manĝi,  kiel mi ankoraŭ neniam volis. Eble el la vestoj ion forkomerci? Vendi ekzemple la pantalonon? Ne, jam pli bone estas iom malsati, sed veni hejmen en Peterburga kostumo. Estas domaĝe, ke Joĥim ne donislue kaleŝon; estus bone, diabio ĝin prenu, veni hejmen en kaleŝo, alruliĝi tiel en diabla maniero al ia najbaro-bienhavanto rekte al la perono, kun lanternoj, kaj Osipo havi malantaŭe vestitan per livreo. Nu, mi prezentas al mi, kiel ĉiuj ektumultus! “Kiu li estas, kio ĝi estas?”  Kaj la lakeo eniras (Sin rektigante kaj prezentante lakeon):“Ivan Aleksandroviĉ Ĥlestakov el Peterburgo, vi ordonas akcepti?” Ili, kampaj simpluloj, eĉ ne scias, kion signifas “ vi ordonas akcepti”.  Ĉe ili, se alveturas ia dika bienhavanto, li simple sin puŝas, la urso, rekte en la salonon. . . Al ia beleta filineto mi alirus: “ Fraŭlino, kiel mi. . .” (Frotas la manojn kaj salutstrekas per la piedo.) Fi! (Kraĉas.) Eĉ naŭzas, tiel forte mi volas manĝi.

ip地址已设置保密
2015-3-18 20:55:58
tong
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:792
积分:7321
门派:无门无派
注册:2006年8月1日
22
 用支付宝给tong付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给tong

发贴心情

2.6.1

Sceno VI.
                     
ĤLESTAKOV, OSIP, poste la SERVANTO

Ĥlestakov.---- Nu, kio?

Osip.---- Oni alportas la tagmanĝon.

Ĥlestakov, aplaŭdas kaj saltetas sur la seĝo.----Oni portas! oni portas! oni portas!

Servanto, kun teleroj kaj telertuko.----La mastro donas jam la lastan fojon.

Ĥlestakov.----Nu, la mastro. la mastro. . . Mi ridas pri via masiro! Kio tie estas?

Servanto.---- Supo kaj rostaĵo.

Ĥlestakov.---- Kiel, nur du manĝoj?

Servanto.---- Nur du.

Ĥlestakov.----Jen kia absurdo! Mi tion ĉi ne akceptas. Vi diru al li: kio tio ĉi efektive estas! . . . Estas tro malmulte.

Servanto.----Ne, la mastro diras, ke estas ankoraŭ tro multe.

Ĥlestakov.---- Kaj saŭco, kial ne estas?

Servanto.---- Saŭcon ni ne havas.

Ĥlestakov.----Kial do vi ne havas? Mi mem vidis, pasante preter la kuirejo, tie multe estis kuirata. Kaj en la manĝoĉambro hodiaŭ matene du iaj mallongaj homoj manĝis salmon kaj ankoraŭ multe da alia.

Servanto.---- Nu, cetere, ni havas kaj tamen ne havas.

Ĥlestakov.---- Kiel vi ne havas?

Servanto.---- Nu, simple, ni ne havas.

Ĥlestakov.---- Kaj salmo, kaj fiŝo, kaj kotletoj?

Servanto.---- Nu, ili estas por personoj pli gravaj.

Ĥlestakov.---- Ha vi, malsaĝulo!

Servanto.----Jes.

Ĥlestakov.----Vi, porkido abomena . . . Kial do ili manĝas kaj mi ne manĝas? Kial do, diablo vin prenu, mi ne povas ankaŭ? Ĉu ili ne estas tiaj samaj vojaĝantoj kiel mi?

Servanto.---- Kompreneble, ne tiaj.

Ĥlestakov.---- Kiaj do?

Servanto.---- Ordinaraj, kiel oni devas! Ili----konata afero ---- ili pagas monon.

Ĥlestakov.---- Mi kun vi, malsaĝulo, ne volas paroli, (Enverŝas la supon kaj manĝas.) Kia supo ĝi estas? Vi simple akvon enverŝis en la tason: nenian guston ĝi havas, ĝi nur malbonodoras. Mi ne volas tiun ĉi supon, donu al mi alian.

Servanto.----Ni prenos. La mastro diris: “Se vi ne volas, oni ne bezonas."

ip地址已设置保密
2015-3-19 17:26:21
tong
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:792
积分:7321
门派:无门无派
注册:2006年8月1日
23
 用支付宝给tong付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给tong

发贴心情

2.6.2
 
Ĥlestakov, defendante la manĝon per la mano.----Nu, nu, nu . . . lasu, malsaĝulo! Vi kutimis havi aferon kun aliaj: mi, mia kara, ne estas tiaspeca! Kun mi, mi ne konsilas. . . (Manĝas.) Mia Dio, kia supo! (Manĝas plne.) Mi pensas,ke ankoraŭ neniu homo en la mondo iam manĝis tian supon: iaj plumoj naĝas anstataŭ graso. (Li tranĉas la kokinon.) Aj, aj, aj, kia kokino! Donu la rostaĵon! Tie restis iom da supo, Osip, prenu al vi. (Li tranĉas la rostaĵon.) Kiarostaĵo ĝi estas? Tio ĉi ne estas rostaĵo.

Servanto.---- Kio do ĝi estas?

Ĥlestakov.----La diablo ĝin scias, kio ĝi estas, nur ne rostaĵo. Ĝi estas hakilo, rostita anstataŭ viando. (Li manĝas.) Friponoj, kanajloj! per kio ili nutras? Eĉ la makzeloj ekdoloros, kiam vi manĝos unu tian pecon. (Fosas per la fingro en la dentoj.) Malnobluloj! Tute kiel ligna ŝelo ----per nenio oni ĝin povas eltiri; eĉ la dentoj nigriĝos post tiuj ĉi manĝoj. Friponoj! (Viŝas la buŝon per la telertuko.) Plu nenio estas?
                   
Servanto.---- Ne.

Ĥlestakov.----Kanajloj! Malnobluloj! Kaj eĉ nenia saŭco aŭ kukaĵo! Sentaŭguloj! lli nur prirabas la vojaĝantojn.

(La servanto deprenas de la tablo kaj forportas la telerojn kune kun Osip.)

ip地址已设置保密
2015-3-20 20:41:14
tong
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:792
积分:7321
门派:无门无派
注册:2006年8月1日
24
 用支付宝给tong付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给tong

发贴心情

2.7.1-2.8.1

Sceno VII.

ĤLESTAKOV, poste OSIP.

Ĥlestakov.---- Vere. kvazaŭ mi tute ne manĝus, mi nur ricevis pli grandan apetiton. Se mi havus kelke da kopekoj, mi sendus al la bazaro, por aĉeti almenaŭ paneton.

Osip, eniras.---- Tie alveturis ial la urbestro, li informiĝas kaj demandas pri vi.

Ĥlestakov, ektiminte.---- Jen vi havas! Kia kanajlo estas la mastro, jam li plendis! Kio estos, se li efektive fortrenos min en la malliberejon? Nu, kion fari? Se en nobla maniero, mi eble senproteste . . . ne, ne, mi ne volas. Tie en la urbo sin trenas oficiroj kaj popolamaso, kaj mi ĝuste tie faris al mi gravan mienon kaj palpebrumis kun ia filino de komercisto . . . Ne, mi ne volas . . . Kaj kion li pensas? Kiel li kuraĝas, efektive? Kio mi estas por li, ĉu komercisto aŭ metiisto? (Faras al si kuraĝon kaj rektiĝas.) Sed mi rekte diros al li: “Kiel vi kuraĝas? Kian rajton vi havas? Kiel vi . . .” (Ĉe la pordo ekmoviĝas la anso; Ĥlestakov paliĝas kaj kuntiriĝas.)

2.8.1

Sceno VIII.

ĤLESTAKOV, la URBESTRO kaj DOBĈINSKIJ.

La urbestro, enirinte haltas. Ambaŭ timigite rigardas
en la daŭro de kelkaj minutoj unu la alian per larĝe
malfermitaj okuloj.

Urbestro, iom trankviliĝinte kaj streĉinte la manojn laŭlonge de la femuroj.---- Mi havas la honoron saluti!

Ĥlestakov, salutas.---- Bonan tagon.

Urbestro.---- Pardonu.

Ĥlestakov.---- Ne malhelpas.

Urbestro.---- Kiel urbestro de la ĉi-tiea urbo mi havas la devon zorgi pri tio, ke al la traveturantoj kaj al ĉiuj noblaj homoj estu nenia premado.
 

Ĥlestakov, komence iom balbutas, sed en la fino parolas laŭte.---- Sed kion fari? . . .  Mi ne estas kulpa . . . Mi vere . . . mi pagos . . . Oni sendos al mi el la vilaĝo. (Bobĉinskij enrigardas tra la pordo.) Li pli estas kulpa: viandon li donas al mi tiel malmolan kiel trabo; kaj la supo ---- la diablo scias, kion li tien enverŝis, mi devis elĵeti ĝin tra la fenestro. Li turmentas min per malsato tutajn tagojn . . . la teo tiel stranga: havas la odoron de fiŝo, ne de teo. Por kio do mi. . . Jen interese!

Urbestro, ektimante.---- Pardonu, mi vere ne estas kulpa. En la bazaro ĉe mi la viando ĉiam estas bona. Alveturigas ĝin Ĥolmogoraj komercistoj, homoj sobraj kaj de bona konduto. Mi jam ne scias, de kie li prenas tian. Kaj se io ne estas en ordo, tiam . . . Permesu al mi proponi al vi transiĝi kun mi en alian loĝejon.

Ĥlestakov.---- Ne, mi ne volas! Mi scias, kion signifas “en alian loĝejon":  tio estas---- en malliberejon. Sed kian rajton vi havas? Sed kiel vi kuraĝas? Jen mi . . . Mi servas en Peterburgo . . . (Faras al si kuraĝon.) Mi, mi, mi . . .

ip地址已设置保密
2015-3-20 20:41:34
tong
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:792
积分:7321
门派:无门无派
注册:2006年8月1日
25
 用支付宝给tong付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给tong

发贴心情

2.8.2

Urbestro, al si mem.---- Ho, sankta mia Dio, kia kolero! Li ĉion eksciis, ĉion rakontis la malbenitaj komercistoj!

Ĥlestakov, montrante sin kuraĝa.---- Sed venu vi eĉ kun via tuta helpantaro ---- mi ne iros. Mi skribos rekte al la ministro! (Frapas per la pugno sur la tablon.) Kion vi pen- sas? Kion vi pensas?

Urbestro, streĉinte sin kaj tremante per la tuta korpo.---- Indulgu min, ne pereigu! edzino, malgrandaj infanoj . . . ne malfeliĉigu homon.

Ĥlestakov.---- Ne, mi ne volas. Jen ankoraŭ! Kio ĝi min interesas? Pro tio, ke vi havas edzinon kaj infanojn, mi devas iri en malliberejon, jen bele! (Bobĉinskij enrigardas tra la pordo kaj timigite sin kaŝas.) Ne, mi humile vin dankas, mi ne volas.

Urbestro, tremante. ---- Pro nesperteco, per Dio, pro nesperteco. Nesufiĉeco de la havo . . . Mem volu juĝi: la ofica salajro ne sufiĉas eĉ por teo kaj sukero. Kaj se estis iaj subaĉetoj, kredu, ke nur la plej bagatelaj: io por la tablo aŭ por vesta garnituro. Kaj koncerne la suboficiran vidvinon, kiu okupas sin per komercado, kaj pri kiu oni diras, ke mi ŝin vergis, tio ĉi estas kalumnio, per Dio, kalumnio. Tion ĉi elpensis miaj malamikoj; ili estas tiaj homoj, ke ili estas pretaj fari atencon kontraŭ mia vivo.

Ĥlestakov.---- Sed kio? ili min tute ne interesas . . . (meditante.) Mi tamen ne scias, por kio vi parolas pri malamikoj aŭ pri ia suboficira vidvino . . . Suboficira edzino estas tute alia afero, sed min vi ne havas la rajton vergi, tre malproksime estas ĝis tio . . . Jen ankoraŭ! Vidu, kia li estas! Mi pagos, mi pagos la monon, sed nun mi ne havas. Ĝuste tial mi tie ĉi sidas, ke mi eĉ kopekon ne havas.

Urbestro, al si mem.---- Ho, rafinita peco! Jen, kien li ĵetis! Kian nebulon li ellasis! Orientiĝu, kiu volas! Oni ne scias eĉ de kia flanko aliri. Nu, sed mi jam provos, kiel ajn ĝi iros! Kio estos, tio estos, mi provos trafe-maltrafe. (Laŭte.) Se vi efektive havas mankon de mono aŭ de io alia, mi estas prela servi tuj. Mia devo estas helpi la traveturantojn.

Ĥlestakov.---- Donu, donu al mi prunte! Mi tuj kvitiĝos kun la mastro de la restoracio. Mi bezonus nur ĉirkaŭ ducent rublojn, aŭ, povus esti, eĉ malpli.

Urbestro, donante al li paperetojn.----Guste ducent rubloj, vi eĉ ne bezonas kalkuli.

Ĥlestakov, prenante la monon.---- Mi humile vin dankas. Mi tuj sendos ĝin al vi el la vilaĝo . . . Mi ĉion faras subite . . . Mi vidas, vi estas nobla homo. Nun estas alia afero.

Urbestro, al si mem.---- Nu, dank' al Dio!  la monon li prenis. Ŝajnas al mi, ke la afero nun iros en ordo. Kaj mi lerte, anstataŭ ducent rubloj, enŝovis al li kvarcent.

Ĥleslakov.---- He, Osip! (Osip eniras.) Voku ĉi tien la restoracian servanton. (Al la urbestro kaj Dobĉinskij.) Sed kial do vi staras? Estu afablaj, sidiĝu. (Al Dobĉinskij.) Sidiĝu, mi humile vin petas.

Urbestro.---- Ne malhelpas, ni ankaŭ tiel povas stari.

Ĥlestakov.---- Estu afablaj, sidiĝu. Mi vidas nun perfekte la senkaŝecon de via karaktero kaj vian bonkorecon; kaj antaŭe, mi konfesas, mi jam pensis, ke vi venis por min . . . (Al Dobĉinskij.) Sidiĝu! (La urbestro kaj Dobĉinskij sidiĝas. Bobĉinskij enrigardas tra la pordo kaj subaŭskultas.)

Urbestro, al si mem.---- Oni devas esti pli kuraĝa. Li volas, ke oni vidu en li inkogniton. Bone, ni ankaŭ ŝajnigu nin malsaĝaj: ni ŝajnigu, kvazaŭ ni tute ne scias, kia homo li estas.  (Laŭte.) Ni, promenante pro oficaj aferoj jen kun Pjotr lvanoviĉ Dobĉinskij, ĉi tiea bienhavanto, eniris intence en la hotelon, por rigardi, ĉu la traveturantoj estas bone zorgataj, ĉar mi estas ne tia, kiel alia urbestro, kiun nenio interesas; sed mi, krom la ofica devo, ankoraŭ pro kristana homamo volas, ke al ĉiu mortemulo estu farata bona akcepto, ---- kaj jen, kvazaŭ rekompence, la okazo alportis al mi tian agrablan konatiĝon.

ip地址已设置保密
2015-3-21 20:32:03
tong
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:792
积分:7321
门派:无门无派
注册:2006年8月1日
26
 用支付宝给tong付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给tong

发贴心情

2.8.3

Ĥlestakov.---- Mi mem ankaŭ estas tre ĝoja. Sen vi mi konfesas, mi longe tie ĉi sidus: mi tute ne sciis. per kio pagi.

Urbestro, al si mem.---- Jes, rakontu! ne sciis, per kio pagi! (Laŭte.) Ĉu mi povas kuraĝi demandi vin: kien kaj al kiaj lokoj vi havas la afablecon veturi?

Ĥlestakov.---- Mi veturas en la Saratovan gubernion, en mian propran vilaĝon.

Urbestro, al si mem, kun vizaĝo ironia.---- En la Saratovan gubernion! Ha! Kaj li eĉ ne ruĝiĝas! Ho, kun li oni devas esti singarda! (Laŭte.) Bonan aferon vi afable entreprenis. Jen ekzemple koncerne la vojon: oni diras, de unu flanko, ke ekzistas malagrablaĵoj pro neakurata ricevado de ĉevaloj, kaj tamen de la dua flanko oni havas ja amuzon por la saĝo. Vi ja, mi pensas, veturas pli pro propra plezuro?

Ĥlestakov.---- Ne, la patro min postulas. La maljunulo ekkoleris, ke mi ĝis nun nenion atingis per mia servado en Peterburgo. Li pensas, ke jen apenaŭ vi alveturis, oni tuj donas al vi la Vladimiran ordenon en la butontruon. Ne, mi sendus lin mem puŝiĝadi en la kancelario.

Urbestro, al si mem.---- Mi petas rigardi, kiajn kuglojn li fandas! Eĉ la maljunan patron altrenis! (Laŭte.) Kaj por longa tempo vi afable veturas!

Ĥlestakov.---- Vere, mi ne scias. Mia patro, la maljuna tedulo, estas la obstina kaj malsaĝa, kiel trabo. Mi rekte diros al li: kiel vi volas, sed mi ne povas vivi sen Peterburgo. Kial do, efektive, mi devas pereigi mian vivon kun kampuloj? Nun la bezonoj estas aliaj; mia animo avidas klerecon.

Urbestro, al si mem.---- Bravege li ligis la fadenon! Mensogas, mensogas ---- kaj nenie ĝi ŝiriĝas! Kaj ja tia seneksteraĵa, malalta, ŝajnas, ke per la ungo oni povus lin dispremi. Tamen atendu! Vi elbabilos. Mi jam devigos vin rakonti pli multe! (Laŭte.) Tute juste vi afable diris: Kion oni povas fari en dezerta loko? Jen ekzemple ĉi tie: vi eĉ en la nokto ne dormas, vi klopodas pro la patrujo, ŝparas nenian laboron, kaj rekompenco ---- kiu scias, ĉu ĝi, iam venos. (Ĉirkaŭrigardas per la okulo la ĉambron.) Ŝajnas al mi, ke tiu ĉi ĉambro estas iom malseka?

Ĥlestakov.---- Abomena ĉambro, kaj cimoj tiaj, kiajn mi nenie vidis: ili mordas kiel hundoj.

Urbestro.---- Nu, rigardu, tia klera gasto, kaj li suferas de kiu? de iaj sentaŭgaj cimoj, kiuj eĉ naskiĝi en la mondon ne devus! Ŝajnas al mi, ke estas eĉ mallume en tiu ĉi ĉambro?

Ĥlestakov.---- Jes, tute mallume. La mastro faris al si la kutimon ne doni kandelojn. Iafoje oni volas ion fari, iom legi, aŭ venas la fantazio ion verki ---- mi ne povas: estas mallume, mallume.

Urbestro.---- Ĉu mi devas kuraĝi vin peti . . . sed ne, mi ne estas inda.

Ĥleslakov.---- Kion do?

Urbestro.---- Ne, ne! mi ne estas inda, ne inda!

Ĥlestakov.---- Sed kion do?

Urbestro.---- Mi kuraĝus . . . Ĉe mi en la domo estas por vi bela ĉambro, luma, trankvila . . . Sed ne, mi sentas mem, ĝi estus jam tro granda honoro . . . Ne koleru ---- per Dio, nur pro simpleco de mia koro mi tion ĉi proponis.

Ĥlestakov.---- Kontraŭe, mi konsentas, mi akceptas kun plezuro. Al mi estas multe pli agrable en privata domo, ol en tiu ĉi drinkejo.

Urbestro.---- Kaj mi, ha kiel mi estos ĝoja! Kaj kiel forte nun ĝojiĝos mia edzino! Mi jam havas tian karakteron: gastameco de la plej frua infaneco, precipe se la gasto estas klera homo. Ne pensu, ke mi eble diras tion ĉi pro flatado; ne, mi havas tiun ĉi malvirton, mi esprimas min el la profundeco de mia koro.

Ĥlestakov.---- Mi humile vin dankas. Mi mem ankaŭ ---- mi ne amas homojn duvizaĝajn. Al mi tre plaĉas via senkaŝeco kaj bonkoreco, kaj mi, mi konfesas, nenion pli postulus, krom ke oni montru al mi sindonecon kaj estimon, estimon kaj sindonecon.

ip地址已设置保密
2015-3-22 20:11:34
tong
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:792
积分:7321
门派:无门无派
注册:2006年8月1日
27
 用支付宝给tong付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给tong

发贴心情
2.9.1

Sceno IX.

La SAMAJ kaj la restoracia SERVANTO, akompanata
de OSIP. Bobĉinskij enrigardas tra la pordo.

Servanto.---- Sinjoro min vokis?

Ĥlestakov.---- Jes; donu la kalkulon.

Servanto.---- Mi jam antaŭ nelonge donis al vi la duan kalkulon.

Ĥlestakov.---- Mi jam ne memoras viajn malsaĝajn   kalkulojn. Diru, kiom tie estas?

Servanto.---- La unuan tagon vi afable postulis tagmanĝon, la duan tagon vi manĝetis nur salmon kaj poste vi ĉion prenadis jam kredite.

Ĥlestakov.---- Malsaĝulo! ankoraŭ komencis elkalkuladi. Sume kiom mi ŝuldas?

Urbestro.---- Sed vi havu la bonecon ne zorgi, li atendos. (Al la servanto.) For, kanajlo, oni sendos al vi.

Ĥlestakov.---- Efektive, tio ĉi ankaŭ estas vera. (Kaŝas la monon. La servanto foriras. Tra la pordo enrigardas Bobĉinskij.)

2.10.1

Sceno X.

URBESTRO, ĤLESTAKOV, DOBĈINSKIJ,poste BOBĈINSKIJ.

Urbestro.---- Ĉu vi ne deziros trarigardi nun kelkajn instituciojn en nia urbo, nome la filantropiajn kaj aliajn?

Ĥlestakov.---- Kaj kio tie estas?

Urbestro.---- Nu, simple, rigardu, kia ĉe ni estas la irado de la aferoj. . . Kia ordo . . .

Ĥlestakov.---- Kun granda plezuro, mi estas preta.(Bobĉinskij enmetas la kapon tra la pordo.)

Urbestro.---- Ankaŭ, se estas via deziro, de tie en la distriktan lernejon, rigardi la ordon, en kiu ĉe ni estas instruataj la sciencoj.

Ĥlestakov.---- Mi konsentas, mi konsentas.

Urbestro.---- Poste, se vi deziras, vi vizitos la punlaborejon kaj la urbajn malliberejojn ---- vi rigardos, kiel ĉe ni oni tenas la krimulojn.

Ĥlestakov.---- Sed por kio do la malliberejojn? Jam pli bone ni rigardos la instituciojn filantropiajn.

Urbestro.---- Kiel vi deziras. Kiel vi intencas, ĉu en via kaleŝo aŭ kune kun mi en droŝko?

Ĥlestakov.---- Nu, mi preferas veturi kun vi en droŝko.

Urbestro, al Dobĉinskij.---- Nu, Pjotr Ivanoviĉ, por vi nun ne estas loko.

Dobĉinskij.---- Ne malhelpas. Mi iros simple.

Urbestro, mallaŭte al Dobĉinskij.---- Aŭdu: vi ekkuru, sed rapide, per ĉiuj fortoj, kaj forportu du skribetojn: unu ---- en la kadukulejon, al Zemlanika, kaj la duan ---- al mia edzino. (Al Ĥlestakov.) Ĉu rni povas kuraĝi peti vian permeson skribi ĉe via alesto linieton al mia edztno, ke ŝi prepariĝu al akcepto de la estiminda gasto?

Ĥlestakov.---- Sed por kio? . . . Cetere, tie ĉi estas inko, nur paperon . . . mi ne scias . . . Eble sur tiu ĉi kalkulo?
ip地址已设置保密
2015-3-23 15:03:29
tong
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:792
积分:7321
门派:无门无派
注册:2006年8月1日
28
 用支付宝给tong付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给tong

发贴心情

2.10.2

Urbestro.----Mi tie ĉi skribos. (Li skribas kaj samtempe parolas al si mem.) Nu, ni rigardu,kiel iros la afero post la “friŝtiko” kaj post la botelo-ventrulo ! Ni havas gubernian madejron: ĝi ne imponas per eksteraĵo, sed eĉ elefanton ĝi renversos. Mi volus nur ekscii, kio li estas, kaj en kia mezuro oni devas lin timi. (Fininte la skribadon, li donas la paperon al Dobĉinskij, kiu iras al la pordo, sed en tiu ĉi minuto la pordo debatiĝas kaj Bobĉinskij, kiu subaŭskultadis post ĝi, flugas kune kun ĝi sur la scenejon. Ĉiuj ekkrias. Bobĉinskij sin levas.)

Ĥlestakov.---- Ha, ĉu vi ne kontuziĝis ie?

Bobĉinskij.----Nenio, nenio, tute sen ia kontuzo, nur sur la nazo malgranda bataĵo! Mi kuros al Ĥristian Ivanoviĉ: li havas tian plastron, ĉio tuj pasos.

Urbestro, farante riproĉan signon al Bobĉinskij, diras al Ĥlestakov, invitante lin iri. ----Nenio grava, sinjoro. Mi petas vin humile, havu la bonecon! Kaj al via servanto mi diros, ke li transportu la valizon. (Al Osip.) Mia bona, vi transportu ĉion al mi, al la urbestro ----ĉiu al vi montros. Mi petas humile! (Lasas antaŭeniri Ĥlestakovon kaj sekvas post li, sed, returniĝinte, diras riproĉe al Bobĉinskij.) Ha, bona vi estas! Vi ne povis trovi alian lokon por fali! Kaj etendiĝis, kiel la diablo scias kio. (Foriras; post li iras Bobĉinskij. La kurteno falas.)

3.1.1

AKTO TRIA

La ĉambro de la unua akto.

Sceno I.

ANNA ANDREJEVNA, MARJA ANTONOVNA staras ĉe la fenestro en samaj pozicioj.

Anna Andrejevna.----Nu, jen ni jam tutan horon atendas . . . Kaj en ĉio vi estas kulpa kun via malsaĝa ornamiĝado: jam tute vestita, tamen ne! Ŝi devas ankoraŭ fosadi . . . Mi ne devus ŝin tute aŭskulti. Kia ĉagreno! Kvazaŭ intence neniu sin montras! Kvazaŭ ĉiuj formortis!

Marja Antonovna.----Sed mi petas vin, panjo, post du minutoj ni ĉion ekscios. Baldaŭ jam Ovdotja devas veni. (Atente rigardas tra la fenestro kaj ekkrias.)  Ha, panjo, panjo! iu iras, jen en la fino de la strato.

Anna Andrejevna.----Kie iras?  Vi ĉiam havas iajn fantaziojn. Nu jes, iu iras. Kiu do iras?  De malgranda kresko . . . en frako . . . Kiu do li estas? Ha? Tamen kia ĉagreno!  Kiu do li povas esti?

Marja Antonovna.---- Ĝi estas?  Dobĉinskij, panjo!

Anna Andrejevna.----Kia Dobĉinskij! Vi ĉiam subite imagas al vi ion . . . Tute ne Dobĉinskij. (Svingas per la nazotuko.) He, vi, venu ĉi tien! pli rapide!

Marja Antonovna.----Kredu al mi, panjo, ĝi estas Dobĉinskij.

Anna Andrejevna.----Nu jen, intence, nur por disputi. Mi diras al vi, ke ne Dobĉinskij.

Marja Antonovna.----Nu kio, nu kio, panjo?  Vi vidas, ke Dobĉinskij.

Anna Andrejevna.---- Nu jes, Dobĉinskij, nun mi vidas ---pro kio do vi disputas?  (Krias tra la fenestro.)  Pli rapide, pli rapide!  Vi iras malrapide. Nu kio, kie ili estas? Ha? Sed parolu do de tie, tute egale. Kio?  Tre severa? Ha? Kaj mia edzo? la edzo? (Iom forirante de la fenestro, kun ĉagreno.) Tiel malsaĝa: antaŭ ol li eniras en la ĉambron, li nenion rakontas.

ip地址已设置保密
2015-3-24 19:47:45
tong
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:792
积分:7321
门派:无门无派
注册:2006年8月1日
29
 用支付宝给tong付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给tong

发贴心情

3.2.1

Sceno II.

LA SAMAJ kaj DOBĈINSKIJ.

Anna Andrejevna.----Nu, diru, mi vin petas: nu, ĉu vi ne hontas? Vin solan mi fidis, kiel honestan homon: ĉiuj subite elkuris, kaj vi ankaŭ kuris post ili! kaj jen mi de neniu ĝis nun povas ricevi ian klarigon! ĉu vi ne hontas? Mi baptis ĉe vi vian Johaĉjon kaj Elinjon, kaj vi ---- jen kiel vi agas kun mi.

Dobĉinskij.----Per Dio, mia baptanino, mi tiel kuris, por esprimi al vi mian respekton, ke mi ne povas retrovi la spiron. Mian respekton al vi, Marja Antonovna!

Marja Antonovna.---- Bonan tagon, Pjotr Ivanoviĉ!

Anna Andrejevna.----Nu, kio? Nu, rakontu: kio kaj kiel tie estas?

Dobĉinskij.---- Anton Antonoviĉ alsendis al vi skribeton.

Anna Andrejevna.---- Nu, sed kiu li estas? generalo?

Dobĉinskij.----Ne, ne generalo, sed ne malpli valoras ol generalo; tia klereco kaj gravaj manieroj.

Anna Andrejevna.----Ha, sekve li estas tiu sama, pri kiu oni skribis al mia edzo?

Dobĉinskij.----Tute tiu sama. Mi la unua ĝin malkovris kune kun Pjotr Ivanoviĉ.

Anna Andrejevna.---- Nu rakontu: kio kaj kiel?

Dobĉinskij.---- Jes, dank’al Dio, ĉio estas en bona ordo.
Komence li akceptis Antonon Antonoviĉon iom severe, jes; li koleris, li diris, ke en la hotelo ĉio estas malbona, ke li al li ne veturos, ke li ne volas sidi por li en malliberejo; sed poste, kiam li eksciis la senkulpecon de Anton Antonoviĉ kaj kiam li iom pli delale parolis kun li, li tuj ŝanĝis siajn pensojn, kaj, dank' al Dio, ĉio ekiris bone. Ili nun veturas trarigardi la filantropiajn instituciojn . . . Kaj antaŭe, mi konfesas, Anton Antonoviĉ jam pensis, ĉu ne estis ia sekreta denunco; mi ankaŭ iom falis en timon.

Anna Andrejevna.----Sed vi kial bezonas timi? Vi ja ne servas.

Dobĉinskij.----Sed ial tiel, vi scias, kiam grandsinjoro parolas, oni sentas timon.

Anna Andrejevna.----Nu kio do . . . Ĝi tamen ĉio estas sensencaĵo.  Rakontu: kia li estas? Ĉu li estas maljuna aŭ juna?

Dobĉinskij.---- Juna, juna homo, de ĉirkaŭ dudek-tri jaroj; kaj li parolas tute kiel maljunulo. “Bone, ----li diras, ---- mi veturos tien, mi veturos ankaŭ tien . . .?(Svingas per la manoj.) Tiel bela ĝi ĉio estas. “Mi, ----li diras, ----amas iom skribi, ankaŭ iom legi; sed malhelpas, ke en la ĉambro, ---- li diras, ----estas iom mallume."

ip地址已设置保密
2015-3-25 20:52:59
tong
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:792
积分:7321
门派:无门无派
注册:2006年8月1日
30
 用支付宝给tong付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给tong

发贴心情

3.2.2

Anna Andrejevna. ---- Kaj lia eksteraĵo kia estas? Ĉu li estas blondulo aŭ brunulo?

Dobĉinskij. ---- Ne,pli kaŝtanhara,kaj la okuloj estas tiel vivaj kiel bestetoj,tiel ke ili eĉ tute vin konfuzas.

Anna Andrejevna. ----Kion li tie skribas al mi per la papereto? (Legas.) "Mi rapidas vin sciigi,mia koro,ke mia stato estis tre malĝoja; tamen fidante la kompatemecon de Dio, ... por du salitaj kukumoj aparte kaj duonporcio da kaviaro unu rublo dudek-kvin kopekoj..." (Haltas.) Mi nenion komprenas: kian rilaton havas tie ĉi la salitaj kukumoj kaj kaviaro?

Dobĉinskij. ---- Ha,vidu,Anton Antonoviĉ skribis sur uzita papero,por ne perdi tempon: tie estas skribita ia kalkulo.

Anna Andrejevna. ---- Ha,jes,efektive. (Legas plu.) "Tamen fidante la kompatemecon de Dio,ŝajnas, ke ĉio havos bonan finon. Pretigu rapide ĉambron por la grava gasto, tiun, kiu estas tapetita per flavaj paperetoj; aldoni al la tagmanĝo vi ne bezonas, ĉar ni manĝetos en la kadukulejo, ĉe Artemij Filippoviĉ, ---- nur da vino metu pli multe; diru al la komercisto Abdulin, ke li alsendu vinon la plej bonan, alie mi renversos lian tutan kelon. Kisante, koro mia, vian maneton, mi restas via Anton Skvoznik-Dmuĥanovskij . . .”Ha, mia Dio! Oni tamen devas tion ĉi fari pli rapide! He, kiu tie estas? Miŝka!
Dobĉinskij, kuras kaj krias tra la pordo.---- Miŝka! Miŝka! Miŝka! (Miŝka eniras.)

Anna Andrejevna.---- Aŭdu: kuru al la komercisto Abdulin . . . atendu, mi donos al vi skribeton. (Sidiĝas al la tablo, skribas noton kaj dume parolas.) Tiun ĉi skribon vi fordonu al la veturigisto Sidor, ke li kuru kun ĝi al la komercisto Abdulin kaj li alportu de tie vinon. Kaj vi mem iru, tuj ordigu bone tiun ĉambron por la gasto. Tien metu liton, lavujon kaj tiel plu.

Dobĉinskij.---- Nu. Anna Andrejevna, mi kuros nun pli rapide rigardi, kiel ili tie faras trarigardon.

Anna Andrejevna.---- Iru, iru! mi vin ne tenas.

ip地址已设置保密
2015-3-26 21:18:41

 54   10   3/6页   首页   1   2   3   4   5   6   尾页 
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.39063 秒, 4 次数据查询