dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> Afiŝejo por vejdo
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区Vejdo 帖子区 → La floro de malbono

您是本帖的第 2274 个阅读者
树形 打印
标题:
La floro de malbono
vejdo
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:管理员
文章:2508
积分:28144
门派:无门无派
注册:2006年12月17日
楼主
 用支付宝给vejdo付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给vejdo

发贴心情
La floro de malbono
La floro de malbono (1)
—Vejdo—
Mi ne scias, kian senton legantoj ekhavas, kiam ili legas poemserion pri lotusfloroj (“荷岚组诗”) verkitan de Vadant. Unuvorte mi sentis vomemon, post kiam mi finlegis antaŭajn dek poemojn. Kiel “vera poeto”, kiu liaj fanatikuloj (eble li mem) nomas lin, li eĉ naskis tiel fuŝitajn poemojn, ke la ĉarmaj bildoj estas detruitaj kaj la belaj lotusfloroj priskribitaj sub lia plumo estas venenitaj kiel floroj de malbono.
Lia unua poemo (ŝajne la kolektoj de poemoj estas libroforme eldonita, ĉu inde?) jene legiĝas decideme:
ANTAŬTENI (1)
Antaŭtenas mi animan matenruĝon,
Sed malgraŭ ricevus ĉu laŭdon aŭ fuŝon.

Antaŭtenas mi sinceran poem-ŝoson
Sed malgraŭ ricevus flegon aŭ riproĉon.

Antaŭtenas mi ankoraŭ kun fervoro,
Por aperu monde pli da lotusfloroj.

Ĉu oni trovas unikan punkton en la poemo? Mi ne volas aŭdi, ke Vadant memdefende diros, ke li imitis la stilon aŭ skribomanieron de iu granda poeto. Vere la poemo estas unika. En tiom mallonga poemo tri gramatikaj eraroj frapas la okulojn de la legantoj. Bonvolu doni atenton al la substrekitaj literoj “malgraŭ ricevus” kaj “por aperu”. Unue ni analizu “malgraŭ”. Ĝi estas prepozicio postulanta malantaŭ si substantivon (unuopan aŭ grupan) aŭ subpropozicion kun “tio, ke” ĉe la kapo. Sed Vadant aŭdace malobservis la uzon de “malgraŭ”. Ĉu ni renkontis tiajn frazojn, kiaj “Mi iris ekskursi malgraŭ torente pluvi” kaj “Malgraŭ malobservas la gramatikon, li faris tiun frazon? Neniam! Tio, kion Vadant uzas, indikas, ke li tute ne detale lernis la gramatikon de Esperanto, almenaŭ ne konatiĝis kun uzo de prepozicioj. “Por aperu monde pli da lotusfloroj” rivelas lian alian gramatikan eraron en uzado de prepozicio. Malantaŭ “por” oni povas uzi infinitivo. Se Vadant uzis infinitivon, tio estas senerara, sed li uzis u-formon de la verbo. En tiu ĉi verslinio fakte troviĝas kompleta subpropozicio: pli da lotusfloroj aperu monde. Mi divenas, ke li volus esprimi “por ke aperu monde pli da lotusfloroj”. Bedaŭrinde li ellasis la plej gravan “ke”. La “matura” poeto eĉ faris tian eraron, kian oni ne povas indulgi.
En lia alia poemo, li faris alispecajn erarojn. Ni citu la poemon jene:
TRAGIKE PATOSA (3)
……
Subita ventego blovus eble tage
Kunporti petalon vian alten vage:
Veturi boate de la nova luno,
Kisadi vizaĝon de la ruĝa suno.

Tamen por reali l’ flugon grandiozan
Bezonitos morton tragike patosan.
En la antaŭaj kvaraj verslinioj de la citita poemo, li sinsekve uzis tri infinitivojn, ŝajne paraleligis la tri versoliniojn, sed ni trovas, ke tiuj tri infinitivo ne povas rilatigi sin al la antaŭa verbo “blovus”. Do, kio estas la gramatika rilato inter la unua verslinio kaj tri infinitivoj? Post analizado de ilia logika rilato, ni venas al la kompreno, ke la tri infinitivoj devus esti paralelaj kun “blovus” aŭ esti manieraj adjektoj de “blovus”. Kompreneble ili ne povas teni malsaman formon anstataŭ la antaŭa: ekz. kunportante, veturante kaj kisadante ktp.
“Reali” en la kvina verslinio prezentas alian problemon. Jes, poetoj rajtas transformi kelkajn adjektivojn kiel verbojn, ekz. belas, varmas, ĉarmas ktp. Post verbigo, tiuj adjektivoj ekposedas nur la funkcion de netransitiva verbo, t.e. ili ne povas postuli objekton. Ĉu “reali”? Kompreneble ĝi ne havas la funkcion de transitiva verbo, kiel aliaj verbigitaj adjektivoj. Se Vadant volus esprimi “fari tion reala” (“实现”), li devus uzi “realigi”.
Eble kelkaj, kiuj ne tiom konas poemojn, demandas, kion “bezonitos” signifas. Tiu formo estas ofte uzata en poemoj, sed ne en prozo. “Bezonitos” egalas al “estas bezonota”. Do, ni volas scii, kio estas la subjekto kaj kio estas la tuta strukturo de la frazo. Sed en la linio ni ne povas trovi la substantivon, kiu povas servi kiel subjekto. Post detala analizado, mi trovas, ke Vadant erare uzas “morto” kiel objekto, sed fakte ĝi devus esti subjekto. Post reskribado la ideala frazo legiĝas: Bezonitos morto tragike patosa (t.e. Tragike patosa morto estas bezonota). Mi nereteneble sentas, ke Vadant eĉ ne povas distingi subjekton de objekto en nemalfacila frazo. Ve, kia kompatindulo li estas, kiu ne povas lerte uzi la imitaĵon de la aliaj.
En la tria poemo, kiun mi citas ĉi tie, Vadant eĉ ne konas la uzon de “kio”. La koncerna poemo legiĝas jene:
AL RUĜ-LOTUSFLORO (4)

Prisemu ĉe min do per rido via,
Kio burĝonos arĝent-sonorile,
Kaj iĝos luno elverŝi favoron.

Plantiĝu ĉe min do rigardo via,
Kio flame kreskos oro-brile,
Kaj iĝos suno lumi mian koron.
En ĉi tiu poemo, du “kio” eble konfuzas aŭ ridigas legantojn. La du “kio” estas erare uzitaj en sama okazo. Ŝajnas, ke li volis uzi “kion” kiel rilatan pronomon por determine iun vorton en ĉefpropozicio. Sed “kio” ne povas determine individuan substantivon. Ĝia determinato devas esti la tuta ĉefpropozicio antaŭiranta. Se ni anstataŭas ĝin per ĝusta rilatpronomo “kiu”, ni ankoraŭ ne povas decidi, kio estas la determinato de “kiu”. Ekz. en “Prisemu ĉe min do per rido via, / Kio burĝonos arĝent-sonorile” la ununura substantive en la ĉefpropozicio estas “rido”, sed ĝi ne povas esti la determinato de “kiu”. Se jes, la subpropozicio fariĝus: rido burĝonos arĝente-sonorile, kiu kompreneble ne estas tio, kion Vadant volis esprimi. Evidente Vadant ne havas klaran konon pri la uzo de rilataj pronomoj. Same la dua “kio” ankaŭ staras en malĝusta loko. Krome en la lasta verslinio, Vadant erare uzis la verbon “lumi”, ĉar ĝi estas netransitiva, ne povante ricevi la rektan objekton “mian koron”. La ĝusta uzo devas esti “prilumi mian koron”.
Surbaze de la supra analizado, oni povas konkludi, ke ĉiuj uzantoj de Esperanto, inkluzive de poetoj, devas observi la gramatikajn regulojn de Esperanto, alie legantoj ne povas bone kompreni, kion vi volas esprimi. Por Vadant la plej bona metodo altigi sian nivelon de Esperanto estas legi kelkajn gramatikajn librojn de la unua paĝo al la lasta.
Mi ne precize scias, kiom da eraroj troviĝas en la poemserio (inkluzive de 45 poemoj). Por ne ruinigi la saĝon de niaj legantoj, mi volontas daŭrigi mian elfosadon en tiu poemserio.

[此贴子已经被作者于2013-5-9 8:51:52编辑过]
ip地址已设置保密
2013-5-9 8:49:51
vejdo
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:管理员
文章:2508
积分:28144
门派:无门无派
注册:2006年12月17日
2
 用支付宝给vejdo付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给vejdo

发贴心情

La floro de malbono (2)

—Vejdo—

La poeto, kiu ofte faras gramatikajn erarojn, ne estas bona poeto. Vadant estas tia poeto. La gramatikaj eraroj, kiujn li faris en ĉiuj siaj poemoj, indikas, ke li malbone posedas la lingvon kaj eĉ fuŝas la uzon de diverspecaj vortoj. En lia poemserio “荷岚组诗” gramatikaj eraroj amase troviĝas. Nun mi prenu “Akvolilio (18) kiel ekzemplon:

 

AKVOLILIO (18)
En nokto komencas mi jam min etendi,
Malgraŭ de folioj flirtado leĝera,
Malgraŭ de novluno rigardo tenera,
Soife atendas sunon sin alsendi.

Finfine matenlumo karasas ĉi lagon.
Instigite mia liparo karminas.
Sub kiso de ora suno mi tre inas,
Ĝoje ĝuas sunan favoron, ajn agon.

Sed post rememoro mi arde sopiras.
Por ke matensuno min vidu perfekte,
Re senpacience etendiĝas nokte.

 

Unue niajn okulojn frapas “malgraŭ de” en dua kaj tria verslinioj. “Malgraŭ” estas prepozicio, kiu postulas substantivon aŭ subpropozicion post si. Tiajn ekzemplojn ni povas facile trovi en Esperantaj legaĵoj (oni povas priserĉi multajn majstroverkojn por la uzo de “malgraŭ” pere de la retejo tekstaro.com). Ekz:

Malgraŭ pluvego ni iris al la lernejo.

Malgraŭ (tio), ke li atakis min, mi montras mian bonkorecon al li.

Sed mi neniel trovis, ke “malgraŭ” estas uzita kun aliaj prepozicioj malantaŭ si. Lia uzado de “malgraŭ” kompreneble iras kontraŭ la ĝenerala uzado de Esperantistoj. Se tiam li ne estis certa pri ĝia uzo, li povus sin turni al vortaro, ĉu ne?

En la lastaj du verslinioj de la poemo, mi trovis alian teruran gramatikan eraron. “Por ke” estas uzita kiel subpropozicio esprimanta celon, sed la premiso estas, ke troviĝas ĉefpropozicio. Ĉu troviĝas ĉefpropozicio? Jes. La lasta verslinio estas ĉefpropozicio. Do kio erara ekzistas? Mi reskribu la tutan frazon en proza formo: Re sen pacience atendiĝas nokte, por ke matensuno min vidu perfekte. Ha, la ĉefpropozicio eĉ ne havas subjekton. Kompreneble ĝi estas difektohava frazo kaj gramatike erara frazo. Sed Vadant ofte defendas sin per firma certigo, ke li ne povas erari, ĉar li ĉiam imitas la stilon de majstraj poetoj. Ĉu tio ne pruvas, ke lia certigo ankaŭ estas erara, ne gramatike, sed morale?

ip地址已设置保密
2013-5-10 10:18:21
vejdo
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:管理员
文章:2508
积分:28144
门派:无门无派
注册:2006年12月17日
3
 用支付宝给vejdo付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给vejdo

发贴心情

La floro de malbono (3)

—Vejdo—

Mi iam pritraktis racian ellason de vortoj en versoj. Fakte mi persone ŝatas koncizan stilon, inkluzive de raciaj ellasoj, precipe en versoj. La premiso estas, ke la legantoj povas subkompreni la ellasojn. Sed Vadant miskomprenas tion. Ŝajnas al mi, ke li libervole ellasas kontraŭ la gramatikaj reguloj ion ajn, kion li opinias necesa. En mia alia eseo, mi kritikis, ke li laŭvole faris ellasojn kaj igis verslinioj gramatike eraraj. Tiuj verslinioj troviĝas en lia poemo “Ne priploru antaŭ mia tombo:

 

Mi kantanta, fajfo de kolombo.
Mi fluganta, bela birdo kun graci’.
Mi rideta, flor’ ĉarma tra sombro.
Mi iranta, gaja rojo tra glaci’.

 

Li kontraŭkritikis min per multe da ekzemploj kun ellasoj de majstraj poetoj, por pruvi lian ĝustecon. Mi sentas profundan bedaŭron, ke li eĉ ne povas distingi raciajn ellasojn disde gramatike eraraj frazoj. Denove mi trovis la similajn kazojn en lia poemserio:

 

KIEN VI (21)

Ĉu sekve ventegon al alta lazuro?
Ĉu pluvo forfrapis vin ĝis sen figuro?
Ĉu sur lerno-tablen aromigi koron?
Ĉu porden ornami hipokritan gloron?


Sed en malrigora senco mi povas rigardi tiujn ellasitajn frazojn ĝustaj en la kunteksto. Tamen aperas aliaj problemoj, kiuj pikas la okulojn de la legantoj.

1.       “sekve ventegon”: mi persone komprenas, ke Vadant volis esprimi “sekvi ventegon”, sed li erare uzis la formon de adverbo. Kvankam teorie oni povus uzi rektan objekton malantaŭ la adverbo el verba radiko, tamen krom kelkaj tiaj adverboj, oni ne emas fari tion. En PAGE (Plena Analiza Gramatiko de Esperanto) troviĝas la jena pritraktado pri tiu kazo: “Akuzativan suplementon oni povas uzi post adverboj devenantaj de verba radiko: responde vian leteron, danke vian oferon. Tamen ĝi  estas ofta nur post inkluzive, koncerne, rilate kaj spite. (p. 211)” Kaj krome, se “sekve” estas uzita, oni eble komprenas ĝin kiel “kiel natura aŭ logika sekvo”(因此) (difino en NPIV) Tio facile divenigas la legantojn, ĉu ĝi signifas “iri aŭ veni post moviĝanta objekto aŭ persono” aŭ “kiel natura aŭ logika sekvo”.

2.       En la tria verslinio, la vorto “aromigi” ne havas la sencon de almovo. Do kial “sur lerno-tablen” estas uzita? Ni supozu, ke “aromigi” havus la sencon de almovo. Ni ankaŭ ne povas uzi “sur lerno-tablen”, sed “sur lerno-tablon” aŭ “lerno-tablen”.

3.       En la last verslinio, “porden” montras sian ambiguecon. Ĉu oni devas kompreni ĝin kiel “sur pordon”, “en pordon” aŭ “tra pordon”? Eĉ se oni povas decidi unu el ili, la senco de la verslinio estas malfacile komprenebla, ĉar “ornami” same ne havas la sencon de almovo.

Vadant ofte laŭdas sin mem pri sia ĝustaj uzado kaj esprimado en Esperanto, sed liaj gramatikaj eraroj kaj nekomprenaĵoj rivelas lian mankon en gramatiko kaj ekzercado de lingvaĵoj. Estu modesta, ulo! Faru ion praktikan, sed ne kritiku aliajn kun malbona motivo!

ip地址已设置保密
2013-5-10 10:18:54
vejdo
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:管理员
文章:2508
积分:28144
门派:无门无派
注册:2006年12月17日
4
 用支付宝给vejdo付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给vejdo

发贴心情

La floro de malbono (4)

—Vejdo—

En versfarado, ankaŭ gravas vortelektado kaj logika rilato inter frazelementoj. Escepte de tiuj konscifluaj poemoj, kiuj konfuzas aŭ kapturnigas legantojn, ĝenerale aliaj poemoj devas sekvi gramatikajn regulojn kaj sencan logikecon, alie oni ne komprenas, kion ili esprimas. Kaj krome, pro tio, ke la ĉina lingvo multe diferencas disde Esperanto en esprimado kaj strukturo, ĉinoj emas verki Esperante laŭ la pensfadeno de la ĉina lingvo. Se poemoj estas enŝovitaj per multe da gramatikaj eraroj la nelogikaĵoj, legantoj certe ne havas glatan kaj klaran komprenon pri tiuj poemoj. En la poemserio (“荷岚组诗”) de Vadant, mi trovis multe da nelogikaĵoj kaj nekonvenaj vortelektoj, kiuj eble malhelpas la komprenadon de la legantoj. Jene estas unu el la poemserioj:

 

SILENTA RIGARDO (28)

Leĝere kuntiras lotusan zefiron
Mi lante promenas ĉe lago verda.
Inter floroj staras silente vi svelta,
Folioj subtenas duonan profilon.

El rigardo ŝvebas nun senvortan trilon
Alfrapas je koro jam preskaŭ dezerta
Ĉu flamo povanta ke vervu inerta?
Ĉu sago povanta frostigi aspiron?

Sunlumo kopias surteren la miron
Kaj presas la horon jam en mi sen-sperta
Ĉu dolĉa , amara? ĉu ĝoja, konsterna?
Kiel ajn ĝi oras jam longan sopiron

Nun sufiĉas jam la silenta rigardo,
Kio brile kresku eterne kun ardo.

 

1.       En la kvara verso antaŭ “duonan profilon” staras nek artikolo nek posesivo. Do oni nur komprenas la “profilon” de iu. Kvankam en la tria verso aperas “vi”, tamen oni ne povas certi, ke la “profilo” apartenas al “vi”. Logikeco ofte enkorpiĝas per detaloj. La ĉinaj esperantistoj ofte preterlasas ĝin, sed kiel Esperanto-uzantoj, ni devas doni atenton al ĝi.

2.       La kvina verso prezentas alispacan problemon. “El rigardo ŝvebas nun senvortan trilon”: Do kio ŝvebas el rigardo? “Senvortan trilon” ne povas esti la subjekto de la verso, kaj Vadant ne intence erare uzis ĝin, ĉar “trilon” rimiĝas kun “aspiron” de la oka verso. Fakte en ĉi tiu verso mankas logka subjekto.

3.       En la sesa verso “Alfrapas je koro jam preskaŭ dezerta” oni ankaŭ ne povas trovi la subjekton de la verso. La legantoj eble elmetas tian demandon: Kiu alfrapas je kies koro? Mi pensas, ke tiu malracia ellaso perdigas la logikecon de diversaj elementoj en la verso. Eble Vadant defendus sin, dirante, ke “senvorta trilo” de la kvina verso (laŭ mia diveno) estas la subjekto de la sesa. Ĉu eblas? Ne, ĉar “senvortan trilon jam troviĝas en akuzativo, kiel ĝi povus funkcii kiel subjekto?. Por ripari la difekton, ni povus diri “… senvorta brilo, kiu alfrapas (“frapas” jam sufiĉas)…”.

4.       La sepa verso estas stranga en strukturo. Malantaŭ “povanta” staras ke-subpropozicio. Evidente ĝi estas gramatika eraro. Ĉu oni povas diri, ekz. “mi povas ke…”? Kompreneble ne. kaj krome, en ke-subpropozicio mankas subjekto. La legantoj tute ne scias, “kiu vervu”.

5.       En la lasta verso “kio” videble estas erare uzita. Kiel rilatpronomo, “kio” nur povas determine la tuton de la antaŭa ĉefpropozicio “Nun sufiĉas jam la silenta rigardo”. Sed tio tute ne estas la senco, kiun Vadant vere provis esprimi. Mi divenas, ke li volis uzi la lastan verson por determine “la silentan rigardon”. En tia okazo, oni kompreneble devas uzi “kiun”.

6.       En la poemo mi trovis, ke kelkaj vortoj ne estas dece elektitaj. En la sepa verso “vervu” kaj “inerta” staras ŝultron ĉe ŝultro, sed iliaj sencoj kontraŭas. Laŭ NPIV, “vervo” estas difinita kiel “inspira, fervora, vigla maniero de verkado, parolado, pentrado, komponado, dum “inerta” kiel “ne reaganta al fizikaj stimuloj”. Post pripensado mi fine venis al la kompreno, ke Vadant volis esprimi “ke vervu inerteco”, sed por rimigi la du versojn, li malgraŭ ĉio uzis la formon de adjektivo, tiel ke mankas subjekto en ĉi tiu verso.

Mi opinias, ke vers-verkantoj devas havigi al si la solidan bazon de proz-verkado, kiu postulas, ke verkantoj posedas bonan kvaliton de observado al gramatikaj reguloj de Esperanto. Kiam oni verkas poemojn Esperante, se ili nur kunmetas vortojn spite al la gramatiko, kiel ili verkas ĉinajn poemojn, ili fuŝas la belajn bildojn de la poemoj, kiujn ili kreas. Tiuflanke Vadant estas la tipa ekzemplo.

ip地址已设置保密
2013-5-11 9:32:05
vejdo
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:管理员
文章:2508
积分:28144
门派:无门无派
注册:2006年12月17日
5
 用支付宝给vejdo付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给vejdo

发贴心情

La floro de malbono (5)

—Vejdo—

En la poemserio “荷岚组诗”, Vadant preferis sonetojn, kaj li kreis 12 pecojn en la serio. Kiam li faris versojn, li donis grandan atenton al la formo kaj rimaranĝo, tiel ke oni ofte estas trompita de la ŝajnigo de lia poemo. Kiel li finfine beligis siajn poemojn per rimaranĝo (fakte mi persone opinias, ke li estas pli rimisto ol poeto)? Nun mi prenu “Ĉu vi memoras (19)” kiel ekzemplo por analizi la strukturon kaj aliajn problemojn:

 

ĈU VI MEMORAS (19)
Ĉu ne memoru la pitoreskon ĉe akva mol’ ?
Sekve la falintan sunon jam fajras ĉielo.
Venas vi, de haro elfluas ĝoja tenero,
Elegante kiel somere nova lotusflor’.

Dum zefiro ni intervidiĝas sed sen parol’,
Kaj pririgardas nin nova stelo kun mistero.
Mi tiras vian manon leĝere en modero,
Trema mano kiel somere nova lotusflor’.

Ni promenas en ondaron de verda malhelo,
Floroj folioj murmuras pri sia mistero,
Centre de lago ranoj laŭte kantas kun fervor’.

Sovaĝe vulpas okuloj, kolombas kor-kvero,
Sub arĝenta luno nin ravas kisa mielo
Delikate kiel somere nova lotusflor’.

 

Jes, en formo ĝi estas soneto kun 14 aŭ 15 silaboj en ĉiu verso. Mi uzas “silabojn”, ĉar mi neniel povas ĵuĝi, kian ritmon li adoptis. Por rigore diri, la ritmo de la poemo troviĝas en malordo. La ununura bela aspekto de la poemo estas ĝia rimado. Vadant pretendas esti rigora poeto, kiu diskrete ordigas versojn en ritmo kaj rimaranĝo. Sed mi neniel imagas, ke li fuŝe produktis ĉi tiun soneton. Laŭ difino soneto ĝenerale havas bonordan ritmon kun regulaj piedoj, sed en tiu ĉi poemo oni povas trovi ses 15-silabajn versojn kontraste al ok 14-silabaj versoj. Tiu neregula aranĝo de silaboj iagrade damaĝas la imponecon de soneto. En la verso kun vira rimo la eliziita silabo devas esti enkalkulita. Ĉu Vadant eĉ ne scias tion nek kapablas nombri silabojn de versoj?

En esprimado mi trovis kelkajn problemojn:

1.       En la unua verso “Ĉu ne memoru…?”, u-modo ne akordas kun la tono de la tuta frazo. Kiel la titolo “Ĉu vi memoras…?” tiu verso povas transformiĝi al “Ĉu vi memoras…?” aŭ “Ĉu vi ne memoras…?”. Se oni uzas u-modon en la demanda frazo, tio signifas, ke demandanto esperas, ke “vi ne memoras”, kvankam ĝi estas supoza demando. En demandoj oni ja trovas u-modon, ekz. “Kiun lokon mi legu al vi?”z, sed uzado de u-modo dependas de konkreta cirkonstanco kaj tono de la frazo. Tiu ĉi uzo de u-modo ne estas konvena.

2.       En la dua verso troviĝas du problemoj. Malantaŭ “sekve” (ĉi tie li uzis ĝin kiel adverbo de “sekvi” kun la senco “iri aŭ veni post moviĝanta objekto aŭ persono”) li eĉ uzis substantivan objekton. Laŭ PAGE nur kelkajn el tiaj adverboj, kiaj “rilate”, “koncerne” kaj “spite”, povas havi objekton. Kaj aliflanke “sekve” eble memorigas pri “kaŭzo” kaj facile miskomprenigas legantojn. Fakte por esprimi, kion Vadant volis, oni povas simple diri “post sunsubiro” anstataŭ “sekve la falintan sunon”. Kaj alia problemo estas “la ĉielo fajras”. En PIV “fajri” havas la sencon “elĵeti fajron aŭ konsumiĝi”. Por priskribi la koloron de la ĉielo, oni povas uzi “fajroruĝa”. Vadant vere posedas riĉan imagipovon!

3.       En la tria kaj kvara versoj “delikate” estas erare uzita. Ĝenerale la adverbo estas uzata por determini verbon aŭ la tutan frazon. Se oni volas determini iun substantivon en la frazo, oni devas uzi adjektivon. En la frazo “Venas vi, de haro elfluas ĝoja tenero, / delikate kiel somere nova lotusfloro” “delikate” evidente ne determinas la verbon “elfluas”, des malpli la tutan frazon, sed “vi”. Do la adjektiva formo “delikata” devas esti uzita, kiel “venas vi… delikata kiel… lotusflor’”. Kaj la lasta verso de la poemo havas la saman kazon.

4.       En la kvina verso “dum zefiro” prezentas alian problemon. “Dum” montras la tempon, en kies daŭro io okazas. Sed “zefiro” ne estas tempdaŭro. Do kiel oni povus diri “dum zefiro”? Anstataŭe oni uzas “en zefiro” aŭ “dum blovado de zefiro”.

Do estas ne simple fari versojn, precipe fiksforman poemon. Tio, kion Vadant devas fari, kuŝas en tio, ke li penu kaj plibonigu sian kapablon en versfarado.

ip地址已设置保密
2013-5-12 8:50:20
vejdo
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:管理员
文章:2508
积分:28144
门派:无门无派
注册:2006年12月17日
6
 用支付宝给vejdo付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给vejdo

发贴心情

La floro de malbono (6)

—Vejdo—

En la poemserio “《荷岚组诗》”, Vadant eĉ ne povis distingi la uzon de “kio” kiel rilatpronomo disde tiu de “kiu” kiel rilatpronomo. En antaŭaj komentoj mi jam menciis tion iomete. Eble multaj, inkludante liajn fanatikulojn, ne kredas, Vadant titolita per “vera poeto” eĉ faris tiajn malsuperajn gramatikajn erarojn. Sed tio estas fakto. Laŭ PAGE “kio” havas tri funkcioj: 1. por anstataŭi esprimitn adjektivon, substantive uzatan kaj montrantan sendifinan aĵon, ekz. “la plej bona, kion oni povas fari estas…”z, “la sola, kion ili deziras, estas nur, ke oni lasu ilin tranvile vivi”z; 2. por anstataŭi la ideon de antaŭe esprimita propozicio, ekz. “li havis tempon por ekzerci la soldatojn, kio estis ilia plej amata okupo”, “li ridas konstante, kio estas netolerebla”; 3. por prezenti, korelative kun io, tio, ĉio, nenio, aŭ eĉ sola, sendifinan aferon: ekz. “la urbo faris ĉion, kion ili povis”z, “mi vidis nenion, kio povus haltigi min”. Do tio estas ĉiuj uzoj de “kio” kiel relatpronomo. Kompare kun “kio”, “kiu” estas uzata por anstataŭi esprimitan substantivan aŭ pronomoan reprezentaton, ekz. “li, kiu estis mia plej bona amiko, perfidis min”, “la fera bastono, kiu kuŝis en la forno, estas varmega”. Videble “kiu” estas uzata pli vaste ol “kio”.

Nun ni ekzamenu la jenan poemon fare de Vadant en la poemserio por analizi la uzojn de “kio”:

EN KORO ESTU LOTUSLAGO (11)

Jen lago lulas verd-muaron,
Aromas lotus-flora ondo,
Nov-suno kisas foliaron,
Sur kio brilas rosa ton’ do.

Jen lago lulas verd-muaron,
Sen sange por-milita fronto.
Arĝenta luno plukas harpon
Sub kio dormas fiŝa rondo.

En koro estu lotus-lago,
En kio kresku verd-espero,
Per amikec’ , en ĉiu tago
Belegu Mond’ en paca tenero

 

En la poemo oni povas trovi tri uzojn de “kio”. Bedaŭrinde tiuj uzoj estas eraraj. Laŭ supre menciitaj difinoj kaj ekzemploj, “kio” nur prezentas la antaŭan propozicio aŭ respondas al substantive uzitaj adjektivoj, io, nenio, ĉio kaj tio. En la kvara verso de la poemo, “kio” en “sur kio brilas rosa ton’ do” evidente devus reprezenti “foliaron” en la antaŭa verso, sed neeble la tutan antaŭan propozicio “nov-suno kisas floliaron”. En la oka verso sama kazo troviĝas. En “sub kio dormas fiŝa rondo” “kio” erare reprezentas la antaŭan “luno”. Kompreneble oni devas anstataŭi “kio” per “kiu”. Ankaŭ en la deka verso “kio” estas erare uzita kaj ĝi ne povas reprezenti “lotus-lago”.

La diferenco inter rilatpronomoj “kio” kaj “kiu” ne apartenas al superaj gramatikaj problemoj. Tiuj eraroj estas evitendaj, precipe por tiuj maturaj poetoj, kia Vadant.

ip地址已设置保密
2013-5-13 14:15:22
vejdo
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:管理员
文章:2508
积分:28144
门派:无门无派
注册:2006年12月17日
7
 用支付宝给vejdo付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给vejdo

发贴心情

La floro de malbono (7)

—Vejdo—

Eble ni ĉiuj aŭdis la antikvan rakonteton pri interpunkcioj, kiu maldetale diras: En pluva tago la dommastro ne volis, ke gastoj tranoktu en lia domo. Do li skribis sur paperslipo kelkajn vortojn pri sia volo, kiu legiĝis “下雨天留客天天留我不留”, kaj gluis ĝin sur la pordon. Lia antaŭa intenco estis “下雨天,留客天,天留,我不留。”. Pro manko de konvenaj interpunkcioj, iu gasto komprenis ĝin kiel “下雨天,留客天,天留我不?留!” El la rakonteto ni ekscias, ke interpunkcioj estas tre gravaj en kelkaj okazoj. Se ni misuzas interpunkciojn, miskompreno estiĝas. Sed en Esperanto, se ni misuzas interpunkciojn, ni eble faras gramatikajn eraojn. En la jena poemo de Vadant, mi trovis tiajn misuzojn de interpunkcioj.

SUFIĈAS JAM (15)

Kiu povus kovri el ŝi la rigardon?
Kiam lotusfloro vekiĝe ekhelas.
Kiu povus bari ĝian malfaldon?
Kiam kora fluo murmure degelas.

Ricevinte jam la okuluman aparton
Sufiĉe, Mi ne plu alian esperas
Kiu povus kovri el ŝi la rigardon?
Kiam lotusfloro vekiĝe ekhelas.

Kiam mi riĉevis la ridetan ardon,
Ĉiu turmento sin tuje forpelas.
Kiu povus bari ĝian malfaldon?
Kiam kora fluo murmure degelas.

Unue ni ekzamenu la unuan kaj duan versojn. La unua estas supoza demando, sed la dua evidente ne estas la respondo la la demando. Ĝi estas sendependa frazo, kiun Vadant finis per punkto. Fakte la dua estas duona frazo (nekompleta frazo). “Kiam lotusfloro vekiĝe ekhelas” estas nur subpropozicio kun subjunkcio “kiam” ĉe la kapo de la frazo, kaj mankas ĉefpropozicio. Se iu diras al vi “kiam mi ellitiĝas matene”, vi certe demandas “kion vi faras poste”, ĉar vi scias, ke tio, kion li diras al vi, estas nur duona frazo, sed ne kompleta frazo, t.e. li ne findiris siajn vortojn. En komunikado ni ne toleras tian nekompletan frazon. En Esperanto tiaj nekompletaj frazoj estas rigardataj kiel lamaj. Ni ne povas konsideri, ke tio estas intenca ellaso, ĉar inter versoj ne troviĝas logikeco, sen kiu la legantoj ne povas kompreni. Se Vadant uzis komon ĉi tie, oni eble komprenas, ke la unua verso estas ĉefpropozicio kaj la dua subpropozicio: Kiam lotusfloro vekiĝe ekhelas, kiu povus kovri el ŝi la rigardon? Mi ne scias, kial Vadant tiel preferas punkton en siaj poemoj, ke oni penas diveni. Gramatike tiaj frazoj estas eraraj, ĉar oni legas frazojn laŭ interpunkcioj, sed ne laŭ la volo de aŭtoro. Samaj kazoj okazas en lia poemo “Ne priploru antaŭ mia tombo”, kie troviĝas gramatike eraraj frazoj: Mi en milde blova vent’ kun kombo. / Mi en pluvaj gutoj jam kun idili’.  / Mi en herboj prosperaj sen ombro. / Mi en verda terogloba famili’.

En tiu ĉi poemo mi trovis  kvar tiajn nekompletajn frazojn kun punkto. Ĉu li ne scias pri tio? Ne. Jen la naŭa kaj deka versoj estas senerara frazo: Kiam mi ricevis la ridetan ardon, / Ĉiu turmento sin tuje forpelas.

Kaj krome mi trovis aliajn problemojn en la poemo, en kiu “ŝi” aludas lotusfloron, sed kion “ĝi” aludas? En la unua verso “Kiu povus kovri el ŝi la rigardon?” la esprimo “kovri el ŝi la rigardon” ŝajnas nekutima, kaj anstataŭe ni ĝenerale diras “kovri (prefere: ŝirmi) al ŝi la rigardon” aŭ “ŝirmi (bari) ŝian rigardon”. Ankaŭ la titolo de la poemo ne estas tre kontentiga. Laŭ la ĉina teksto de la poemo, Vadant volis esprimi “Ŝia ekrigardo jam sufiĉas”, sed la titolo “Sufiĉas jam” fakte vere ne sufiĉas.

[此贴子已经被作者于2013-5-15 14:57:01编辑过]
ip地址已设置保密
2013-5-15 9:20:31
vejdo
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:管理员
文章:2508
积分:28144
门派:无门无派
注册:2006年12月17日
8
 用支付宝给vejdo付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给vejdo

发贴心情

La floro de malbono (8)

—Vejdo—

En versfarado gramatikaj eraroj ofte kondukas al alispecaj eraroj, kiaj logikaj kaj retorikaj. Kelkaj ĉinaj poetoj emas krei versojn laŭ ĉinstila logiko, tute ignorante la konstruon gramatikan en Esperanto, kiun versoj devas sekvi. Pro tio la rezulto kaŭzas, ke la versoj estas nekohere ligitaj pro logika aŭ gramatika eraro. Vadant estas unu el ili. Nun mi prenu kiel ekzemplon unu pecon en lia poemserio “荷岚组诗”:

 

PER TIEL LEĜERA RIGARDO (22)

Silente per tiel leĝera rigardo,
De via aromaj okuloj kun ardo,
Alfluas edena muziko kun ĉarmo.

Ĉu fonto elmonte perlojn disverŝanta,
Ĉu lago muara verde eleganta,
Ĉu alta lazuro kun nubo ŝvebanta?

De tiaj okuloj treme rigardite,
En ĉi hela sonĝo rave trempite,
mi ĉion ĝenantan forgesas spirite.

 

Kiel konate, tiu ĉi poemo estas aldonita al foto kun lotuso. La celo de Vadant estas priskribi ĝin per kelkaj versoj, kun kiuj paraleliĝas la respondantaj ĉinaj versoj legiĝantaj:

 

明丽的笑眼
就这样轻轻地抬头一看,
你荷香幽幽的柔情笑眼
洒一片天籁缭绕的奇幻。

是一瀑溅玉飞珠的山泉?
是一汪波光潋滟的湖面?
是一碧薄云涂染的蓝天?

面对着这样神奇的笑眼,
面对着这片透明的梦幻,
世上还有什么值得忧烦?

 

Kvankam la ĉinaj versoj enhave ne estas tute egalaj al tiuj en Esperanto, ni tamen povas trovi, ke ili naskiĝis el la sama pensmaniero. Mi supozas, ke Vadant plantis tian ĉinan pensemanieron tute senŝanĝe en la Esperantajn versojn. Unue ni analizu la unuajn tri versojn: Silente per tiel leĝera rigardo, / De via aromaj okuloj kun ardo, / Alfluas edena muziko kun ĉarmo. Tiuj ĉi versoj konsistigas unu kompletan frazon. Kiam ni ligas prozforme tiujn tri versojn en frazon: “Edena muziko kun ĉarmo alfluas de via (devus esti “viaj”) aromaj okuloj kun ardo, silente per tiel leĝera rigardo”, ni povas aserti, ke io logika (aŭ gramatika) detruas la bildon de tiuj versoj. La antaŭa parto “Edena muziko kun ĉarmo alfluas de viaj (lotusaj) aromaj (kiel stranga epiteto!) okuloj” estas ĝusta, sed kio pri la malantaŭa parto? Ĉu ni povus imagi, ke “muziko” havas “leĝeran rigardon”. Eble la aŭtoro defendus, ke tio estas metaforo. Ĉu jes? Videble li volis priskribi “lotuson”, kiun la aŭtoro personigis. Tiu “leĝera rigardo” apartenas al “lotuso”, sed ne al “muziko”. Kaj “per” servas kiel ligilo, kio des pli konfuzas la leganton.

Sekvante la unuajn tri versojn staras tri paralelaj elipsaj frazoj “Ĉu fonto elmonte perlojn disverŝanta, / Ĉu lago muara verde eleganta, / Ĉu alta lazuro kun nubo ŝvebanta?”. Ĉar en la unua frazo “muziko” estas subjekto, ĉu tiuj tri bildoj estas uzitaj por priskribi la “muzikon” (aŭ kiel komparoj al “muziko”)? Sed el la ĉinaj versoj de la aŭtoro ili priskribas nek “muzikon” nek “lotuson”, sed “奇幻” (miraĝo). Vere la logiko en tiuj versoj troviĝas en granda malordo. Ne mirinde, ke la leganto ne bone komprenas la poemon. Se la versfaranto nur amasigas diversajn bildojn aŭ belajn epitetojn senlogike en sia produktaĵo, tio ŝajne impresas impone, sed ne vere bone efikas. Estas konsilinde, ke la ĉinaj versfarantoj devas sekvi la konvenciajn regulojn de Esperantaj gramatiko kaj logiko, kaj dummomente forgesi la ĉinstilan pensmanieron, kiam ili kreas Esperantajn versojn.

ip地址已设置保密
2013-5-19 9:12:41
vejdo
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:管理员
文章:2508
积分:28144
门派:无门无派
注册:2006年12月17日
9
 用支付宝给vejdo付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给vejdo

发贴心情

La floro de malbono (9)

—Vejdo—

La kriterioj pri bona poemo estas ne nur ĝia metriko, sed ankaŭ ĝia enhavo (= senco + uzoj de vortoj). Nun pli kaj pli da Esperanto-uzantoj opinias, ke la enhavo estas pli grava ol metriko en poemo. Kompreneble se oni povas kombini ilin ambaŭ en bona ordo, tio estas des pli bona. En praktiko de versfarado, Vadant donas multe pli da sia atento al metriko ol al enhavo. En liaj versoj oni facile trovas misuzitajn nekonvenajn vortojn. La jena poemo estas nur unu ekzemplo el liaj multaj versoj:

MI CERTE VOLAS… (16)

Subite leviĝas lage verda sincero,
Nebulo rampanta baras lumon el vi.
Tamen vi etendas vian kapon serĉi,
Min tiras per brile okula tenero.

Viziti pejzaĝon kun sorĉa mistero!
Volontas mi spekti la ĉarmon vervi.
Sed timas mi ranon ĵaluze renversi,
Ankaŭ ambicion de ruĝa libelo

Kiam post folioj resaltinta plendo
Ree lante sinkas en nokta silento,


Ke mia sopira rigardo – mi trovas –
Trairi la mornan brumon jam ne povas.

 

En ĉi tiu poemo mi trovas, ke li misuzis tri verbojn. En la tria linio “tamen vi etendas vian kapon serĉi” la verbo “etendi” estas misuzita. Ja ni povas diri “etendi ion”, sed post tio ni ĝenerale sekvigas adjekton kun “por” aŭ alian propozicion: “etendas vian kapon por serĉi” aŭ “etendas vian kapon kaj serĉas”. “Vi etendas vian kapon serĉi” estas nekutima. Krome, post “serĉi” estas ellasita la objekto, kiu devas aperi, ĉar en la kunteksto, ni ne povas kompreni, kion “vi” vere “serĉas”. Kompreneble tia ellaso ne estas racia.

Pri “spekti la ĉarmon vervi”, mi divenas, ke la aŭtoro laŭplaĉe kunmetis la du verbojn laŭ ĉinstila pensmaniero. Fakte en Esperanto oni devas distingi la funkciojn de la du (aŭ pliaj) verboj. En la strukturo “spekti la ĉarmon vervi” “spekti” funkcias kiel predikata verbo, kaj “vervi” kiel parto de objekto “ĉarmon”. Tiu ne povas servi kiel objekta predikativo, kiel la strukturo “mi vidis lin alveni”, ĉar la verbo “spekti” havas sian propran trajton. Laŭ PIV, “spekti” postulas nur substantivan objekton, sed ne permesas objektan predikativon. La ĝusta uzo de la verbo estas “spekti la vervadon de la ĉarmo” aŭ “spekti la ĉarmon, kiu vervas”. Kiel maturaj Esperanto-uzantoj, ni ne devas laŭplaĉe kunmeti verbojn en frazo, sen konsidero pri iliaj propraj trajtoj. Se la aŭtoro anstataŭus “spekti” per “rigardi”, la frazo starus en bona ordo.

La simila kazo okazas al la verbo “timi” en la sesa verso. Kvankam ĝi estas tre simpla verbo, ĝi tamen havas siajn proprajn uzojn. Laŭ PIV, “timi” havas jenajn uzojn: 1. timi ion (iun); 2. timi + infinitivo; 3. timi + subpropozicio. Pri la uzo de la aŭtoro “mi timas ranon ĵaluze renversi” mi devas diri, ke ĝi ne estas ĝusta. Por esprimi tiun saman sencon, ni povas diri “mi timas la ĵaluzan reversadon de rano”, aŭ “mi timas, ke rano ĵaluze renversos”. Kelktempe ĉinaj aŭtoroj emas kunmeti Esperantajn verbojn sen ajnaj gramatikaj ligiloj laŭ ĉinstila pensmaniero (ekz. 我怕他去找棍子来打我,kun kvar verboj, sed sen ligiloj rilatigantaj frazelementojn) kaj ofendas la okulojn de Esperantaj legantoj. La ĝustecon pri uzoj de verboj decidas la kutimo de Esperanto-uzantoj, sed ne la ĉinstila pensmaniero. Krome “renversi” estas transitiva verbo kaj postulas objekton. Legante ĉi tiun verson, la legantoj vere ne scias, kion “rano” volas “renversi”. Do aŭtoroj estas postulataj fari raciajn ellasojn, sed ne igi, ke la legantoj ne komprenas, kion nur la aŭtoroj mem komprenas.

La malgranda eraro estas “kiam post folioj resaltinta plendo / Ree lante sinkas en nokta silento”. Kiel ni povus kompreni la unuan verson? Ĉu “kiam resaltinta plendo post folioj”? Do kiel “post folioj” havas rilaton al la alia parto de la verso? Miaopinie, la problemo kuŝas en elektado de prepozicioj. Mi ne povas bone diveni la intencon de la aŭtoro. Ĉu “plendo pri folioj” aŭ “plendo de folioj” prezentas al la legantoj dubeman problemo pri vortelektado.

ip地址已设置保密
2013-5-21 9:18:06
vejdo
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:管理员
文章:2508
积分:28144
门派:无门无派
注册:2006年12月17日
10
 用支付宝给vejdo付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给vejdo

发贴心情

La floro de malbono (10)

—Vejdo—

En versfarado, kelktempe interpunkcioj ludas ŝlosilan rolon por helpi al legantoj kompreni la poemojn, malgraŭ tio, ĉu poetoj uzas kian ĝenron aŭ kian esprimrimedon. Laŭ mia observado, Vadant preferas uzi punkton en siaj poemoj, ekz. “Mi en pluvaj gutoj jam kun idili’.” (el lia poemo “Ne priploru antaŭ mia tombo”). Fakte ĝi tute ne estas kompleta frazo, ĉar mankas predikata verbo. Li neniel povas pravigi sin per miriadoj da ekzemploj el majstraj verkoj. En la jena poemo, mi ankaŭ trovis misuzojn de interpunkcioj.

 

POR PROSPERO (35)

Ĉar viaj okuloj
Magias kiel postpluva lazuro


Ĉar lia rigardo
Magias kiel kolora pluvarko


Ĉar via parolo
Jam ĉarmas kiel printempa fervoro


Ĉar lia rideto
Jam ĉarmas kiel printempa bukedo


Ĉar via kor-kanto
Jam trilas kiel fluta eleganto


Ĉar lia kor-verso
Jam trilas kiel kolombara vervo


Nun do man-en-maniĝu

Nun do kor-ĉe-koriĝu


Kune ridu en somero

Por la vivo kun prospero

 

En la supra poemo troviĝas ses ĉar-subpropozicioj, kiuj finiĝas per punktokomo (;). Laŭ niaj ĝeneralaj scioj, punktokomo devas esti uzita por apartigi kompletajn propoziciojn (frazojn), sed ne subpropoziciojn. Laŭ PAGE, punktokomo havas du funkciojn:

      “1. por apartigi logike interligitajn kompleksojn de ĉefpropozicio plus subpropozicio: “vi ludas; mi vin petas, batu forte; mi timas, ke vi faras kun mi ŝercojnz”.

       2. inter propozicioj, el kiuj la dua rilatas al la unua ne per rilatpronomo, sed per montra aŭ persona pronomo: “en la unua etaĝo estas ĉambro de Karlo; en ĝi nun neniu loĝas—donu al mi la libron, kiun vi ĵus aĉetis; mi volas ĝin trarigardi—vi demandas min pri sinjoro X; sed tiun mi ja ne konas.”” (p.30)

Do la uzoj de punktokomo en tiu ĉi poemo estas misaj. Inter subpropozicioj oni ne devas uzi punktokomojn.

La alia granda problemo, kiun multaj verkantoj facile preteratentas, estas la volitivo. Ŝajne, ĝia uzo estas simpla: (vi) venu; mi venu; li venu; ŝi venu, ili venu. En tiuj formoj nur la dua persono povas esti ellasita, kaj kiam ni uzas aliajn personojn, ni ne povas ellasi la personojn (mi, li, ŝi, ili). En la lastaj kvar verslinioj ni trovas tri volitivojn: Nun do man-en-maniĝu, / Nun do kor-ĉe-koriĝu, / Kune ridu en somero. Tio signifas, laŭ supraj ekzemploj, ke oni ellasas la subjekton (duan personon “vi”), sed la aŭtoro ellasis la unuan pluralan personon “ni” kontraŭ sia volo. Mi ne scias, ĉu li ellasis la subjekton pro la nombro de silaboj aŭ pro nescio pri la gramatika defino. Ĉiaokaze ni devas eviti tian elementan eraron.

ip地址已设置保密
2013-5-28 10:26:38

 13   10   1/2页      1   2   尾页 
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.46875 秒, 4 次数据查询