
La plej dolĉa vorto parolata de homaj lipoj estas la vorto "patrino", kaj la plej bela voko estas "mia patrino".
Ĝi estas vorto malgranda, plena de amo, espero kaj sentemo; ĝi enhavas la tutan tenerecon kaj mildecon de homa koro.
La patrino estas ĉio en ĉi tiu vivo; ŝi estas nia konsolo en la malĝojo, nia espero en la senespereco kaj nia forto dum la momentoj de afableco.
Ŝi estas la fonto de kompato, de indulgo kaj de pardonemo.
Kiu perdas sian patrinon, tiu perdas bruston por la apogo de sia kapo, manon lin benantan kaj okulojn lin gardantajn.
Aŭtoro: G. Halil' Gibran'
Registrita de Antonio Luís Lourenço dos Santos