dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> Afiŝejo por vejdo
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区Vejdo 帖子区 → 《透明的红萝卜)(莫言)(29)

您是本帖的第 644 个阅读者
树形 打印
标题:
《透明的红萝卜)(莫言)(29)
vejdo
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:管理员
文章:2508
积分:28162
门派:无门无派
注册:2006年12月17日
楼主
 用支付宝给vejdo付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给vejdo

发贴心情
《透明的红萝卜)(莫言)(29)

Sonis la fajfo por fini laboron. Dum tri horoj la junulino dronis kvazaŭ en sonĝo.

“Ĉu vi sopiras al viro, Lekanteto?”

“Foriru, Lekanteto.”

Oni diris al ŝi, sed ŝi sidis senmove, rigardante malklarajn homfigurojn en lamplumo.

“Lekanteto,” diris Eta Ŝtonhakisto, rekte starante malantaŭ ŝi, “via kuzino informis per mi, ke vi akompanu ŝin ĉinokte. Ĉu ni iru kune?”

“Iri? Kiun vi alparolas?”

“Kio okazas al vi? Ĉu vi malsaniĝas pro frosto?”

“Kiu malsaniĝas pro frosto?”

“Jen vi!”

“Ne parolu pri mi.”

“Ĉu ni iru?”

“Jes.”

Sub la ŝtonponto la rivero fluis klarsone. Ŝi haltis. Eta Ŝtonhakisto distancis de ŝi nur unu paŝon. Turninte sian kapon, ŝi vidis, ke en la unua pontkaverno okcidente de la kontraŭinunda baraĵo la lampo brile lumis, dum du aliaj gaslampo jam estingiĝis. Ŝi iris direkte al la konstruejo de kontraŭinunda baraĵo.

“Por serĉi Nigran Knaĉjon?”

“Por vidi lin.”

“Ni iru kune. Tiu friponeto, ne falu de la ponto menskonfuzite.”

La junulino sentis, ke li estis tre proksime de ŝi. Ŝajnis, ke ŝi jam aŭdis liajn korbatojn. Dum marŝado, ŝia kapo sin ekklinis kaj tuj tuŝis lian masivan ŝultron. Kaj je kliniĝo malantaŭen de ŝia korpo, fortika brako brakumis ŝin. Li kovris per manego ŝian mamon grandan kiel vaporumitan panon kaj ĝin karesis, kaj ŝia koro bategis sub la mamo kiel blinde fluganta kolombo. Ili paŝis pluen al la subo de kontraŭinunda baraĵo. Antaŭ ol ili eniris en lampluman rondon, ŝi deprenis lian manon de sia brusto, kaj li kompreneme malstreĉis sian brakumon.

“Nigra Knaĉjo!” ŝi vokis.

“Nigra Knaĉjo!” ankaŭ li vokis.

La juna forĝisto, kun la vango ekkramfita, rigardis lin kaj ŝin per unu okulo. Sidante sur la pajla lito, la maljuna forĝisto ambaŭmane tenis la pipon kiel pistolon. Post kelktempa okulmezurado al Lekanteto skarlate vestian kaj Eta ŝtonhakisto helflave vestitan, li lace kaj bonkore diris: “Sidiĝu kaj atendu. Li baldaŭ revenos.”

… La knabo, kun malplena sitelo en la mano, supreniris laŭ la digo de la rivero. Post laborhoro, la juna forĝisto oscedante diris: “Mi morte malsatas. Nigra Knaĉjo, prenu la sitelon kaj iru norden elfosi kelkajn batatojn kaj eltiri kelkajn rafanojn. Ni aranĝu vespermanĝon.”

La knabo elĵetis dormeman rigardon al la maljuna forĝisto, kiu, sidante sur la pajla lito, ŝajnis malvenkita koko kun taŭzitaj plumoj.

“Kion vi rigardas? Vi hundidaĉo, iru laŭ mia ordono,” diris la juna forĝisto kun rektigita korpo, jen kaj jen streĉante sian kolon. Li okule balais la majstron sidantan sur la lito. La brulvundo sur lia brako tre doloris, sed la plezura sento sur lia mano supervenkis tian doloron, absolute komforte kaj absolute bone.

ip地址已设置保密
2012-11-21 13:31:41
vejdo
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:管理员
文章:2508
积分:28162
门派:无门无派
注册:2006年12月17日
2
 用支付宝给vejdo付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给vejdo

发贴心情

   收工的哨声响了。三个钟头里姑娘恍惚在梦幻中。“想汉子了吗?菊子?”“走吧,菊子。”她们招呼着她。她坐着不动,看着灯光下憧憧的人影。

    “菊子,”小石匠板板整整地站在她身后说,“你表姐让我捎信给你,让你今夜去作伴,咱们一道走吗?”

    “走吗?你问谁呢?”

    “你怎么啦?是不是冻病啦?”

    “你说谁冻病啦?”

    “说你哩!”

    “别说我。”

    “走吗?”

    “走。”

    石桥下水声响亮,她站住了。小石匠离她只有一步远。她回过头去,看到滞洪闸西边第一个桥洞还是灯火通明,其他两盏汽灯已经熄灭。她朝滞洪闸工地走去。

    “找黑孩吗?”

    “看看他。”

    “我们一块去吧,这小混蛋,别迷迷糊糊掉下桥。”

    菊子感觉到小石匠离自己很近了,似乎能听到他“砰砰”的心跳声。走着,走着。她的头一倾斜,立刻就碰到小石匠结实的肩膀,她又把身子往后一仰,一只粗壮的胳膊便把她揽住了。小石匠把自己一只大手捂在姑娘窝窝头一样的乳房上,轻轻地按摩着,她的心在乳房下象鸽子一样乱扑楞。脚不停地朝着闸下走,走进亮圈前,她把他的手从自己胸前移开。他通情达理地松开了她。

    “黑孩!”她叫。

    “黑孩!”他也叫。

    小铁匠用只眼看着她和他,腮帮子抽动一下。老铁匠坐在自己的草铺上,双手端着烟袋,象端着一杆盒子炮。他打量了一下深红色的菊子和淡黄色的小石匠,疲惫而宽厚地说:“坐下等吧,他一会儿就来。”

    ……黑孩提着一只空水桶,沿着河堤往上爬。收工后,小铁匠伸着懒腰说:“饿死啦。黑孩,提上桶,去北边扒点地瓜,拔几个萝卜来,我们开夜餐。”

    黑孩睡眼迷蒙地看看老铁匠。老铁匠坐在草铺上,象只羽毛凌乱的败阵公鸡。

“瞅什么?狗小子,老子让你去你尽管去。”小铁匠腰挺得笔直,脖子一抻一抻地说。他用眼扫了一下瘫坐在铺上的师傅。胳膊上的烫伤很痛,但手上愉快的感觉完全压倒了臂上的伤痛,那个温度可是绝对的舒适绝对的妙。
ip地址已设置保密
2012-11-21 13:32:26

 2   2   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.29688 秒, 4 次数据查询