
Al Mao Zifu
Post legado de Ama Ciklo
Ĉe la frat’ piedoj miaj lacaj kaj volemaj ne ripozis iom,
En la ĉelo nek rigard’ palpema mia iam esploradis nigron,
Tamen li telepatie iĝas mia rozo, ĉarmo.
Foje kaj refoje en mi flustro de sopir’ sentiĝas,
Fakte alportatis la elĉela salutad’ de mia kolegino al Pekino,
Kie mi nun fosas mian sulkon, sole kaj spiteme.
Kvankam inter ni bariĝas centmil montoj kaj riveroj,
Miloj da tagnoktoj,
Jen fratecon nian tamen hardis tele-babilad’ ĉe l’ terminaloj.
Kaj portreton vian bezonatas ne por mi prilumi,
Ĉar ĝi gravuriĝis jam en mia cerb’ bonega:
Fingroj viaj primezuras la distancon kor-al-koran
Kaj fingrumas la nuancon de la amo;
Via piedpar’ piedas ekster la imagoj de la sanaj normaluloj;
Inter la hararo ŝvebas nuboj ne nur nigraj;
Sonas ĉe oreloj viaj ankaŭ am’, esper’, kaj jupkuloto;
Kion l’ okulpar’ rigardas girofalka sub la brovoj kuntirataj?
Sed jam likas la sekreto, el versaro via, kvankam volapuka;
La tenebra sorto, kaj la lipoj fere fridaj;
En brustkorbo via bolas flamo,
Kiu ŝprucas el la fendoj de la korpo pli potenca
Kaj finfine iĝas lafaj bildoj balzamigaj.
Oh, al kia dimensi’ vi apartenas?
Ne la bidoj de Buda’ kapablas ĝin mezuri.
Kiam ĉe vi kaj por vi mi tostos?
Nun ĉi tiu imitaĵo urĝas kuri al vi.