dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 发布水平较高的世译汉、汉译世,或双语对照的作品。达不到要求的作品将被转移至“写作和翻译习作专区”。
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语应用区翻译作品发布区 Publikejo de bonkvalitaj tradukoj → 买菜 (温温)

您是本帖的第 2599 个阅读者
树形 打印
标题:
买菜 (温温)
liangmin
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:金牌世界语者
文章:365
积分:2585
门派:无门无派
注册:2006年8月6日
楼主
 用支付宝给liangmin付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给liangmin

发贴心情
买菜 (温温)

买  菜

温 温

我上班的单位离家较远,骑自行车大约一个小时的路程.每次上下班都会经过一个小菜场.说是菜场,其实就是一条龙的路摊,卖菜的大都是附近乡下的农民,卖的菜大部分是自己种出来的,一般都比市中心的农贸市场新鲜,也便宜.我下班经过时,总要下车,然后一路扫描过去,看到合适的,就顺便买点.
 
去年夏天的的一天傍晚,我快走到菜场的尽头时,看见人堆蹲着两个小孩.女孩十一二岁,男孩七八岁,显然是姐弟.他们面前放着一个装有三四斤青辣椒小竹篮.从他们脸上,身上的那一道道汗渍可以看出,他们一定蹲在这里好久了.
 
女孩见我看她,抬头怯生生的小声问:"姐姐,买么?"说完就又低下头去.
  "
多少钱一斤?"
  "
一块."女孩小声回答,还是不敢抬头.
  "
贵了吧,你这辣椒被太阳晒的时间长了,不新鲜了呀."
  "
那就八毛吧."
 
我笑了,"第一次出来卖菜吧?"
  "
是的,妈妈说,卖的钱给我上学."女孩低着头小声回答.
  "
还有我!我要上一年级了."男孩用手抹着满脸的汗水,骄傲的大声说.
"
真聪明!,这点辣椒,我全要了."
 
男孩马上欢呼着跳起来,"姐姐,我们可以回家了!"
 
第二天,我在同一时间,同一地点又见到他们姐弟俩.女孩还是胆怯的问:"姐姐,你还要么?"
 
我笑着说:"是的,你们可以回家了."
 
渐渐的,下班后买他们的菜变成了我每天必须完成的任务.偶尔看不见他们,我总会掉头在人堆里再搜寻一遍,确信他们不在了才回去.
 
小女孩的菜篮也渐渐大了起来,品种也多了,我每次也尽量多买点,很多时候都会给她来个全包.害得我被家人抱怨了好多回,我却乐此不疲.
 
大约在八月底左右,我因工作的原因去了外地,回来已经是九月中旬了.那天下班经过菜场,我惊讶的发现哪个小女孩还在老地方,正大声的吆喝着卖她面前的两大筐菜.看见我,女孩就大声招呼:"姐姐,你可回来了!"
 
我问她:"怎么没上学?今天放假么?"
  "
我不上学了.妈妈说大学生挣的钱还没有卖菜的多呢."
 
我呆住了
......

ip地址已设置保密
2007-12-12 14:23:43
liangmin
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:金牌世界语者
文章:365
积分:2585
门派:无门无派
注册:2006年8月6日
2
 用支付宝给liangmin付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给liangmin

发贴心情
                        Aĉetado de Legomoj

                                          Wen Wen

   Inter miaj hejmo kaj laborejo estas iom longa distanco, kiu bezonas ĉirkaŭ unu horon de biciklado. Ĉiufoje, kiam mi iras al kaj el laboro, mi trapasas bazaron, kie oni vendas legomojn sur standoj laŭ ambaŭ flankoj de la vojo. La plejparto de la legom-vendantoj estas kamparanoj el ĉirkaŭa kamparo. La legomoj, kiujn ili vendas, estas plantitaj de ili mem, kaj, ĝenerale, estas pli freŝaj kaj malmultekostaj ol tiuj en legombutikoj en urbcentro. Kiam mi trapasas tiun bazaron post mia laboro, mi ĉiam debicikliĝas kaj pririgardas laŭvoje. Je vido de legomoj, kiuj taŭgas laŭ mia deziro, mi aĉetas iom.

Iun vesperon de lastjara somero, Kiam mi alproksimiĝis al la fino de la bazaro, mi vidis du infanojn kaŭri inter homamaso, kiuj evidente estis gefratoj, unu el ili 11-12-jara knabino,  kaj alia 7-8-jara knabo. Antaŭ ili metiĝis bambua korbeto , kiu entenis 1-2 kilogramojn da verdaj paprikoj. La ŝvitaj makuloj sur iliaj vizĝoj kaj korpoj sin montris, ke ili jam restis tie longan tempon.

Kiam la knabino vidis min, ŝi timplene demandis, "Ĉu vi volas aĉeti iom, franjo?" Post tio, ŝi mallevis sian kapon.

"Kiom kostas unu kilogramo?"

"Du yuan-oj," ŝi respondis , ne kuraĝante levi sian kapon.

"Estas multekoste. Pro longa sunumado, tiuj paprikoj jam ne estas freŝaj."

"Do, 80 centimoj."

Mi ekridetis, "Ĉu vi faras vendadon la unuan fojon?"

  "Jes. Panjo diris, ke la lerneja kotizo estos pagita per la mono el legom-vendado," respondis ŝi mallaŭte kun mallevita kapo.

"Ankaŭ mi.Mi baldaŭ komencos viziti lernejon," diris laŭte kaj fiere la knabo, forviŝante la ŝviterojn de sur la vizaĝo.

"Kiel saĝa knabo! Mi aĉetu la tuton da paprikoj."

La knabo tuj hurae eksaltis, "Franjo, ni povas rehejmeniri!"

La sekvan tagon, mi refoje vidis la gefratojn en la sama tempo ĉe la sama loko. La knabino ankoraŭ timplene demandis, "Ĉu vi ankoraŭ aĉetos iom?"

Ridetante, mi diris, "Jes. Vi povas rehejmeniri."

Iom post iom aĉeti iliajn legomojn fariĝis mia tasko, kiun mi devis plenumi ĉiutage. Okaze, kiam mi ne vidis ilin, mi ĉiam ĉirkaŭrigardis por serĉi ilin en la homamaso, kaj post kiam mi certigis min, ke ili forestas, mi revenis hejmen.

  La legoma korbo iom post iom fariĝis pli granda kaj entenis pli da legomspecoj. Ĉiufoje mi aĉetis kiel eble pli multe, kaj plejofte eĉ la tuton da iliaj legomoj. Rezultis, ke mia familianoj plendis kontraŭ mi plurajn fojojn pri tio, sed mi sentis min ĝoja fari tian aĉeton.

  Ĉirkaŭ la fino de aŭgusto, mi forveturis aliloken pro laboro kaj, kiam mi revenis, jam estis la mezo de septembro.  Tiutage, kiam mi trapasis la legom-bazaro, mi mire trovis, ke la knabino sin lokas en la sama loko, kaj krie ofertis legomojn en du grandaj korboj antaŭ ŝi. Vidinte min, ŝi laŭte salutis, "Franjo, jen vi revenas!"

  Mi demandis al ŝi, "Kial vi forestas de lernejo? Ĉu hodiaŭ estas ripoztago?"

  "Mi jam ĉesis lernadon, ĉar panjo diris, ke la mono akirita de universitata studento estas malpli multa ol tiu de vendisto.

  Mi stuporiĝis...                                esperantigis  Liangmin

2007-12-12 14:24:15

 2   2   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.37500 秒, 4 次数据查询