
Neantaŭvidita Rezulto
La
Tiun tagon, kiam li retratis pesionon ĉe la banko, li vidis la reklamon en la montrofenestro ĉe la pordo de la banko, kiu legiĝis “Meiji Sanprotekta Centro freŝdate sukcesis ellabori terapion de rejunigo pere de medicina plibeligo. Post la terapio, maljunuloj povas rejuniĝi. Ne maltrafu la
Tio vibrigis lian koron kaj lia sango ŝprucis supren al lia kapo. Rejuniĝo! Kian sonĝon oni volus realigi dum multaj jaroj!
Reveninte hejmen, li rakontis al sia maljuna kunulino pri la terapio dum vespermanĝado. Aŭdinte tion, ŝi ankaŭ ekinteresiĝis pri tio, dirante, “Do, ni iru ricevi la terapion.
“Sed,” li diris embarasite, “nia ŝparmono sufiĉas nur por unu el ni ambaŭ…”
La kunulino eksilentis. Tio vere estas malfacila problemo. Kiu el ni rajtas ricevi la terapion?
Nokte prezentiĝis surloka rekta dissendo de futbala matĉo en televida programo. Kiam du teamoj elektis la terenduonon, la juĝisto decidis tion pere de ĵetado de monero. Ekpensinte, li diris al ŝi, “Ni decidu per la metodo de ĵetado de monero. La frontflanko de la monero estas mia vico por ricevi la terapion kaj la dorsflanko via vico, ĉu bone?” Ŝi kapjesis.
Elpoŝiginte moneron, li ĵetis ĝin en aeron. Kiam ĝi falis surteren, li piedpremis ĝin. La rigardoj de ambaŭ fikse restis sur la piedo, sub kie kuŝis la monero. Post kiam li malrapide demovis sian piedon de la monero, videblis ĝia dorsflanko.
Tiunokte ili tiel ekscitiĝis, ke ili ne povis fermi siajn okulojn por dormi.
La sekvan tagon, li akompanis ŝin al plibeligejo. Alia maljunulo kun blankaj haroj eniris la terapiejon samtempe kune kun ŝi.
Ekstere li atendis sidante, sentante, ke la tempo longe treniĝas.
Post longa tempo, la prod de terapiejo malfermiĝis kaj aŭdiĝis arĝentsona ridado. Tio estas ŝia ridado dum junaĝo! Elvenis ŝi, vigla kaj bela! Por pli ĝuste diri, elvenis la fraŭlino, kiun li siatempe pene ĉasis! Liaj kruroj tremadis pro ekscititeco. Ĝuste kiam li alpaŝis al ŝi, okazis neatendita afero. Junulo kuratingis ŝin de malantaŭe, kaj ili, brako en brako, preterpasis lin, ridante kaj interparolante.
Ŝi eĉ ne konis lin!
La dorsfiguro de tiu junulo memorigis pri la maljunulo, kiu eniris la operaciejon samtempe kune kun ŝi.
Li eksentis atakon de kapturnon.
Kiam li remalfermis siajn okulojn, troviĝis neniu antaŭ liaj okuloj. Turninte la kapon kaj vidinte la reklamon sur la muro, li indigne sin alĵetis por deŝiri ĝin. Tiam en lian vidkampon prezentiĝis linio da malgrandaj vortoj, kiuj legiĝis: “Averto Meiji Centro: Post rejuniĝo, kelkaj eble perdos rememorkapablon pri pasintaĵoj.”
以上译文已经 Vejdo 老师修改